Cionismo
(
hebree
???????
, Tsiyonut,
arabe
??????????
, al-Sahy?n? "la?
Ciono
") estas
juda
nacia
movado esti?inta en la dua duono de la
19-a jarcento
kun la celo starigi propran judan ?taton en la regiono, kiun la judoj tradicie nomas "la lando Israelo", sed kiu estis konata anka? sub la nomo
Palestino
[1]
. La vorton elpensis en
1890
la juda viena ?urnalisto
Nathan Birnbaum
. ?i tiu movado gvidis al la krei?o de la nuntempa ?tato
Israelo
.
La
cionismo
esti?is inter la judoj de la e?ropa
diasporo
. ?i proponis krei judan ?taton en
Palestino
, kie judoj povus trovi liberecon de persekutoj kaj diskriminacio. Oni elektis la landon ?ar tiu estis la loko kie origine naski?is la koncepto de juda popolo, en la periodo inter la jaro 1300 A.K. ?is la detruo de la
Dua Templo
. La plejmulto de la judoj elmigris de Palestino post la
Romia
konkero, anta? preska? du mil jaroj. Tamen, ne ?iuj judoj foriris, kaj de tiam ?is nun preska? ?iam ekzistis judaj komunumoj en la regiono kaj en la lando mem. En la
juda religio
kaj kulturo travivis la ideo ke
tiu lando estas sankta
. La? la juda religio, post la
veno
de la
Mesio
, ?iuj judoj retrovi?os tie. La pre?oj kiujn judoj recitas por
Jom Kippur
kaj
Pesa?o
fini?as kun la frazo "venontjare en
Jerusalemo
", kaj la? la
juda religia le?o
,
Alija
(la migrado al
Israelo
) estas
micvo
, bona ago por judoj. Dum la
Mezepoko
, estis kazoj de famaj judoj kiuj migris al la Lando de Israelo kun siaj sekvantoj. Tamen, oni devas diri ke ?is la alveno de la Cionisma Movado, preska? ?iuj judoj trans la mondo ne pensis efektive migri al la Lando de Israelo, sed ver?ajne vidis la aferon nur en metafora maniero.
De ?ia komenco, cionismo ne estis homogena. ?iaj pensuloj, gvidantoj kaj partioj estis malsamaj inter si kaj e? kontra?diraj. La tiamaj cirkonstancoj, kune kun la sopiro reveni al la praula patrujo, kondukis al kompromisoj kaj koncesioj por komuna kultura kaj politika celo.
La cionisma movado evoluis en la
19-a jarcento
, kiel respondo al e?ropa
antisemitismo
, kaj pli ?enerala al la revivigo de la
naciismo
. Kvankvam ?ia bazo estis iusence religia, ?i estis proponita unue de laikaj, integritaj kaj foje e? asmilitaj judoj, kiuj estis influitaj de la ideoj de moderna
naciismo
. Unu el la decidaj personoj de cionismo estis
Theodor Herzl
; tamen li ne estis ?ia fondinto (kiel li estas fojfoje
misnomata
); fakte, la ideo, ke judoj remigru al Palestino jam ekzistis anta?e. La germana-juda filozofo
Moses Hess
, en sia libro "Romo kaj Jerusalemo: la lasta nacia demando" publikigita en
1862
alvokis, ke judoj kreu en Palestino socialisman ?taton bazitan sur kampara laboro. En
1882
, grupo da rusaj judoj migris al Palestino, danke al la helpo de judaj filantropoj kiel
Montefiore
kaj
Rotschild
, por eskapi de pogromoj en sia lando. ?i tiu migrado estas konsiderata la "unua
alija
" de modernaj israelanoj. En
1896
, la
a?stra
-juda ?urnalisto Theodor Herzl verkis kaj publikigis libreton nomatan
"Der Judenstaat"
("
La Juda ?tato
"), en kiu li propagandis la cionisman ideon. Herzl poste fondis la
Mondan Cionisman Organiza?on
, kies unua kongreso okazis en
Bazelo
en
1897
.
