Aristotelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aristotelo
Persona informo
?ριστοτ?λη?
Naski?o -384
en Stagira , Chalkidian League
Morto -322
en ?alkido
Mortis pro naturaj kialoj ? sinmortigo vd
Mortis per enteropatio vd
Tombo Stagira vd
Etno grekoj vd
Lingvoj antikva greka vd
Lo?loko Ateno ? Ateno vd
Alma mater Akademio de Platono vd
Familio
Patro Nikoma?o vd
Gefratoj Arimneste ? Arimnestus vd
Edz(in)o Pitias vd
Amkunulo Herpilis vd
Infanoj Nikoma?o ? Pythias vd
Profesio
Okupo filozofo ? biologo ? kosmologo ? logikisto ? zoologo ? literaturkritikisto ? matematikisto ? etikisto ? epistemologo ? politika filozofo ? universala klerulo ? filozofo de lingvo ? verkisto ? astronomo ? geografo ? instruisto ? tutoro ? ontologiisto ? fizikisto vd
Laborkampo filozofio ? naturfilozofio vd
Verkado
Verkoj Politiko  ?
Etiko de Ni?omako  ?
Metafiziko  ?
Fiziko  ?
Organon ?
Pri Poetiko  ?
Politiko de Atenanoj ?
E?demonio  ?
Meteologio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Aristotelo , greke   Αριστοτ?λη? [ aristotel?ːs ] (naski?is en -384 en Stagira , mortis en -322 en ?alkido ) estis greka filozofo . [1]

Romia kopio en marmoro de greka bronza?o : busto de Aristotelo fare de Lisipo , ?. 330 a.K. La alabastra mantelo estas modernepoka.

Li kaj Platono metis la fundamenton de la okcidenta filozofio . Platono instruis Aristotelon kaj Aristotelo instruis Aleksandron la Grandan . En la 13-a jarcento Tomaso de Akvino nomis lin simple "La Filozofo", kaj Danto "la mastro de tiuj, kiuj scias". Cicerono diris, ke Aristotelo estas "rivero de fluanta oro". [2] E? hodia? lia verkaro pri etiko , politiko kaj poezio restas avangarda. Lia scienco nun estas malaktuala, sed e? ?i profunde formis la modernan sciencon. Scienco bazita sur observado kaj logika pensado, ekzemple, devenas de Aristotelo. La filozofia tradicio, kiu estas inspirata de la verkaro de Aristotelo estas nomata Aristotelismo .

Lia verkaro kovras multajn fakojn ? fizikon , biologion , zoologion , metafizikon , logikon , etikon , estetikon , poezion , teatron , muzikon , retorikon , lingvistikon , politikon kaj ?tatregosciencon ? kaj konstituas la unuan kompletan sistemon de la okcidenta filozofio. Tuj post la morto de Platono, Aristotelo lasis Atenon kaj, la? peto de Filipo la 2-a de Macedonio , i?is instruisto de Aleksandro la Granda komence de 343 a.K. [3]

Instruado de Aleksandro la Granda donis al Aristotelo multajn oportunojn kaj abundon da hava?oj. Li establis en la Liceo bibliotekon , kiu helpis en la verkado de liaj multnombraj libroj. La fakto, ke Aristotelo estis lerninto de Platono, kontribuis al lia iama vidpunkto rilate Platonismon , sed, post la morto de Platono, Aristotelo mer?i?is en empiriaj studoj kaj transiris de Platonismo al empiriismo . [4] Li kredis, ke la konceptoj de ?iuj popoloj kaj ?iuj ties scioj estis definitive bazitaj sur percepto . La pozicio de Aristotelo rilate natursciencon reprezentas la grundan fonon de multaj el liaj verkoj.

La rigardoj de Aristotelo pri fizika scienco profunde formis la mezepokan fakulecon. Ties influo etendi?is el Malfrua Antikveco kaj la Alta Mezepoko al la Renesanco , kaj ne estis anstata?ata sisteme ?is la epoko de la Klerismo , kiam aperis teorioj kiel la klasika mekaniko . Kelkaj el la zoologiaj observoj de Aristotelo, kiel la hektokotila (reprodukta) brako de polpo , ne estis konfirmataj a? refuzataj ?is la 19a jarcento . Liaj verkoj enhavas la plej fruan konatan formalan studon de logiko , kiu estis uzita en la 19a jarcento en la studo de moderna formala logiko.

En metafiziko , Aristotelismo profunde influis la Judo-Islaman filozofian kaj teologian pensaron dum la Mezepoko kaj la kristanan teologion , speciale pro la Novplatonismo de la prakristanismo kaj pro la skolastika tradicio de la Romkatolika Eklezio . Aristotelo estis bone konata inter mezepokaj islamaj intelektuloj kaj admirita kiel "la unua instruisto" (arabe: ?????? ???????).

