한국   대만   중국   일본 
Presarto - Vikipedio Saltu al enhavo

Presarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Presado )
Resumo de la historio de presarto.
Presma?ino.

La presarto estas tuto de procedoj por ma?ine fari multajn ekzemplerojn de teksto a? bildo sur surfacon, plej ofte per inko sur papero . Eblas konsideri ?in la? teknika a? arta vidpunktoj. Eblas presi sur granda diverseco de materialoj, kaj tiel necesas uzi diferencajn pressistemojn por la diversaj okazoj. Presadon eblas realigi hejme, artmetie komerce kaj industrie grandskale, kaj ?i esas esenca parto de la eldonado de libroj kaj de ajna tipo de prespublika?oj (gazetoj, bro?uroj, propaganda?oj ktp.). La novaj teknikoj de tridimensia presado ebligas novajn aplika?ojn diversfake.

La plej fruaj nepaperaj produktoj pri presado estis cilindrosigeloj kaj objektoj kiel la Ciro-cilindro kaj la Nabonido-cilindroj . La plej konata formo de presado aplikita al papero estis lignobloka presado, kiu aperis en ?inio anta? 220 n.e. por tolpresado. Tamen, ?i ne estis aplikita sur papero ?is la 7-a jarcento. [1] Postaj disvolvigoj en presteknikoj estis la movebla tipo inventita de Bi ?eng ?irka? la jaro 1040 n.e. [2] kaj la presma?ino inventita de Johannes Gutenberg en la 15-a jarcento. La prestekniko ludis gravan rolon en la disvolvigo de la Renesanco kaj la Scienca Revolucio kaj havigis materialan bazon por la moderna scibazita ekonomio kaj la etendo de lernado al la homamasoj. [3]

La?longe de la historio estis diversaj pres-sistemoj, kelkaj el kiuj, kiel la serigrafio kaj la litografio , estis adaptitaj al la evoluo de la tekniko kaj ankora? estas uzataj, dum aliaj kiel ksilografio , kiuj estis amplekse uzitaj, iom perdis validecon kaj nuntempe estas uzataj nur por la reproduktado de arta?oj. ?is la apero de la cifereca presado ?iuj metodoj havis kiel komuna karaktero la uzadon de matrico kiun inkenhava frapo transigis sur paperon. La presteknikoj rapide evoluis, kaj aperis novaj procedoj kiuj kontentigis novajn necesojn a? respondis al novaj teknikaj ebloj. Elstaris la akvaforto , la litografio , la fotogravura?o (kiu aperis evidente post la fotografio ), la platpreso a? la kavo-gravuro. [4] ? La modernaj teknikoj de la kserografio kaj la ink?pruciga presilo estas tre ligitaj kun la informadika traktado de datumoj presotaj kiuj estas senditaj rekte al la presma?ino kaj kiuj estis generinta la aperon de specifa programaro de perkomputila publikigo .

Historio [ redakti | redakti fonton ]

Azio [ redakti | redakti fonton ]

La Jikji (直旨), presita en Koreujo en 1377 Nacia Biblioteko de Francujo , Parizo

Ksilografia kaj tipografia presado. ?inoj kaj koreoj uzas la teknikon de surligna gravuro ( ksilografio ) ekde la 2-a jarcento. La plej malnova presita “libro” estas la Diamanta Sutro, kvinmetra paperrula?o subskribita de la presisto ?ang ?ieh en 868 . La for?isto Bi ?eng evoluigis metodon por reprodukti ideogramojn per moveblaj litertipoj el kalcigita argilo (?irka? 1041 ). En la jaro 1392 la korea re?o ordonis la unuan fabrikadon de moveblaj metalaj literoj kaj post dekkvinjara laboro aperas korea versio de kvin ?inaj klasikuloj. Kiam Gutenbergo konceptis kaj realigis la unuan muldilon de prestipoj per rapide fandi?ebla kaj solidi?anta alojo, li probable nenion sciis pri la teknikoj de la ?inoj kaj koreoj.