Alternativaj proponoj por la starigado de juda ?tato
[
redakti
|
redakti fonton
]
Necesas diri ke anka? ekzistis proponoj krei patrujon por la judoj en aliaj lokoj. Herzl mem, en "
Der Judenstaat
", proponis Palestinon a? teritorion en
Argentino
. La brita registaro, en 1903, ofertis doni teritorion en "
Ugando
" (nuntempa
Kenjo
) al la judoj por ke ili fondu ?taton tie (vidu artikolon
Brita Ugando-programo
). La propono estis rifuzita en la sepa cionisma kongreso en
1905
, sed nur post serioza konsidero. Kiel reago, la judaj teritorialistoj gvidataj de
Israel Zwangill
dividi?is de la Cionisma movado, kaj por kelkaj jaroj provis trovi teritorion, kie ajn en la mondo, ta?ga por starigi judan ?taton. Ili ne havis sukceson, kaj disi?is en la dudekaj jaroj.
La
Soveta
registaro en
1928
kreis
a?tonoman judan provincon
apud
Man?urio
, por ke la Sovetaj judoj havu "nacian hejmon". Tamen, malmultaj judoj efektive transloki?is tie, kaj nuntempe nur tre malmalta procenta?o de la lo?antaro tie estas juda.
Multaj el la ideologoj de la cionisma movado pensis ke la judoj havu propran ?taton ne nur kiel eskapo de persekutado, sed anka? por fari?i "ordinara" popolo. Unu cionisma ideologo,
Ber Borochov
, kredis ke juda socio trans la mondo konsistis el "renversita piramido", ?ar inter judoj estis aparte alta nombro da profesiuloj, relative al la nombro de laboristoj kaj kamparanoj, pro diversaj historiaj kialoj. Li kredis ke la judoj devis korekti tiun "renversitan piramidon", kreante propran ?taton, bazitan ?efe sur kampara laboro. Estis anka? multaj homoj kun socialismaj kaj egalitarismaj ideoj en la Cionisma movado. Influitaj de ?i tiuj ideoj, kelkaj el la judoj kiuj iris vivi en Palestino kreis
kibucojn
? kolektivajn vila?ojn bazitajn sur la prilaborado de la tero kaj organizitaj la? egalitarismaj kaj socialismaj kredoj. La kibucoj travivis ?is nun, kvankvam ili ?an?i?is tre multe dum la lastaj jardekoj, parte forlasante siajn komencajn idealojn.
La unuaj cionistoj anka? ofte estis laikuloj, kiuj kredis ke la juda religio kura?igis la judojn esti pasivaj kaj ne reagi al persekutoj. Estas grave rimarki ke la plejmulto de la ideologoj de la Cionisma movado estis tre asimilitaj judoj, kiuj estis pli influitaj de ?eneralaj e?ropaj ideoj de la epoko, ol de la juda tradicio.
Kelkaj cionistoj proponis, ke la judoj en Palestino re-uzadu la
hebrean lingvon
parolatan de la judoj en la biblia epoko. ?i tamen ne plu estis uzata de judoj en la ?iutaga vivo jam de la
3-a jarcento
post Kristo kaj travivis nur kiel liturgia lingvo. La lingvisto
Eliezer Ben-Jehuda
(naski?inta en nuntempa
Belorusio
sed elmigrinta al Palestino) realigis tiun revon, transformante la hebrean en modernan lingvon, normigante ?in kaj inventante teknikajn terminojn. Li instruis ?in al sia filo: la unua denaska parolanto de la hebrea en la moderna epoko.
Tamen, la propono uzi la hebrean ne estis tuj akceptita de ?iuj. Kiam komenci?is la cionisma movado, la plejmulto da judoj en E?ropo parolis la
jidan lingvon
. Herzl kaj multaj aliaj favoris la
germana lingvon
kiel oficialan lingvon de la juda ?tato ? tiu-epoke tre presti?a lingvo en orienta E?ropo. La religiaj judoj, aliflanke, opiniis la hebrean sankta lingvo, kiun uzi en la ?iutaga vivo estus blasfeme. En la fino tamen la hebrea lingvo fari?is la komuna lingvo de la judoj en Palestino, kaj la britaj a?toritatoj rekonis ?in kiel oficialan lingvon de Palestino, kune kun la
araba
kaj la
angla
, en
1922
. ?i tiu lingva renaski?o estis unu el la plej grandaj atingoj de la cionisma movado.
