Supersekundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La supersekundo
Jaro 30-a de junio
23:59:60
31-a de decembro
23:59:60
1972 +1 sekundo +1 sekundo
1973   +1 sekundo
1974   +1 sekundo
1975   +1 sekundo
1976   +1 sekundo
1977   +1 sekundo
1978   +1 sekundo
1979   +1 sekundo
1981 +1 sekundo  
1982 +1 sekundo  
1983 +1 sekundo  
1985 +1 sekundo  
1987   +1 sekundo
1989   +1 sekundo
1990   +1 sekundo
1992 +1 sekundo  
1993 +1 sekundo  
1994 +1 sekundo  
1995   +1 sekundo
1997 +1 sekundo  
1998   +1 sekundo
2005   +1 sekundo
2008   +1 sekundo
2012 +1 sekundo  
2015 +1 sekundo  

La supersekundo a? aldona sekundo [1] estas sekundo aldonita al la jaro por kunordigi la tempon de atomaj horlo?oj kun la tempo de la Tero . La unua supersekundo estis aldonita je la 30-a de junio 1972 . La supersekundo kutime estas aldonita al la fino de la 30-a de junio a? la 31-a de decembro .

La supersekundo estas anoncita per Bulletin C de la IERS , kies observatorio en Parizo atentas pri la rotacio de la Tero .

La? la origina difino de la sekundo, unu tago havas 86.400 sekundojn. Sed la rotacio de la Tero la?grade malrapidi?as pro la bremsa efiko de la Luno per tajdoj . La? la atomaj horlo?oj, la tago ne jam estas 86400 sekundojn longa, sed 86400,002 sekundojn. Tial en la fino de la jaro 2005 , ?i estis 0,785 sekundon pli longa. Do, por sinkronigi la atomajn horlo?ojn kun la rotacio de la Tero, la supersekundo estis enkondukita.

En 1967 , la sekundo estis difinita la? atoma tempo kiel "la tempoda?ro de 9192631770 cikloj de la radiado kiun alportas la transiro inter du niveloj de la cezio-133 atomo". Sed tiu 9192631770 estis bazita sur astronomiaj observoj el 1750 - 1892 , do la nova atoma sekundo precize kongruis kun la rotacio de la Tero ne en 1967, sed en 1821 . (Simile, la jaro de la gregoria kalendaro estis bazita sur la astronomiaj observoj de Koperniko ).

Pro la malrapidi?o de la rotacio de la Tero, ?iu tago plilongi?as 38 nanosekundojn [ mankas fonto ] .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

La Supersekundo kaj tempo-mezuriloj , Kontakto , 2015:1

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. La? la franca seconde additionnelle , vidu fr:Seconde intercalaire