Lia etiko, kvankam ?iam influa, akiris plinovigitan intereson per la moderna alveno de la virta etiko . ?iuj aspektoj de la filozofio de Aristotelo plu estas aktive studataj. Kvankam Aristotelo verkis multajn elegantajn trakta?ojn kaj dialogojn, oni supozas ke nur ?irka? unu triono de lia originala produktaro postrestis ?is nia tempo. [5]

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Elfosa?oj de la "Aristotela Lernejo" ?e Nausa en Mieza .

Aristotelo, kies nomo signifas "la plej bona celo", [6] naski?is en 384 a.K. en Stagiro , ?alkidiko , en norda periferio de Klasika Grekio , ?irka? 55 km (34 mejlojn) oriente de la nuntempa Tesaloniko . [7] Li estis filo de kuracisto Nikoma?o, kiu estis persona kuracisto de la re?o Amintas la 3a de Macedonio, kiu mortis kiam Aristotelo estis ankora? infano, pro kio Prokseno la Atarnea i?is lia prizorganto. [8] Kvankam malmultas informoj pri la infana?o de Aristotelo, li probable pasigis ioman tempon ene de la Macedonia palaco, kie faris siajn unuajn konektojn kun la Macedonia monarkio . [9]

Havante 17 a? 18 jarojn, en 367 a.K. li iris al Ateno por studi ?e la Akademio , la instruejo de Platono, [10] kaj restis tie dum la sekvaj du jardekoj. Li lasis Atenon en 348/47 a.K. La tradicia historio, pri lia eliro, registras ke li seniluzii?is kun la direktado de la Akademio post la kontrolo transiris al Spe?sipo, la nevo de Platono, kvankam eble li simple timis kontra?-macedoniajn sentojn kaj foriris e? anta? la morto de Platono. [11]

Platono (maldekstre) kaj Aristotelo (dekstre), detalo de La Lernejo de Ateno , fresko de Rafaelo . Aristotelo montras al la tero, reprezentante sian kredon en sciaro pere de empiria observado kaj spertado, dum li tenas kopion de sia Etiko de Nikomako en la mano, dum Platono indikas al la ?ielo, reprezentanta sian kredon en La Formoj , dum li tenas kopion de Timeo .

Aristotelo poste akompanis Ksenokraton al la kortego de lia amiko Hermias de Atarneo en Malgranda Azio. Tie li veturis kun Teofrasto al la insulo Lesbo , kie ili kune studis maran biologion dum du jaroj, nome botanikon kaj zoologion de la insulo. Aristotelo edzi?is al Pitias , kiu estis adopta filino a? nevino de Hermias. ?i naskis al li filinon, kiun ili nomis anka? Pitias. Tuj post la morto de Hermias, en 343 a.K. Aristotelo estis invitita de Filipo la 2-a por i?i edukisto de lia filo Aleksandro . [12] Li instruis Aleksandron dum tri jaroj en lernejo instalita de Filipo la 2-a en la Templo de Nimfoj de Mieza (Macedonio) . Dum tiu tempo li instruis ne nur al Aleksandro, sed anka? al du aliaj estontaj re?oj ? Ptolemeo kaj Kasandro. [13] Aristotelo kura?igis Aleksandron al orientaj konkeroj kaj lia sinteno al Persio estis sendube etnocentra. En unu fama ekzemplo, li konsilis al Aleksandro esti "estro por grekoj kaj despoto por barbaroj, por zorgi la unuajn kiel amikojn a? parencojn, kaj barakti kun la lastaj kiel bestoj a? plantoj". [14]

En 335 a.K. Aristotelo starigis en Ateno sian lernejon ? la Liceon . Aristotelo direktoris tie kursojn dum la venontaj 12 jaroj. Jam en Ateno, lia edzino Pitias mortis kaj Aristotelo enga?i?is kun Herpilis de Stagira, kiu naskis al li filon, kiun li nomigis honore al sia patro, Nikoma?o . La? Suido , li havis anka? eromenos (junan amaton) ? Palaifaton de Abidos. [15]

Oni supozas ke en tiu periodo en Ateno, inter 335 kaj 323 a.K., Aristotelo komponis multajn el siaj verkoj. [16] Li verkis plurajn dialogojn el kiuj nur fragmentoj postvivis. La verkoj estis postvivintaj en trakta?a formo kaj ne estis ?efe destinitaj por vasta publikigo; ?enerale oni supozas ke temas pri prelegaj helpiloj por liaj studentoj. Liaj plej gravaj trakta?oj estas Fiziko , Metafiziko , Etiko de Nikomako , Politiko , Pri animo kaj Poetiko .

Aristotelo ne nur studis preska? ?iujn fakojn eblajn je tiu tempo, sed anka? grave kontribuis al ili. En fiziko, Aristotelo studis anatomion , astronomion , embriologion , geografion , geologion , meteologion , fizikon kaj zoologion . En filozofio, li verkis pri estetiko , etiko , regado, metafiziko , politiko , ekonomiko , psikologio , retoriko kaj teologio . Li studis anka? edukadon, eksterlandajn kutimojn, literaturon kaj poezion . Liaj kombinitaj verkoj konstituas virtualan enciklopedion de la greka sciaro.

