한국   대만   중국   일본 
Jose Ortega y Gasset - Vikipedio Saltu al enhavo

Jose Ortega y Gasset

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jose Ortega y Gasset
Persona informo
Jose Ortega y Gasset
Naskonomo Jose Ortega y Gasset
Naski?o 9-an de majo 1883 ( 1883-05-09 )
en Madrido
Morto 18-an de oktobro 1955 ( 1955-10-18 ) (72-jara?a)
en Madrido
Tombo San Isidro Cemetery (en) Traduki 40° 24′ 03″ Nordo 3° 43′ 49″ Okcidento  /  40.400806 °N, 3.730319 °U  / 40.400806; -3.730319 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana vd
Lo?loko Madrido vd
?tataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Centra de Madrido
Universitato de Deusto
St. Stanislaus Kostka College, Malaga (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Agrupacion al Servicio de la Republica (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo José Ortega y Gasset
Familio
Patro Jose Ortega Munilla Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Rafaela Ortega y Gasset (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Rosa Spottorno Topete (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Jose Ortega Spottorno (en) Traduki, Soledad Ortega Spottorno (en) Traduki, Miguel Ortega (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Eduardo Gasset y Artime (en) Traduki ( patrina avo )
Eduardo Gasset Chinchilla (en) Traduki ( patrina onklo )
Rafael Gasset Chinchilla (en) Traduki ( patrina onklo )
Simone Ortega (en) Traduki ( bofilino )
Juan Spottorno y Topete (en) Traduki ( frato de edzino )
Mario Spottorno (en) Traduki ( nevo ) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
publikigisto
literaturkritikisto
politikisto
poeto
tradukisto
matematikisto
universitata instruisto
sociologo
pedagogo
verkisto
eseisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Jose ORTEGA Y GASSET (naski?is la 9-an de majo   1883 en Madrido , mortis la 18-an de oktobro   1955 samloke), estis fama hispana verkisto , ?urnalisto kaj filozofo .

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

Li estis filo de bur?a ri?a familio. La gepatroj estis posedantino kaj direktoro respektive de grava nacia ?urnalo kaj tiu "cirkonstanco” markos lin, ?ar tiu etoso estos lia medio kaj plej ofte li estos konata pro siaj ?urnalaj artikoloj. Li ekstudis en la jezuita lernejo de San Estanislao en Miraflores del Palo ( provinco Malago ) 1891 - 1897 . Poste en la Universitato de Deusto, Bilbao (1897-98) kaj en Altlernejo pri Filozofio kaj Beletro de la Universitato de Madrido ( 1898 - 1904 ). Doktoro pri Filozofio de la Universitato de Madrido (1904) per sia mallonga -nekutime en disertacioj- verko Los terrores del ano mil. Critica de una Leyenda (La terura?oj de la jaro mila. Kritiko de legendo). De 1905 ?is 1907 li plu studis en Germanio : Lepsiko , Nurenbergo , Kolonjo , Berlino kaj ?efe Marburgo .

Reveninte en Hispanion li estis supera profesoro pri Psikologio , Logiko kaj Etiko de la Porinstruista Altlernejo de Madrido ( 1909 ) kaj en oktobro de 1910 atingis altan profesorecon pri Metafiziko de la Centra Universitato, pro vako post la morto de Nicolas Salmeron . Tiele li formis iamaniere intelektulan skolon ?irka? si en la tiama Madrido. Foje oni konas ?in per la nomo Generacio de 1914 , diferenca de tiu de 1898 pro la klopodo modernigi Hispanion per mikso de gazeta agado kaj politikaj movadoj. Vere en tiu jaro de 1914 Ortega fondis la Liga de Educacion Politica (Ligo por Politika Edukado) per kio li atakis la malnovajn kacikismon kaj oligarkion kaj proponis la socian edukadon kiel politikan proponaron bazitan sur liberalismo kaj naciigo. Dum tiu epoko li fondis kelkajn revuojn, nome Faro (Lumturo, 1908), Espana (Hispanio, 1910), Europa (E?ropo, 1915), El Espectador (La spektanto, kie li estas la ununura redaktoro), kaj poste El Sol , plej granda liberala ?urnalo, kunfondita en 1918 kun Nicolas Maria de Urgoiti, kie li estos la ?efartikolisto ?is 1931 kaj kie li publikigis la? maniero de felietonoj du gravegajn verkojn: Espana invertebrada (Senvertebra Hispanio) kaj La rebelion de las masas (La ribelo de la homamasoj).

