한국   대만   중국   일본 
Cirilo kaj Metodo - Vikipedio Saltu al enhavo

Cirilo kaj Metodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Cirilo kaj Metodio
Persona informo
Naski?o ?
en Tesaloniko
Morto 14-a de februaro 869
kaj 6-a de aprilo 885
Religio kristanismo ? ortodoksismo ? Anglikanismo vd
Sanktulo
Honorata en Katolika Eklezio
Ortodoksa Kristana Eklezio
Festotago 14-a de februaro
Patroneco E?ropo kun Sankta Benedikto , Bulgario , Rusio
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r
Pentra?o de Jan Matejko ? Cirilo kaj Metodo
Sanktaj Cirilo kaj Metodo sur la Ponto de Karolo en Prago

Sanktaj Cirilo kaj Metodo estis denaskaj fratoj devenantaj el greka urbo Tesaloniko , la ?efurbo de Makedonio , kie ilia patro estis dum la unua duono de la 9-a jarcento altrangulo de Bizanca imperio .

Al ili estas atribuita la elpensado de la glagolica alfabeto , la unua alfabeto uzita por transskribi la malnovslavan lingvon [1] .

Vivoj [ redakti | redakti fonton ]

Metodio a? Metodo ( greke Μεθ?διο? ) komence dedi?is sin al oficista servo, sed subite li forlasis sukcesan karieron kaj fari?is simpla mona?o . Dum lia frato Konstanteno ( greke Κωνσταντ?νο? , anta?morte mona?i?onta kiel Cirilo , greke Κ?ριλλο? ) elektis eklezian staton kaj fininte studadon li pastri?is. El ilia eminenta kono de la slava lingvo oni ju?as, ke ilia patrino havis slavan devenon kaj en la plej nova tempo bulgaraj sciencistoj pruvas, ke anka? la patro de tiuj ?i apostoloj estis slavo. Amba? fratoj akiris kleron en grekaj lernejoj.

Konstanteno eminenti?is jam ekde juna?o de sagaca spirito kaj pieco. Studante en imperiestra kortego li balda? regis ?iun tiaman klerecon kaj por tio li estis admirata de siaj instruistoj, kiuj donis al li la titolon Filozofo . Li ellernis plurajn lingvojn. Kiam li estis 24-jara, la imperiestro lin sendis misie al la saracenoj , kie li solenis grandajn sukcesojn en disputoj, sed kie ili provis lin veneni.

?irka? la jaro 860 -a Konstanteno estis kune kun sia frato Metodo sendita fare de la bizancia imperiestro denove al misia vojo, ?i-foje al ?azaroj , kiuj vivis oriente de la Azova maro kaj rivero Don . Dum tiu ?i voja?o la fratoj sukcesis elpreni korporesta?ojn de sankta papo Klemento la 1-a . En ?azara lando ili konversaciis kun ?azaroj, judoj kaj saracenoj. La rezulto estis tio, ke ?azara reganto akceptis kristanismon kiel sian oficialan religion.

Granda Moravio [ redakti | redakti fonton ]

La? peto de moravia princo sankta Rostislav ili estis poste fare de la bizancia imperiestro Mi?aelo la 3-a kaj la patriarko de Konstantinopolo sankta Fotio senditaj, denove kiel misiistoj, en Moravion . Ili anticipe bone prepari?is al tiu ?i celo. Konstanteno kreis literojn por la slava lingvo, li tradukis en ?in la partojn de Biblio , kiujn oni legas dum la diservoj de la orienta rito, kaj la diservajn librojn.