Busta skulpta?o de Aristotelo; en kopio de la epoko de la Romia Imperio (la 1a a? 2a jarcento p.K.) de perdita bronza skulpta?o fare de Lisipo .

?e la fino de la vivo, Aleksandro kaj Aristotelo separi?is pro la rilato de Aleksandro kun Persio kaj la persoj. En antikva epoko multaj suspektis, ke Aristotelo ludis rolon en la morto de Aleksandro, sed la sola pruvo estas nekredinda plendo farita ses jarojn post la morto. [17]

Post la morto de Aleksandro, la kontra?-macedona sento en Ateno revivi?is. La? iuj informoj en 322 a.K. Demofilo kaj E?rimedono la Hierofanto denuncis Aristotelon pro lia senpieco, [18] devigante lin fu?i al la patrinfamilia bieno en ?alkido . Oni citis liajn vortojn: "Mi ne permesos al la atenanoj peki dufoje kontra? filozofio" [19] [20] reference al la anta?a ju?o kaj ekzekuto de Sokrato . Li mortis en E?beo samjare pro naturaj kialoj, nomuninte sian studenton Antipatron la ?efa administranto de sia testamento , en kiu li petis esti enterigita apud sia edzino. [21]

Charles Walston asertas, ke la tombo de Aristotelo situas ?e la religia vojo inter ?alkido kaj Eretrio kaj enhavis tri skribilojn, sigelitan ringon kaj kelkajn terakotojn same kiel tion, kio estas supozata la teraj resta?oj de Aristotelo en la formo de kelkaj kraniaj fragmentoj. [22]

?enerale, la detaloj de la vivo de Aristotelo ne estas bone konataj. La biografioj de Aristotelo verkitaj en antikva tempo estas ofte spekulativaj kaj historiistoj interkonsentas nur pri malmultaj elstaraj punktoj. [23]

Aristotelo lispis kaj balbutis .

Verkaro [ redakti | redakti fonton ]

Aristotle Ethica Nicomachea (fragmento).

Kvankam lia instruisto estis Platono, Aristotelo kaj Platono estas historie la du polusoj de la okcidenta filozofio. Platono kredis je idealismo , do la mondo videbla, a?debla, tu?ebla, ktp, estas nur pala respegula?o de la vera realo de ideoj. Aristotelo atakis la idealismon de Platono interalie per sia tre grava verko, Metafiziko .

Etiko [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Etiko de Nikomako .

La verko Etiko esploras "kiel esti feli?a", la celo de la vivo la? Aristotelo. Li diras ke la feli?a homo estas la virta homo; ke ri?o, famo, honoro, ktp, estas bonaj nur ?ajne, ne vere. Do la libro estas ?efe pri virto . Virto, li diras, trovi?as ne en la ekstremo, sed en la mezo ? "la ora mezo". Ekzemple, en milito , la ekstremoj, timo kaj a?daco, detruas la soldaton; sed la mezo, kura?o, savas lin. Virto estas atingita kiam la racia parto de animo regas la malracian. Per da?ra praktikado tia regado fari?as kutimo de animo: "Ni fari?as justaj per justa agado, memregadaj per memregada agado, kura?aj per kura?a agado." Tia kutimo disvolvigita de praktikado estas nomita virto (en la greka, la vorto estas arete , kies lar?a signifo estas "boneco").

La kvar precipaj virtoj estas: prudento, memregado, kura?o kaj justeco.

Etiko anka? pritraktas amikecon kaj la bonecon de la intelekta vivo, kiu portas la plej altan feli?on la? la filozofo. La ideo ke la celo de vivo estas feli?o estis poste disvolvigita de Locke kaj Mill kiel radiko de iliaj filozofiaj konceptoj.

Politiko [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Politiko (Aristotelo) .
Eltira?o de la komenco de la libro 1-a de la “Politiko" de Aristotelo.

La Politiko (greke Τ? πολιτικ?) estas verko de Aristotelo pritraktanta la administradon de la poliso . ?i estas dividita en ok libroj, en kiuj la filozofo analizas la politikajn reala?ojn startante de la familio, taksata kiel baza nukleo de la socio, por transiri al la diversaj tipoj de konstitucio .

