Gustaf John RAMSTEDT
['gustav 'jon 'ramstet] (naski?is la
22-an de oktobro
1873
en
Tammisaari
; mortis la
25-an de novembro
1950
en
Helsinki
) estis
svedlingva finna
esploristo
,
sciencisto
,
diplomato
kaj frua finna
esperantisto
(de ?. 1895). Li estis frua kompara esploristo de
altajaj lingvoj
kaj fondis la modernan
mongolistikon
.
Li estis frato de la socialista politikisto
Emanuel Ramstedt
, la kantisto, kantoa?toro kaj aktoro
Rafael Ramstedt
kaj la a?toro
Armas Ramstedt
. Komence, li laboris kiel lerneja instruisto de lingvoj kaj geografio. Li anka? aktivis en la municipa politiko kaj la abstinula movado.
Ramstedt estas unu el la plej famaj finnoj kiu subtenis kaj uzis Esperanton. La?
Jouko Lindstedt
, cirkulas pluraj mal?usta?oj pri Ramstedt, kaj e? la artikoleto pri li en Enciklopedio de Esperanto enhavis tian aferojn.
[1]
Kiam li plenkreskis, la familio de Ramstedt estis svedlingva kaj li vizitis svedlingvan lernejon, sed jam dum sia infaneco li lernis anka? la finnan kaj fari?is perfekte dulingva. Li kredeble eklernis Esperanton en 1895. Ramstedt edzi?is en 1897 al Ida Josefsson, svedlingva orfino zorgata de tribunala oficisto en
Turku
.
Anta? ol ricevi profesoran postenon en 1917, Ramstedt vivtenis sin kaj sian familion ?efe kiel lerneja instruisto. Dum deko da jaroj li instruis en
Lahti
la rusan, svedan, anglan, francan kaj germanan lingvojn kaj geografion. Li anka? partoprenis la municipan politikon de la urbo kaj la lokan
abstinulan movadon
.
Dum la lasta parto de sia vivo, Ramstedt ne nur esploris kaj instruis, sed anka? kulturis teron en la bieno Kila proksime al sia naski?urbo Tammisaari.
Dum 1898?1912 Ramstedt faris sep
esplorvoja?ojn
al
Siberio
,
Meza Azio
kaj
Mongolio
, kie li esploris lokajn lingvojn. Tiujn voja?ojn Ramstedt priskribas en sia libro
Seitseman retkea itaan
1898?1912 (“Sep voja?oj orienten 1898?1912”), kiu aperis en 1944. La libro enhavas tre interesajn observojn el la
Rusia Imperio
, Mongolio kaj ?inio, kaj krome ofte legi?as kiel aventura romano.
Li estas fondinto de la moderna
mongolistiko
kaj unu el la fruaj esploristoj de
altajaj lingvoj
? hipoteza
lingvofamilio
, al kiu oni kalkulis almena? la
tjurkajn
,
mongolajn
kaj
tunguzajn
lingvojn, ofte anka? aliajn. Tiutempe oni hipotezis, ke la altajaj kaj uralaj lingvoj povas esti distance parencaj; tial finnaj sciencistoj deziris progresigi la studadon de la altajaj lingvoj. Ramstedt fine konkludis, ke la altaja kaj urala familioj ne estas parencaj, sed tiam li jam fari?is monde konata specialisto pri la altaja.
Post la
rusaj revolucioj
Finnlando deklaris sin sendependa en decembro de la sama jaro. En 1918 ekestis en
Finna interna milito
inter la “blankuloj”, subtenataj de Germanio, kaj la “ru?uloj”, inspiritaj de la bol?evisma revolucio en Rusio. Ramstedt partoprenis en la venkanta blanka armeo kiel oficiro, tamen ne en frontaj bataloj.
Post la sendependi?o de
Finnlando
li estis nomumita kiel la unua ambasadoro (
afer?ar?ito
) de Finnlando en
Japanio
, li estis akreditita anka? en
?inio
kaj
Siamo
(nuna Tajlando), kaj restis en Japanio por tio de 1919 ?is 1930. Anka? dum la diplomata kariero li esploris lingvojn, i.a. la
korean
. Lia
Korea Gramatiko
(1939) estas konsiderata pionira verko.