La araboj de Palestino kaj la cionisma movado
[
redakti
|
redakti fonton
]
La historio de la cionisma movado estas klare ligita al la reago al cionismo de la
araba
lo?antaro de
Palestino
. En
1890
, kiam komenci?is la cionisma movado, estis pli ol duona miliono da araboj, kutime islamanoj sed kelkfoje kristanoj, kiuj jam vivis en Palestino, dum nur estis eble 20?25 000 judoj. Do, preska? ?iuj lo?antoj estis ne-judaj. La pioniroj de la cionisma movado ofte argumentis ke la
araboj
ricevus multajn avanta?ojn de la enmigrado de tiom multe da e?ropaj judoj, anta?enirante ekonomie kaj socie. Anka? Herzl argumentis tiel, en sia libro "
Altneuland
" (proks. "Malnova nova lando"). Kontra?e al tio kion oni ofte diras nun, ili ne proponis for?asi la arabojn. Tamen, ili efektive tute ne konsideris la dezirojn de la araba lo?antaro mem, kaj ne vere prenis ?ian ekziston en seriozan konsideron. La? kelkaj komentistoj, ?i tiu aliro estis tipa de e?ropanoj tiutempe, rilate al pli "primitivaj" popoloj. La araba lo?antaro de Palestino, en la praktiko, ?iam rigardis la cionisman movadon kun suspekto kaj mal?ato, kiuj poste fari?is rekta ribelo kaj rifuzo.
La cionisma movado komence akiris landon a?etante pecojn da tero de arabaj ter-posedantoj, ofte je tre altaj prezoj. Dum la unuaj jardekoj de la
20-a jarcento
, miloj da judoj migris al Palestino. Palestino mem estis regata de la
Otomana imperio
?is
1918
, sed la
Brita Imperio
poste transprenis ?in, kune kun la resto de la Mez-Oriento. En 1917, la brita ministro pri eksterlandaj aferoj
Arthur James Balfour
, skribis leteron al
Walter Rothschild
, grava brita judo, esprimante sian subtenon por la ideo krei judan ?taton en Palestino. ?i tiu letero estas konata kiel la
Balfour-deklaro
. ?i tiu deklaracio poste fari?is parto de la
traktato de Sevres
inter la
Otomana Imperio
kaj la e?ropaj potencoj. Tamen, la britoj anka? faris aliajn promesojn al la araboj kiuj kontra?diris tiun faman deklaracion.
Dum la
1920-aj jaroj
, la judoj kreis kvaza?-?tatajn instituciojn por si mem, sed anka? naski?is Palestina naciismo. Tamen, la nombro da judoj restis malgranda ?is la
1930-aj jaroj
, kiam multe pli da judoj komencis migri al Palestino, pro la minaco reprezentita de la
nazia
movado en
Germanio
. ?i tio provokis seriozan araban ribelon en
1936
, kiun la britaj a?toritatoj sukcesis kontra?batali. En
1939
la Britoj faris le?on, la? kiu nur 75 000 judoj jare rajtis migri al Palestino. ?i tiu movo estis eble farita parte por konvinki la arabojn subteni Brition en la
Dua mondmilito
. La le?o kolerigis la judojn, kaj parto de la Cionisma movado, reprezentita de la
paramilita
movado
Irgun
, gvidita de
Mena?em Begin
, komencis batali kontra? la britoj, kaj aktive helpis judojn eniri Palestinon ka?e. Tamen, la plej granda parto de la Cionistoj, reprezentitaj de
David Ben-Gurion
kaj de la paramilita grupo
Haganah
, decidis subteni la britojn kaj batali kun ili kontra? la Nazioj, e? sendante grupo da batalantoj al E?ropo por batali en la brita armeo. Post la milito, anka? la Haganah komencis batali kontra? la britoj, kiuj decidis foriri. La
29-an de novembro
1947
, la
Unui?intaj Nacioj
proponis ke oni kreu du ?tatojn
, unu por la judoj, kaj unu por la araboj. La du proponitaj ?tatoj havis pli a? malpli la saman teritorion. Tiam estis ?irka? 600 000 judoj en Palestino, fronte al unu miliono da araboj. Tamen, oni devas diri ke al la judoj oni ofertis ?taton kiu inkluzivis la grandan dezerton de
Negev
, kaj malmulte da kultivebla lando. La judaj instancoj akceptis la proponon, sed la arabaj reprezentantoj rifuzis ?in. La
14-an de majo
1948
, la brita regado oficiale fini?is, kaj David Ben-Gurion deklaris la sendependecon de la ?tato Israelo. Tuj poste, la armeoj de
Sirio
,
Irako
,
Jordanio
,
Libano
kaj
Egiptio
invadis la nove kreitan ?taton Israelo, batalante kune kun la Palestinaj fortoj kontra? la judaj. En la fino, la judaj trupoj kaptis pli grandan teritorion ol tiu promesita al ili de la rezolucio de la UN. Jordanio kaptis
Cisjordanion
kaj la
malnova urbo de Jerusalemo
, kaj Egiptio kaptis la
strion de Gaza
. La limoj restis tiaj ?is
1967
. La plejmulto de la araboj kiuj vivis ene de la teritorio kiu fari?is Israelo foriris. Multaj eskapis pro timo, dum aliaj estis rekte for?asitaj (la precizaj cirkumstancoj estas ankora? akre disputataj de la du flankoj). ?irka? 100 000 araboj restis en Israelo.