Centra estas la referenco al la naturo : la homo estas “politika animalo” ( politikon zoon ), kaj kiel tia li estas instigata de la naturo unui?i kun siaj similuloj por formi komunumojn. [24] Malsame ol Antifonto kaj aliaj filozofoj, la? kiuj la poliso limigas per siaj le?oj la naturon de la homo, la? Aristotelo la ?tato respondas al la naturaj bezonoj de la individuo kaj “?iu ?tato estas komunumo ( koinonia ) kaj ?iu komunumo konstitui?as cele de bono”. [25] La “bono” strebita de la ?tato , kiel komunumo plej granda kiu entenas ?iujn komunumojn, identigeblas kun tiu pri kiu parolas la ' Etiko al Nikomako . [26]

Gravas substreki ke, malsame ol ?e Platono , la? Aristotelo politiko havas iom da a?tonomio rilate filozofion, nome ne nur la filozofo kapablas regi-estri-gvidi la ?taton, sed anka? komunaj sa?uloj povas posedi tiun karismon. [27]

En Politiko li pritraktas la idealan civiton (komparu la Respubliko -n de Platono kaj la Civito de Dio -n de A?gusteno ). Aristotelo komparas la multajn formojn de civito en Antikva Grekio . Li vidas politikon kiel lukto inter la ri?uloj kaj la malri?uloj : kiam la ri?uloj a? malri?uloj havas tro multe da potenco, la civito ne bone servas ?iujn kaj poste ruini?as en milito a? renverso. La plej bona civito servas al amba?: la malri?uloj (?ar ili estas la plimulto de piedoj) kaj la ri?uloj (?ar ili estas la plimulto de mono kaj rimedoj). Foje Aristotelo sonas kiel Markso a? Orwell .

Organo [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aristotela logiko .
"Aristotelo" de Francesco Hayez (1791?1882).

Liaj verkoj pri logiko - Kategorioj , De Interpretado , Anta?a Analitiko , Posta Analitiko , Temoj kaj Sofismaj Refutoj ? estas are konata kiel la Organo ( greke   οργανον : ilo, instrumento). En la 17-a jarcento , Bakono plue disvolvis la ideojn de Aristotelo pri logiko en sia verko, la Nova Organo , helpinte fondi modernan sciencon.

En la Organo Aristotelo diris, interalie, ke ?iu a?o havas esencon kaj akcesora?ojn. La esenco estas tio, kio apartenas al ?i la? difino. Ekzemple, homo estas, la? difino, racia animalo , tial lia animaleco kaj racieco apartenas al li kiel parto de lia esenco. Akcesora?oj, aliflanke, estas eco de a?o kiu ne apartenas al ?ia difino a? esenco. Ekzemple, la alteco a? koloro de homo estas akcesora?oj. Mi estas homo, se mi estas blanka a? nigra, alta a? malalta, ktp.

Aristotelo anka? diris ke ?iu a?o estas klasigebla hierarkie. ?iu fizika a?o a? substanco apartenas al klaso, kiun Aristotelo nomis ?ia speco kaj al superklaso a? ?ia genro. Ekzemple, homo kaj ?evalo amba? apartenas al la genro " animalo ", kaj al siaj specoj, "homo" kaj "?evalo". La speco devenas de la genro per diferenco. La diferenco de la speco "homo" de la ?enro "animalo" estas la eco de racieco.

La aristotela dialektiko reprenas serion da teknikoj, kiuj estis uzitaj de Platono kaj almena? de parto de la Akademio rilate la ideojn, limigante la objekton de tiuj teknikoj al la solaj universalaj konceptoj. Inter tiuj teknikoj elstaras la metodo de la divido, utiligita de Platono por alveni al la difino de ?iu ideo kaj al malkovro pri la rilatoj de partopreno inter ideo kaj ideo. Tiu metodo estis utiligata de Aristotelo reference ne al la ideoj, sed al la universalaj konceptoj. Spure de tiu metodo, por difini ideon (a? koncepton), necesas enskribi tiun koncepton en ideo-amplekso pli vasta kaj subdividi tiun lastan inter serio da karakterizaj notoj, ?is obteni amplekson kiu havu la saman vastecon de la objekto difinota. Ekzemple, volante difini la “homon”, oni povas starti el la koncepto de "vivanto" kaj subdividi la vivantojn" en " bestoj " kaj vegetaloj ; agnoskinte, krome, ke la homo estas besto, dividi la bestojn en " birdoj ", "akvuloj" kaj "teruloj"; tial, post plua divido de la "teraj bestoj" en " kvarpieduloj " kaj " dupieduloj ", kaj rekoninte ke la amplekso sugestita de tiu lasta dispartigo identi?as kun la amplekso de la homoj, aserti ke la difino pri homo estas "tera dupieda besto". Aristotelo asertas ke la difino esti?as pere de proksima genro kaj specia diferenco .

Posta Analitiko [ redakti | redakti fonton ]

Aristotelo fidis sian sensojn. En Posta Analitiko , la plej facila verko el la Organo , li argumentis ke scienco estas konstruita el aksiomoj (memevidentaj, anta?supozitaj asertoj) per racio kaj senso : per senso ni akiras faktojn, kaj per racio ni pensas logike pri tiuj ?i faktoj. Sed tio logike maleblas komenci sen aksiomoj, kiuj servas kiel radiko a? fundamento.

