Pasko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pasko
16-a jarc. Rusa ortodoksa ikono de ascendo el postmortejo de Jesuo Kristo.
moveable feast ? kristana festotago
Festata Plimulto de kristanoj
Speco Kristana
Signifo kaj senco Solenado de la resurekto de Jesuo
Solenoj Religiaj (ekleziaj) servoj
Kutimoj kaj tradicioj Pre?oj , tutnokta maldormado (preska? eksplicite orientaj tradicioj), sunlevi?aj diservoj (precipe usonaj protestantaj tradicioj)
Koneksas  kun Palmofesto , Verda ?a?do , Granda vendredo , Blanka sabato kaj pluaj.
v ? d ? r

Pasko estas kristana festo por soleni la resurekton de Jesuo Kristo el la morto.

Pasko estas anka? iafoje uzata por la nomo de la juda festo Pesa?o - vidu ?e pentekosto . Fakte, la kristana Pasko devenas de la hebrea festo (kvankam kun malsama signifo) kaj e? la vorto Pasko, en Esperanto kaj en multaj aliaj lingvoj, devenas de la hebrea vorto pesa? ( pasa' aramee ).

Dato de Pasko [ redakti | redakti fonton ]

Paskodatoj
de 2000 ?is 2030
Jaro Okcidentaj
eklezioj
Orientaj
eklezioj
2000 23-Aprilo 30-Aprilo
2001 15-Aprilo
2002 31-Marto 5-Majo
2003 20-Aprilo 27-Aprilo
2004 11-Aprilo
2005 27-Marto 1-Majo
2006 16-Aprilo 23-Aprilo
2007 8-Aprilo
2008 23-Marto 27-Aprilo
2009 12-Aprilo 19-Aprilo
2010 4-Aprilo
2011 24-Aprilo
2012 8-Aprilo 15-Aprilo
2013 31-Marto 5-Majo
2014 20-Aprilo
2015 5-Aprilo 12-Aprilo
2016 27-Marto 1-Majo
2017 16-Aprilo
2018 1-Aprilo 8-Aprilo
2019 21-Aprilo 28-Aprilo
2020 12-Aprilo 19-Aprilo
2021 4-Aprilo 2-Majo
2022 17-Aprilo 24-Aprilo
2023 9-Aprilo 16-Aprilo
2024 31-Marto 5-Majo
2025 20-Aprilo
2026 5-Aprilo 12-Aprilo
2027 28-Marto 2-Majo
2028 16-Aprilo
2029 1-Aprilo 8-Aprilo
2030 21-Aprilo 28-Aprilo

Pesa?o komenci?as la vesperon de la 14-a tago de Nisano , unu el monatoj de la hebrea kalendaro . ?ar Nisano komenci?as per novluno en marto , la 14-a tago estas plenluno . Do la kristanoj festas Paskon la unuan diman?on post la unua printempa plenluno. Tiu elekto estis oficiale sankciita dum la unua koncilio de Niceo ( 325 ).

Antikve, parto de la kristanoj festis Paskon en la sama tago de la komenco de Pesa?o (ne ?iam diman?e), sed tiu kutimo malaperis en la 4-a jarcento (kelkajn jardekojn post la unua koncilio de Niceo).

Hodia?, ?iuj kristanoj festas Paskon diman?e. Tamen, pro disputoj pri la julia kaj gregoria kalendaroj , la dato estas ofte malsama por orientaj kristanoj (ekz. ortodoksismo ) kaj por okcidentaj eklezioj ; tamen, en kelke da jaroj (ekzemple 2011, 2014, 2017) la du datoj samas.

?e la okcidentaj eklezioj, la plej frua dato por Pasko estas la 22a de marto kaj la plej malfrua la 25a de aprilo ; ?e la ortodoksaj eklezioj Pasko povas okazi e? en majo.

La kalkulado de Pasko instigis la inventon de la kristana erao kaj la gregoria kalendaro.

