AKP-?tatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
AKP-?tatoj
Organisation of African, Caribbean and Pacific States
flago
interregistara organiza?o
Komenco 1975 vd
Sidejo Bruselo
Lingvoj

angla lingvo
? franca lingvo

Retejo Oficiala retejo
v ? d ? r

AKP estas mallongigo por la mondaj regionoj Afriko , Karibio kaj Pacifiko . La termino AKP-?tatoj ( angle   African, Caribbean and Pacific Group of States ) priskribas internacian organiza?on el ?i-momente 77 ?tatoj el tiuj tri regionoj - je granda parto eksaj kolonioj de Britio a? Francio . Fonda dokumento de la organiza?o estas la tiel nomata interkonsento de Georgetown , kiu enhavis kontraktajn konsentojn precipe pri ekonomia kunlaboro.

La AKP-?tatoj

Esencaj celoj de la organiza?o estas la stabila evoluo de la membro?tatoj kaj ilia integri?o en la mondan ekonomion, kaj la establigo de "nova kaj pli justa monda ordo". Dekomence la ekonomia kunlaboro de la membro?tatoj kun la E?ropa Unio (EU) aparte gravis. La 28-an de februaro 1975 reprezentantoj de la AKP-?tatoj kaj la tiama E?ropa Komunumo , la nuna E?ropa Unio , en Lomeo , la ?efurbo de Togolando en okcidenta Afriko , subskribis konvencion je intensa kunlaboro, kiu estis nomita Konvencio de Lomeo la? la subskriboloko. Pluraj postaj konvencioj (konvencioj de Lomeo I ?is IV) aktualigis kaj detaligis la kunlaboron. Tiu konvencio estas la plej granda monda ekzemplo de ekonomia kunlaboro inter "nordo" kaj "sudo". Posteulo de la konvencio de Lomeo, kiu fini?is la 28-an de februaro 2000, estas la " konvencio de Kotonuo ", subskribita la 23-an de junio 2000 en la benina ekonomia ?efurbo Kotonuo .

Dum la lastaj jaroj la AKP-?tatoj ampleksigis sian fokuson de kunlaboro kun la E?ropa Unio al la tuta monda ekonomio, kaj realigis plurajn projektojn ene de la Monda Organiza?o pri Komerco (WTO).

La AKP-?tatoj estas [ redakti | redakti fonton ]

en la regiono Afriko [ redakti | redakti fonton ]

en la regiono Karibio [ redakti | redakti fonton ]

en la regiono Pacifiko [ redakti | redakti fonton ]

Administrado [ redakti | redakti fonton ]

La AKP-?tatogrupo havas ?eneralan sekretariejon kun sidejo en Bruselo (Belgio). Plia oficejo ekzistas en ?enevo (Svisio).

Institucioj de la AKP-?tatogrupo estas:

  • Konsilio de Ministroj ( angle Council of Ministers)
  • Komitato de Ambasadoroj (Comitee of Ambassadors)
  • AKP-Parlamenta Asembleo (ACP Parliamentary Assembly)
  • Komuna Parlamenta Asembleo (Joint Parliamentary Assembly) - ?ia 13-a sesio okazas inter la 23-a kaj 28-a Junio 2007 en Wiesbaden ( Germanio )
  • AKP-EU-Konsilio de Ministroj (ACP-EU Council of Ministers)
  • AKP-EU-Komitato de Ambasadoroj (ACP-EU Comitee of Ambassadors)
  • Centro por Evoluo de Komerco (Centre for the Development of the Enterprise)
  • Teknika Centro por Agrikultura kaj Malurba Kunlaboro (Technical Center for Agricultural and Rural Cooperation)

?enerala sekretario de la AKP-?tatogrupoj ekde la jaro 2010 estas Mohamed Ibn Chambas el Ganao .

Anta?aj ?eneralaj sekretarioj estis:

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]