El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tran?eo
estas formo de kampara fortika?o, plej ofte en formo de simpla terfosa?o, kiu servas amba?flankan defendon kontra? pafoj, splita?oj de bomboj,
grenadoj
. Oni povis en ?i stari a? genui. Multaj tran?eoj karakterizis la usonan enlandan militon kaj la unuan mondmiliton (
tran?ea milito
). Por atingi pli bonan protekton kontra? enpenetranta malamiko kaj grenada atako, oni elformis la tran?eojn zigzagforme. Oni konstruis diversajn tran?eojn en la diversaj armeoj la? propraj militistaj anta?skriboj. Oni ofte uzis
pikdratojn
kaj sabloplenigitajn sakojn por igi la tran?an sistemon pli efika.
Tamen la sama konstrua?o tran?eo povas celi diversajn atingojn, krom la militajn, ekzemple en
konstruado
. La?
Francisko Azorin
tran?eo
estas
Longa elfosa?o farita en tereno por pasigi pli malpli nivele vojon, por formi defluotan kanalon, por ser?i fundamentotan terenon, por militaj celoj, k. c.
[1]
Li indikas
etimologion
el la latina
transcindere
, de
trans + scindere
(tra tran?i).
[2]