?i estis dokumentita por la unua fojo en ?inio en la Dinastio Tang , kvankam dekomence nur kiel metodo por presi stampa?ojn en la vesta?oj; la plej antikvaj ekzemploj kiuj ankora? survivis en ?inio datas de anta? la jaro 220, [5] , dum en Egipto en la 6-a a? 7-a jarcentoj. [6] En la Dinastio Tang, ?ina verkisto Fen?i menciis por la unua fojo en sia libro "Yuan xian san ji" ke la ksilografia presado estas uzata por presi budhismajn skriba?ojn dum la jaroj de ?enguan (627-649 n.e.). La plej antikva presita ?ina verko kiun oni konis estas ksilografia presa?o de budhismaj skriba?oj de la periodo Vu Zetian (684-705), malkovrita en Tubofan (provinco ?in?ango ) en 1906. ?i estis rabita de la japanaj invadantoj, kaj aktuale ?i estas en la Muzeo de Kaligrafio en Tokio (Japanio). Oni supozis, ke la plej malnova presita “libro” estas la Diamanta Sutro, de 868 a? 848, sed ?usa elfosa?o en korea pagodo eble malkovris budhisman tekston e? pli antikva datita inter la jaroj 750-751. [7] [8] ? En la moderna ?ina historiografio, la presarto estas konsiderata kiel unu de la kvar grandaj inventoj de la Antikva ?inio .

Rememora monumento de la trono de 1023, dinastio Song de Norda ?inio, dokumentas, ke la tiama centra registaro uzis lamenojn el bronzo por presi la monpaperon kaj blokojn anka? el bronzo por presi la ciferojn kaj la karaktrojn en la monero, kaj nuntempe oni povas ankora? trovi tiujn resta?ojn en monpapero Song. Poste en la dinastio Jin , oni uzis la saman teknikon, sed pli prilaborita por presi monpaperon kaj formalajn oficialajn dokumentojn, el kiuj la tipa ekzemplo de tiue tipo de tipografia presarto per bronzblokoj estas presita "?eko" de la dinastio Jin de la jaro 1216.

La presado sur tola?oj per lignoblokoj aperis en Egipto en la 4-a jarcento, sed ne certas ?u la tekniko estis lernita de ?inoj a? estis disvolvigita sendepende. La perbloka presado de teksto en araba ?ajne disvolvi?is en la araba Egiptio dum la 9-a kaj 10-a jarcentoj, kaj denove ne klaras ?u la blokoj estis el ligno a? el alia tipo de materialo. [9] ? ?ajne la tekniko ?esis esti uzita kiam oni enkondukis la moveblajn tipojn devenajn de ?inio. [10] ?

E?ropo [ redakti | redakti fonton ]

Presado en la 16-a jarcento .

15-a jarcento [ redakti | redakti fonton ]

Kvankam ne ?iuj historiistoj konsentas, oni ?enerale opinias, ke la unua tipografia presisto en E?ropo estis Johannes Gensfleisch alinomata Johannes Gutenberg . Li naski?is en patricia familio en Majenco ( Germanio ) ?irka? la jaro 1400 kaj oni retrovis lin en Strasburgo en 1436 , kie li estis helpata de la ora?isto Hans Dunne kaj konstruigis presilon kun la helpo de la lignotornisto Konrad Saspach. Per la jam ekzistanta tekniko de la matricogravuro , konata de la ora?istoj kaj librobindistoj, Gutenbergo inventas muldilon por moveblaj literoj el plumbo fandeblaj post uzo. En 1448 li denove estis en Majenco kaj la bankisto Johann Fust pruntis al li dufoje 800 guldenojn kontra? garantidono sur la presejo. Fust i?is asociito de la talentita Peter Schoffer , kiu konis la sekretojn de la “nigra arto”, ?ar li estis dis?iplo de Gutenbergo. Beda?rinde tiu ?i havis financajn problemojn kaj perdis dum proceso kontra? Fust preska? sian tutan presmaterialon en la jaro 1455 . Tamen li rekonstruis kun peno novan atelieron, laboris ankora? kelkajn jarojn kaj mortis en 1468 . ? La plej grava verko, kiun komencas realigi Gutenbergo estas la fama 42-linia Biblio (kolumnoalteco 42 linioj), kiun Fust kaj Schoffer finis anta? la jaro 1456 . La presa?oj de Gutenbergo ne estas subskribitaj a? datitaj. En 1454 li presis la Turkan kalendaron ( Turkenkalender ), kiu estas la unua politika presa?o kaj la unua presita kalendaro . Fust kaj sia bofilo Schoffer realigis la psalmlibron Psalmorum codex, la unuan libron datitan ( 1457 ) kaj entute presitan sur pergameno per nigra, ru?a kaj blua koloroj kun luksaj ?efliteroj . Ili anka? realigis la 36-linian Biblion ( 1458 - 1461 ) kaj tipografian majstroverkon, nome la Constitutiones de la Papo Klemento la 5-a , unua libro kun mar?enaj notoj kaj samaltaj kolumnoj.

