한국   대만   중국   일본 
Origeno - Vikipedio Saltu al enhavo

Origeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Origeno
Persona informo
?ριγ?νη?
Naski?o ?. 185
en Aleksandrio
Morto ?. 254
en ?emara Cezareo
Religio kristanismo vd
Lingvoj latina ? antikva greka vd
?tataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Leonides of Alexandria (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo teologo
tradukisto
verkisto
kleriko
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Ekzegezo , teksta kritiko , hermene?tiko kaj kristana eskatologio Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Komentario pri la Kantiko de Kantikoj
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Origeno ( Greke : ?ριγ?νη? ?δαμ?ντιο? , latine : Origenes Adamantius , kopte : ??????? ; naskita ?irka? 185?186 kaj mortinta 253?255) estis kristana intelektulo, teologo kaj instruisto de Aleksandrio .

Li estas konata kiel unu el la plej influaj pensintoj de frua kristanismo per sia fekunda a?toreco kaj verkaro de ?irka? 2 000 eseoj en multnombraj teologiaj fakoj, inkluzive de teksta kritiko, biblia komento kaj hermene?tiko , predikoj kaj spiriteco. Lia verkaro estis grave influinta al A?gusteno , Ambrozio , Hieronimo , Bernardo , inter aliaj. Lia alegoria interpretado de la Biblio profunde influis kristanismon en la latina okcidento en la jaroj 600-1200. Origeno anka? reviziis la Septuaginton kaj redaktis la Heksaplan , du grave influaj versioj de la Biblio.

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Origeno.

Dum la Aleksandrio de la 3-a jarcento produktis Origenon, la unuan ?efan kristanan intelektulon, ?i anka? produktis la finan originalan paganan pensinton, Plotino . Plotino fondis novplatonismon , la ?efa filozofia rivalo de kristanismo en la 3-a kaj 4-a jarcento .

Kvankam Origeno estis tre fervora kristano (ekzemple, li sin kastris kaj estis torturita pro sia kredo), li ne estas konsiderata kiel sanktulo : li estis kondamnita pro herezo de la imperiestro Justiniano en la 6-a jarcento , tamen kontra? la volo de la papo . Dum la komdamno estis politike instigita, kelkaj tezoj en lia libro De principiis klare estis ekster la doktrino de ortodoksa kristanismo de la 6-a jarcento (kvankam ili eble estis senrimarkindaj en Aleksandrio en la tempo de Origeno).

Kiam Origeno havis 17 jarojn, lia patro estis martirigita de la imperiestro Severus kaj la familio perdis la bienon. Sed lia patro havis grandan bibliotekon kaj per tiu, per legado kaj vendado, Origeno povis kleri?i.

Kvankam Origeno (ankora?) ne estis pastro, li fari?is la estro de la kate?isma lernejo de Aleksandrio. En tio, li estis la posteulo de Klemento de Aleksandrio , ne nur la? posteno, sed anka? la? penso. El Klemento, Origeno lernis la alegorian metodon de interpreto de la Biblio kaj sintezon de greka kaj kristana penso.

La? Porfirio , Origeno vaste legis (inter aliaj) en Platono , Numenio, Kronio , Apolofano , Longino , Moderato, Nikoma?o , ?eremono la stoiko kaj Kornuto .

"El tiuj," diris Porfirio, "li prenis la alegorian metodon de interpreto, la kutimon de la misteroj de la grekoj, kaj aplikis ?in al la judaj skriboj". Sed tio estas la vidpunkto de greka filozofo. Origeno ?ajne lernis la alegorian metodon ne el la grekoj, sed el Klemento kaj anka? la juda filozofo Filono de Aleksandrio .

Origeno povis komponi grandegan kvanton da skriba?oj pro la patroneco de lia proksima amiko Ambrozio, kiu provizis lin per teamo de komizoj por kopii liajn verkojn, igante lin unu el la plej fekundaj verkistoj en la tuta antikvo .

Origeno skribis en la greka lingvo , sed lia verkaro plejparte nun ekzistas en latina traduko, ?ar lia influo estis pli granda en la latina okcidento, kiu ne tute komprenis la kondamnon de Justiniano. Sed e? la okcidentanoj estis dusentaj pri Origeno: dum ili admiris lian komentarion de la Biblio kaj liajn predikojn, ili estis perturbitaj de la libro De principiis , kiu ?ajnis tro idolkulta al ili.

