Srilanko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Srilanko
????? ????
??????

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno : Srilanko Patrino
respubliko ? suverena ?tato ? insula lando ? lando
Bazaj informoj
?efurbo Sri Jayawardenapura Kotte
Oficiala(j) lingvo(j) sinhala lingvo , tamila lingvo
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo , angla lingvo , sinhala lingvo , srilanka malajdevena kreola lingvo, Vedda, srilanka signolingvo, tamila lingvo
Horzono UTC+05:30
Interreta domajno .lk
Landokodo LKA
Telefona kodo +94
Plej alta punkto Pidurutalagala
Plej malalta punkto Hinda Oceano
Politiko
?tatestro Gotabaya Rajapaksa
?efministro Mahinda Rajapaksa
Ekonomio
Valuto srilanka rupio

Akvejo Hinda oceano

Koordinatoj 7° 0′  N , 81° 0′  O (mapo) 7 81
Plej alta punkto Pidurutalagala [+]
- alteco 2 524  m [+]
Plej malalta punkto Hinda Oceano [+]
- malalteco m [+]
Akvokolektejo 65 610 km² (6 561 000 ha ) [+]
Areo 65 610 km² (6 561 000 ha ) [+]
Lo?antaro 21 444 000 [+] (2017)
Horzono UTC+05:30 , Asia/Colombo [+]

Srilanko (Srilanko)
Srilanko (Srilanko)
DEC
Srilanko
Srilanko
Map
Srilanko

Vikimedia Komunejo :   Sri Lanka [+]
En TTT : Oficiala retejo [+]
v ? d ? r
Mapo pri Srilanko, kie estas videbla Trinkomali (la? la angla nomo) la? la orienta marbordo

Srilanko ( sinhale   ????? ???? , ?r? La?k? , tamile   ?????? , Ila?kai , angle   Sri Lanka ) estas respubliko en suda Azio , fondita en 1972 ; inter 1948 kaj 1972 , la lando nomi?is Cejlono (angle Ceylon , el S?hala-d?pa , "Sinhala insulo") kaj estis monarkio sub la re?o a? re?ino de Britio ; anta? 1948 ?i estis brita kolonio .

Teritorie, la lando konsistas el la ?efinsulo Cejlono kaj kelkaj apudaj insuletoj.

Lingvohistorie, la insulo estis konata sub diversaj nomoj: Lanka, Lanka-dv?pa ( sanskrite ) a? Lanka-d?pa ( palie ), Taprobane (el sanskrito T?maraparn? ), Serendip a? Serendib (el S?hala-dv?pa / S?hala-d?pa , poste pli?an?ita al Selan, Ceilan kaj Ceylon). La oficiala nom?an?o de la ?tato, kiam ?i i?is respubliko , ne okazis rapide, kaj neniam komplete; la teo de la lando e? hodia? nomi?as "Cejlona teo".

La oficiala nomo de la ?tato, Srilanka Demokratia Socialisma Respubliko , restis tia dum la tuta ?isnuna historio de la respubliko, sendepende ?u la aktuala registaro estas por- a? kontra?socialisma.

Bazaj faktoj [ redakti | redakti fonton ]

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Srilanka Enlanda Milito .

En Srilanko en la politika movado tamila hegemonias la movadoj federistaj kiu poste i?os la Unuigita Fronto Tamila de Liberigo, ?is komenco de la 1980-aj jaroj. Tiam la politika movado estis anstata?ata grandparte de armita lukto ?efe fare de la Liberigaj Tigroj de Tamil Ilam , LTTE, kiuj hegemoniis en la 1990-aj jaroj, danke al la helpo de tamiloj el Barato kaj el la diasporo. La LTTE kontrolis grandan parton de la nordo de Srilanko (?irka? kvarono de Srilanko), kaj klopodis starigi sian propran registaron tie.

La nasko de la LTTE en 1983 rilatis subpremadon kaj morton de centoj da tamiloj post atenco kontra? 13 srilankaj soldatoj. Barato intervenis kiel pacforto, sed mortis pli da 1,000 barataj soldatoj. En 1991 teruristo, eble ligata al la LTTE, mortigis la ?efministron el Barato Rajiv Gandhi .