La rolo de Gutenberg [ redakti | redakti fonton ]

La teknika nova?o de Gutenberg estis la evoluo de procedoj, kiuj ebligis la presadon de libroj:

Kunmetado de moveblaj metalaj prestipoj .
  • la signaturo ?e la prestipo
  • la form?an?o ?e la gisado de la tipoj
  • la konstruo de la presma?ino
  • inter?an?eblaj metalaj prestipoj
  • la prestipujo

Gutenberg konati?is anka? pro la ekonomia kaj socieca establi?o de la presarto per la unua amasa disvasti?o de la Biblio .

Disvasti?o en kaj el E?ropo [ redakti | redakti fonton ]

Der moderne Buchdruck (La moderna presarto) ? skulpta?o kiel memorilo pri Johannes Gutenberg , la malkovrinto de la moderna presarto.

En la 15-a jarcento la prestekniko de Gutenberg rapide disvasti?is tra E?ropo. Tion ebligis ?efe la bonaj komercvojoj.

Moderna evoluo post-Gutenberg-a [ redakti | redakti fonton ]

Reproduktado de la presma?ino de Gutenberg en la muzeo de la Parko Garza Roja de Ekvadoro.

De Gutenberg ?is la 19-a jarcento la teknikaj plinovigoj de la presado estas minoraj ?an?oj, kiuj celis nur plibonigi la efikecon. La alojo uzita por fari la tipojn plue estis la sama. Fine de la 18-a jarcento Charles Stanhope (1753?1816) konstruis la unuan presma?inon totale metalan kiu ebligis redukti la forton postulitan por presi je 90% kaj duobligis la preseblan surfacon, [11] dum per produktado de ?is 480 pa?oj anka? duobligis la produktadon de la anta?aj presma?inoj. [12] Poste aperis la litografio , nome sistemo de presado disvolvigita de Aloys Senefelder , kiu, konscia, ke akvo kaj oleo forpeli?as nature, uzis kalko?tonon kaj grasan bastoneton por realigi presadon, per kio li revoluciis la grafikajn artojn, kio ebligis la presadon de bildojn altkvalitan. La aktuala sistemo de platpreso derivi?is de la litografio. [13] ?

La rotacia pres-ma?ino , konstruita en 1847 fare de Richard March Hoe (1812-1886), estas presma?ino en kiu la presotaj bildoj kaj grafikoj kurbi?as sur cilindro ; la unua jam estis kapabla realigi 12 000 presa?ojn por horo. La rotacia prestamburo esti poste ege plibonigita fare de William Bullock. La presado estas farebla sur granda nombro de surfacoj, kiel papero, kartono kaj plasto, kaj tio povas esti nutrita per izolaj folioj a? per kontinua rula?o. La rotacia pres-ma?ino presas kaj krome povas modifi la surfacon pere de stampiloj, vernisiloj de surpresado a? reliefigiloj. La neceso de la grandaj ?urnaloj havigi sistemojn por kontentigi la kreski?intajn postulojn por rekorda tempolimo kondukis al rapida disvolvigo de la ma?inoj, per plibonigoj okazigintaj jaron post jaro.

Antikva rotacia pres-ma?ino ekspoziciita en la Deutsches Museum de Munkeno.