Tiu Ligo ne multe sukcesis kaj krome venis politika, milita kaj laborista krizoj en 1917 kaj rezulte de ili la pu?o de Miguel Primo de Rivera en 1923, apogata de la re?o Alfonso la 13a. Tiam provizore Ortega forlasis politikon kaj koncentri?is en filozofion, i?ante iom pli konservativa: li observas la ekiron de la amassocio kontra?e al la fakto, ke la socian evoluon direktu kultura elito -ne nepre ekonomia-. Tion li disvolvos en La rebelion de las masas (1930), kaj krome li publikigos dum la 1920-aj jaroj siajn plej konatajn eseojn kiel Espana invertebrada (1921), El Tema de nuestro tiempo (La temo de nia tempo, 1923), La deshumanizacion del arte (La malhumanigo de la arto, 1925), Mirabeau o el politico (Mirabeau a? la politikisto, 1927), ¿Que es filosofia? (Kio estas filozofio?, 1929), Mision de la universidad (Misio de la universitato, 1930)... En La deshumanizacion del arte li pristudas la ecojn de la moderna arto -?efe en pentrarto - sed tiu analizo validas anka? por literaturo kaj utilos al la samtempa Generacio de 1927 .

En 1923 li fondis la Revista de Occidente (Revuo de Okcidento), kies direktoro li estis ?is 1936 kaj poste ties eldonejon; per amba? rimedoj li klopodis konigi kaj disvastigi en Hispanio la atingojn de la plej elstaraj tiamaj sciencistoj, artistoj kaj intelektuloj e?ropaj.

Lia kontra?staro de la diktatora re?imo precizi?is en fama frazo famigita de li mem “Delenda est Monarchia”, kio signifas en la latina "Monarkio detruendas". Li apogis la starigon de re?imo respublika per fondo de centrodekstra politika organizo Agrupacion al Servicio de la Republica kun Gregorio Maranon kaj Ramon Perez de Ayala , kaj partoprenos la unuan respublikan parlamenton kaj verkadon de la nova Konstitucio. Dum la Dua Hispana Respubliko li estis elektita deputito je Leono en kies posteno li restis dum unu jaro. Tamen li seniluzii?is por la radikala evoluo de tiu re?imo kaj fine de 1931 li fermis la ASR kaj eliris definitive el la politiko. Nepras ne konfuzi lin kun lia frato Eduardo Ortega y Gasset, kiu plu estos deputito kaj politikisto respublika.

Je eksplodo de Intercivitana Milito kaj sekve de minacoj faritaj de la du flankoj li transloki?is en Francion kaj poste en Argentinon kaj Portugalion. Li neniam diris malferme tion, sed li simpatiis plie kun la frankisma flanko ol kun tiu respublika. Li fakte malakceptis kaj fa?ismon kaj komunismon, sed ?e-fone komunismo respegulas tiun amasribelon kiun li jam kontra?staris per sia eseo La rebelion de las masas . La? Ortega komunismo -kaj ?iu laboristarismo- kunigas revolucian spiriton al raciisma idealismo, kiuj ne estas kunigeblaj. La rekta agado de homamasoj ne indas. Li elektis la ordeman flankon anstata? la revolucian kaj ?ajne ne klare rigardas en la faktaron de la unuaj jaroj de la frankisma re?imo . Spite malfacila?ojn de la ekzilo, malsano kaj malpliri?o, Ortega da?re filozofiis nun per kreado de la teorio de la historia racio post tiu de la viv-racio per artikoloj poste kolektitaj en verkoj kiel En torno a Galileo (?irka? Galileo, 1933), Historia como sistema (Historio kiel sistemo) kaj Del imperio romano (Pri la romia imperio, 1940), Sobre la razon historica (Pri la historia racio, 1940 / 1944), Una interpretacion de la historia universal (Interpreto de la universala historio, 1948). Per tiuj verkoj de la 1940-aj jaroj Ortega kontra?staras la militistajn diktaturojn la? historia analizo. Pli malpli silente li kondamnas la frankisman re?imon per ?irka?a parolmaniero sen mencii ?in por iam rajti reveni.