La ?tato Israelo: Cionismo realigita
[
redakti
|
redakti fonton
]
La ?tato Israelo nun ekzistas de anta? pli ol 70 jaroj, kaj ?i montri?is esti stabila kaj funkcianta ?tato. En
1950
, la
israela parlamento
aprobis la "
le?on de reveno
", la? kiu iu ajn judo en la mondo rajtas veni kaj vivi en Israelo se li a? ?i deziras. ?i tiu le?o ankora? validas. En la lastaj 70 jaroj, la juda lo?antaro de Israelo kreskis ?is ses milionoj, ?efe pro enmigrado. Judoj enmigris amase de orient-E?ropo kaj de aliaj mez-orientaj landoj, kie ili ne plu sentis sin sekuraj, parte pro la malpopulareco de Israelo en la
araba mondo
. La ?efaj landoj de kiuj la judoj iris al Israelo estis
Pollando
,
Rusio
,
Maroko
,
Irako
,
Jemeno
,
Rumanio
kaj aliaj. Post la kolapso de la
Soveta Unio
, unu miliono da Sovetaj judoj migris al Israelo dum nur kelkaj jaroj.
Israelo estas oficiale juda ?tato, kiu vidas sin mem ?efe kiel rifu?ejo por la judoj de la mondo. Tamen, ?i anka? estas oficiale
liberala
demokratio
, kie la libereco sekvi malsamajn religiojn estas respektata. Ene de ?i vivas anka? nuntempe unu miliono da araboj, ofte nomitaj "
arabaj israelanoj
" (por distingi ilin de la
araboj de la okupitaj teritorioj
). Ili havas israelan civitanecon, povas vo?doni, kaj teorie ili havas la samajn rajtojn kiel aliaj israelanoj, krom en unu kampo: ili ne estas devigataj milit-servi, dum judoj de amba? seksoj estas. Tamen, multaj el ili asertas ke ekzistas diskriminacio kontra? la araba minoritato. Krom la araboj vivas nun en Israelo anka? aliaj ne-judoj, ofte kontra?le?aj enmigrintoj de
Afriko
a?
Azio
. Kiel kompromisi la fakton ke Israelo estas oficiale "juda" ?tato kun ?ia kreskanta
mult-kultureco
kaj ?ia demokratia naturo restas malfermita demando. Alia demando kiu dividas israelanojn estas la rilato inter la religio kaj la le?oj. Kvankvam en Israelo la religia povo estas dividita de la politika povo, kelkaj le?oj havas tre religian tonon. Ekzemple, en Israelo nur eblas havi religian ge-edzi?on, kaj jam de jardekoj ne haveblas servoj de publikaj transportoj sabate, krom en
Haifa
, ?ar la
sabato
estas la sankta tago de la judoj. Oni rajtas vendi man?a?on kiu ne estas
ko?era
, sed ne enporti ?in de aliaj landoj. Nuntempe estas kreskanta divido inter religiaj kaj laikaj israelanoj pri ?i tiuj demandoj.
En Israelo oni sukcesis krei novan
nacian identecon
kaj novan kulturon. La oficialaj lingvoj estas la
hebrea
, kiu estis komplete renovigita kaj nun estas uzata en ?iuj kampoj de la vivo. Nuntempe, ?irka? unu triono de la judoj de la mondo vivas en Israelo, kaj ?i tiu lando fari?is ver?ajne la plej grava centro de
Judismo
trans la mondo.