La produkto de tia procedo estas kampo de scio a? scienco. Tio tre similas al la moderna scienco , kiu tamen ne naski?is ?is Galileo aldonis eksperimentadon kaj matematikon al la aristotela ideo de scienco.

Fiziko [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aristotela fiziko .
Aristotelo portretita en Nurenberga Kroniko (1493).

En Fiziko li klarigas sian fizikon , precipe pri movo kaj ?an?o kaj kiel tio okazas. ?i enhavas tre interesan diskuton pri senlimeco kaj hazardo .

La? Aristotelo, ?io kreita havas kvar ka?zojn: la materia, fina, efika, kaj idea. Ekzemple, ka?zoj de tablo estas:

  • materia ka?zo: ligno , najlo , gluo , ktp;
  • idea ka?zo: la ideo pri tablo en la menso de la ?arpentisto ;
  • efika ka?zo: la mano de la ?arpentisto;
  • fina ka?zo: por havi meblon por man?i, kartludi, ktp.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aristotelaj kvar ka?zoj .

Platono diris, ke la sola ka?zo estas la idea; modernuloj kutime diras ke la sola ka?zo estas la efika; Aristotelo diris ke ?iuj kvar estas ka?zoj. El la kvar ka?zoj, tre trompema por la moderna menso estas la fina ka?zo.

Surbaze de siaj ideoj de ka?zo kaj senlimeco, Aristotelo konkludis ke ekzistas unusola ?iopova Dio kiu kreis la universon. Tio estis malkutima ideo por la pagana (anta?kristana) epoko. Lia pruvo, kiun Tomaso de Akvino prenis kaj profundigis, skize aspektas tiel:

  1. Efektiva senlimeco en realo estas malebla.
  2. Tial la ?eno de efikaj ka?zoj ne estas senlima.
  3. Tial devas esti unu sola unua efika ka?zo.
  4. ?i tiu estas la Unua Moviganto a? Dio.

Aristotelo proponis la kvinan elementon ? etero ? aldone al la kvar proponitaj pli frue de Empedoklo .

  • Tero , kiu estas malvarma kaj seka; ?i korespondas al la moderna ideo de solido .
  • Akvo , kiu estas malvarma kaj malseka; ?i korespondas al la moderna ideo de likvo .
  • Aero , kiu estas varma kaj malseka; ?i korespondas al la moderna ideo de gaso .
  • Fajro , kiu estas varma kaj seka; ?i korespondas al la modernaj ideoj de plasmo kaj varmo.
  • Etero , kiu estas la dia substanco kiu formas la ?ielajn sferojn kaj la ?ielajn korpojn (steloj kaj planedoj).

Metafiziko [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Metafiziko (Aristotelo) .
Bildo reprezentanta Aristotelon.

La scienco , kiun pritraktas la verkaro nin atinginta sub la titolo “Metafiziko”, estis nomata de Aristotelo “filozofio unua” kaj difinita de la filozofo mem kiel "scienco pri la Esto kia Esto" . La esprimo “kia” signifas koncerne la aspekton de . Tial, la ontologio (scienco pri la esto) estas la scienco, kiu studas la eston ?ar tia kaj ne havas kiel objekton apartan eston, sed la aspektojn fundamentajn kaj komunajn al la tuta realo. Do, se la matematiko studas la eston kiel kvanton kaj la fiziko la eston kiel movon, nur la metafiziko studas la eston kiel eston.

La scienco (σοφ?α, eld. "sofia") estas la? Aristotelo la individuigo de la ka?zoj kaj de la principoj rilate al la esto (= ?iu ajn a?o “kiu estas”), la unuaj ka?zoj eltiritaj estas tiuj kvar:

  • Formala: la formo de la a?o (la stato de la a?o, la materio konstituanta la a?on)
  • Materia a? Substrata: la materio el kiu estas farita (la materio je kiu la esta?o estas konstituita)
  • Mova a? Efika : kio provokas la fari?on (tio kio produktas la ?an?i?on de la stato de la a?o)
  • Cela: la celo al kiu tendencas la a?o (la fina celo al kiu la a?o estas destinita).

La metafiziko ?ar scienco de la esto kia esto (vidu supre) ser?os do la ka?zojn kaj la principojn de la esto (= de tio kio estas); jen do kial la metafiziko fondas la plej gravan de la filozofiaj disciplinoj, la ontologion = parolado pri la esto).

Poetiko [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Poetiko (Aristotelo) .

La Poetiko a? Pri Poetiko (Περ? Ποιητικ??) estas verko de Aristotelo verkita en la 4-a jarcento a.n.e., inter la fondo de lia lernejo en Ateno , en la jaro 335 a.n.e., kaj lia definitiva foriro de la urbo, en la 323 a.n.e. ?ia ?efa temo estas la stetika meditado tra la karakterizado kaj priskribo de la tragedio . Aristotelo proponis sin paroli ≪pri la poezia arto en si mem kaj pri ?iaj formoj, de la potenceblo kiun havas ?iu el ili, kaj kiel oni devas komponi la intrigojn por ke la poezia kompona?o estu bela≫. [28] ?

