Michel de Montaigne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michel de Montaigne
Persona informo
Naski?o 28-an de februaro 1533 ( 1533-02-28 )
en Saint-Michel-de-Montaigne, Guyenne,   Re?lando Francio
Morto 13-an de septembro 1592 ( 1592-09-13 ) (59-jara?a)
en Saint-Michel-de-Montaigne, Guyenne,   Re?lando Francio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj itala ? latina ? meza franca ? gaskona ? okcitana ? franca vd
?tataneco Re?lando Francio vd
Alma mater College of Guienne ? Universitato de Tuluzo vd
Subskribo Michel de Montaigne
Familio
Patro Pierre Eyquem de Montaigne vd
Edz(in)o Francois de La Chassaigne vd
Parencoj Jean de Segur vd
Profesio
Okupo filozofo ? tradukisto ? juristo ? eseisto ? a?tobiografo ? politikisto ? poeto-juristo ? francaj moralistoj ? verkisto vd
Laborkampo filozofio vd
Aktiva en Francio vd
Verkado
Verkoj Eseoj (Montaigne) vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Michel Eyquem DE MONTAIGNE [ mi?el ejkem de mo n tenj ], esperante Montanjo [1] (naski?is la 28-an de februaro 1533 en la Kastelo Montanjo ( Dordogne ), mortis la 13-an de septembro 1592 samloke) estis franca humanisma verkisto . Per sia ?efa verko " Eseoj ", li metis la bazon de nova literatura ?enro . Lia senanta?ju?a observado de la homoj kaj lia liberala pensado iniciatis la tradicion de la francaj moralistoj .

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Post studo de juro Montanjo en 1557 i?is parlamenta konsilisto kaj poste urbestro de Bordozo ( france   Bordeaux ).

En la jaro 1570 li rezignis pri ?iuj oficoj kaj retiri?is en sian kastelon. Tie li komencis skribi sian ?efan verkon, la "Eseojn", kiujn li da?re re-prilaboris. La titolvorton eseo , kiu en la franca signifas "provo", li uzis por distanci?i de la scienco . En liaj eseoj li priparolas subjektivajn spertojn kaj reflektadojn.

Oni ofte dividas liajn esojn en tri pensaj periodoj: la unua forte stampita de stoikismo , la dua far skeptika krizo ( Apologie de Raymon SEBON ), la tria personforme epikura , la tuto sen perdi la akiron de la anta?aj periodoj.

Dum lia juneco li flegis grandan amikecon al Etienne de la Boetie , kiun li vartis ?e mortlito kiam tiu ?i mortis pro pesto . LA BOETIE forte influis lin favore al stoikaj ideoj, precipe rilate morto. Montanjo flegis amikan rilaton al Marie De Gournay , kiun li komisiis administri lian literaturan hereda?on.

Verkoj [ redakti | redakti fonton ]

Originala manuskripto de liaj eseoj

Liaj " Eseoj " estis poiome vastigitaj kaj do publikigitaj en pluraj eldonoj, la?longe de lia vivo. Entute ili konsistigas tri "librojn".

En la jaro 1580 Montanjo skribis siajn unuajn eseojn: Pri potenco kaj regado , Pri la maljuna?o , pri la simileco inter infanoj kaj patroj kaj pliaj.

Stoika pretigado je la morto, anka? malestimo de ekstera?oj, kritiko de sciencokredemo, de homa arogo kontra? aliaj naturesta?oj kaj skeptiko pri ?iaj dogmoj karakterizas liaj eseojn . En ili la libera pensanta individuo traktas vastan temaron, interalie literaturon , filozofion etikon kaj edukon . Li anka? estis inter la unuaj kritiki uzon de torturo, admoni al tolero, kaj la?do la sova?ulojn . Filozofie oni ?enerale distingas tri periodojn en sia penso: unue stoika , poste skeptika krizo (en sia fama "apologio por Raymondo Sebon") fine epikurismo . Sed fakte li tutlonge restas li mem, kaj estas kontinueco en tio.

Influo [ redakti | redakti fonton ]

Liaj eseoj ricevis dum la jarcentoj multajn fervorajn legintojn, kaj influis pli da unu spirito. interalie:

Cita?oj [ redakti | redakti fonton ]

  • En kiel eble plej alta trono oni sidas, tamen oni ne sidas sur alia loko ol sia pugo.
  • La plej bona pruvo de sa?eco estas konstanta bonhumoro.
  • Mi donas mian vidpunkton ne kiel ?ustan, sed kiel mian.


Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]