Bergisch Gladbach
estas
urbo
en la federacia lando
Nordrejn-Vestfalio
de
Germanio
. La urbo apartenas al la
distrikto Rhein-Berg
(
germane
Rheinisch-Bergischer Kreis
), kaj estas ?ia administra centro. La unua nomoparto de la distrikto indikas pri la rivero
Rejno
(germane
Rhein
), kiu fluas tuj okcidente de la distrikto, kaj la dua nomoparto aludas al la mezepoka graflando kaj posta
duklando Berg
, kiu kovris la montaretan pejza?on plenan je densaj arbaroj nordoriente de Kolonjo, kaj ekzistis gixs la jaro
1815
. La graf- kaj duklando
Berg
, kiu hodia? nomi?as regiono
Bergisches Land
, videble anta? influis la urbonomon mem. Bergisch Gladbach situas proksime de la urbego
Kolonjo
, iom oriente de ?i, kaj apartenas al la
distriktaro Kolonjo
, kiu kovras la sudon de la federacia lando. Fine de decembro 2022 la urbo havis 112 712 lo?antojn.
La regiono
Bergisches Land
, origine malurba pro la montoj kaj arbaroj, kiuj malhelpis la trafikon, pro la industriigo de la 19-a jarcento i?is karakterizita de pluraj grandaj urboj. El la kvar plej grandaj Bergisch Gladbach estas kompare la plej eta, pli da lo?antoj lo?as en
Wuppertal
,
Solingen
kaj
Remscheid
.
En 2019 danke al aresto de lokano estis malkovrita la
plej granda pedofila reto
en Germanio.
Regione konata vidinda?o kaj unu el siaj simboloj estas la urbodomo de la anta?e sendependa urbo
Bensberg
, kiu nun apartenas al Bergisch Gladbach. La konstrua?o, pri kiu la enlo?antaro ankora? nun disputas, estas origina mezepoka fortika?a ruino, en kiun la arkitekto
Gottfried Bohm
integrigis modernan administran konstrua?on, anstata? singarde resta?ri la ruinon. La sama arkitekto anka? desajnis la katolikan pre?ejon
Koro Jesua
en la urboparto
Schildgen
. La probable plej a?a konstrua?o de la urbo kaj distrikto estas la baptopre?ejo en urboparto
Refrath
. ?i konstrui?is inter la 10-a kaj 12-a jarcentoj kaj staras sur ruinoj de ligna pre?ejo el la 9-a jarcento. Anka? la apuda eta tombejo kun tre a?aj tombo?tonoj vidindas. En la ?efa katolika pre?ejo de la urbo,
St. Laurentius
, vidindas statuoj de sanktuloj el la jaro 1411 kaj la pre?eja trezoro, dum la ?efa protestanta pre?ejo konstrui?is dum 1776. En Bensberg menciindas la ?efa katolika pre?ejo
St. Nikolaus
, dum la ?efa protestanta kirko estas el la 20-a jarcento.
Pliaj vidinda?oj de la urbo estas la
kastelo Bensberg
,
kastelo Lerbach
kaj la
fortika?o Zweiffel
en urboparto
Herrenstrunden
(kvankam ?i-lasta ekde la jaro 2004 estas private posedata kaj ne plu publike alirebla), plus la urbodomo en la historia kerno de Bergisch Gladbach.
Centro de la kultura vivo estas la civitana domo
Bergischer Lowe
, kiu gastigas multajn teatra?ojn. La "pupteatra pavilono Bensberg" gastigas
marionetajn
teatra?ojn. Je muzeoj menciindas la regiona muzeo pri minado, metioj kaj komerco, la lerneja muzeo
Katterbach
kaj la papera muzeo
Dombach
.
Proksime de la urbo en la komunumo
Odenthal
situas la katedralo
Altenberger Dom
, kiu hodia? uzi?as kaj de la katolika kaj de la protestanta paro?oj.
Bergisch Gladbach estas la sola germana urbo kun du
kuiristoj
, kiuj la? la franca restoracia gvidilo
Guide Michelin
ricevis tri stelojn:
- Joachim Wissler
(restoracio
Vendome
en la grandhotelo
kastelo Bensberg
), kaj
- Dieter Muller
(en la hotelo de kastelo
Lerbach
).
Funkcias la kafejo
Kroppenberg
, kiu disponigas menuon kaj akceptas mendojn en Esperanto. En
2012
?i proponis sta?on por esperantistoj.
[1]
Plue, la regea kantisto
Jonny M
naski?is ?i tie.
[2]
Urboj en
Germanio
kun pli ol 100 000 lo?antoj
|
---|
1.000.000+
|
| |
---|
500.000+
|
|
---|
200.000+
|
|
---|
100.000+
|
|
---|
|