La presarto vidi?is revoluciita dum la 1880-aj jaroj pere de la invento de la linotipo fare de Ottmar Mergenthaler (1854-1899). Tiu ma?ino rezultis grandan plibonigon de la tempo necesa por la kompono de teksto anstata?ante la permanan manipuladon de la moveblaj tipoj pere de aliro tra klavaro por ?iu linio de teksto. La enkonduko de la teksto tra klavaro rezultis en la mekanika kompono de matrico kiu utilis kiel muldilo en kiu oni metis alojon el plumbo kaj stano formante ununuran pecon por enmetita linio. Tiu bloko estis uzata por fari la presadon propre diritan. La kompanio Monotype Corporation Ltd kreis la?longe de la jaroj siajn proprajn tipojn inspiritajn en historiaj fontoj tipografiaj kaj plej parto el ili estas ankora? protektitaj per a?torrajtoj . Tiu ma?ino anstata?is la tradiciajn presma?inojn kaj en la kampoj de la presado de libroj kaj de la skribita gazetaro ?i hegemoniis sendube ekde 1900 ?is la 1970-aj jaroj.

En la 1940-aj jaroj oni cerbumis anstata?on de la liniblokoj: temis pri plato kiu povis estis uzita por presi ?u tekston ?u bildon indiferente. La inko estis fiksita sur la deziritaj pozicioj pere de elektrostatika ?ar?o (pro tio la plato ricevas la nomon de elektrografia plato); poste oni anstata?is la kronon de el?ar?o pere de lasero . Tiu tekniko, nomita kserografio estis uzita de la kompanio Xerox por produkti la unuajn fotokopiilojn , kaj estas la bazo de la aktualaj laser- printiloj kaj krome malfermis la vojon por la desegno de la platoj de platpresado de tipo fotografia.

Linotipo de 1965 ekspoziciita en la Deutsches Museum de Munkeno.

Fine de la 1960-aj jaroj kaj komence de la 1970-aj jaroj aperis la metodoj de fotokomponado. Sistemo de speguloj kun la karaktroj eltran?itaj utilis kiel ?ablono tiel ke la lumo povis presi sur surfaco sensiva kiu estis rivelita kaj fiksita kiel komuna fotopapero. La tekstoj komponitaj tiel estis muntitaj sur apogiloj, kaj la desegno de la pa?o estis farita permane. Per unu frapo la muntadon de la pa?o oni faris kaj oni prenis kli?on de la tuto por kreir la platon uzotan por la presado. La fotokomponado kaj la platpresado da?ros preska? du dek jarojn, kaj la procezoj evoluos per la apero de la lasero , kiu venis presi rekte la filmon, nuligante la sistemojn de speguloj. Ekde tiam la presadon jam oni ne faris per premado de la karaktroj sur papero sed anstata?e la inko estis absorbita de la papero tie kie ?i estis fiksita al la platpresilo.

Pli granda ?an?o dum la 20-a jarcento ekokazis per la apero de la persona komputilo kaj speciale de la Macintosh de Apple komence de la 1980-aj jaroj , kiu rezultis en la demokratiigo de la la perkomputila eldonado , anta?e rezervita al la ?efkomputiloj kaj al la komputiletoj (aktuale konataj kiel "serviloj"). Tiu komputileto ebligis faradon de ?iuj taskoj necesaj por la presado ekde ununura laborloko: nome akiro de ciferecaj bildoj , eldono de bildoj, kreado de vektoraj grafikoj , komponado de pa?oj per specifa programaro , kiu krome ebligis la kombinadon de teksto kaj bildoj. Tiuj operacioj jam estis eblaj en la grandaj sistemoj, sed je altega kosto. La Macintosh , precize, helpis meti la presarton kiel metio kaj profesio atingebla de ?iuj.

Funkcianta platpresilo .

Paralele al la evoluo de la komponado, ?iuj necesaj taskoj por la grafikaj artoj eksuferis profundajn ?an?ojn. Tiukadre al la laborloko de la komponado, la fotografia traktado kaj la desegno de la pa?o oni aldonis variajn aparatojn kiel la filmiloj a? CTF ( Computer to Film ) kiuj ebligis presi rekte el la komputilo al filmo, kaj kiu povis krei kli?eojn diverskolore (kvar se temas pri kvarkomio) por produkti la platojn de optika transporto. Tiu plibonigo nuligis la neceson de la dezajno kaj de permana muntado de pa?oj. E? tiel, la optica transporto rezultis en perdo de difino kaj ne evitis kelkajn makulojn produktitajn per la estado de malpura?oj el polvo aligita al la platoj.