En Moravio, kien ili venis (Konstanteno ver?ajne en rango de episkopo kaj Metodo probable kiel diakono ) en la jaro 863 , ili havis grandan sukceson; la ka?zo estis pastreco de la sanktaj fratoj, persona modelo de kristana vivo kaj pensado, kaj nelastavice la uzado de la slava lingvo dum la diservoj, kiu estis komprenebla por la popolo. Latinaj pastroj ja atakis kontra? ili, sed vane. Konstanteno kaj Metodo elektis el la moravia popolo balda? konvenajn kandidatojn por pastra stato klerigante ilin, por ke la nacio havu kiel eble plej balda? pastraron el la propra sango. En la jaro 867 -a la pastrigotoj estis jam sufi?e kleraj kaj preparitaj, ili ekvoja?is kun ili ?is Konstantinopolo , por ke tie ili estu ordinitaj je pastroj kaj episkopoj. ?ar la voja?o trans balkana montaro estis tre peniga, ili decidis voja?i ?is Venecio kaj de tie navigi per ?ipo ?is Konstantinopolo. Ili estis devigitaj halti en Venecio pli longan tempon pro ?tata renverso en Bizancio kaj problemoj kun transporto. En tiuj tagoj atingis ilin invito de roma papo Nikolao la 1-a , kiu skribis al ili, ke li sopiras ekvidi ilin. Ili akceptis tiun ?i inviton kaj ili foriris Romon , ?ar ili vidis en la renkonti?o kun la romia patriarko konvenan okazon konvinki lin pri granda signifo de naciaj diservoj, kaj se ili sukcesus konvinki lin pri tio, senigi de lia helpo la sen?esajn intrigojn, kiujn entreprenis kontra? ilia laboro la latina pastraro. Anta? ol ili venis Romon, Nikolao mortis kaj lia sekvanto fari?is Hadriano la 2-a ( 867 - 872 ). Tiu bezonis helpon de bizancia imperiestro Bazilo la 1-a ( 867 - 876 ) kontra? islamanoj , kiuj endan?erigis sudan Italion kaj anka? Romon, kaj li aprobis la verkaron de bizanciaj misiistoj inkluzive de slava diservo. Sed intertempe la Konstanteno, kiun tre malfortigis sen?esaj koleregaj atakoj de la pastraro, grave malsani?is. Kiam li fine sentis, ke li ne resani?os, li petis la estron de la greka mona?ejo , en kiu amba? fratoj kun siaj lernantoj dum sia restado en Romo lo?is, ke tiu donu al li la grandan mona?an tonzuron. La estro de la mona?ejo plenumis lian peton kaj Konstanteno akceptis la mona?an nomon Cirilo . Mortonte, vidante dan?eron al la farita labora?o, li petis Metodon ne forlasi la misian laboron en Moravio , sed fini la sulkon, kiun ili ?is nun komune fosis. En la tago de la morto li pre?is kun larmoj en la okuloj, ke Dio konservu moraviajn pastrojn kaj poste, kisinte la fraton kaj ?iujn amasi?intajn vizitantojn, li elspiris lastfoje la 14-an de februaro de 869 sian noblan kaj sanktan animon.

En la tempo de lia malsano Metodo kaj kelkaj de liaj lernantoj estis ordinitaj je pastroj. Post la morto de la sankta Cirilo estis poste Metodo ordinita je episkopo kaj sendita reen al Moravio kun dokumento, per kiu papo Hadriano la 2-a aprobis slavan diservon kun tiu unusola rezerva?o, ke epistolo kaj evangelio estos legataj dum ?i en du lingvoj, unue latine kaj poste slave.

Kiam Metodo revenis Moravion, li eksciis, ke princo Rostislav helpe de sia nevo Svatopluk la 1-a estis detronigita, fortrenita fremdlanden kaj blindigita. Metodo mem estis poste militkaptita kaj sen konsidero pri la papa dokumento de latinaj germanaj episkopoj salcburga , frizina kaj pasova , proklamita kiel ekspastra kaj kondamnita al karcero. La samo okazis al liaj lernantoj. Ili tralasis el la karcero la sanktan Metodon nur post du jaroj, kaj nome la? ordono de la papa kurio, kiu sentis sin pro tiu ?i faro de la tri nomitaj episkopoj tre ofendita.

Metodo poste da?rigis en la laboro en Moravio kun granda sukceso: nombro de slavaj pastroj kreskis kaj la popolo postlasis paganismon . Ili alpa?is al kristanisma kredo ne pro devigo, sed kun amo.

