Georgo Peradze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Georgo Peradze
Persona informo
Naskonomo ?????? ??????
Naski?o 13-an de septembro 1899 ( 1899-09-13 )
en Bakurtsikhe, Gurjaani Municipality,   Kartvelio
Morto 6-an de decembro 1942 ( 1942-12-06 ) (43-jara?a)
en Auschwitz-Birkenau
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj pola ? kartvela ? germana vd
?tataneco Kartvelio ? Pollando vd
Alma mater Bonna universitato ? Humboldt-Universitato en Berlino ? Universitato de Varsovio ? ?tata Universitato de Tbiliso vd
Profesio
Okupo teologo ? historiisto ? Orthodox theologian vd
Laborkampo ortodoksisma teologio ? Patrologio vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Georgo PERADZE ( kartvele ?????? ?????? ? Grigol Peradze), (naski?is la 31-an de a?gusto 1899 en Bakurciche Kartvelio , mortis la 6-an de decembro 1942 en A??vico ) estis kartvela sankta martiro ortodoksisma. Kleriko de kartvela nacieco, plej grandan parton de sia animzorga kaj scienca agado pasigis en Germanio kaj Pollando , al kiu alvenis invitita de metropolito varsovia kaj de la tuta Pollando - Denizo (Waledy?ski). Lekciisto en Studejo de Ortodoksisma Teologio ?e Varsovia Universitato en la jaroj 1933?1939, fakulo pri patrologio kaj historio de kartvela mona?ismo , poligloto .

Agado en Pollando [ redakti | redakti fonton ]

En 1933 metropolito Denizo, kiu ekkonis arkimandriton Georgon dum konferenco en La?zano , invitis lin al Varsovio, por ke li okupi?u pri scienca agado en la Studejo de Ortodoksisma Teologio kiel anstata?anto de profesoro de patrologio. Samtempe garantiis al li eblon plenumi devojn de paro?estro en la paro?o al Sankta Nino de Kartvelio kaj pluresto inter klerikaro de la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio . La arkimandrito konsentis. La 7-an de decembro 1933 lekciis pri " Nocio , metodoj kaj taskoj de patrologio en ortodoksisma teologio", per kio ina?guris sian agadon en Varsovia Universitato.

Dum sia laboro en Pollando li interalie tradukis nekonatan apokrifan evangelion devenantan de monofizitismo , dokumentojn ligitajn kun retrovo de Sinaja Kodekso kaj leteron de Denizo Areopagita. Dum sekvaj jaroj Georgo Peradze esplorvoja?is al: Sankta Lando , Sirio , Grekio , Bulgario , Rumanio , A?strio , Italio . En 1935 estis sur Athos . Frukto de tiuj forveturoj estis malkovro de kartvelaj palimpsestoj de la 6-a kaj 7-a jarcentoj (en la Sankta Lando en 1936) kaj grekan tekston de la vivo de sanktaj vilnaj martiroj (sur Athos). Science laboris anka? en bibliotekoj de la mona?ejoj de Pola Ortodoksa Eklezio . Li zorgis pri la Rondo de Teologoj de studentoj de la Studejo de Ortodoksisma Teologio, materie helpis al la plej malri?aj inter ili. La? rememoroj de pastro Mikołaj Lenczewski liaj lekcioj estis ege popularaj.

Metropolito Denizo (Waledy?ski) sensukcese dufoje petis universitatajn regopovojn atribui al arkimandrito Georgo la titolon de profesoro, sed senrezulte. Li kunlaboris kun Orientalistika Komisiono de Varsovia Scienca Societo kaj kun Pola Biblioteko de Patroj de la Eklezio , por kiu prilaboris materialoj ligitaj kun martiroj. Sin enga?is en la vivo de grupo de kartveloj lo?antaj en Varsovio. En 1937 publikigis biografion de ?ota Rustaveli . Dum sia universitata laboro publikigis ?. 70 sciencajn publika?ojn. La tuta bibliografio de liaj tekstoj kaj iliaj tradukoj ampleksas 119 verkojn.