Airbus A380

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Airbus A380

Airbus A380 de Airbus , 2007.
Tipo: Pasa?eraviadilo
Fabrikanto: Airbus
Unua flugo: 27-an de aprilo   2005
Enkonduko: 25-an de oktobro   2007
Produktperiodo: ekde 2004
Produktkvanto: 89 (oktobro 2012) [1]
v ? d ? r

La Airbus A380 estas kvarmotora, lar?korpa pasa?eraviadilo de Airbus . A380 eblas transporti maksimume 853 personojn kaj flugi senhalte 15 400 kilometrojn (9 600 mejlojn) kun kruza rapido de M 0,85. La aviadilo estas konstruata en E?ropunio , ?efe en Francio , Germanio , Britio kaj Hispanio .

Prilaboro [ redakti | redakti fonton ]

Celoj kaj komencoj [ redakti | redakti fonton ]

Je la fino de la 1980-aj jaroj Airbus eklaboris pri la koncepto de granda aviadilo, kiu estus konkurado de Boeing 747 . Dum du jaroj la projekto estis sekreta kaj estis publike anoncita en 1990 . En 1993 Airbus kune kun Boeing lan?is merkatstudadon por certigi, ke tiel grandaj pasa?eraviadiloj estos bezonataj. Tiu ago anka? celis kreadon de partnereco [2] , sed post du jaroj Boeing forlasis la projekton.

?efa celo de la evoluigo de A380 estis ne la pligrandigo de la pasa?ernombro (kiu ja restriktas la uzeblecon al tre dezirataj konektoj), sed la minimumigo de la transportkostoj je pasa?ero per kilometro. Tiucele oni la?eble reduktis la mason per uzo de malpezaj materialoj. Planite estis, ke A380-aviadilo tutplena konsumu 15% malpli ol Boeing 747-400 [2] . Malgra? sia grandeco A380 estu startkapabla en ?iuj flughavenoj ta?gaj por ?istiamaj grandkapacitaj aviadiloj.

Produktado [ redakti | redakti fonton ]

Skema mapo montranta vojoj de transporto de partoj de A380.

La loko de fina muntado de A380 estas la halo de Jean-Luc Lagardere en franca urbo de Tuluzo . Partojn de aviadilo liveras produktantoj de multaj landoj. Plej grandaj partoj estas produktataj en E?ropo: eroj de fuzela?o en Hamburgo , flugiloj en Bristolo kaj Broughton en Britio, empeno en Kadizo . Por ebligi transportadon de tiuj partoj al Tuluzo, estis kreita speciala vojplano (Itineraire a Grand Gabarit). Pro tio estis konstruitaj specialaj barkoj. ?ipoj kaj havenoj, jam ekzistantaj vojoj devis esti plilar?igitaj [3] . La efiko de la vojo ebligas produkti kvar A380 monate [4] .

Prezentado kaj la unua flugo [ redakti | redakti fonton ]

La publika prezentado de Airbus A380 okazis la 18-an de januaro   2005 . Partoprenis el ?i pli ol 5000 personoj, inkluzive reprezentantojn de landoj partoprenantaj en produktado: Tony Blair (Britio), Jacques Chirac (Francio), Jose Luis Rodriguez Zapatero (Hispanio) kaj Gerhard Schroder (Germanio) [5] .

La unua testa flugo kelkfoje estis prokrastita kaj okazis la 27-an de aprilo 2005 de la 10:29 ?is la 14:23 (MEST). La aviadilon pilotis Jacques Rosay, ?efa testpiloto de Airbus. Krom li, en aviadilo estis la dua piloto, mekanikisto kaj tri in?enieroj. La ?ar?o estis akva balasto kaj variaj mezuriloj. Startejo estis la aerodromo de Tuluzo , kiu ?e suda/okcidenta vento permesas starton nur direkte al la urbo Tuluzo, kion oni ne permesis pro sekurecaj kialoj. Tial necesis atendi alian venton.