Da hejmaj cirila-metodaj pastroj estis en Moravio jam du cent, kio mem pri si atestas pri sukceso de la sistema kaj fervora agado de Metodo. Al tiu ?i periodo apartenas anka? la bapto de la ?e?a princo Bo?ivoj la 1-a kaj lia edzino Ludmila, samkiel la voja?o de Metodo Pollanden , per kio enpenetris lia verkaro e? en Bohemion kaj al poloj . Sed latinaj pastroj persekutis tiun ?i agadon kun neka?ita malamo. Ili akuzis la sanktan Metodon en Romo ?e sekvanto de Hadriano, papo Johano la 8-a , ke li enkondukas la nacion en disvoji?on per lernado, kiu ne egalas kun tio, kion konfesas la romia eklezio kaj ke li servas la sanktan meson en barbara slava lingvo. Johano la 8-a elvokis la sanktan Metodon, por ke li ekvoja?u Romen por klarigi, kio estas vera en la asertoj. ?ar Svatopluk, la sekvanto de princo Rostislav, ne?atanta la sanktan Metodon pro ripro?oj, per kiuj li tu?is lian sova?an vivon, ne ka?is, ke la voja?o al Romo estas necesa, Metodo ekvoja?is tien senprokraste. Sed samtempe li sendis Romen anka? latinan pastron Vichingon kun peto, ke li estu episkopigita . Metodo, kiu estis en sia pensado nerompebla, sukcesis devigi la papon, ke li same kiel lia anta?ulo aprobu la slavan diservon. Sed la papo plenumis anka? la peton de Svatopluk, ordinis Vichingon je episkopo destinante lin por la urbo Nitra . Tiu ?i amba?flankemo de la papa kurio estis por cirila-metoda verkaro malbona signo.

Metodo tuj konsciis tion kaj li entreprenis vojon al Konstantinopolo , kie li estis solene akceptita de imperiestro Bazilo la 1-a kaj la patriarko sankta Fotio. Li kunportis reskribojn de la slavaj diservaj libroj, kiujn li donacis al la imperiestro, kaj el la lernantoj, kiuj akompanis lin, li lasis en Konstantinopolo pastrojn . Tiuj ver?ajne estis destinitaj, ke ili kiel misiistoj iru Bulgarien a?, kio ne estas malebla, ?is Rusio , kien la patriarko sankta Fotio en la jaro 866 sendis la unuan episkopon, la sanktan Mi?aelon.

Reveninte Moravien, Metodo dedi?is sin al traduko en la slavan lingvon de tiuj partoj de la Biblio , kiuj ne estis ?is nun tradukitaj. Li ne ?esis, ?is kiam la laboro estis preta, ?ar li volis, ke la slava eklezio ankora? anta? lia morto estu ekipita de ?io, kio estis bezonata. Kiam li finis la verkaron, li trovis konvenan sekvanton en persono de sankta Gorazd, unu de la plej fidelaj el inter siaj moraviaj lernantoj. Metodo lastfoje partoprenis diservojn en aprilo de 885 . Tri tagojn post tio, la 6-a de aprilo 885 , li mortis.

Kelke da monatoj post lia morto papo Stefano la 5-a ( 885 ? 891 ) sendis al re?o Svatopluk leteron, destinanta por slavaj pastroj neakcepteblajn kondi?ojn, interalie anka? malpermeson de la slava diservo sub puno de anatemo , sur kies bazo estis la lernantoj de Metodo elpelitaj el Moravio. La leteron transdonis al Svatopluk papaj senditoj: episkopo Dominiko kaj pastroj Johano kaj Stefano. Al la delegitoj mem la papo donis skriban direktivon, por ke ili malpermesu al Gorazd, kiun Metodo kura?is destini kiel sian sekvanton, fari diservojn, ?is kiam li persone alpa?os anta? la papo, por ke li klarigu la tutan aferon. La sorto de Gorazd estis poste la sama kiel ?e ceteraj slave diservantaj pastroj ? ili estis eligitaj el Moravio. Kelkaj el ili foriris Balkanen , aliaj foriris Bohemien , pluaj eklo?is en arbaroj, kie ili vivis kiel ermitoj farante diservojn al popolo, kiu ser?is ilin. La cirila-metoda eklezio plu ekzistis en popolaj tavoloj longe kiel eklezio popola kaj nacia, sed oficiala eklezio fari?is latina eklezio.