La venonta evolua?o estis la CTP ( Computer to Plate ) a? platgravurilo per kiu jam oni ne pasas tra la filmo, sed oni generas la presplaton rekte (?enerale el aluminio kaj foje el poliestero ). ?us kreita la plato, la funkciigisto devas nur meti ?in rekte en la presilo. La lasta evolua?o de la konvencia platpreso estas la enkonduko de la CTP al la presma?ino. Tio estas tio kion oni nomas Direct Imaging . Jam ne estas operacio intermeza inter la kreejo de la pa?oj kaj la presma?ino, la gravurado oni faras rekte sur la cilindro platoporta de la presma?ino platpresa. La ?efa avanta?o estas la evitado de perdo de tempo kaj la malmultekostigo de la produktadkostoj.

Cifereca presma?ino.

El la fotokopiiloj aperis nova sektoro de aktiveco, nome la cifereca presarto en kiu ?iuj konvenciaj sistemoj estis anstata?itaj per sistemoj de transportado de bildoj bazitaj sur la teknologio de la fotokopiiloj, kio ebligas farado de tujaj presa?oj tre fidelaj al la origina dokumento. La kosto estas tre supera al tiu de la tradiciaj sistemoj, kio faras ke ?is nun tiuj sistemoj celas nur la produktadon de malgrandaj presadoj kiel por memeldonado, doktorigaj disertacioj kaj libroj la? peto. Konekte al datumbazoj la sistemoj de cifereca presarto ebligas la produktadon de dokumentoj kiuj enhavas tekstojn a? bildojn varieblajn la?longe de la tempo a? de la laborprocezo, kio okazas ?e la statistikaj registroj, horaroj, prezolistoj, katalogoj, inventarioj ktp.

Historiaj libroj [ redakti | redakti fonton ]

  • La plej malnova presita kaj konservita libro estas 5 metrojn longa ?ina rula?o el la jaro 868 , kiu temas pri sankta budhisma teksto.
  • La unua e?ropa libro presita per movi?emaj tipoj estas la latina gramatiko de Donato en 1451 de Gutenberg .
  • La unua latina eldono de la Biblio estas la Biblio je kvardek du linioj de Gutenberg ( 1453 ). Victor Hugo skribis pri ?i unu el la unuaj analizoj en la ?apitro Tio ?i mortigos tion ( france : "Ceci tuera cela" ) en sia romano Notre-Dame de Paris .
  • La unua libro presita en la franca estis La Legende doree (La ora legendo) de Jacques de Voragine fare de Barthelemy Buyer en 1476 en Lyon .

Procedoj [ redakti | redakti fonton ]

Procedoj per tutpa?a gravuro [ redakti | redakti fonton ]

Lignogravuro Rinocero
Albrecht Durer , 1515
Lignogravura?o (21,4 x 29,8 cm)

Lignogravuro a? ksilografio, ?tongravuro a? litogravuro...

Litografio [ redakti | redakti fonton ]

La litografio estis inventita de Alois Senefelder en 1796 en Germanio (de la greka lithos, ?tono, kaj graphein, skribi, desegni) kaj estas prestekniko senreliefa, kiu ebligas kreon kaj reprodukton multekzempleran de desegno per inko a? krajono grasaj sur kalk?tonon. ?i bazi?as sur la principo ke graso kaj akvo sin reciproke repu?as. Oni ne konfuzu litografion kun litogravuro: litogravuro estas la tekniko per kiu oni gravuras ?tonon reliefe. Litogravuro estas relative malofte uzata en presarto.