Origeno verkis pli ol cent librojn. Famas tiu skribita kontra? Celso la epikurano , kiu en sia libro La Vera Doktrino atakis kristanismon. Rilate la oponan reziston de kristanoj anta? iuj juraj institucioj, Origeno tiel senkulpigis tiun sintenon de kristanoj: “Se iu sin trovus ?e la popolo de Skikcio, kiu havas kontra?religiajn le?ojn, kaj estus devigata lo?i ene de ?i... tiu sendube agadus la?maniere tre racihava se, je nomo de la le?o de la vero kiu ?e la skikcia popolo estas ?uste kontra?le?o, kune kun aliaj samopiniantoj, establus asocion anka? kontra? la aktuala jura sistemo...” (Contra Celsun GCS Orig, 428).

Interpreto de la Biblio [ redakti | redakti fonton ]

Originoj produktis La Heksapla , la unua sinoptika eldono de la Hebrea Biblio , kiu enhavis kaj la originalan hebrean tekston kaj kvin malsamajn grekajn tradukojn, ?iuj skribitaj en kolumnoj, unu apud la alia.

La? Origeno, sur la tero estas du lumoj: la lumo de Jesuo Kristo kaj la lumo de la Eklezio , kiu spegulas la lumon de Kristo, kiel la luno spegulas la lumon de la suno. Tial tiu, kiu interpretas la Biblion la? sia propra ju?o kontra? la interpreto de la Eklezio, iras en mallumo. Origeno, kvankam genia interpretisto de la Biblio, ne tenis sin super la a?toritato de la Eklezio.

La Biblio, la? Origeno, ?uste interpretita, estas tute vera kaj tute profita al nia fido. Kie la la?vorta interpreto estas absurda, kontra?diranta a? kontra? la digno de Dio, Origeno interpretis ?in alegorie. Li, kaj sia urbo, Aleksandrio, estis fama por tia alegoria interpreto de la Biblio. La rivalo de Aleksandrio en tio estis Antio?io , kiu favoris la?vortan interpreton de la Biblio.

Ofte la sama vortoj de la Biblio havas intepreton kaj alegorian kaj historian. Ekzemple, la ligno de la arkeo de Noa historie estas ligno de reala ?ipo, sed alegorie ?i estas la ligno de savo, tial la ligno de la kruco de Kristo. Origeno ne originis tian interpreton (tiele anka? Sankta Pa?lo interpretis), sed Origeno popularigis ?in kaj emfazis ke la sama verso povas havi multajn tavolojn de interpreto .

Per la influo kaj ekzemplo de Origeno, la mezepoka okcidento tiele interpretis la Biblion kaj, ne nur la Biblion, sed la tutan universon mem.

Notu: en la tago de Origeno, la kanono a? agnoskita aro de libroj de la Nova testamento (la kristana parto de la Biblio ) ankora? ne estis fiksita. La Nova testamento de Origeno ne enhavis:

  • Jakobo
  • 2 Petro
  • 2 Johano
  • 3 Johano

dum Origeno rigardas la jenajn kiel die inspiritaj:

  • Agoj de Pa?lo
  • 1 Klemento
  • Barnabaso
  • Dida?eo
  • Pa?tisto de Hermas

Li konsentis kun la Eklezio, ke la nombro de evangelioj estis kvar: Mateo , Marko , Luko kaj Johano .

Origeno rigardis la Apokalipson kiel la verkon de Sankta Johano . La Apokalipso estas dubinda kiel la verko de Johano ?ar la stilo de la greka estas pli malalta ol tiu de lia evangelio.

Tia Nova Testamento tiutempe ne estis rimarkinda en Aleksandrio. Komparu ?in al la Nova testamento de Sankta Ireneo de la 3-a jarcento .

De principiis kaj herezo [ redakti | redakti fonton ]

Origeno estis alte klerigita en greka filozofio , sed anka? estis fervora kaj genia kristano. Do, al la grekoj, li estis tro kristana, dum al la kristanoj, li ?ajnis tro greka kaj idolkulta. Kiel diris la greka filozofo Porfirio , Origeno "intermiksis grekan literaturon kun fremdaj fikcioj".

E? en lia tago, la suspekto de herezo ekzistis, kaj tia suspekto nur grandi?is en la sekvintaj jarcentoj kiam veraj herezuloj ekspluatis la penson de Origeno por pravigi sin. En defendo de Origeno, kristanismo de tiu tempo estis pli flua kaj nefiksita, malpli dogmema.