La sanktaj Cirilo kaj Metodo estas la plej grandaj bonfarantoj en historio de ?e?aj nacioj. Ili akiris vastajn popoltavolojn per amo por kristanisma kredo kaj krom tio ili destinis la slavan lingvon lingvo diserva kaj literatura. La ?e?a nacio estis unu el ?iuj ceteraj meze?ropaj kaj okcidente?ropaj nacioj kiu havis sian nacian literaturon, dume ?e aliaj nacioj de la tuta teritorio la libroj estis verkataj en latina lingvo kaj do por popoltavoloj ili estis nekompreneblaj kaj sensignifaj.

Princo Svatopluk konjektis, ke li firmigos sian moravian ?taton, se li aligos ?in al la latina eklezio kaj se li donos ? kiel li vere faris tion ? sian ?taton sub ?irmon de la papa kurio.. Sed tiu ?i decido montri?is kiel absolute erara. Moravio ne eltenis kaj agadcentro de la tuta nacio trans?ovi?is al Bohemio, kie la slava lingvo ankora? ian tempon tenis. Kelkaj ?e?aj princoj, kiel Old?ich kaj Vratislav la 2-a provis la cirila-metodan eklezion fari oficiala, kiel atestas pri tio fakto, ke sankta Prokopo en la jaro 1032 dum regado de princo Old?ich fondis slavan mona?ejon en Sazava kaj anka? klopodo de princo Vratislav la 2-a enpraktikigi en la tuta lando la slavan diservon. Sed papo Gregorio la 7-a ( 1073 ? 1085 ) starigis sin kontra? tiu ?i klopodo kaj anka? el la sazava mona?ejo la slavaj mona?oj estis en la jaro 1097 , do post 95 jaroj post ties fondo, definitive elpelitaj, kvankam la mona?ejo agadis ?iurilate tre prospere. Tien estis enkondukitaj anstata? ili latinaj mona?oj de benediktana ordeno. Post tiu ?i evento ?iuj slavaj libroj en ?e?aj landoj estis senkonsidere kaj senkompate neniigataj.

Hereda?o [ redakti | redakti fonton ]

La hereda?o de Cirilo kaj Metodo estis en Bohemio kaj Moravio severe persekutata, sed ?i plu ekzistis ?e bulgaroj , serboj kaj rusoj , ukrainoj kaj belorusoj , do ?e slavaj ortodoksaj nacioj.

Sed anka? por Bohemio kaj Moravio, kvankam ?i estis tie neniigita, ?i havis sian grandan signifon, ?ar ?e?oj fari?is per faro de la sanktaj Cirilo kaj Metodo kristanoj kaj estis ?paritaj de perforta kristanigo. Eklezian semadon de la orienta kaj la ortodoksa kristanismo en la ?e?aj nacioj jam plu neniam oni sukcesis por da?re sufoki. Krom tio ?e?oj akiris en la cirila-metoda periodo tian nacian memkonscion, ke ili almena? el pli granda parto rezistis la dan?eron de fornacii?o, al kiu subi?is slavoj ?e rivero Elbo . Malfeli?o de ?eelbaj slavoj estis, ke pro eligo de la sankta Gorazd kaj la ceteraj cirila-metodaj pastroj el Moravio kaj poste anka? el Bohemio estis malebligite, ke la ideo de Cirilo kaj Metodo kaj la ekleziaj organizoj enpenetru en ilian landon.