Klasika tipografio [ redakti | redakti fonton ]

Ekde Gutenberg tipografio estis parto de la faka scio de presistoj kaj kompostistoj . Nuntempe ?i estas grava studparto por grafikistoj en la presindustrio kaj en ciferecaj komunikiloj kaj similaj profesioj. La novaj teknikoj por la kreado de retejoj postulis de tipografoj novajn defiojn, ekzemple koncerne facilecon kaj praktikecon por uzantoj. Nuntempe preska? iu ajn povas krei printa?ojn (ekz. leterojn) a? krei retpa?on kaj tiel esti tipografia kreanto. Ofte ekzistas jam uzpretaj aplikadoj. Tamen anka? la amatora tipografo povas ?erpi el la spertoj de bonaj profesiaj tipografoj kaj grafikistoj nuntempaj a? iamaj. Por ?i tiuj metioj ekzistas gvidlibroj en diversaj lingvoj ?u presitaj ?u rete atingeblaj. Tipografio povas reliefigi la enhavon, celon kaj ?armon de verko subtenante la komunikan efikon de teksto, kiu anta? ?io estu bone legebla.

La Biblio de Gutenberg el la jaro 1455 , la Biblio ununura en Pollando kiu trovi?as en Pelplino en la Dioceza Muzeo estas du-voluma. La pelplina ekzemplero estas escepta, ?ar sur la suba mar?eno de la 46-a pa?o de la unua volumo restis postsigno de la falinta tipo (prestipo - la inversa flanko de ?i).

La presejo en E?ropo, evoluis dum la Renesanca apogeo. Tamen, la unuaj presa?oj fare de Johannes Gutenberg, kiel la 42-linia Biblio , uzis liter-stilon el la Gotika epoko nomita Teksturo (germane, Texture ), Frakturo (germane, Fraktur ) a? malnova angla stilo . Dum la Mezepoko , la libra kulturo eliris el la kristanaj mona?ejoj, kiuj agis preska? kiel eldonejoj en la moderna senco de tiu ?i vorto. La libroj ne estis presitaj, sed man-skribitaj fare de specialigitaj mona?oj nomataj kopiistoj ; ili faris sian laboron en ejo trovita ene de preska? ?iuj mona?ejoj nomita latinlingve scriptorium (pr. skriptorjum) (skribejo). La scriptorium kiu havis bibliotekon kaj salonon kun diversaj skrib-tabloj. ?i tie, la mona?oj kopiis la librojn de la biblioteko, unufoje pro mendo fare de fe?da sinjoro kaj alifoje el alia mona?ejo.

Dum la Gotik-epoko , E?ropo revenis iom post iom al ekonomia sistemo, kiu dependis de la urboj ? kaj ne de la kampo kiel tradicie dum la plejparto de la Mezepoko ?, kaj tion determinis la naski?o de la gildoj , kiuj permesis plej grandan libro-produktadon. La libroj, kutime religiaj, estis menditaj de ri?uloj al gildo de libro-artistoj, kiuj havis specialistojn pri surskriboj, ornamaj majuskloj, liter-ornamo, gale-komposta?o kaj libro-bindado; ?ar temis pri tute metia procezo, 200-pa?a libro povis prokrasti?i 5 a? 6 monatoj, kaj estis necesaj pli-malpli 25 ?af-feloj por fari la veleno sur kiu oni skribis kaj ilustris per ov-gua?o, kaj primitiva speco de oleo-pentra?o. La urboj kiuj pli forti?is dum la Gotika epoko estis nord-E?ropaj, ekz-e, Parizo , Londono kaj sufi?e da germanaj urboj, kiuj estis la unuaj je starigi la gilda sistemo; plie, la urbo ka?zis la naski?o de la universitatoj; tio kreskigis la bezonon de man-skriba?oj kaj starigis bezonon trovi novan metodon por libro-produktado, amase kaj multe pli malmultekoste.

