Orienta Bloko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rumanio kaj Albanio bildi?as pli hele, ?ar ili nur dum iom da jaroj apartenis al la Orienta Bloko.
Mapo de la politikaj blokoj en E?ropo dum la Malvarma Milito

Orienta Bloko estis la nomo por socialisma-a?toritate gvidita grupo da ?tatoj sub gvido de Sovetunio inter la jaroj 1947 kaj 1989 . La Orienta Bloko ampleksis la membro?tatojn de la armea Varsovia Kontrakto .

La termino krei?is en la parlamente demokratiaj ?tatoj de okcidenta E?ropo kaj norda Ameriko , kiuj kontraste nomeblas Okcidenta Bloko . Amba? "bloko"-nomoj respegulas la komprenon de la inter?tata konflikto dum la Malvarma Milito . La? tiu kompreno oni vidis la Sovetunion kaj siajn satelitajn ?tatojn kiel unueca bloko, kiu en ?iuj decidaj temaroj havis unuecan politikon, kiu bazi?is sur la ideoj de la nacie reganta komunisma partio , respektive bazi?is sur la malsame forta dependeco de la unuopaj naciaj komunismaj registaroj de la gvidado de la komunisma partio de la Sovetunio .

La bloko ampleksis la ?tatojn Sovetunio , Pollando , GDR , ?e?oslovakio , Hungario kaj Bulgario , dum iom da jaroj aldone anka? Rumanio kaj Albanio . Erare oni en la okcidentaj ?tatoj ofte al la bloko anka? alkalkulis la komunisman Jugoslavion , kvankam ?i neniam apartenis al la membro?tatoj de la Varsovia Pakto ; la jugoslavia ?tata prezidento Josip Broz Tito kontra?e estis inter la kunfondintoj de la movado de senblokaj ?tatoj .


"Dua Mondo" [ redakti | redakti fonton ]

Mongolio , Popola Respubliko de ?inio , Nord-Koreio , Nord-Vjetnamo , Laoso , Kambo?o kaj Demokratia Popola Respubliko Jemeno bildi?is pli hele, ?ar ili nur origine apartenis al la Orienta Bloko. Kubo , la Popola Respubliko Kongo , Angolo kaj Etiopio nur kalkuli?is parto de la "Dua Mondo", sen ke ili situus aparte "oriente" de la "okcidentaj landoj".

Kontraste al la terminoj " Unua mondo ", la frue industrii?intaj kaj pli-malpli kapitalismaj ?tatoj de Okcidenta E?ropo , Ameriko , iusence Arabio , krome Sud-Afriko , A?stralio , Nov-Zelando , Japanio kaj Sud-Koreio , kaj la " Tria mondo ", esence la AKP-?tatoj de Afriko , Karibio kaj la Pacifika regiono , la komunismaj ?tatoj de la mondo dum la malvarma milito nomi?is " Dua mondo ". Al tiuj ?tatoj krom la Orienta Bloko de E?ropo alkalkuli?is parte a? dumtempe anka? la sekvaj ekstere?ropaj ?tatoj: Mongolio , Kubo kaj Afganio , en pli vasta senco anka? Popola Respubliko de ?inio , Nord-Koreio , Nord-Vjetnamo (de 1976 Vjetnamo ), Laoso kaj Kambo?o .

Anka? iuj arabaj kaj afrikaj ?tatoj kiel Demokratia Popola Respubliko Jemeno , Respubliko Kongo , Angolo kaj Etiopio dumtempe alkalkuli?is al tiu bloko, ?ar anka? ?i-tie ekzistis re?imoj forte subtenataj de Sovetunio . Dum pli postaj jaroj de la 20-a jarcento la politiko de tiuj socialismaj ?tatoj pli kaj pli sendependi?is de Sovetunio a? deviis malferme de la sovetunia politika direkti?o.

Novaj ?tatoj [ redakti | redakti fonton ]

Post la disfalo de komunismo kaj disi?o de Sovetunio kaj Jugoslavio post 1991 plej parto de la ?us kreitaj ?tatoj en la mondo aperis kiel eksaj partoj de tiuj du ?tatoj. Tiele krei?is en tiu jaro el la partoj de Sovetunio ?tatoj kiel Estonio , Latvio , Litovio , Rusio , Kartvelio , Azerbaj?ano , Turkmenio , Uzbekio , Kaza?io , Kirgizio , Ta?ikio , Ukrainio , Moldavio kaj Belorusio . El Jugoslavio -sendepende de ?u ?i estis a? ne parto de la Orienta Bloko- eliris Slovenio kaj Kroatio anka? en 1991, Makedonio en 1993 , Bosnio-Hercegovino en 1995 , Montenegro kaj Serbio en 2006 kaj laste Kosovo la? polemika situacio en 2008 . Krome anka? el eksorientbloka ?tato aperis ?e?io kaj Slovakio en 1993 . Nur Namibio ( 1990 ), Eritreo ( 1993 ) kaj Orienta Timoro ( 2002 ) naskigixs sen rekta rilato al la Orienta Bloko kaj ties procezo de disfalo, sed al la fino de la procezo de malkoloniigo .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

la artikolojn pri