Festotagoj [ redakti | redakti fonton ]

Festotagon de la sankta Cirilo oni solenas en ortodoksa eklezio kaj orientaj katolikaj eklezioj (de bizanca rito ) de pratempo la 14-an de februaro kaj festotagon de la sankta Metodo la 6-an de aprilo , do en la tagoj de iliaj mortoj. Ilia komuna soleno estas solenata en ortodoksa eklezio kaj orientaj katolikaj eklezioj la 11-an de majo .

La Latina Eklezio nur malvolonte suferis, kiam iliaj slavaj apartenantoj post la eldono de letero de papo Stefano la 5-a plu adoris la tesalonikajn fratojn. Papo Johano la 10-a ( 914 ? 928 ) en letero el la jaro 924 malbonigis al kroatoj , ke ili revokas sin al Metodo, kiun li, la papo, onidire estas trovanta en neniu libro inter la sanktuloj. Papo Aleksandro la 2-a ( 1061 ? 1073 ) e? nomis en la jaro 1069 la sanktan Metodon herezulo.

Venis tempo, kiam en la ?e?aj landoj kaj en Slovakio la latina eklezio la memoron de amba? sanktaj fratoj tute subpremis. En latinaj misionaloj destinitaj por episkopujo en Olomouc el la jaroj 1499 kaj 1505 kaj same anka? en misionalo por ?efepiskopujo en Prago en la jaro 1522 estas pri la sanktaj Cirilo kaj Metodo jam plu nenia mencio. Nur kiam en la 19-a jarcento naciaj vekintoj renovigis ilian memoron en la ?e?a nacioj kaj esti?is timo, ke tio eble povus evolui popolan movadon utile al la ortodoksa eklezio, kaj kiam krom tio en la nacio ekkreskis kulto de Magistro Jan Hus , la eklezio komencis rimarki amba? sanktulojn, kiam fine papo Leono la 13-a per cirkulero Grande munus el la 30-a de septembro 1880 ellevis ? sed neobjekte kaj nescience ? la meritojn de la sanktaj fratoj. Tiu ?i papo destinis la festotagon de sanktaj Cirilo kaj Metodo je tago de la 5-a de julio , kvankam tiu ?i tago neniel koneksas kun ilia vivo; tio okazis pro pluraj kialoj, interalie por konkurenci al la datrevenon de la morto de Magistro Jan Hus kiu estas la posta tago 6-a de julio . [2]

La verkaro de la sanktaj fratoj el Tesaloniko havis grandegan signifon por la tuta Slavujo. Tial estas la sanktaj Cirilo kaj Metodo nomataj la apostoloj de la slavoj, kiuj metis pastrajn fundamentojn al la slava ortodoksio .

Tombo de Sankta Konstanteno Cirilo [ redakti | redakti fonton ]

La tombo de Sankta Konstanteno Cirilo la Filozofo trovi?as en la templo "San Clemente" en Romo (Italio), sankta loko por ?iu bulgaro [3] .

Dum multaj jaroj en la pasinteco estis ser?ata la tombo de Sankta Cirilo. En 1857-1858 komenci?is la arkeologiaj prifosoj en tiuj sanktaj por la kristanaro lokoj. La tiama papo konsilis la grupon de arkeologoj labori rapide kaj respondece por ser?i la tombon de la granda klerulo Cirilo. Tie ?i mi klarigu, ke la? skribaj fontoj konataj al la sciencistoj, la tombo devis trovi?i ?uste tie. Instiganto de la ser?ado estas la granda kroato, episkopo Josif Strossmeier, kiu =interalie= noble financis la aperigon de "Kolekto de bulgaraj popolaj kantoj" de la fratoj Dimitar kaj Konstantin Miladinov. Fakte al li kaj al grupo de aliaj episkopoj el la slavaj katolikaj landoj apartenas la ideo ser?i la tombon de Sankta Cirilo, la plej altranga instruisto kaj kleriganto de la slavaj popoloj. Tio estis tre grava por la bulgara popolo, ?ar kvin el la dis?iploj de la fratoj Cirilo kaj Metodio alvenis en Bulgarion kaj senlace laboris kiel instruistoj ?is sia morto.