Fakte li revenis en Hispanion en 1946, post mallonga ekzileto, la? la ideo ke la malvenko de la e?ropaj diktaturoj fine de la Dua Mondmilito faligos la frankisman re?imon. Li prelegis kaj en 1948 li fondis kun sia dis?iplo Julian Marias la Instituto de Humanidades (Instituto pri Homaj Sciencoj) por ser?i sian intelektan lokon en tiama Hispanio, sed novaj generacioj tute ne interesi?is pri li, la katolikaj sektoroj malpardonis lian nekatolikecon kaj la frankismaj malakceptis lian devenan respublikecon. Do, li estis iel ekzilito en sia lando , akceptita de la re?imo nur pro tio, ke ?i bezonis intelektulojn en Hispanio por kontra?stari la pli kulturpovan intelektularon ekzilitan. Spite tiun hispanan forgeson , li atingis internacian famon: de 1950 ?is 1955 li veturis en Brition, Germanion kaj Usonon. En prelego de la universitato berlina en 1949 li jam predikis e?ropismon . La? li jam ekzistis E?ropo kiel kultura kaj socia komunumo, do, la jurpolitika unuigo estus logika konsekvenco. Lia ideo de Unui?intaj ?tatoj de E?ropo superpasus la limojn de la parlamenta demokratio kaj la riskon de diktatoreco.

Li mortis relative izolita kaj nekomprenita la 18an de oktobro de 1955 . Lian laikan enterigon organizis maloficiale studentoj kiel unikan publikan manifestacion en la frankisma Hispanio . Sekve de ?i kaj ties subpremo ekis movado de universitata protestado kontra? la re?imo kaj unua krizo. La liberala pensaro de Ortega utilos por frankismaj intelektuloj kiuj iompoiome distanci?os de la re?imo kaj demokratii?os dum la 1970-aj jaroj.

Ideara evoluo kaj influo [ redakti | redakti fonton ]

Li legis verkojn de la membraro de la grupo Generacio de 1898 , per kiuj li ekkonis la filozofion de Nietzsche kaj konscii?is pri la dekadenca stato de Hispanio komence de la 20a jarcento kaj eblaj solvoj per regeneri?o. Ortega prenis de la movado nomata krausismo la ideon, ke ?iu politika problemo havas kulturan solvon.

En Germanio li spertis influon de la novkantismo de Hermann Cohen kaj Paul Natorp , inter aliaj. Poste li estos akra kritikanto de la hereda?o de Kant , klopodante preterpasi la raciisman idealismon.

El Revista de Occidente li publikigis tradukojn kaj komentariojn de la plej gravaj filozofiaj kaj sciencaj tendencoj en intelektuloj kiel: Oswald Spengler , Johan Huizinga , Edmund Husserl , Georg Simmel , Jakob Johann von Uexkull , Heinz Heimsoeth , Franz Brentano , Hans Driesch , Ernst Muller, Alexander Pfander , Bertrand Russell kaj aliaj.

Ortega y Gasset profunde influis en la hispana filozofio de la 20a jarcento ne nur pri la temaro de la filozofia verkaro, sed anka? pro sia vigla literatura stilo, donki?oteska, kiu helpis lin tu?i la ?eneralan publikon. Fakte lia plej elstara merito bazi?as sur la fakto, ke li igis filozofion atingebla por ?iu, e? por la nefakuloj, per disvastiga uzado de artikoloj, prelegoj kaj similaj rimedoj anstata? la klasika libro pri filozofio tute malproksima de la meza leganto hispana. Pro tio multaj kritikis lin, ke li ne estas vera filozofo, ?ar li povas pritrakti ?ian aferon, sed neniun science. Kontra? tio defendis lin ?efe lia dis?iplo Julian Marias.