Cionismo ne ?iam estis populara inter la judoj mem. Komence multaj
ortodoksaj judoj
rifuzis cionismon, ?ar ili opiniis, ke judoj devas resti en ekzilo dise en la mondo, por sekvi la volon de Dio. Ili anka? mal?atis la
laikecon
de la cionisma movado; kelkaj volis rezervi la hebrean lingvon al religiaj celoj kaj pledis por la ?iutaga uzo de la
jida lingvo
.
Nuntempe la plejmulto de la ortodoksaj judoj akceptas la ekziston de Israelo, sed malgrandaj grupoj de ortodoksaj judoj, e? ene de Israelo, ankora? rifuzas rekoni la Israelan ?taton.
En la komenco de la
20-a jarcento
, kelkaj judoj anka? rifuzis cionismon, ?ar ili apartenis al
komunismaj
movadoj, kaj argumentis ke nur ?enerala revolucio estos la solvo pro kontra?semidismo kaj ?iuj aliaj formoj de rasismo. Multaj aliaj judoj estis simple indiferentaj al cionismo, kaj vidis ?in kiel utopio a? malbona ideo. Ver?ajne, estis la
Holoka?sto
kiu plej kontribuis al la popularigo de cionismo inter la judoj de la diasporo. Nuntempe, la granda plejmulto de la judoj de la mondo subtenas la ekziston de la ?tato de Israelo, kaj sentas sin ligitaj al ?i. Tamen, ekzistas granda malsameco da opinioj pri la politikoj de Israelo rilate al la
Palestinanoj
. ?efe dum la lastaj jardekoj, multaj judoj kritikis la okupacion de
Cisjordanio
kaj de
Gaza
, kaj la konstruadon de kolonioj tie.
Cionismo estis multe kritikata trans la mondo pro la fakto, ke en la teritorio, kie oni volis krei novan Judan socion, la plejmulto de la lo?antoj jam estis
araboj
de longe. Rigardante la verka?ojn de la cionismaj pioniroj, oni povas konkludi, ke ili serioze opiniis, ke la araba lo?antaro estus feli?a ricevi tiom multe da e?ropaj enmigrintoj, ?ar ili povus profiti de tio, anta?enirante ekonomie kaj socie. ?i tiu aliro ne malsimilas al tiu de la e?ropaj
koloniistoj
, kaj multaj homoj komparis cionismon al koloniisma movado. Iuj nomas la ?taton Israelo
etnokratia
.
Nuntempaj Israelanoj ofte neas la akuzon ke cionismo estis koloniisma movado, dirante ke la Judoj ne estis la reprezentantoj de imperia povo, sed malbon?anca minoritato, kiu ser?is hejmon, kaj la plej granda parto de la Juda enmigrado en Palestino nur okazis sekve al la
holoka?sto
. Krome, preska? duono el israelaj judoj nuntempe ne estas e?ropanoj, sed
sefardoj
kaj
mizra?oj
el
Nord-Afriko
kaj
Azio
. Ili anka? memorigas ke Palestino estis nur malri?a kaj forgesita provinco de la
Otomana Imperio
, anta? ol venis la judoj.
En la araba mondo, la kreado de Israelo estis vidita kiel ago de agreso kaj ?telado de araba teritorio fare de eksteruloj. Dum pluraj jardekoj la nuraj arabaj ?tatoj, kiuj rekonis Israelon, estis
Egiptio
kaj
Jordanio
, dum ?iuj aliaj rifuzis havi rilatojn kun ?i. (La situacio signife pliboni?is post la t.n. "
Abrahamaj akordoj
".) Multaj arabaj landoj e? rifuzas doni vizon al israelanoj kaj en iuj landoj e? al homoj, kiuj vizitis Israelon. ?enerale, en la araba mondo la plejmulto da homoj ankora? trovas la ekziston de Israelo malfacile akceptebla. En la arabaj amas-komunikiloj, oni ofte ankora? a?das homojn, kiuj rifuzas mencii la vorton "Israelo", sed preferas diri "la cionisma
esta?o
", por ne doni al ?i
legitimecon
. Sur mapoj produktitaj en arabaj landoj, Israelo ofte ne estas indikita kaj a?di?as alvokoj entute forvi?i Israelon de la tersurfaco. Anka? en ne-arabaj islamaj landoj (precipe en
Irano
, ties satelitoj kaj influosfero) oni ofte havas similan malamon al Israelo subtene al la palestinanoj pro islama solidareco kaj pro profunde enradiki?inta
antisemitismo
.