Amatoraj procedoj el la 19a kaj 20a jarcento [ redakti | redakti fonton ]

Pa?okomponada ?ambro - ?. 1920

La stencil-duobligilo a? mimeografa ma?ino (ofte mallongigita kiel mimeografo ) estas malmultekosta duobliga ma?ino kiu funkcias metante inkon tra ?ablonaro al papero. La mimeografa procezo ne devus esti konfuzita kun la alkohola duoblig-procezo. Mimeografo estis komuna teknologio en presado de malgrandaj kvantoj, kiel en oficeja laboro, klas?ambraj materialoj kaj pre?ejaj bultenoj. Fruaj fanzinoj estis presitaj per ?i tiu teknologio , ?ar ?i estis vasta kaj malmultekosta. En la malfruaj 1960-aj jaroj , mimeografoj kaj aliaj ma?inoj tiutempaj, estis delokigitaj iom post iom favore al fotokopiado .

Modernaj procedoj [ redakti | redakti fonton ]

Nuntempe platpreso estas inter la plej vaste uzataj preste?nikoj.

Metio [ redakti | redakti fonton ]

Profesioj [ redakti | redakti fonton ]

La?lande ekzistas diversaj edukebloj por labori en presado, kiel ekzemple:

  • faldisto
  • tran?isto
  • kolorigisto
  • bindisto

Profesiaj ekspozicioj [ redakti | redakti fonton ]

En Germanujo [ redakti | redakti fonton ]

En Britujo [ redakti | redakti fonton ]

En Francujo [ redakti | redakti fonton ]

  • Graphitec, en Parizo , Francujo : ?iun trian jaron
  • Intergraphic, en Parizo kaj Lyon : ?iujare
  • Techniques papetieres et graphiques (TPG) en Parizo : ?iun trian jaron (ekspozicio voja?ema okazanta ?iun na?an jaron en Parizo: 1983, 1992, 2001, 2010…). Por montri la kvaliton kaj rapidecon de siaj ma?inoj la fabrikistoj tie presas kaj disdonas tunojn da afi?oj ?iutage.

Signifo de presarto [ redakti | redakti fonton ]

Presarto en la 15-a jarcento .

La invento kaj establi?o de presarto estas grava kulturhistoria punkto, kiu enkondukis informdisvasti?on. Ekzistas nur malmultaj tiaj bazaj mejlo?tonoj :

Presarto ebligas ekzaktan reproduktadon de scio tiel, kiel anta?e neniam konatan. Dum anta?e libroj estis mane kopiitaj en skribejoj, la homa faktoro i?is anstata?ebla. Kopieraroj estis evititaj.

I?is grava a?toreco, tio estas kiu diris a? skribis kion kaj kiel iu precize esprimi?is kaj kiam tio okazis. Libroj i?is pli allogaj kaj strukturitaj. Aldoni?is pa?onumeroj, enhavtabelo kaj titolpa?oj .

?an?i?is anka? legado : dum anta?e libroj estis la?te legitaj, evolui?is la nuntempa sensona legado (kvin jarcentojn poste teknologio ebligos renversan evoluon: naski?os la legitaj libroj). Komenci?is disvasti?inta legoscio , kiu enkondukis edukan revolucion. Pensado adapti?is al skribado.

Scio i?is pli facile alirebla, ?ar presitaj libroj estis malpli kostaj ol mane kopiitaj, kaj ekzistis pli da ekzempleroj de unu libro.

Presado kaj medio [ redakti | redakti fonton ]

Novaj presartaj teknikoj ebligas nuntempe du strategiojn:

