Grabeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
USGS -bildo.

En geologio , grabeno [1] estas depresio limigita de du paralelaj fa?ltoj . Graben estas germana por foso a? tran?eo . Germane, Graben estas uzita kaj singulare kaj plurale [2] .

Priskribo [ redakti | redakti fonton ]

Infraru?e akcentita satelita bildo de grabeno en Afar-Depresio ( Granda Rifto ).

Grabeno estas rezulto de mallevi?o de tereno produktante valon kun klara kruta deklivo je ?iu flanko. Grabenoj ofte okazas flanko-?e-flanko kun horstoj. Horstaj kaj grabenaj strukturoj estas indikoj de stre?orezistaj fortoj kaj terkrusta stre?o. Grabeno estas produktita ekde paralelaj normalaj fa?ltoj, kie la pendanta muro estas subenglitita kaj la piedmuro suprenglitita. La fa?ltoj tipe subeniras al centro de la grabeno ekde amba? flankoj. Horstoj estas paralelaj blokoj kiuj restas inter grabenoj; la limigantaj fa?ltoj de horsto tipe subeniras ekde la centra linio de horsto. Unuopa a? multipla grabeno povas rezultigi riftan valon.

Unu el la plej profundaj grabenoj kun 1 000 metroj da subenglitado estas tiu de Unzen-Monto, vulkana masivo en suda Japanujo .

Duon-grabeno [ redakti | redakti fonton ]

Nevark-Baseno, frua mezozoika duon-grabeno.

En multaj riftoj la grabenoj estas nesimetriaj, kun ?efa fa?lto la?longe nur unu el la limoj, kaj tiuj estas sciataj kiel duon-grabenoj. La poluseco ( direkto de la glisado ) de la ?efaj limigantaj fa?ltoj tipe alternas la?longe de la longo de la rifto. La nesimetrio de duon-grabeno forte influas la kuntektonan surfondi?on. Kompare malmulte da sedimento eniras en la duon-grabenon tra la ?efa limiganta fa?lto, kauze de la efikoj de piedmura levi?o sur la drenado-sistemoj. La escepto estas de iu ?efa kompensado en la limiganta fa?lto, kie transdon-deklivo povas provizi per grava enirpunkto. Plimulto de la sedimento eniros en la duon-grabenon sube de la senfa?lta pendant-mura flanko ( ekzemple Bajkalo-Lago [3] ).

Famaj grabenoj [ redakti | redakti fonton ]

Rima Ariadaeus sur la Luno estas konsiderata grabeno. La manko de erozio sur la luno evidentigas la strukturon kun du paralelaj fa?ltoj kaj la malevigitan blokon inter ili speciale klare.

Alia grabeno [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p.402
  2. Schlumberger Oilfield Glossary . Arkivita el la originalo je 2012-05-31. Alirita 2012-04-26.
  3. Nelson,C.H., Karabanov,E.B., Colman,S. and Escutia,C. 1999, Tectonic and sediment supply control of deep rift lake turbidite systems: Lake Baikal, Rusujo. Geology , 27, 163?166

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

  • McKnight, Tom L; Hess, Darrel. (2000) “The Internal Processes: Graben”, Physical Geography: A Landscape Appreciation . Upper Saddle River, NJ: Prentice Hall, p. 417 . ISBN 0-13-020263-0 .