Dum la
Soveta Unio
komence rekonis Israelon kaj e? aktive subtenis ?in en 1948, ?i komencis subteni la arabojn dum la
1950-aj jaroj
, kaj rompis ?iujn rilatojn kun Israelo, sekvate de ?iuj "komunismaj" landoj. Anka? la movadoj de "nacia liberi?o" trans la
Tria Mondo
kutime simpatias kun la palestinanoj, kaj vidas Israelon kiel koloniisman ?taton kiu helpas Usonan imperiismon. La maldekstro en E?ropo kaj
Usono
anka? nuntempe estas tre kontra?-Israela, kvankvam en la jardekoj post la
Holoka?sto
Israelo ofte estis vidata kun simpatio. Tio ?an?i?is dum la
1970-aj jaroj
, kiam oni komencis vidi la palestinanojn kiel viktimoj. Nuntempe, Israelo estas kutime mal?atata kaj kritikata de la
politika maldekstro
trans la mondo. Cionismo ofte estas prezentata de la maldekstro kiel formo da koloniismo,
rasismo
kaj e? religia
fundamentismo
, dum Israelo estas vidata kiel militema, ekspandi?ema ?tato kiu ?iam obeas la volojn de Usona imperiismo kaj forigis amason da araboj de ilia propran landon.
Al ?i tiuj akuzoj, subtenantoj de Israelo respondas, ke ?i estis plurfoje atakita de la najbaraj ?tatoj kaj ke ?i devas defendi sin de tiuj, kiuj volas ?in detrui kaj e? malka?e deklaras tion. Ili memorigas, ke ?i estas demokratia ?tato, kie la araba minoritato estas reprezentita en la Parlamento, kaj ke ?i estas la viktimo de konstantaj terorismaj agoj.
En 1975, la ?enerala Asembleo de la
Unui?intaj Nacioj
aprobis rezolucion kiu deklaris cionismon formo de rasismo. ?i estis aprobita de ?iuj islamaj kaj "komunismaj" landoj, sed ne de la okcidentaj ?tatoj. La rezolucio estis retirita en la
1990-aj jaroj
, kiam komenci?is la pac-procedo.
Historio kaj enmigrado al Palestino
[
redakti
|
redakti fonton
]
En
1882
aperigis
Leo Pinsker
sian verkon
Mememancipi?o
, kiu unuafoje vekis emociajn, senefikajn movadetojn por la juda regno. Tion sekvis multaj verkoj de diversaj a?toroj, kiel en la verko de
1862
de
Moses Hess
nome
Romo kaj Jerusalemo
.
Nur la libro de
Theodor Herzl
nome "
La Juda ?tato
" estis provo de moderna solvo de la nomita
juda afero
(
1896
), kiu esti?is reage al la
Dreyfus-afero
, detaligis la strebadon al ?tata organizo. Tiu estis nomata "politika cionismo".
En
1897
okazis la
1-a cionista kongreso
en
Basel
, kaj Herzl, kiu restis ?is sia morto en
1904
prezidento de la agada komitato, postulis
malfermitan kaj jure sekuran patrujon en
Palestino
, la lando de praaj judoj. Dum Herzl vidis sian kaj la kongresan ?eftaskon en la
diplomatiaj
penadoj, liaj posteuloj kiel
David Wolffssohn
(
1905
-
1911
) celis jam la praktikan alsetligon de kolonioj en Palestino.
En
1901
estis fondita la
Juda Nacia Fonda?o
(JNF), en 1903 la Angla-Palestina Banko. En
1907
la judoj akiris la palestinan oficon en
Jafo
, kiun gvidis
Arthur Ruppin
. En
1909
estis fondita la
Juda Kolonia Banko
("Jewish Colonial Trust") -? samkiel la unua
kibuco
?e la Tiberiada lago kaj la urbo
Tel Aviv
, kiu ?is la jaro
1938
jam havis ?irka? 150.000 lo?antojn. Oni kalkulis, ke la juda lo?antaro en
1914
jam estis 85.000 en Palestino.
