La ka?kaza kretocirklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La ka?kaza kretcirklo )
Der kaukasische Kreidekreis
literatura verko
A?toroj
A?toro Bertolt Brecht
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1949
?enro epika teatra?o ? dramo
Loko de rakonto Kartvelio
v ? d ? r

La ka?kaza kretocirklo ( germane   Der kaukasische Kreidekreis ) estas teatra?o de Bertolt Brecht , verkita dum Brecht vivis en ekzilo en Usono en 1944 .

La teatra?o estis verkita en eposa stilo, kaj estas konsiderita klasika teatra?o. La teatra?o estis origine prezentita por la unua fojo en majo 1948 en la angla (en kolegio nomita Carleton College en Minesoto ). En 1949 ?i estis eldonita unuafoje en la originala lingvo - en la germana - kadre de literatura revuo nomata Sinn und Form . Nur la 9-an de novembro 1954 ?i estis prezentita unuafoje sur germanaj scenejoj - en la Theater am Schiffbauerdamm en Berlino . La ?efa aktorino en ?i tiu produktado estis la partnero de Brecht, la aktorino Helene Weigel .

?i okazas en fe?da Kartvelio , en Ka?kazo , dum la milito de Irano kontra? la Unui?inta Re?lando de Kartvelio . ?i demandas ?u jura justeco estas morala kaj ?u la rajto je poseda?o , kiu estas en la centro de niaj vivoj, estas pli alta ol justeco.

Strukturo [ redakti | redakti fonton ]

Estas du rondoj, io kiel enrakonta rakonto , en la teatra?o: la kadra rakonto temas pri la fino de la dua mondmilito , kiam la originaj terposedantoj en Sovetunio postulas sian poseda?on reen, dum la kamparanoj, kiuj longe lo?is en la loko, konstruis siajn domojn kaj laboris la teron, anka? postulis la proprieton. Por konvinki, ke la tero apartenas al la laboristoj kaj ne al la originalaj posedantoj, ili faris spektaklon.

La interna rakonto temas pri la aparteno de knabeto: ?u li apartenas al sia ri?a patrino, kiu forlasis lin (kiam oni scias, ke anta? ?ia fu?o ?i kolektis la robojn kaj forkuris, sed forgesis preni la bebon), a? al la vartistino kiu kreskigis lin kaj savis lian vivon, riskante sian vivon plurajn fojojn.

Intrigo [ redakti | redakti fonton ]

La infano en la centro de la kreta cirklo.

La teatra?o malfermi?as per prologo - disputo inter du grupoj de homoj de la valo. Unuflanke, la maljunulo diras, ke la valo ?iam apartenis al li, la? le?o. Kaj aliflanke la soldato, la reprezentanto de la registaro, kiu rifuzas permesi lin resti tie.

Post tio komenci?as la interna rakonto, kiu traktas la grandan ribelon de la princoj kontra? duko , en la kadro de kiu la guberniestro estis murdita. Lia edzino preferas okupi sin per pakado de siaj multekostaj vesta?oj kaj forkuras, forlasante ilian fileton, Mikaelon (Mi?jo).

Gru?a, la vartistino , savas la infanon kaj ur?e foriras la vojon kun li al la montoj por trovi rifu?on tie. Survoje ?i renkontas multajn dan?erojn, la plej granda el kiuj estas la Fera Gvardio, soldatoj kiuj volas mortigi la junan heredonton.

Je la fino de la revolucio , soldatoj aperas kaj kidnapas la infanon el la manoj de Gru?a la? ju?a ordono. La patrino de la knabo petas havi lin en siaj manoj tiel ke ?i povas heredi la biendomon de sia mortinta edzo. La vartistino Gru?a, kaj la patrino, la edzino de la guberniestro, estas vokitaj por prezenti?i anta? ju?isto Justeo kiu decidos al kiu la infano apartenas.