Li influis en pensistoj, priser?istoj kaj verkistoj kiel Antonio Machado , Manuel Garcia Morente , Joaquin Xirau , Xavier Zubiri , Jose Gaos , Luis Recasens Siches , Manuel Granell , Francisco Ayala , Maria Zambrano , Pedro Lain Entralgo , Jose Luis Lopez-Aranguren , Julian Marias , Francisco Soler Grima , Antonio Rodriguez Huescar, Juan David Garcia Bacca , Jorge Millas Jimenez, Martin Cerda, Hernan Larrain , Arturo Gaete, Arturo Garcia Astrada, Felix Schwartzmann, Jose Ferrater Mora , Octavio Paz , Mario Vargas Llosa , Antonio Skarmeta , Luis Sanchez Latorre, Albert Camus , Paulino Garagorri .

Filozofio [ redakti | redakti fonton ]

Cirkonstanco [ redakti | redakti fonton ]

La filozofio de Ortega trovi?as ligita al la vorto "cirkonstanco", kiu estas ties kerno kaj kiun li famigis per sia esprimo: " Yo soy yo y mi circunstancia, y si no la salvo a ella no me salvo yo " (Mi estas mi kaj mia cirkonstanco kaj, se mi ne savos ?in, mi ne savos min mem) el Meditaciones del Quijote , (Donki?otaj meditoj, 1914). Per tiu ideo Ortega intencas substreki la unuon kaj ununuron de la vivo de ?iu homo, kiu ne estas transsendebla ?ar ties cirkonstanco ne samas kun la cirkonstanco de alia. La cirkonstancoj markas ?iun homon kaj oni ne povas nei ilin ?ar tio neus la homon. Tiu cirkonstancismo iamaniere apudas la tiaman ekzistadismon .

Perspektivismo [ redakti | redakti fonton ]

Dua idearo konstruita de Ortega estas perspektivismo a? pli precize historia perspektivismo . La historio estas pristudenda la? diversaj perspektivoj. ?iu individuo havas propran, sed anka? aliaj havas ties proprajn. La sumo de ?iu perspektivo donus veran realan mondokomprenon . Sekve de tio oni respektu ?iujn perspektivojn e? se ili kontra?as la onian. Tiu nekongruo estas valora ?ar nur tiel oni atingas la kolektivan komprenon. Toleremo nepras.

Historia konscienco [ redakti | redakti fonton ]

Homo devenas de pasinto kaj de tiu pasinto alportas konojn kaj atingojn. ?i nepre konu sian historion por eviti erarojn; oni havu historian konsciencon. La homo ?iam ?an?as kaj dum tiu ?an?o nepre oni konservu la historian hereda?on . Krome la homo ser?as la veron pri la ?irkaxua realo kaj tio atingeblas danke al perspektivismo. Sed ekzistas anka? historia vero ?an?ebla la? la epokoj. En tiuj historiaj ?an?oj aperis en la 20a jarcento la amashomo, tio estas la homo kiu posedas la atingojn de pasinto sed ne plenumas devojn; estas homo nerespondeca, kiu estri?as la? la plimultoj kaj ne ser?as kvaliton a? plibonigon de la mondo.

Racivitalismo [ redakti | redakti fonton ]

?irka? 1920 Ortega disvolvigis la terion "raci vitalismo ", kiu bazas la konon sur la radikala realo de la vivo, unu el kies ecoj estas racio. Tiu teorio estas influita de Wilhelm Dilthey kaj Georg Simmel kaj proponas la preterpason de idealismo kaj vitalismo per metodo de perspektivismo. La? Ortega, vivo -en sia cirkonstanco- estas la vera radikala realo , el kio eliras ?iu filozofia sistemo ebla. Por ?iu homa esta?o vivo precizi?as la? konkreta maniero. Li nomis "vitala racio" (a? viv-racio) novan tipon de racio kaj "racivitalismo" pensmanieron apogitan sur lia nova koncepto de racio. La vitala racio estas acio defendanta sin konstante per la vivo el kie ?i eliris.