La 2-an de novembro
1917
indikis la
brita
registaro sian apogon al cionismo per la
Balfour-deklaro
por
Akiro de nacia patrujo en Palestino por la juda popolo
, nelonge anta? la transiro de Palestino kiel mandato en
1918
al Britio, kadre de fino de
Unua mondmilito
.
En
1920
estis fondita la cionista sindikato
Histadrut
(
?"???"??·?
"?enerala Unui?o de la judaj laboristoj en la lando Israelo"), kiu celis i?i la plej granda dunganto en Palestino. En
1923
, Palestino estis dividita al la (malgranda) ≫Palestino≪ kaj (el la pli granda parto)
Transjordanio
(tiam nur sultanato, poste kiel re?lando
Jordanio
). Ekde la mezo de la 1920-aj jaroj agadis la cionisma
Ha?schara
("Anta?preparo" por la elmigrado) en
Germanio
.
Hitler
i?is regna kanceliero la 30-an de januaro
1933
post kontra?juda balotkampanjo. La judoj post tio estis pli kaj pli minacataj en Germanio (persekuto, bojkoto, bruligo de libroj). Pro tio forlasis Germanion jam en 1933 ?irka? 150.000 judoj, tamen multaj ne al Palestino, sed al la e?ropaj najbarlandoj.
Ekde
1935
pli kaj pli malboni?is la situacio, la juraj rajtoj de la judoj (sangaj atakoj;
le?o de Nurnberg
la 15-an de septembro), kio anta?helpis la enmigradon al Palestino, kvankam la konservativaj judoj neis tion.
Jam en
1933
oni subskribis la kontrakton (
Ha'vara-kontrakto
, ≫Transfero≪) inter la
Juda Agentejo
kaj germana ?tato. La kontrakto ? valida ?is
1938
? celis helpi la elmigradon de la germanaj judoj al Palestino.
La nombro de la enmigrintaj judoj ?is 1938 estis 130.000. Inter 1933 kaj 1941 alvenis ?irka? 55.000 judoj el la
Germana Regno
al Palestino (tio estis la ?irka? 25% de la tuta almigrantoj. Ekde 1933 ?is 1938 migris el Germanio ? 100.000 judoj al
Usono
, pli ol 50.000 al
Britio
, pli ol 30.000 al
Francio
, pli ol 60.000 al
Argentino
kaj pli ol 25.000 al
Sud-Afriko
, sed nur ?irka? 33.000 al
Palestino
. Oni devas aldoni la nombron de la nele?aj enmigrantoj (?. 15.000-20.000).
Palestino mem ne allogis la judojn krom la reganta registaro, anka? la ribeloj, strikoj (
1936
) de la araboj. En
1937
(julio), la brita
Peel-komisiono
finfine rifuzis la dividon de Palestino inter araboj kaj judoj.
En
1938
, balda? post la
germana enmar?o en A?strio
(
12-a de marto
), akri?is la situacio e? en Germanio. La judoj perdis siajn lastajn esperojn post la t.n
Kristala Nokto
(nokto kun pogromoj kontra? la judoj,
9-a de novembro
). En Palestino forti?is la arabaj ribeloj ekde 1938 kaj komenci?is anka? la kontra?le?a batalo de juda organizo
Etzel
kontra? la brita registaro.
Estas du ?efaj pensfluoj:
- Argumentanta, ke cionismo estis ?usta tiutempe, sed ne plu trafa, ?ar ?iaj ?efaj celoj estis jam atingitaj, kaj tial oni devas koncentri?i krei israelan
civilan socion
, kiu estus egaleca, justa kaj pacema socio. Speciala zorgo devas esti atentata por integri nejudojn lo?antajn en Israelo en israelan socion.
- Argumentanta, ke cionismo estas
koloniisma
movado, kiu ka?zis maljusta?on al palestinanoj kaj ne-e?ropaj judoj, kaj tial ?iaj principoj devas esti forlasitaj, kaj la ?tato Israelo devas esti establita kiel ?tato de ?iuj siaj civitanoj kaj la? humanismaj principoj.
Iuj post-cionismaj maldekstruloj subtenas du?tatan solvon, dum aliaj subtenas unu?tatan solvon.
?irka?
1882
L.L. