La germana urbo
Nurenbergo
[2]
(
germane
Nurnberg
) estas grava ekonomia kaj kultura centro de Norda
Bavario
. ?i havas 520 mil lo?antojn. Nun ?i estas la centro de samnoma
Metropola regiono Nurenbergo
.
Dum la
mezepoko
la urbo estis grava
libera regna urbo
(1219-1806) kaj interalie multfoja kunvenloko de
imperiaj dietoj
(
germane
Reichstage
), t.e. la asembleoj de
Sankta Romia Imperio
, kiuj okazis en la
Nurenberga burgo
.
En modernaj tempoj Nurenbergo estis iuspeca ?efurbo de la industrio de ludiloj.
Dum
naziismo
?i estis ?efa loko de amasaj renkonti?oj, kaj inter la 20-a novembro
1945
kaj la 1-a oktobro 1946 tie sidis la
Nurenberga proceso
. Pri la nazia tempo informas speciala muzeo nomata
Dokumentadcentro Nurenbergo
. La urbo estis el inter la plej pitoreskaj mezepokstilaj urboj de Germanio, sed ?i estis ege bombita dum
Dua Mondmilito
, tamen kelkaj vidindaj konstrua?oj ?u transvivis, ?u estis rekonstruitaj poste.
La
Metroo de Nurenbergo
(
germane
Nurnberger U-Bahn
) estas la metropolitena fervoja sistemo de Nurenbergo. Kune kun la
tramo
(
Straßenbahn Nurnberg
) kaj la trajno (S-Bahn) ?i formas la densan transportan urboreton kiu faciligas la veturadon tra la urbo.
Inter la 9-a de junio kaj la 9-a je julio 2006 en Germanio okazis la
Futbala Mondpokalo 2006
, interalie en Nurenbergo. En la tute trakonstruita stadiono, kiu dum la turniro havis 41 926 sidlokojn, okazis pluraj ma?oj.
En decembro
1888
la ?is tiam
Volapukista
Nurnberger Weltsprachenverein
decidis ali?i al Esperanto kaj tiel tiu ?i societo estis la unua Esperantista organiza?o, en kies kadro laboris anka?
Leopold Einstein
. En oktobro 1889 aperis tie la unua Esperanto-gazeto
La Esperantisto
,
eldonita de
Christian Schmidt
. Anka? la
Biblioteko de la Lingvo Internacia
estis presata en Nurnberg ?e W. Tummel. En nordorienta urboparto estas strato nomata
"Esperantostraße"
.
La
15-a Universala Kongreso de Esperanto
okazis de la
2-a
?is
8-a de a?gusto
1923
en Nurenbergo. Estis 4963 enskribintoj (la?
Edmond Privat
almena? 4000 partoprenantoj) el 43 landoj. Samjare okazis tie la 8-a Internacia Katolika Esperanto-Kongreso]
Inter la
27-a de decembro
1964
kaj la
3-a de januaro
1965
la 8-a
Internacia Seminario
de
Germana Esperanto-Junularo
okazis en Nurenbergo kaj pritraktis la temon "Ideologio kaj ?tato - reciproka influo, reala?o kaj mitoj".
En
2001
tie okazis la
Ido-konferenco
. En 2013 okazis la 90-a
Germana Esperanto-Kongreso
en Nurnberg. Alia lingva societo ekde 1644 aktiva en la urbo estas la t.n.
Pegnitz-ordeno
.
Urboj en
Germanio
kun pli ol 100 000 lo?antoj
|
---|
1.000.000+
|
| |
---|
500.000+
|
|
---|
200.000+
|
|
---|
100.000+
|
|
---|
|