Ramstedt anka? skribis
Lahettilaana Nipponissa: muistelmia vuosilta 1919?1929
? “Diplomato en Nipono [Japanujo]: memora?oj el la jaroj 1919?1929” ? publikigita en 1950. Juoko Lindberg priskribas ?in kiel ”raporto pri la tiutempa Japanio kaj la
internacia politiko
en
Orienta Azio
, kaj krome rakontas anka? pri la
esperantista vivo en Japanio
”.
Inter 1936 kaj 1940 li estis profesoro pri
sanskrita
lingvo kaj
kompara
hinde?ropa
lingvistiko en
Universitato de Helsinki
kaj por-ofica profesoro pri
fonetiko
. En 1946 li estis elektita kiel honora membro de Dana Re?a Scienca Societo kaj en 1948 honora membro de
Finna Akademio de Sciencoj
.
Ramstedt a?etis esperantan lernolibron en januaro 1895 la? sia taglibro, anoncis sin al la esperantista adresaro de Zamenhof en la venonta jaro, kaj en 1897 li aperigis tradukojn de poemojn en Esperanto-gazetoj. En 1917 li faris serion da prelegoj en la universitato de Helsinki pri ”Lingvoscienco kaj Esperanto”.
[1]
[noto 1]
Dum sia restado en Japanio li kontaktis esperantistojn en
Japana Esperanto-Instituto
kaj prelegis esperante pri Finnlando kun rekta interpreto de japanaj esperantistoj. Li interesigis japanan poeton
Miyazawa Kenji
pri Esperanto, kaj anka? li eklernis la lingvon.
Li tradukis el la finna kaj japana lingvoj multajn versa?ojn, kiuj aperis en diversaj eldona?oj.
[noto 2]
En la japana Esperanto-gazeto
La Revuo Orienta
1920 (numero 6 kaj 7), Ramstedt aperigis Esperantajn tradukojn de tri poemoj de la finna poeto
Veikko Antero Koskenniemi
: “La kara, ?i estas eta gej?in’”, “Nokto tegas la tegmento-limojn” kaj “En a?tuno” (republikigitaj en
La Revuo Orienta
numero 5, 2019).
[noto 3]
Per sia a?toritato kiel lingvisto kaj diplomato li multe helpis al la
Esperanto-movado
?e la oficialaj rondoj. Sed la? Ramstedt mem, la japanaj esperantistoj e? pli utilis al lia diplomata laboro ol li utilis al Esperanto en Japanio. Li ofte prelegis en plej diversaj urboj en Japanio pri Finnlando en Esperanto kun interpretado de iu japana esperantisto. Povis ?eesti e? mil a?skultantoj. Multaj japanaj esperantistoj okupis centrajn poziciojn en la japanaj politika kaj akademia vivoj, kaj pere de ili Ramstedt povis starigi kontaktojn, kiujn li alie ne havus. Eble unu el liaj plej gravaj esperantaj konatoj estis la
?efdelegito de UEA
,
GA Moriz?
, kiu havis vastajn kontaktojn en Tokio kaj multe klopodis por interesigi politikistojn pri plibonigo de fervojaj komunikoj inter Finnlando kaj la
Pacifika marbordo
.
Post sia reveno al Finnlando, Ramstedt funkciis kiel la prezidanto de
Esperanto-Asocio de Finnlando
ekde 1936 ?is 1939. Poste tio, li estis elektita honora prezidanto.
Fonto pri la vivo de Ramstedt estas la finnlingva biografio verkita de Harry Halen:
Biliktu Bak?i, Tietorikas Opettaja
(1997).
Ekzistas anka? malpli ampleksa anglalingva versio eldonita kiel vera libro:
Biliktu Bakshi. The Knowledgeable Teacher
(Suomalais-Ugrilaisen Seuran Toimituksia ? Memoires de la Societe Finno-Ougrienne 229, Helsinki 1998.
En la
Universala Kongreso de Lahtio (2019)
, unu el la kongresaj salonoj havis la nomon Ramstedt.
- ↑
Enciklopedio de Esperanto skribas ke li faris prele?serion en 1908, tamen Jouko Lindstedt identigas ?i tion kiel eraron.
- ↑
La? EdE, versa?oj de li aperis en
Vo?oj de popoloj
de
Kabe
? tamen, la? Lingva Tereno,
Abram Kofman
el
Odeso
kaj ne Kabe planis tian libron, kiu fakte anka? neniam aperis.
- ↑
La finnaj originaloj estas
Mun armaani pieni geisha on
,
Laula mulle laulut nuoruuteni
kaj
On kaikki syksyn tahdet syttyneet
.