Bertolt BRECHT
[Bertolt Bre?t] (
Eugen Berthold Friedrich Brecht
; naski?is la 10-an de februaro 1898 en
Augsburg
, mortis la 14-an de a?gusto 1956 en
Berlino
) estis germana verkisto, dramisto kaj re?isoro, li havis komunismajn idealojn.
Post la elementa lernejo li vizitis ?is 1917 la "Realgymnasium" (hodia?:
Peutinger-Gymnasium
) en Augsburg. Tie li lernis interalie ?e la esperantisto
Richard Ledermann
. Ekde 1917 ?is 1918 li studis ?e la Ludwig-Maximilian-Universitato en
Munkeno
natursciencojn, medicinon kaj literaturon. Jam en la jaro 1918 li devis interrompi sian studadon por labori en a?gsburga milithospitalo.
Tiutempe li konati?is kun Paula Banholzer. La komuna filo Frank Banholzer naski?is je la 3-a de aprilo 1919 kaj mortis je la 13-a de novembro 1943 en
Por?ov
, Rusio. ?ar Brecht estimis la verkiston
Frank Wedekind
, la filo ricevis la nomon Frank.
En la jaro 1922 li edzi?is kun la aktorino kaj operkantistino Marianne Zoff. Unu jaron poste, la 12-an de marto, la filino Hanne naski?is. Mallonge poste li konati?is kun sia posta edzino
Helene Weigel
, kiu en 1924 naskis lian duan filon Stefan. Tri jarojn poste li divorcis de Marianne Zoff. En 1929 li edzi?is kun Helene Weigel kaj la filino Barbara naski?is.
Ekde 1920 Brecht ofte voja?is al Berlino por flegi rilatojn al homoj el la teatra vivo. En 1924 li transloki?is al Berlino. Komence li laboris kun
Carl Zuckmayer
kiel surscenigisto ?e la
Deutsche Theater
de
Max Reinhardt
.
La du komponistoj por liaj verkoj kaj kantoj estis
Kurt Weill
kaj ekde 1928
Hanns Eisler
.
Dum la 20-a jaroj li fari?is komunisto, tamen li neniam membri?is en la Germana Komunista Partio
KPD
.
Abomenante la germanan politikon kaj persekutate de la regantoj, li en 1933 forlasis Germanion kaj vivis interalie en Danio, Svedio, Finnlando, Usono kaj Svisio.
La
nazioj
bruligis liajn verkojn en 1933 kaj li perdis sian germanan ?tatanecon en 1935. Li ?atus labori kiel verkisto de filmaj scenaroj en
Hollywood
, sed li ne sukcesis fari tion.
En 1948 Brecht revenis al
orienta Berlino
, ?ar li ne rajtis reveni al
okcidenta Berlino
. Kune kun sia edzino, la aktorino Helene Weigel, li fondis en 1949 la teatran grupon
Berliner Ensemble
.
Balda? li malharmoniis kun la kultura burokratio de la
GDR
.
Brecht mortis en Berlino en 1956 pro korinfarkto.
- Baal
,
1918
- Etbur?a geedzi?o
(
Die Hochzeit
, anka?
Die Kleinburgerhochzeit
),
1919
- Tamburoj en la nokto
(
Trommeln in der Nacht
),
1920
- En la ?angalo de la urboj
(
Im Dickicht der Stadte
),
1922
- Vivo de Eduardo la 2-a
(
Leben Eduards des Zweiten von England
),
1924
- Viro estas viro
(
Mann ist Mann
),
1925
- Trigro?a opero
(
Die Dreigroschenoper
),
1928
- La badena lekciono pri interkonsento
(
Das Badener Lehrstuck von Einverstandnis
),
1929
- Kresko kaj falo de la urbo Mahagonny
(
Aufstieg und Fall der Stadt Mahagonny
),
1930
- La Oceanflugo
(
Der Ozeanflug
, anka?
Der Lindberghflug
, anka?
Der Flug der Lindberghs
),
1928
- La
sankta Johana de la Bu?ejoj
(
Die heilige Johanna der Schlachthofe
),
1930
- La jesdiranto, la nediranto
(
Der Jasager, Der Neinsager
),
1930
- La Rimedo
(
Die Massnahme
),
1930
- La escepto kaj la regulo
(
Die Ausnahme und die Regel
),
1930
- La Patrino
(
Die Mutter
),
1931
- Kuhle Wampe
(filmo),
1932
- La Horacoj kaj la Kuriacoj
, (
Die Horatier und die Kuriatier
)
- Rondaj kapoj kaj pintaj kapoj
(
Die Rundkopfe und die Spitzkopfe
),
1933
- La armiloj de sinjorino Carrar
(
Gewehre der Frau Carrar
),
1937
- Patrino Kura?o kaj ?iaj infanoj
(
Mutter Courage und ihre Kinder
),
1938
- Timego kaj mizero de la 3-a regno
(
Furcht und Elend des Dritten Reiches
),
1938
- Vivo de Galileo
(
Leben des Galilei
),
1938
- La Bonulo de Si??ano
(
Der gute Mensch von Sezuan
),
1938
- La Proceso de Lukulo
(
Das Verhor des Lucullus
, anka?
Lukullus vor Gericht
, anka?
Die Verurteilung des Lukullus
),
1939
- Majstro Puntila kaj lia servisto Matti
(
Herr Puntila und sein Knecht Matti
),
1940
(kun
Hella Wuolijoki
)
- La Rezistebla Supreni?o de Arturo Ui
(
Der aufhaltsame Aufstieg des Arturo Ui
),
1941
- La vizioj de Simone Machard
(
Die Gesichte der Simone Machard
, anka?
Die Stimmen
),
1942
- Schweyk en la Dua Mondmilito
(
Schweyk im zweiten Weltkrieg
),
1943
- La ka?kaza kretcirklo
(
Der kaukasische Kreidekreis
),
1945
(publikigita en
1949
[1]
)
- Prilaboro de
Antigona
,
1947
- La Tagoj de la Komunumo
(
Die Tage der Commune
),
1949
- Dialektiko en teatro
,
1951
- Prilaboro de
Coriolanus
de Shakespeare (1952/53)
- Turandot, a? la kongreso de la vestpurigistoj
(
Turandot oder der Kongress der Weisswascher
),
1954
- Plendokanto de la mortinta soldato
(1966)
- Pri la afableco de la mondo
; Memoro pri Maria A.; Demandoj de leganta laboristo; Legendo pri la fari?o de la libro Taoteking survoje dum la elmigrado de La?zi / trad. de
Guido Holz
, en: Tran(skon)dukoj, Messkirch: Gmeiner, 1988. p. 111-119,
ISBN 3-926633-14-X
.
- Trigro?a romano
, trad.
Karl Schulze
, 1977.
- La mantelo herezula
(Der Mantel des Ketzers)
, trad.
Vilhelmo Lutermano
.
- Historioj pri sinjoro Kojno
(
Geschichten vom Herrn Keuner
), trad.
Vilhelmo Lutermano
,
MAS
, 2011, 43 p., ISBN 978-2-918300-62-5 .
- La juda edzino
(el
Furcht und Elend des Dritten Reiches
), tradukis
Erika Lagrange
.
- Du fragmentoj el
Vivo de Galilei
en la traduko de Adriaan den Haan aperis en
La Gazeto
, numeroj 87 kaj 88.
- La maldigna junulino
.
? tradukis
Barry Friedman
.
- Vivo de Galilei
.
Enkonduka eseo pri la teatra penso de la a?toro
[
redakti
|
redakti fonton
]