?efaj verkoj [ redakti | redakti fonton ]

  • Meditaciones del Quijote (Donki?otaj meditadoj, 1914)
  • Vieja y nueva politica (Malnova kaj nova politikoj, 1914)
  • Investigaciones psicologicas (Psikologiaj pristudoj, kurso prelegita inter 1915-16 kaj publikita en 1982)
  • Personas, Obras, Cosas (Personoj, verkoj, a?oj. Artikoloj kaj eseoj verkitaj inter 1904 kaj 1912: ≪Renan≫, ≪Adan en el Paraiso≫, ≪La pedagogia social como programa politico≫, ≪Problemas culturales≫, ktp.) (1916)
  • El Espectador (La spektanto, 8 volumoj publikitaj el 1916 ?is 1934)
  • Espana invertebrada (Senvertebra Hispanio, 1921)
  • El tema de nuestro tiempo (La temo de nia tempo, 1923)
  • Las Atlantidas (La atlantidoj, 1924)
  • La deshumanizacion del arte kaj Ideas sobre la novela (La malhumanigo de la arto kaj Ideoj pri la romano, 1925)
  • 'Espiritu de la letra ? Mirabeau o el politico (1927, 1928-1929)
  • ¿Que es filosofia? (1928-1929, kurso publikigita postmorte en 1957)
  • Kant (1929-1931)
  • ¿Que es conocimiento? (Kio estas kono? publikigita en 1984, kolektas tri kursojn prelegitajn en 1929, 1930 kaj 1931, titolitaj respektive: ≪Vida como ejecucion (El ser ejecutivo)≫, ≪Sobre la realidad radical≫ kaj ≪¿Que es la vida?≫)
  • La rebelion de las masas (La ribelo de la amasoj, 1930)
  • Rectificacion de la Republica; La redencion de las provincias y la decencia nacional (Korekto de Respubliko; redempto de provincoj kaj nacia deco, 1931)
  • Goethe desde dentro (Goethe el interne, 1932)
  • Unas lecciones de metafisica (Metafizikaj lecionoj, kurso prelegita inter 1932-33 kaj publikita en 1966)
  • En torno a Galileo (kurso prelegita en 1933 el kiu publiki?is kelkaj lekcionoj en 1942 la? titolo Esquema de las crisis , Skemo de krizoj) (1933-34)
  • ≪Prologo para alemanes≫ (Enkonduko por germanoj, enkonduko al la tria germana eldono de El tema de nuestro tiempo . Ortega mem malpermesis ties publikigon “pro la Munkenaj eventoj de 1934". Fine ?i publiki?is en la hispana en 1958)
  • Historia como sistema (Historio kiel sistemo, 1a eldono en la angla en 1935. Hispana versio de 1941 inkludas eseon pri ≪El Imperio romano≫, La Romia Imperio)
  • Ensimismamiento y alteracion. Meditacion de la tecnica (1939)
  • Ideas y Creencias ? Sobre la razon historica (kurso prelegita en Bonaero kaj publikita en 1979 kun alia prelegita en Lisbono pri la sama afero) (1940)
  • Teoria de Andalucia y otros ensayos ? Guillermo Dilthey y la Idea de vida (1942)
  • Sobre la razon historica (kurso prelegita en Lisbono, vidu supre) (1944)
  • Idea del Teatro. Una abreviatura (prelegita en Lisbono, aprile, kaj en Madrido, maje de 1946; publikigita en 1958)
  • La Idea de principio en Leibniz y la evolucion de la teoria deductiva (1947, sed publikigita en 1958)
  • Una interpretacion de la Historia Universal. En torno a Toynbee (1948, sed publikita en 1960)
  • Meditacion de Europa (prelegita en Berlino en 1949 la? titolo: ≪De Europa meditatio quaedam≫. Aperis en 1960 kun aliaj neeldonitaj tekstoj similaj)
  • El hombre y la gente (kurso prelegita en 1949-1950 en la Instituto de Humanidades; aperis en 1957)
  • Papeles sobre Velazquez y Goya (1950)
  • Pasado y porvenir para el hombre actual (prelegoj en Germanio, Svisio kaj Britio en 1951-1954 kaj publikitaj kun ≪Comentario al Banquete≫ de Platon)
  • Goya (1958)
  • Velazquez (1959)
  • Origen y epilogo de la Filosofia (1960)
  • La caza y los toros (1960)
  • Obras Completas , (Tuta verkaro) Eldonejo Alianza/ Revista de Occidente, Madrid. 12 volumoj. 1946-1983. Eldono de Paulino Garagorri
  • Obras Completas , (Tuta verkaro) Eldonejo Taurus, Madrid, 10 volumoj (Santillana Ediciones Generales/Fundacion Jose Ortega y Gasset, kuneldone). Ekde 2004.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]