?ajne, la verko estis komponita origine per du partoj: [29] ? unu unua libro pri tragedio kaj epopeo , kaj ebla dua libro pri komedio kaj jambo , kiu ?ajne perdi?is, eble dum la Mezepoko , kaj pri kiu oni scias nenion.

Esence, la Poetiko konsistas je laboro difini kaj karakterizi tragedion kaj aliajn imitartojn. Kun tiuj konsideroj aperas aliaj, malpli disvolvigitaj, pri historio kaj komparo kun poezio (nome artoj ?enerale), prilingvaj konsideroj kaj aliaj pri "mimezo".

De Animo [ redakti | redakti fonton ]

Aristotelo en De Animo diris ke la homa animo havas tri partojn: la vegetala animo, kiu nutras kaj kreskas; la sensa animo kiu movas sian korpon kaj sensas; kaj la racia animo kiu pensas. Plantoj havas nur la vegetalan animon; animaloj havas la vegetalan kaj sensan, sed nur homo havas ?iujn tri animojn .

Aliaj verkoj [ redakti | redakti fonton ]

Antikva romia mozaiko kiu montras Aristotelon. La Rom-?ermana Muzeo . Kolonjo , Germanio .

Aristotelo rigardis la teron ? kaj ?ion sub la luno ? kiel lokon tre difekteman kaj almena? ?aosan, lokon de ?an?o kaj morto, dum la ?ielo estas loko sen?an?ebla, eterna, paca, perfekta. ?i tiu mondbildo grave influos la menson de la Okcidento inter 1100 kaj 1600.

La? Aristotelo, la tero estas formita de kvar elementoj: tero, akvo, aero, fajro. Tero estas la plej peza kaj tial altiri?as al la centro de la universo, al la Tero mem. Akvo estas pli malpeza ol tero, sed pli peza ol la aliaj elementoj, do ?i loki?as inter la tero kaj aero. Simile, aero estas pli malpeza ol akvo, kaj fajro la plej malpeza. La ?ielo ? la suno, steloj, ktp ? estas farita el kvina elemento ne?an?ebla, kiun li nomis kvintesenco .

Aristotelo anka? verkis pri biologio , logiko , poezio , retoriko , vetero kaj astronomio .

Post morto [ redakti | redakti fonton ]

Aristotelo kreis multajn verkojn, konataj nur el ampleksa listo de lia verkaro. La? la listo, nur unu el liaj verkoj ne estis perdita. Ekzemple, li verkis dialogojn en la stilo de Platono, sed neniu el ili konservi?is. Plejparte la verkoj, kiujn oni efektive havas, estas notoj de prelegoj skribitaj de liaj studentoj kaj, en la 1-a jarcento a.K. , redaktitaj de Androniko de Rodoso . Aristotelo verkis en la greka , en bona stilo, sed la verkoj kiujn oni havas estas en lingva?o kruda kaj skiza.

La peripatetisma skolo estis filozofia cirklo de la Antikva Grekio. Esence, ?i sekvis la instruojn de sia fondinto Aristotelo. ?iaj estas nomitaj peripatetistoj (περιπατητικο?), do promenantoj .

En la 7-a jarcento , la araboj konkeris Egiption kaj trovis la verkojn de Aristotelo. Ili ?atis la sciencon de Aristotelo, sed lia filozofio defiis islamon . La islamaj filozofoj Aviceno kaj Averoso penis akordigi la filozofion de Aristotelo kun sia religio, sed ilia skolo de falsafismo plejparte fiaskis sintezi Aristotelon kun islamo.

Dume, la Okcidento inter 500 kaj 1100 forgesis Aristotelon, spite al la traduko de Boetio , sed poste retrovis lin en la 12-a jarcento en araba traduko en Hispanio . Tio estis pensobombo por kristanismo , simile al la posta teorio de Darvino . Sed post du jarcentoj, la kristana E?ropo plejparte sorbis la penson de Aristotelo, precipe per la verkoj de Sankta Tomaso de Akvino , kiu sukcese sintezis la kristanan kaj aristotelan pensarojn forme de tomasismo . Tiu lasta estis formulita filozofie en lia Summa theologica kaj poezie en La Dia komedio de Danto . Per la sintezo, la ideoj de Aristotelo fari?is la fundamento de la moderna scienco.

Liaj ideoj en fiziko kaj logiko ne estis superitaj ?is Galilejo kaj Bakono en la 17-a jarcento ; en biologio ? ?is Darvino en la 19-a jarcento . Liaj verkoj pri politiko , etiko kaj poezio restas avangardaj.

Konceptoj [ redakti | redakti fonton ]

Ju?o [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ju?o (filozofio) .
Aristotelo la? manuskripto de sia Historia naturalis ( 1457 ).

