Kaliko
por ofero de la sakramenta vino
Komunio
a?
e??aristio
(signifanta "dankespriman oferon") estas
sakramento
, kiu estas
rita
ofero
de
pano
kaj
vino
por memorigi pri
Kristo
. La komunio per la simbola man?o de panpeco kaj iom da vino scene ripetas la
Lastan Vesperman?on
de
Jesuo Kristo
dividis kun liaj dek du
apostoloj
kaj
dis?iploj
anta? ol esti mortigita per
krucumado
, kaj
rite
memorigas pri ?i.
Meso
estas
diservo
, en kiu okazas komunio.
Dum la termino "e??aristio" estas anka? uzata por indiki la
konsekrita?ojn
mem: la panon (
hostio
) kaj la vinon
[1]
, aliflanke la unua signifo de "komunio" estas la dono kaj la akcepto de la sankta?oj konsekritaj de e??aristio
[2]
.
La?
katolikismo
kaj
ortodoksismo
, la komunio a? e??aristio ? la pano kaj vino ? fari?as la veraj sango kaj korpo de Kristo, kaj ne nur simbole a? spirite, kvankam la ekstera apero restas sama. Sankta
Tomaso de Akvino
klarigis la procezon per la ideo de
transsubstancigo
. Per la e?karistio ni partoprenas en la korpo kaj sango de Kristo, kaj tial en lia venko super peko kaj morto. ?i estas nia nutra?o spirita, la pano de la ?ielo, per kiu ni estas fortigitaj iri la? la volo de
Dio
sur la tero kaj tial al la
?ielo
post morto. Sed la e?karistio devas esti man?ita kun fido kaj koro ricevema.
La e??aristio estas oferata dum ?iu meso. En la
katolikismo
?iu baptita kredanto, nekonscianta pri grava
peko
(murdo, adulto, ?telo, ktp) povas ricevi la e?karistion; alie li devas konfesi siajn pekojn en
konfeso
anta? ol li povas ricevi ?in. La e?karistio donas pardonon pri malgravaj pekoj (kolero, volupto, egoismo, ktp). La
ortodoksismo
ne konas la distingon inter pekoj gravaj kaj malgravaj, sed la praktiko pri la anta?komunia konfeso varias la? landoj. En la
Rusa Ortodoksa Eklezio
konfeso anta? la komunio estas nepre necesa.
La?
protestantismo
, la pano kaj vino estas simboloj de la korpo kaj sango de Kristo, sed ne la efektivaj korpo kaj sango. Jesuo eble ?eestas en la sakramento, sed la pano kaj vino ne estas la efektiva korpo kaj sango.
Zvinglo
diris, ke la sakramento estas tute simbola.
Kalvino
diris, ke Jesuo ne estas en la pano, sed en la kredanta man?anto (
Konsento de Zuriko
).
Lutero
diris, ke Kristo estas fizike en la pano kaj vino, tamen ne per
transsubstancigo
(la
katolika
doktrino), sed per
kunsubstancigo
. La disputo krevigis la protestantan eklezion.
La
Konferenco de Lambeth
deklaris, ke
anglikanoj
havas la saman doktrinon pri e?karistio, kiun havas romkatolikismo kaj ortodoksismo.
- ↑
Difinoj de e?karistio en vortaro.net
[1]
- ↑
Difinoj de komunio en vortaro.net
[2]