Religiaj tradicioj [ redakti | redakti fonton ]

Nokta meso [ redakti | redakti fonton ]

La katolika eklezio tradicie festas Paskon dum la nokto inter la sabato kaj la diman?o - kvankam la Paska diman?o estas anka? granda festo.

La nokta meso komenci?as per la rito de la fajrbeno. ?iuj lumoj en la pre?ejo estas estingitaj kaj - kutime ekster la pre?ejo - la pastro benas grandan lignan fajron. El la fajro oni ekflamigas paskan kandelegon kaj el la kandelego oni ekflamigas la kandelojn de la fideluloj , kiuj reeniras la malluman pre?ejon procesie . Tuj poste oni kantas a? legas la kanton Exsultet (?oju).

Preparo de la fajrbeno anta? la pordo de pola pre?ejo

La meso enhavas plurajn lega?ojn el la Biblio. Prefere, oni celebras baptojn dum la paska nokto, sed, se ne estas baptoj, minimume oni renovigas la baptajn promesojn. La nokta meso de Pasko estas la unua okazo post la Sankta ?a?do por la konsekro de la hostio .

Anka? multaj el la protestantaj eklezioj celebras similan diservon dum la nokto anta? la Paska diman?o. Tiu diservo ofte komenci?as per la fajrrito kaj la kanto Exsultet kaj e? pli ofte enhavas plurajn lega?oin el la Biblio ; la detaloj tamen estas malsamaj.

En la plimulto de la ortodoksaj eklezioj aparta diservo estas celebrata anta? la fajrrito. Dum la "sankta fajro" estas kunpartigata inter la fideluloj, en la malluma pre?ejo, oni kantas la Troparion .

Procesioj [ redakti | redakti fonton ]

En multaj lokoj okazas tradiciaj procesioj .

Popolaj tradicioj [ redakti | redakti fonton ]

Paska ?afido [ redakti | redakti fonton ]

La tradicio man?i ?afidon dum la paska tagman?o devenas de la hebrea tradicio. Por la kristanoj ?i estas nur nedeviga tradicio kaj memorigas al Jesuo , kiel ?afido de Dio (Vd Agnus Dei .

Paska kuniklo [ redakti | redakti fonton ]

Paska kuniklo

La Paska leporo en tradicia kutimaro de pluraj e?ropaj kaj nordamerikaj kulturoj estas fikcia leporo , kiu anta? pasko kolorigas kokinajn ovojn kaj ka?as ilin en ?ardenoj.

Paska ovo [ redakti | redakti fonton ]

Ovoj brunigitaj per boligado kun cepoj

Donaci ovojn estas tre antikva tradicio. Ekzemple, ?i estas atestata ?e la antikvaj Persoj kaj Egiptoj . En Afriko trovi?is strutaj dekoraciitaj ovoj faritaj anta? 60mil jaroj [1] .

La kristanoj (eble ekde la unuaj jarcentoj, eble ekde la Mezepoko ) vidis la ovon kiel simbolon de Jesuo revivi?onta en la tombo, ?ar la ovo aspektas senviva ?tono sed enhavas vivantan kokidon, kaj komencis donaci ?in paske.

Sendube dum la Mezepoko komenci?is la tradicio dekoracii ovojn. La ri?uloj dekoraciis ilin per oro a? ar?ento; la malri?uloj simple boligante ilin kune kun herboj a? floroj. Balda? ekis e? tute artefaritaj, grandvaloraj ovoj.

Paska ovo kreita de la rusa juvelisto Peter Carl Faberge en 1899 por la carino Aleksandra

En la orienta E?ropo aperis (dum la 16-a jarcento?) la tradicio kolorigi la ovojn per ru?a farbo, celanta la sangon de Kristo. Ovoj kolorigitaj per pluraj farboj estas kutimaj en multaj landoj.

Nuntempe, la plej kutimaj ovoj ne plu estas kokaj, sed ?okoladaj, kaj kutime enhavas "surprizon".

Bildaro [ redakti | redakti fonton ]

En E?skio [ redakti | redakti fonton ]

La Paska diman?o estas anka? Aberri Eguna , "patria tago" de E?skio .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]