La logiko la? Aristotelo estas sciobjekto kiu okupi?as pri propozicioj asertantaj (a? deklarantaj) kaj havas kiel objekton la komunan formon de ?iuj sciencoj, nome la pruva-dedukta procedo a? la variaj rezonadaj manieroj kiujn ili utiligas. Rilate tiujn eblas certece determini ?u ili estas veraj a? malveraj utiligante la intuiciajn kapablojn de onia intelekto doni universalan kaj objektivan fundamenton al la silogismoj , nome ?uste al tiuj logikaj propozicioj esprimitaj deduktforme . Tiamaniere oni alestigas sciencon kiu, la? Aristotelo, estas anta?prepara al ?iu formo de aparta scio. La frazoj-esprimoj deklarantaj diras ion rilate la realon kaj oni ilin povas kompari kun tiu lasta. Arristotelo klasis du eblajn ju?ojn surbaze de du variabloj:

  • la " kvanto " (al kiu referencas la universalaj a? partaj ju?oj;
  • la " kvalito " (al kiu referencas tiuj asertaj kaj malasertaj).

El tio devenas kvar eblaj ju?oj:

  1. universalaj asertaj;
  2. universalaj malasertaj;
  3. partaj asertaj;
  4. partaj malasertaj.

Inter tiuj tipoj de ju?o krei?as specifaj rilatoj, kiuj dependas de sia formala strukturo . La rilatoj ekzistantaj inter la kvar tipoj de ju?o povas esti:

  1. oponaj rilatoj: la du propozicioj sin ekskludas (se unu estas vera, do la alia estas malvera): sed eblas ke amba? estas malveraj);
  2. suboponaj rilatoj: la du propozicioj povas esti amba? veraj sed ne povas esti amba? malveraj (se mi asertas ke iuj homoj estas blankaj, tio ne ekskludas la eblecon ke iuj homoj estas alikoloraj);
  3. subalternaj rilatoj: la du propozicioj estas ligitaj inter si, nome la parta propozicio estas ligita al tiu universala: la vero de la universala implicas la veron de tiu parta, sed ne veras la kontra?o (ekzemple, se mi diras ke "?iuj homoj estas blankaj", rezultos vera anka? la parta propozicio "iuj homoj estas blankaj"; sed male se mi asertas ke "iuj homoj estas blankaj", ne ?ustas aserti ke "?iuj homoj estas blankaj", ?ar ne eblas ke aliaj homoj estas alikoloraj);
  4. kontra?diraj rilatoj: la du propozicioj sin reciproke ekskludas, nome unu propozicio rezultos vera kaj la alia malvera. La malvereco de unu el ili implicas la veron de la alia a? inverse. Temas pri la principo de nekontra?diro . [30]

Korespondismo [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Korespondismo .

Oni povas difini korespondismon (a? korespondisman teorion de la vero) kiel gnoseologia teorio, en kiu estas subtenate ke la menso reflektas, sen substancaj modifoj, tion kio ekzistas ekstere de ni. Aristotelo povas esti konsiderata la plej grava filozofo de tiu pensmovado, ?ar la homa menso, la? tiu greka filozofo, devas, ?e la fino de la procedo de abstraktado , veni al la kompreno pri la substanco kiel formo , nome pri tio kio determinita realo devas necese esti.