Komence oni ser?is la tombon dekstre de la absido de pre?ejo "San Clemente". Poste oni malkovris ?in maldekstre de la absido. Mi klarigu: en la templo la direktojn oni difinas tradicie de la pozicio de la pastro okupanta sian lokon ?e plenumo de la diservo, sed ne de la pozicio de la ?eestantaj dipre?antoj. Mi aldonu, ke tio estas la ununura masonita ma?zoleo, kiu estas trovita ?e la fosado en tiu pre?ejo.

De la biografio de la sanktulo Cirilo ni ekscias, ke la Papo unue volis enterigi la faman homon en la ekzistanta papa ma?zoleo en la subteraj spacoj de Vatikano. La fakto, ke tio estas la ununura masonita tombo trovita tie pensigas pri enterigo de merita persono, kiu en sia tempo estis eminenta kaj elstara per sia kontribuo al la kulturo. Evidente ?e la enfosado de la malnova Vatikana pre?ejo en la 12-a jarcento kaj la konstruado de la nova templo la resta?oj de la sanktulo estis elfositaj kaj metitaj en etan ?erkon, kiu estis gardata en la nova supra Papa pre?ejo. Tiu ?erko malaperis en la tempo de la Napoleonaj invadoj en Italion. Tiam la Papa pre?ejo en Vatikano estis fermita. En Romo restis funkciantaj nur sep pre?ejoj. La resta?oj de Cirilo devis esti ka?itaj en alia pre?ejo. Ili ne atingis ?in, ?ar la kardinalo, kiu respondecis pri la transportado, deflankigis la tutan karavanon kun la arkivoj, sanktulaj resta?oj kaj aliaj valora?oj de la Papa pre?ejo kaj portis ilin al la pre?ejo trovi?anta en la bieno de lia familio en urbo Recanati =la naski?loko de la granda poeto Giacomo Leopardi=.

Fakte apena? en nia tempo, en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento, prof. Leonard Boel organizis elser?adon de la arkivoj kaj de ?io malaperinta de la Papa pre?ejo "San Clemente" fine de la dekoka jarcento. Tiu nobla iniciato donis sukcesajn rezultojn. Finfine oni ?etis lumon sur tiun malklaran kelkjarcentan historion. Por la monda kulturo kaj por la bulgara popolo estas grave, ke estis trovita tiu privata familia pre?ejo en Ricanati kaj estis malka?itaj la valora?oj, inter kiuj la arkivoj de la Papa pre?ejo kaj la resta?oj de la Sankta Cirilo. La traktado inter la oficistoj de Vatikano kaj la heredantoj de la familio de la kardinalo donis bonajn rezultojn kaj ?iuj trovita?oj estis redonitaj al la Vatikana pre?ejo "San Clemente". Kune kun E?ropo, la sciencaj centroj kaj la bulgara popolo estas ?ojaj kaj dankaj, ?ar inter la trovitaj multaj valoraj objektoj estas skatolo kun surskribo "Resta?oj de Sankta Cirilo". En tiu skatolo trovi?as ostoj de la mano de la sanktulo. Nin tentas la penso, ke estas konservita la mano, kiu desegnis por la unua fojo la slav-bulgarajn literojn, kiujn ni uzas jam dum pli ol dek unu jarcentoj.

Rilataj temoj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Liturgio de la horoj , volumo III, pri la 14-a de februaro
  2. . Holiday date . Slovak Studies Program . University of Pittsburgh. Arkivita el la originalo je 2011-05-14. Alirita 11-a de marto 2009. Arkivita kopio . Arkivita el la originalo je 2011-05-14. Alirita 2013-06-12.
  3. Dimo Dimov, Ekkonu nian landon kaj popolon. Se?esa estimo de la bulgara popolo , Esperanta Fajreto, januaro 2005, konsultita la 17-an februaro 2017.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]