Testoj [ redakti | redakti fonton ]

Kvin A380 estis konstruitaj por provoj. Post la unua flugo komenci?is intensaj testoj. La 1-an de decembro   2005 la aviadilo plon?ante atingis sian maksimuman rapidon, 0,96 M [6] . La unua transatlantika flugo okazis la 10-an de januaro   2006 al Medellin . El tie A380 flugis al Bogoto por testi funkciado de motoroj en grandaltecaj flughavenoj. La 6-an de februaro   2006 ekis testoj en kondi?oj de ekstrema malvarmo en Ikaluito en norda Kanado [7] .

Sekurecaj defioj [ redakti | redakti fonton ]

La komplete dueta?a arkitekturo de A380 ka?zis specialan problemon: la? sekurecaj reguloj necesas, ke la kriz-okazaj evakuaj glitejoj funkciu anka?, se la anta?a radoaro de la aviadilo rompi?as a? ne funkcias. Tiuokaze la malanta?aj radoj levas la malanta?ajn pordojn tre alten.

Alia defio estis, ke necesas evakuado de ?iuj pasa?eroj dum 90 sekundoj, e? se duono de la pordoj estas neuzebla. Pro tio ne eblis ?isfine eluzi la disponeblan spacon por pasa?er-se?oj.

Mendoj [ redakti | redakti fonton ]

La unua aviad-kompanio, kiu ricevis A380 aviadilojn, estis Singapore Airlines (en 2007 ). Karga versio, nomata A380-800F , estis mendita de usonaj ekspedaj servoj FedEx kaj UPS . Pro malfrui?o de la produktado de la pasa?era versio, prilaboro de la karga aviadilo estis suspendita.

Observate kaj video-registrate de alia aviadilo, A380-001 komence flugis proksime de la aerodromo kun radoj eksterigitaj kaj post duona horo ekiris al mezdistanca flugo la?longe de Pireneoj .

Specifa?o [ redakti | redakti fonton ]

Diametroj
A380-800 [8]
Longo 72.72m (238 ft 7in)
Alto 24.09m (79 ft 1in)
Enverguro 79.05m (261 ft 8in)
Maso
Maksimuma Ekfluga Maso
(MTOW)
575t (1,272,000 lb)
Maksimuma Surteriga Maso
(MLW)
394t (1,268,000 lb)
Povumo
Transporta kapableco 544 pasa?eroj
(maks. ~853 pasa?eroj)
Povejo Kvar GP 7200
a? RR Trent 900
Maksimuma operaciada
Ma?a nombrilo (Mmo)
Ma?o 0.89
(950 km/h, 513 kn)
Flugdistanco 15,200 km (8,200 nm)

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Mendoj kaj liveroj Arkivigite je 2014-11-21 per la retarkivo Wayback Machine , spreadsheet . Airbus, oktobro 2012.
  2. 2,0 2,1 (2005) Airbus A380: Superjumbo of the 21st Century . Zenith Press. ISBN 978-0-7603-2218-5 .
  3. " Itineraire a grand gabarit ", IGG.FR . Kontrolita 1-a decembro 2012. ( france )
  4. " Towards Toulouse ", Flight International , 20-a de majo 2003. Kontrolita 1a de decembro 2012. ( angle ) [ rompita ligilo ]
  5. " El triunfo de Europa - A380 ", Elmundo.es , 17-a de januaro 2005. Kontrolita 1a de decembro 2012. ( hispane )
  6. " A380 powers on through flight-test ", Flight International , 20-a de decembro 2005. Kontrolita 12-a de februaro 2013. ( angle )
  7. " Airbus tests A380 jet in extreme cold of Canada ", MSNBC , 8-a de februaro 2006. Kontrolita 12 de februaro 2013. ( angle )
  8. [ Informpa?o pri A380, Airbus angle . Arkivita el la originalo je 2017-06-22. Alirita 2017-08-19. Informpa?o pri A380, Airbus angle ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]