La plejparto de la hereza penso de Origeno, la penso kiu estis kondamnita de la 6-a jarcento , estas trovita en la libro De principiis ("Pri la komenco"). Inter aliaj, Origeno tezis la jenajn:

  • La eterneco de la kreitaro de Dio, sen komenco, sen fino. Dio eble kreis kaj detruis multajn mondojn, sed kiel Dio ekzistas eterne, tiel anka? ?iam ekzistas kreitaro. Dio neniam ekzistas a? ekzistos sen iu ajn kreitaro. La? la Eklezio, la kreitaro ne estas eterna sed havis klaran startpunkton.
  • Libervolo kaj la neegaleco de intelektaj esta?oj: Dio kreis ?iun intelektan esta?on -- an?elo , stelo , diablo , homo ?egala al ?iuj aliaj. La malsameco devenas ne de la mano de Dio, sed de la ago de libervolo de ?iu.
  • Materio: la? Origeno, ?iu spirita esta?o havas materian naturon?pli densa por la malpli perfekta (ekzemple, homoj), malpli densa por la pli perfekta (ekzemple, an?eloj).
  • Universala savo : ?ar la universo estas senlima en tempo, ?iu spirita esta?o estas reenkarnigata ?is li atingas savon kaj iras al la ?ielo. ?iu homo kaj e? ?iu diablo. La? la Eklezio, ne estas reenkarni?o . Tiuj tezoj proksimigas lin al la ?ajnismanoj .

La defendintoj de Origeno diris, ke De principiis estis frua, juneca verko de Origeno kaj ne reprezentas lian maturan penson.

E?zebio de Cezareo multe admiris Origenon kaj verkis libron por defendi lin.

Post morto [ redakti | redakti fonton ]

Kiel kristanismo estis disvastigita tra la romian imperion , la plago de herezoj multe kreskis, herezoj kiuj ofte nomis Origenon kiel inspiron. Fine, en la 6-a jarcento, Origeno estis kondamnita de la Eklezio pro la instigo de la imperiestro Justiniano. Tio finis la influon de Origeno en la greka oriento de la imperio (la bizanca imperio ), sed ne en la latina okcidento, kie la kondamno ne estis tute komprenita, kie libroj tiam estis tre raraj kaj la libroj de Origeno estis lumoturo al la kompreno de la Biblio kaj estis fonto de multe de bonaj predikoj. La origena interpreto de la Biblio floris en la okcidento dum la jaroj 600-1200 , kiam li estis unu el la ?efaj a?toroj de la okcidenta biblioteko. Tamen en la 13-a jarcento , la okcidenta eklezio decidis eksigi for de prediko kaj pre?ado iun ajn verkon ne verkitan de sanktulo. Pro la kondamno de Justiniano, Origeno neniam estis deklarita sanktulo ( sanktulo devas esti tute doktrine ortodoksa). Tial Origeno falis al ne-uzateco. Sed spite de tio, lia influo estas ankora? granda.

Hereda?o [ redakti | redakti fonton ]

Origeno malfermis grandegan kampon al mistikismo , e? nur per sia Komentario pri la Kantiko de Kantikoj , prenita kaj profundigita de sankta Bernardo el Klarvalo ?e la 12-a jarcento . Li estas la unua, kiu klare asertis la ?iaman virgecon de Maria . Fine, lia trakta?o pri apologiismo Kontra? Celso , en kiu li donas multajn frakmentojn el la laboro de sia kontra?ulo, estas intelekta ?efverko . Nedisputebla spirita majstro , neniam kondamnita dum sia vivo, li estis Patro de la Eklezio de grandega fruktodoneco,

Citaĵo
?  la plej granda genio de antikva kristanismo kun Sankta A?gusteno  

[1] la? la kardinalo Jean Danielou [2] .

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Kardinalo J. Danielou, ‘’Origene’’, Parizo, eldonejo ‘’Le Cerf’’, 2012 . ( france )
  2. J. Danielou. Theologie du Judeo-Christianisme (Biblioteko 1-a jarcento pri teologio, ‘’Histoire des doctrines chretiennes avant Nicee’’ (Historioj de kristanaj doktrinoj anta? Niceo ). Tournai , eldonejo ‘’Desclee’’, 1958  ; in 8, 457 p. ( france )

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]