La historio de Srilanko estis markita dum pli da du jardekoj (fine de la 20-a jarcento kaj komence de la 21-a per etna konflikto inter la nacia registaro kaj la insurekcia movado de tamiloj nomita Liberigaj Tigroj de Tamil Ilam ( Liberation Tigers of Tamul Eelam a? LTTE en la angla ), kio ka?zis ?irka? 70 000 mortintojn sen kalkuli la finajn en 2009. Komence de 2002 la du konfliktaj flankoj militpa?zis, sed amba? partioj rompis tiun akordon. Komence de 2009 la nacia registaro atakis la teritorion kontrolatan de tamiloj dum kelkaj monatoj kaj nuligis la gerilon kaj mortigis ?ian estraranojn, ?efe Velupillai Prabhakaran, sed poste la? Unui?intaj Nacioj mortigis anka? pli da 6 500 civilulojn, ?efe tamilojn. [1]

La? la lastaj ciferoj de Unui?intaj Nacioj mortis en la milito inter 80 000 kaj 100 000 personoj, el kiuj ?irka? 6,200 soldatoj el la armeo de Srilanko (30,000 vunditoj) kaj 22,000 tamilaj gerilanoj ekde julio de 2006 (tiuj lastaj ciferoj la? la srilanka registaro). La? Unui?intaj Nacioj estas el 250,000 al 300,000 tamilaj rifu?intoj en koncentrejoj, ?efe en la regiono de Vavunija, kiuj suferas militvundojn, malsaton kaj nehoma situacio, dum la registaro malpermesas ilin foriri, ?ar onidiras, ke ili klopodos identigi fu?intajn eksgerilanojn. Anka? la laboro de NRG estas malhelpata de la armeo. [2]

Inter tiuj kiuj dokumentis la konflikton estas la verkistoj Cheran Rudhramoorthy kaj Michael Ondaatje.

Politiko [ redakti | redakti fonton ]

La? la srilanka konstitucio la lando estas socialisma demokrata respubliko. La politika sistemo estas la parlamenta. Ekde la amendo al la konstitucio pasigita en 2015, kiu celas plifortigi la potencon de la parlamento, la Prezidanto de Srilanko funkcias kiel la ?tatestro ?efe en simbola rolo. La prezidanto havas la a?toritaton dissolvi parlamenton, nomumi ?efministron kaj ministrojn kiuj bezonas gajni la fidon de parlamento. La elekto de prezidanto okazas ?iujn ses jarojn. La parlamento estas unu?ambra kaj elektita de ?iuj civitanoj de la ?tato kaj povas forigi la prezidanton per dutriona plimulto.

Politiko en Sri-Lanko staris dum la plej multaj jaroj en la ombro de la sanga interna konflikto inter la sinhala plimulto kaj la tamila malplimulto. La ?efa defio al ?i estas pace solvi konfliktojn kaj internajn disputojn.

Alia interpopola konflikto estas inter kristanoj kaj islamanoj. Tiu konflikto kulminis en aprilo 2019. Tiam pli ol 250 homoj estis mortigitaj en terorisma atako kiu inkludis ses sinmortigaj atencoj realigitajn samtempe en pluraj centroj en la lando. Kelkaj estis faritaj ene de pre?ejoj dum pre?o kaj la alia parto en hoteloj. La atakoj estis direktitaj kontra? la kristana komunumo kiu festis Paskon tiun semajnon.

Ekonomio [ redakti | redakti fonton ]

La srilanka ekonomio bazi?as ?efe sur agrikulturo . La ?efaj kultiva?oj estas teo , gumo , kokoso kaj rizo . La loka rizkultiva?o ne sufi?as por la bezonoj de la lo?antaro kaj tial anka? la ?tato estas devigita importi ?in. Sri-Lanko havas grandan turisman potencialon. La lando abundas je belaj strandoj kaj arkeologiaj lokoj, sed la da?ra konflikto kun la tamiloj malhelpis la disvolvi?on de turismo .

