Simbolismo (literatura skolo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Simbolismo )

Simbolismo estas literatura movado kiu aperis en Francio en la malfrua 19-a jarcento , kaj kiu, kontraste al realismo kaj naturalismo , estas karakterizita per idealismaj trajtoj, estas direktita kontra? pozitivismo kaj strebas al novaj horizontoj por idea kaj literaturo evoluo.

Kio estas simbolismo [ redakti | redakti fonton ]

Jean Moreas en Un Manifeste litteraire ( Literatura manifesto , 1886 ) difinis tiun novan stilon ≪Malamiko de instruado , de deklamado , de malvera sensemeco , de objektiva priskribado ≫. La simbolisma poezio baraktas por “vesti la Ideon per senseca formo ”. La simbolisma literaturo enhavas metafizikan intencojn , klopodas uzi la literaturan lingvon kiel sciigilo ; pro tio ?i trempi?as per mistero kaj mistikismo . ?i klopodas trovi kion Charles Baudelaire , elstara poeto de tiu movado , nomis “ korespondoj ”, kvaza? sekretaj similecoj inter la sensa kaj la spirita mondoj . Por tio estas uzataj estetikaj iloj, kiel la sinestezio kaj la persona simbolo .

Simbolisma stilo [ redakti | redakti fonton ]

La simbolisma movado reagas kontra? la spirito materialisma kaj la pragmatismo de la industria socio , pledante la internan ser?adon kaj la universalan veron kaj por tio estas uzataj la revoj kiuj, danke al Sigmund Freud , jam estas konsiderataj ne nur kiel nerealaj bildoj , sed kiel periloj de realesprimado.

La simbolismo ne povis disvolvi?i kiel unueca stilo, pro tio ?i estas malfacile priskribebla. Temas pli precize pri unuigo de malsimilaj personaj stiloj. Ekzemple en pentrado oni renkontas tiom malsimilaj produktoj kiel tiuj de Vincent van Gogh , Paul Gauguin , Gustav Klimt a? Edvard Munch . La simbolismo klini?as al kvaza? religiaj a? mistikaj sintenoj. Fantazio , intimeco kaj troa subjetiveco anstata?as la ambician objektivecon de anta?aj artistoj . La simbolismaj verkistoj, kiel Charles Baudelaire , reagis kontra? la troiga naturalismo de romanisto Emile Zola .

La simbolismo en la internacia literaturo [ redakti | redakti fonton ]

La prafondintoj de tiu skolo estis la usona poeto Edgar Allan Poe , kiu tiom influis super Charles Baudelaire kaj la francoj Arthur Rimbaud kaj Paul Verlaine , anka? nomitaj " malbenitaj poetoj ". La plej elstara estis Stephane Mallarme ( 1842 - 1898 ), kiu kreis hermetikan lingvon, proksima al la malnova hispana kulteranismo (Verlaine legis kaj miris Luis de Gongora ) kaj al la angla sintakso . Ne tiom elstaraj estis Auguste Villiers de l'Isle-Adam ( 1838 - 1889 ), Prosper Merimee ( 1803 - 1870 ), pli konata kiel rakontisto , Gerard de Nerval , ( 1808 - 1855 ), Joris-Karl Huysmans ( 1848 - 1907 ), pli konata kiel verkisto de skolo dekadencisma, Albert Samain ( 1858 - 1900 ), Remy de Gourmont ( 1858 - 1915 ), Alfred Jarry ( 1873 - 1907 ), kreinto de la Patafiziko kaj pli grava kiel teatroverkisto kaj kiel praulo de la literaturo de avangardo , Gustave Kahn (1859-1936), Jules Laforgue (1860-1887), la unua uzanto de la libera verso , Maurice Maeterlinck ( 1862 - 1949 ), kiu fondis la simbolisman teatron, Stuart Merrill ( 1863 - 1915 ), Albert Mockel ( 1866 - 1945 ), Jean Moreas ( 1856 - 1910 ), Henri de Regnier ( 1864 - 1936 ), Adolphe Rette ( 1863 - 1930 ), Paul Valery ( 1871 - 1945 ), kiu ?an?is el simbolismo al la intelektigita pura poezio , la belgo Emile Verhaeren ( 1855 - 1916 ), anka? rakontisto , kaj Francis Viele-Griffin ( 1863 - 1937 ),inter multaj aliaj. Anka? en aliaj landoj la simbolismo disvasti?is: en Rusio ekzemple estis disvastigita de Aleksandro Blok ; en Svedio , la dramaturgo August Strindberg estis sufi?e simbolisma, en Brazilo , estis grandaj simbolismaj poetoj kiel Cruz e Souza kaj en la mondo kaj hispana kaj hispanamerikana populari?is pere de la Modernismo .

Hispana kaj hispanamerika simbolisma literaturo [ redakti | redakti fonton ]

La simbolisma literaturo hispanamerika kaj hispana, kun kelkaj gravaj prauloj kiel Gustavo Adolfo Becquer kaj Salvador Rueda , enmiksi?is en pli ?enerala movado konata kiel Modernismo kiu ekis en Hispanameriko . Estis simbolismo jam en la kubanoj Julian del Casal kaj Jose Marti , en la kolombiano Jose Asuncion Silva , en la meksikano Manuel Gutierrez Najera kaj en aliaj hispanamerikaj verkistoj de la epoko posta al romantikismo ; Ruben Dario , grava disvastiginto de la Modernismo en Hispanio , absorbis kaj montris ?in. Uzis la simbolismon Antonio Machado kaj Manuel Machado , Juan Ramon Jimenez kaj Francisco Villaespesa inter la plej gravaj. En Hispanameriko la simbolismo trovi?as en la argentino Leopoldo Lugones , en Julio Herrera y Reissig , en Ricardo Jaimes Freyre , Amado Nervo , Salvador Diaz Miron , la kolombiano Guillermo Valencia , Jose Maria Eguren kaj en multaj aliaj modernismaj verkistoj .

Elstaraj ekzemploj [ redakti | redakti fonton ]

Oni povus citi du hispanajn poetojn ne apartenantaj al sama skolo, nome Antonio Machado kaj Federico Garcia Lorca . La unua ekverkis komence de la 20-a jarcento , do en la epoko kiam simbolismo kaj modernismo furoris kaj en Hispanio kaj en la tuta E?ropo ; la dua apartenas al pli juna generacio nome en Hispanio " generacio de la 27-a ", tio estas homoj kiuj naski?is kiam Machado ekverkis kaj ekverkis ?irka? la 20-aj jaroj . Machado ekzemple uzas du oftajn personajn simbolojn, nome la vespero kaj la fonto . La vespero ?e Machado per sia malhelaj kaj brilaj koloroj simbolas la finon de la tago , do la nokto , la revo , la dormo , la nerealo , ktp. La fonto ?iam el?pruci?as kaj sonas konstante, simbolas la vivon kaj la tempopason ?iam sen?ese. Federico Garcia Lorca uzas pli ampleksan simbolan repertuaron ekzemple en sia verko " Cigana Romancaro " (esperantigita) nome la ?evaloj - simboloj de la vivo kaj la energio -, la metaloj -simboloj de la morto kaj mortigo -, la luno , la akvo , la rivero , ktp.

Aliaj simbolismaj verkistoj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]