  • Uzante "purajn" materiojn, ekzemple recikligitajn a? inkojn sen forvaporemaj organika?oj ( angle : VOC , volatile organic compounds ) kaj tiel plu.
  • Recikligante la uzitajn materiojn. Necesas pripensi la materiojn uzatajn por ke tia recikligo eblas.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Shelagh Vainker en Anne Farrer (eld), "Caves of the Thousand Buddhas", 1990, British Museum publications, ( ISBN 0-7141-1447-2 )
  2. Great Chinese Inventions . Minnesota-china.com. Arkivita el la originalo je 3a de Decembro, 2010. Alirita 29a de Julio 29, 2010.
  3. Rees, Fran. Johannes Gutenberg: Inventor of the Printing Press
  4. Lilien, Otto M (1972). 'History of Industrial Gravure Printing up to 1920'. Lund Humphries, London.
  5. Shelagh Vainker in Anne Farrer (ed), "Caves of the Thousand Buddhas", British Museum, 1990. ISBN 0-7141-1447-2 .
  6. Arthur M. Hind: An introduction to a history of woodcut . EE. UU.: Houghton Mifflin, 1935. Represo: Dover Publications, 1963, ISBN 0-486-20952-0 .
  7. Stearns, Peter. The Encyclopedia of World History: Ancient, Medieval, and Modern, Chronologically Arranged. 2001.
  8. History of Printing History World. Konsultita la 16an de novembro 2012.
  9. Roper, Geoffrey. Muslim Heritage, eld. [ https://muslimheritage.com/topics/default.cfm?articleid=940≪Muslim [ rompita ligilo ] Printing Before Gutenberg≫] (en angla).
  10. Bulliet, Richard W. (1987). ≪Medieval Arabic Tarsh: A Forgotten Chapter in the History of Printing≫ (pdf). Journal of the American Oriental Society (en angla) 107 (3): pp. 427-438.
  11. Meggs, Philip B. A History of Graphic Design . John Wiley & Sons, Inc. 1998. (pp 130?133) ISBN 0-471-291-98-6
  12. Bolza, Hans, Friedrich Koenig und die Erfindung der Druckmaschine , en Technikgeschichte Nº 1 (1967), pp. 79?89
  13. Alvaro Torres Rojas (2014). Impresion offset . IC Editorial. ISBN 978-84-16067-70-1 .

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • Richard Schneller: Konciza historio de la presarto kun aparta konsidero de la Esperanto-literaturo. En: Esperante kaj ekumene. Ed. Iltis, Schliengen 2004, p. 323-337.

En aliaj lingvoj [ redakti | redakti fonton ]

  • Edwards, Eiluned (Decembro 2015). Block Printed Textiles of India. Niyogi Books. ISBN 978-93-85285-03-5 .
  • Saunders, Gill; Miles, Rosie (May 1, 2006). Prints Now: Directions and Definitions. Victoria and Albert Museum. ISBN 1-85177-480-7 .
  • Lafontaine, Gerard S. (1958). Dictionary of Terms Used in the Paper, Printing, and Allied Industries. Toronto: H. Smith Paper Mills. 110 p.
  • Nesbitt, Alexander (1957). The History and Technique of Lettering. Dover Books.
  • Steinberg, S.H. (1996). Five Hundred Years of Printing. London and Newcastle: The British Library and Oak Knoll Press.
  • Gaskell, Philip (1995). A New Introduction to Bibliography. Winchester and Newcastle: St Paul's Bibliographies and Oak Knoll Press.
  • Elizabeth L. Eisenstein, The Printing Press as an Agent of Change, Cambridge University Press, September 1980, Paperback, 832 pages, ISBN 0-521-29955-1
  • Marshall McLuhan, The Gutenberg Galaxy: The Making of Typographic Man (1962) Univ. of Toronto Press (1st ed.); reissued by Routledge & Kegan Paul ISBN 0-7100-1818-5
  • Tam, Pui-Wing The New Paper Trail, The Wall Street Journal Online, February 13, 2006 Pg.R8
  • Tsien, Tsuen-Hsuin (1985). "Paper and Printing". Joseph Needham, Science and Civilisation in China, Chemistry and Chemical Technology. 5 part 1. Cambridge University Press
  • Woong-Jin-Wee-In-Jun-Gi No. 11 Jang Young Sil by Baek Sauk Gi. Copyright 1987 Woongjin Publishing Co., Ltd. Pg. 61.

Pri la efiko de la presarto fare de Gutenberg [ redakti | redakti fonton ]

Komencaj presgvidiloj: klasika gvidlibro de komenca man-presarta teknologio estas jena:

  • Moxon, Joseph (1683?84). "Mechanick Exercises on the Whole Art of Printing" (eld. Herbert Davies & Harry Carter. New York: Dover Publications, 1962, reprint ed.).

Iom posta montrante disvolvigon de la 18a jarcento estas jena:

  • Stower, Caleb (1808). "The Printer's Grammar" (London: Gregg Press, 1965, reprint ed.).

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

En Esperanto [ redakti | redakti fonton ]

Alilingve [ redakti | redakti fonton ]