En Esperanto aperis [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Ke tiuj nedisputataj datoj (la unua duono de la Olimpia jaro 384/383 a.K., kaj en 322 tuj anta? la morto de Demosteno ) estas ?ustaj estis montrita jam de August Boeckh ( Kleine Schriften VI 195); por plia diskuto, vidu Felix Jacoby ?e FGrHist 244 F 38. Ingemar During, Aristotle in the Ancient Biographical Tradition, Goteborg, 1957, p. 253.
  2. Cicero, Marcus Tullius (1874) [106?43 BC]. "Book II, chapter XXXVIII, §119". In Reid, James S. The Academica of Cirero. London: Macmillian and company. " veniet flumen orationis aureum fundens Aristoteles ", (Google traduko: Aristotle will come pouring forth a golden stream of eloquence )
  3. Bertrand Russell, A History of Western Philosophy (Historio de okcidenta filozofio), Simon & Schuster, 1972 .
  4. Barnes, Jonathan (1995). "Life and Work" (Vivo kaj laboro). The Cambridge Companion to Aristotle. Cambridge University Press. p. 16. ISBN 978-0-521-42294-9 .
  5. Barnes 1995, p. 9.
  6. Campbell, Michael. Behind the Name: Meaning, Origin and History of the Name "Aristotle". Behind the Name: The Etymology and History of First Names (Malanta? la nomo: la etimologio kaj historio de la unuaj nomoj). www.behindthename.com. [1] Alirita la 12an de Aprilo 2017.
  7. McLeisch, Kenneth Cole (1999). Aristotle: The Great Philosophers. Routledge. p. 5. ISBN 0-415-92392-1 .
  8. "Biography of Aristotle". Biography.com. [2] Alirita la 12an de Aprilo 2017.
  9. Anagnostopoulos, G., "Aristotle's Life" in A Companion to Aristotle (Blackwell Publishing, 2009), p. 4.
  10. Blits, Kathleen C. (1999-04-15). Aristotle: Form, function, and comparative anatomy (Aristotelo: formo, funkcio kaj kompara anatomio). The Anatomical Record. 257 (2): 58?63. doi:10.1002/(SICI)1097-0185(19990415)257:23.0.CO;2-I. ISSN 1097-0185.[eksa ligilo]
  11. Carnes Lord. Introduction to The Politics by Aristotle (Chicago: University of Chicago Press, 1984).
  12. Bertrand Russell, A History of Western Philosophy, Simon & Schuster, 1972.
  13. Peter Green, Alexander of Macedon, University of California Press Ltd. (Oxford, England) 1991, pp. 58?59
  14. Peter Green
  15. William George Smith, Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology, vol. 3, p. 88 Arkivita la 28an de Junio 2008 ?e Wayback Machine. [3] Alirita la 13an de Aprilo 2017.
  16. Bertrand Russell.
  17. Peter Green, Alexander of Macedon , University of California Press Ltd. (Oxford, England), 1991, p. 460.
  18. (2013) “Athenian impiety trials: a reappraisal”, Dike  (16), p. 72?73 . doi : 10.13130/1128-8221/4290 .  
  19. Jones, W. T.. (1980) The Classical Mind: A History of Western Philosophy . Harcourt Brace Jovanovich, p. 216 . ISBN 0-15-538312-4 .
  20. Vita Marciana 41, cf. Eliano Varia historica 3.36, Ingemar During, Aristotle in the Ancient Biographical Tradition , Goteborg, 1957, T44a-e.
  21. Aristotle's Will , Aufstieg und Niedergang der romischen Welt de Hildegard Temporini, Wolfgang Haase.
  22. Vidu The Politics of Aristotle (La politiko de Aristotelo) tradukita de Ernest Barker, Oxford: Clarendom Press, 1946, p. xxiii, noto 2, kiu referencas al Corpus Inscriptionum Graecarum , vol. xii, fasc. ix, s.v. Eretria.
  23. See Shields, C., "Aristotle's Philosophical Life and Writings" en The Oxford Handbook of Aristotle ( Oxford University Press , 2012), pa?oj 3-16. During, I., Aristotle in the Ancient Biographical Tradition (Goteborg, 1957) estas kolekto de antikvaj biografioj de Aristotelo.
  24. Politiko I, 2, 1253a
  25. Politiko I, 1, 1252a
  26. E. Berti, Il pensiero politico di Aristotele , Laterza, Roma-Bari 1997, p. 15
  27. E. Berti, Il pensiero politico di Aristotele , Laterza, Roma-Bari 1997, p. 97
  28. Poetiko 1, 1447, 8-10
  29. Estas polemiko inter fakuloj ?u Aristotelo verkis duan libron prie. Kurioza?o estas ke tiu hipoteza libro estas la kerno de la intrigo en la romano Il nome della rosa de Umberto Eco
  30. Bazi?inte sur tiu principo Karl Popper ellaboris la principon de malpruvebleco , la? kiu se du propozicioj oponas inter si kaj unu el ili rezultas vera, la alia certe estas malvera.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Bibliografio (angle) [ redakti | redakti fonton ]

  • Barnes, Jonathan (1995). "Life and Work". The Cambridge Companion to Aristotle. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-42294-9 .
  • Gambra, J. M.; Oriol, M. (2008). Logica aristotelica. Madrid: Dykinson.
  • Jori, Alberto. (2003). Aristotele, Milano: Bruno Mondadori Editore (Prize 2003 of the "International Academy of the History of Science") ISBN 88-424-9737-1 .
  • Lloyd, G. E. R. (1968). Aristotle: The Growth and Structure of his Thought. Cambridge: Cambridge Univ. Pr., ISBN 0-521-09456-9 .
  • Maso, Stefano (Eld.), Natali, Carlo (Eld.), Seel, Gerhard (Eld.). (2012) Reading Aristotle: Physics VII.3: What is Alteration? Proceedings of the International ESAP-HYELE Conference, Parmenides Publishing. ISBN 978-1-930972-73-5
  • Parry kaj Hacker, 1991. Aristotelian Logic. State University of New York Press.
  • Owen, G. E. L. (1965c). "The Platonism of Aristotle". Proceedings of the British Academy. 50: 125?150. [Represita en J. Barnes, M. Schofield, kaj R. R. K. Sorabji, eld.(1975). Artikoloj pri Aristotelo Vol 1. Science. London: Duckworth 14?34.]
  • Strauss, Leo (1964). "On Aristotle's Politics", in The City and Man, Chicago; Rand McNally.
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.