Poligloto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... ?i tiu artikolo temas pri plurlingveco. Por informoj pri la samnoma televidserio, vidu la artikolon Poligloto (televidserio) .

Poligloto (de la greka πολυ-, "multe" kaj γλ?ττα, "lingvo") estas plurlingvulo , kiu scipovas paroli multajn lingvojn a? kiuj sin vivtenas pere de lingvoj, kontra?e al plurlingvemulo, kiuj lernadas multajn lingvojn, sed kiu eble povas havi nuran intereson pri lingvoj a? pri lingvistiko.

Dulingvulo estas homo kiu flue scipovas du lingvojn, kaj simile trilingvulo estas homo kiu flue scipovas tri lingvojn. Kutime oni konsideras ke plurlingvulo scipovas pli da lingvoj.

Oni parolas pri hiperpoliglotoj, se iuj libervole lernas fluparoli ses a? pli da lingvoj [1] , dum multlingvuloj akiris ilian scion pro la ?irka?a medio.

Teorioj pri poligloteco [ redakti | redakti fonton ]

Ekzistas kelkaj teorioj, kiuj klarigas formi?on de poligloteco.

Oni konfesas, ke por tiu, kiu interesi?as pri lingvoj kaj scias kelkajn diversajn lingvojn, pli facila estas lernado de la nova fremda lingvo. Tiu lernanto povas pli rapide atingi bezonatan nivelon de lingvokono. Tiam la ?efaj faktoroj de poligloteco estas serioza laboro kaj strebo ellerni la lingvon.

Ekzistas anka? teorio, ke al poligloteco influas plejparte fizikaj procedoj en la cerbo.

Tamen necesas rimarki, ke la nivelo de lingvokono estas tre relativa kaj ke ne ekzistas unueca mezurmetodo pri lingvokono. Anka? necesas distingi inter lego-, skribo- kaj parol-kapabloj.

Esperanto kaj poliglotoj [ redakti | redakti fonton ]

Librokovrilo "Polyglott Kunze - Esperanto", 1909
Librokovrilo " Polyglott Kunze - Esperanto ", 1909

Probable Francisko Valdomiro Lorenz , brazila, ?e?devena esperantisto, estis la plej granda poligloto en la historio de la homaro ? la? malsamaj pritaksoj li sciintus inter 50 ?is 104 lingvojn [2] . Li verkis kaj tradukis pli ol 80 librojn, 56 el ili eldoni?is, sed multaj restis manuskriptoj. Precipe populara estis lia Iniciacao Linguistica (enkonduko en lingvistikon) el la jaro 1929, en kiu li traktas anka? planlingvojn . Li anka? verkis gramatikojn de diversaj indi?enaj ( indianaj) lingvoj [2] .

Ludwik Zamenhof , parolis 11 lingvojn krom lia propra : aramea, angla, franca, germana, greka, hebrea, latina, pola, lia denaska lingvo la rusa, volapuk, kaj la jida [3] . Li anka? interesi?is pri la araba, la itala kaj la litova, kvankam li neniam pretendis fluecon en tiuj lingvoj. [citation bezonata]. Same parolis 11 lingvojn dr. Henri Dor kiu same estis fama svisa okulkuracisto kiel dr. Zamenhof kaj esperantisto [4] .

Kiel Umberto Eco iam skribis : "la vivo de Zamenhof povas esti inspiro al ni. Li parolis plurajn lingvojn flue kaj estis tiel bona ekzemplo de plurlingvismo en praktiko, al kiu la E?ropa Unio aspiras" [5] .

Ekzistas tri grandaj poliglotaj eventoj: LangFest en Montrealo , Polyglot Conference (?iujare en alia lando) kaj Polyglot Gathering . En la organizado de ?iuj tri eventoj estas envolvitaj esperantistoj [6] dum kiuj okazas ekzemple interesaj prelegoj, eblas ludi poliglotajn ludojn, a?skulti multlingvajn koncertojn, disponeblas multkulturaj kuirejoj kaj kie troveblas zono por librokruci?o por forigi viajn malnovajn librojn kaj akiri iujn novajn senpage [7] .

Esperantistoj kunorganizas la internacian plurlingvulan kunvenon ( Polyglot Gathering ) kiu okazas ?iujare en E?ropo [8] [6] . Anka? inter la partoprenantaro estas multaj kiuj scipovas paroli en Esperanto, ekzemple dum la 5-a Polyglot Gathering pli ol duono estis esperantistoj [6] .

Anka? alian poliglotan aran?on iniciatis esperantistoj, nome la Polyglot Conference. ?ar ne ekzistis regula aran?o por lingvemuloj en Nordameriko, la ?eforganizantoj de la nordamerika lingva festivalo LangFest , Joey Perugino kaj Tetsu Yung, starigis ?in. La Polyglot Conference estas disa evento organizita nuntempe de Richard Simcott kaj Alex Rawlings . ?i okazas ?iujare en alia lando, ?efe en E?ropo, kvankam ?i jam okazis en la jaro 2015 en Novjorko [6] kaj fine de 2019 okazos en Japanio [9] .

Kelkaj poliglotoj kiuj scipovas anka? paroli en Esperanto : Jolanta van Holstein , Jessie Ann de Angelo [10] [11] , Lydia Machova [12] , Teddy Nee [13] , Simon Egger [13] , Kris Broholm [13] Mark Kinsella [13] , Lindsay Williams [13] , Richard Simcott , Tony Harris, Vytenis Andriukaitis .

Brazila Poliglota Klubo funkcias en Brazilo .

A?skulti la lingvojn de la mondo [ redakti | redakti fonton ]

David Ding, iama softvara programisto ?e Microsoft, kreis Localingual , retejo kun alklakebla mondmapo kie iu ajn povas surbendigi frazojn en iu ajn lingvo, por reliefigi la lingvan diversecon en la mondo [14] [15] .

Famaj poliglotoj [ redakti | redakti fonton ]


Kelkaj konataj poliglotoj : Dante [16] , Richard Simcott , Benny Lewis [13] , Heinrich Schliemann , Aleksandra Mi?ailovna Kolontaj , Rainer Maria Rilke , Lesja Ukrajinka , Ioannis Ikonomou , Ken Hale , Lomb Kato , Emil Krebs , Daniel Tammet , Cesco Reale, Timothy Doner .

Filmoj [ redakti | redakti fonton ]

En la filmo Wonder Woman estas poliglotaj interparoloj [17] .

En la jutuba filmeto Skype me maybe [CC English | Espanol | Esperanto] kunkantas 17 poliglotoj en pli ol 30 lingvoj, inter ili kelkaj esperantisto [16] .

(ru, fr, en, de, it, es, eo, pt, kun interpretado en la rusan) Cesco Reale, Kiel ellerni multajn lingvojn?

(en, fr, rus, la, eo) Cesco Reale dum intervjuo kun la juna rusa poligloto Petron Fedosov , 12-jaran esperantiston (2017). Petro interalie rakontas kial kaj kiel li lernis Esperanton.

(fr) Ava Carrere [18] & Sophie Lapalu , akrobatoj kun polifoniaj kaj poliglotaj kantoj.

(eo) Ana Pana kies patrino ?atas lerni lingvojn kaj jam parolas sep lingvojn.

(en) YouTube, Word Play : Hyperpolyglots speak so many languages .

(23 lingvoj) American polyglot speaking 20 languages (Timothy Doner en tiu ?i jutuba filmeto parolas 20 lingvojn kiam li estis 17-jara)

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

(angla) Erard, Michael (2012). Babel No More: The Search for the World's Most Extraordinary Language Learners . New York: Free Press [19] [20] .

(angla) Benny Lewis, Flue en 3 monatoj. Kiel iu ajn je iu ajn a?o povas lerni paroli iun ajn lingvon Arkivigite je 2021-02-14 per la retarkivo Wayback Machine (anka? kun konsiloj rilate al la lernado de Esperanto).

(angla) Kato LOMB , Polyglot. How I learned languages (PDF).

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. "The Cult of the Polyglot - LATG" [ rompita ligilo ] . 2016-07-19. Konsultita la 28-an de a?gusto 2016.
  2. 2,0 2,1 Halina Gorecka, Neordinara vivo de la ?e?devena brazila esperantisto , p. 80, revuo Esperanto , n-ro 1334(4), Aprilo 2019.
  3. Adolf Holzhaus , "Doktoro kaj lingvo Esperanto". Esperanto-Asocio de Finnlando , 1972
  4. (angla) (PDF), World Medical Esperanto Association , p. 31, World Medical Journal, n-ro 2, a?gusto 2018, vol. 64
  5. EU-komisionano pri esperanto en E?ropa Unio
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Nicolas Viau : ≪ Ni estu realismaj idealistoj ! ≫, p. 8-9, La Riverego , (pdf), vintro 2017-18, Esperanto-Societo Kebekia, Jaro 34, n-ro 128-129.
  7. (en) Polyglot gathering 2019
  8. Organizantoj de la Polyglot Gathering 2019
  9. Polyglot Gathering 2019, FAQ
  10. Jessie Ann de Angelo
  11. Speakers & Agenda Arkivigite je 2019-01-25 per la retarkivo Wayback Machine , Jessie Ann de Angelo (multlingva kantistino), Polyglot Conference 2018,
  12. Lydia Machova ? The Power of Setting Priorities in Language Learning [CC English/Espanol].
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 13,5 (en) 24 polyglot experts reveal Arkivigite je 2019-11-25 per la retarkivo Wayback Machine , Middelbury interactive languages.
  14. (de, pl, it, en, es ) Alfonsina Scarinzi, Wiki Localingual: Der Klang des Reisens , Babel-Cafe , la 25-an de julio 2017.
  15. (en) Matt Burgess, Listen to the beautiful diversity of voices around the world on this interactive map , WIRED, la 6-an de januaro 2017.
  16. 16,0 16,1 Dante Poliglotta - Dante poliglota [ rompita ligilo ] pri Esperanto
  17. (angla) Sarah Sloat, Wonder Woman Speaks All Languages, Bends Perception of Time , Inverse.com, la 14-an de junio 2017.
  18. Ava Carrere kantas en jenaj lingvoj : franca, angla, germana, ?ina kaj greka.
  19. (en) Recenzo en The Economist , la 31-an de decembro 2011.
  20. (angla) Recenzo en The New York Times , la 20-an de januaro 2012.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]