Flago de Turkio
|
|
nacia flago
|
Lando
|
Turkio
|
Kromnomo
|
Ayyıldız (lunstelo), Albayrak (ru?a flago), Ayyıldızlı Albayrak (lunstela ru?a flago)
|
Uzo
|
111111
|
Proporcio
|
2:3
|
Priskribo
|
blanka duonluno kaj kvinpinta stelo sur ru?a fono
|
Oficialigo
|
1844
|
|
La
flago de Turkio
(
turke
Turk bayra?ı
) estas la oficiala nacia flago de la Respubliko
Turkio
kaj la anta?e ekzistinta
Otomana Imperio
.
La flago ofte nomatas "Lunstelo" (turke
Ayyıldız
), "Ru?a Flago" (turke
Albayrak
) a? "Lunstela Ru?a Flago" (turke
Ayyıldızlı Albayrak
).
Origine la flago de la
Otomana Imperio
estis
kvaronluno
sur blua fono. Dum la jaro
1793
la
sultano
Selimo la 3-a enkondukigis la ru?anfonon, kaj dum
1844
la stelo estis aldonita. Tiu versio oficiale konfirmi?is la
5-an de junio
1936
por la Respubliko Turkio. La ru?a koloro la? la regantoj memorigu pri la soldatoj, kiuj ver?is sian sangon por la lando.
Pri la ekesto de la flago cirkultas multaj, parte patosaj legendoj. Unu el ili tekstas, ke otomana sultano post granda, por la turka armeo favora batalo pasas riveregon a? lageton, kiu pro la sango de la mortintaj turkaj soldatoj kolori?is ru?e. Sur la akvosurfaco speguli?as la parte lumigita luno kaj iuj steloj. Tiu bildo kortu?as la turkan reganton kaj tial estas simbole eternigita per la turka flago.
La simboloj kvaronluno kaj stelo havas longan, praislaman tradicion. Dum la
antikva epoko
la lo?antoj de la urbo
Bizanco
adoris
Diana
'n, la grekan diinon de ?aso, kies simbolo estis kvaronluno. La romia imperiestro
Konstantino la Granda
dum la jaro
330
dedi?is la urbon, kiu poste la? lia nomo ekhavis la nomon
Konstantinopolo
, al
Mario
, la patrino de
Jesuo
. ?ia simbolo, la stelo, estis aldonita al la kvaronluno. Kiam la
Otomana Imperio
dum la jaro
1453
konkeris Konstantinopolon kaj islamigis la urbon, la du urbaj simboloj transpreni?is de la otomanaj regantoj.
La ?efa flago de la otomanoj tamen estis flago kun tri kvaronlunoj, kaj en varia?o sur verda fono, verdo por la islamo, kaj en dua varia?o sur ru?a fono, ru?o memore al la patriote mortintaj soldatoj kaj aliaj regnanoj.
La mezuro de la tuta flago kaj la aspekto kaj pozicio de la kvaronluno kaj stelo sur ?i kompreneble estas matematike ekzakte difinitaj. La utiligo de la turka flago estas per le?oj reguligita kaj estas severe kontrolata. Multaj turkoj tial konsideras la turkan flagon "netu?ebla". Dama?itaj a? malperfekte faritaj flagoj estas ser?ataj kaj la posedanto estas premata senprokraste anstata?igi la flagon per perfekta, la?difina flago.
La flago de la mediteranea insulo
Kipro
, kiu estas enlo?ata kaj de
greka
plimulto kaj de
turka
malplimulto, dum la jaro
1960
, kiam la insulo sendependi?is de anta?a administrado fare de la armeo de
Britio
, ricevis tute novan flagon, ?ar oni volis eviti kaj similecon kun la
flago de Grekio
kaj kun tiu de Turkio.