Situo de Srilanko

En industrio , ?irka? 21 procentoj de la laboristaro estas dungita kaj ?i kontribuas ?irka? 15 procentojn de la malneta nacia produkto . La ?efaj industrioj estas fabrikoj de ceramika?oj , naftaj produktoj , man?eblaj oleoj , sterkoj kaj cemento . La plej multaj el la grandaj fabrikoj estas posedataj de la registaro. Sri-Lanko havas diversajn naturresursojn , inkluzive de grafito , titano kaj fosfatoj . La batalado kaj teroraj atakoj sur la insulo malinstigis investantojn de ?i.

Aktuale en 2019, Sri-Lanko estas en financa mizero. Kelkaj teroristaj atakoj en 2019 pliseverigis ekonomiajn problemojn, kiuj ekzistis en la lando anta?e, ka?zante malplii?on de kresko, plii?on de senlaboreco kaj severan dama?on al turismo, sur kiu dependis granda nombro da malgrandaj privataj entreprenoj.

Hidroelektraj centraloj provizas preska? la tutan elektran konsumon de la lando.

Naturo [ redakti | redakti fonton ]

Paleontologio [ redakti | redakti fonton ]

La Srilanka leono estis prahistoria subspecio de leono , kiu lo?is en Srilanko. ?ajne ?i estis formortinta anta? modernaj homoj eniris tien, kiuj alvenis en 37 000 a.K.

Biogeografio [ redakti | redakti fonton ]

Biogeografie la insulo apartenas al hinda ekoprovinco de la orientalisa ekozono la? la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La organiza?o Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International ) indikis ?in kiel biodiverseco-ri?a?ejo " Okcidentaj Ghatoj kaj Sri-Lanko".

Nuntempa fa?no [ redakti | redakti fonton ]

La Srilanka palumbo a? toringtona kolombo ( Columba torringtoniae ) estas birdospecio de la familio de Kolombedoj , Columbidae , kiu estas lo?anta reproduktanta endemio en montoj de Srilanko.

Teritoria organizado [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizado de Srilanko .

Lo?antaro [ redakti | redakti fonton ]

La Sirima??astri Pakto estas pakto inter Barato kaj Srilanko de Oktobro 1964. ?i estis grava interkonsento por determinigi la statuson kaj estonton de homoj de barata origino en Srilanko.

Edukado [ redakti | redakti fonton ]

La Malferma Universitato de Srilanko (akronime OUSL; sinhale ????? ???? ????? ??????????????, tamile ?????? ?????? ?????????????) estas nacia universitato en Srilanko. ?i estas unika?o ene de la nacia universitata sistemo kiel la ununura universitato proponanta programojn de studo gvidanta al atesto, diplomo, gradoj kaj postbakala?raj gradoj ?is PhD nivelo uzante dedistancan edukadon.

Srilanko kaj Esperanto [ redakti | redakti fonton ]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikura?igu la malfortigitan Utnoan (nome la ?efrolulo Noa ) pere de la drogo ano?do . Inna malsupreniras kaj liveras ?in al Noa. Je ties efiko aperas anta? li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ?in, nome, en Azio, el ?ina Murego al insulo Srilanko. Jen kiel oni montras la insulon Srilanko:

Amba? voja?as sekve al la insulo Sri-Lanka:
-Jen vidu klo?pagodojn, anka? Anura-Dapuren
kaj la Palacon Brazen, mil-kaj-sescente pilastran,
urbegon Sinhalesan, jen tie Polonaruvon
kun akrepingla Rankat kaj la Skribrula Pagodo. [3]

Esperanto en Srilanko [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. "Sri Lanka pone fin a 26 anos de guerra civil contra la minoria tamil", El Pais, 19-a de majo de 2009.
  2. "Sri Lanka encierra en campos a 300.000 tamiles", Publico, 23a de majo 2009, pa?o 10.
  3. Abel Montagut , Poemo de Utnoa . Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X . 225 p., p. 113.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]