La ju?isto Justeo ne estas ordinara ju?isto, sed fikcia rolulo kiu estis nomumita kiel ?erco dum la anarkiaj tagoj de la pu?o . Li estas ema al ebrio , kaj preferas uzi la le?libron kiel se?ripozon, kaj male al ordinaraj ju?istoj, preferas la senhavulojn al la ri?uloj kaj potenculoj. La spektanto estas konscia pri liaj aliaj verdiktoj , en kiuj li ne jesis kondamni kuraciston kiu amputis la mal?ustan gambon de vundito kaj kondamnis bienposedanton kies bovinoj estis ?telitaj. En la teksto, Brecht faras multajn komparojn inter Justeo kaj Jesuo .

La verdikto estas simila al la ju?o de Salomono : Justeo la ju?isto desegnas kretocirklon kaj metas la infanon en ?ia centron. Li vokas al la virinoj por teni la infanon, kaj deklaras ke la virino kiu sukcesos teni pli forte kaj eltiri la infanon el la kretocirklo, estos tiu por gajni ?in. La patrino de la knabo forte tiras lin. Dum Gru?a, la vartistino, kiu kreskigis la infanon kiel patrinon, ne volas, ke la infano estu dama?ita kaj ellasas sian manon. La ju?isto verdiktas, ke la infano estos transdonita al Gru?a. La teatra?o estas nomita la? la desegnita kretocirklo, per kiu la verdikto estis determinita, (nek el valorkonsideroj de la bonfarto de la infano , nek la? vera diskuto pri la afero). La? la verdikto, la infano iras al la vartistino, kiu kreskigis lin, kaj liaj bienoj fari?os publike alirebla parko , kiu nomos "?ardeno de Justeo" la? la ju?isto. Post la verdikto, la ju?isto Justeo retiri?is de sia se?o kaj malaperis en la?tan feston.

Analizo [ redakti | redakti fonton ]

La teatra?o provas levi la demandojn de kial Gru?a devus perdi en tribunalo , kaj ?u biologia gepatreco regas super akirita gepatreco. Brecht fakte severe kritikas la arbitrecon de la homa jura sistemo kaj le?oj. Per la knabo Mi?jo, li demandas ?u entute ekzistas posedrajtoj: al kiu apartenas fabriko , ekzemple, al la persono, kiu laboras tie de tago ?is nokto, a? al la la?le?a posedanto de la fabriko , kiu venas kolekti la profiton fine de la monato? Al kiu apartenas bieno , al la servistoj, kiuj prizorgas ?in, a? al la posedantoj de la bieno, kiuj estas komparataj en la teatra?o kun cimoj sur blanka litotuko .

Dum la tuta teatra?o, influita de la spirito de komunismo , la mondo de klasoj estas prezentita - la malri?uloj kontra? la ri?uloj. Kiam Gru?a, la "bona rolulo", provas ?ajnigi sin ri?a por savi la bebon, la nobelinoj ekkomprenas ke ?i fakte ne estas de ili ?ar ?i scias kiel profesie faldi littukon .

Brecht kreas la kla?nju?iston Justeo por montri ke justeco en tia mondo povas nur ekesti kiam la ju?isto estas ebria. Kiam la ju?isto sugestas, ke Gru?a rezignu la infanon, por ke li vivu kiel ri?ulo, ?i diras, ke ?i preferas, ke li vivu kiel malri?ulo, ?ar "se li iros en oraj sandaloj / lia koro estos malvarma kiel roso / li profitos de justuloj / li facile forgesos min".

Kritiko [ redakti | redakti fonton ]

La du malsamaj konceptoj (1) proprieto de poseda?o kaj (2) posedo de infano estas uzataj en la teatra?o en miksita maniero, kvankam multaj juraj ordoj distingas inter ili kaj e? kontra?staras la ideon de ekzisto de proprieto de homoj ?enerale ( sklaveco ) kaj proprieto de infanoj de iliaj gepatroj aparte.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]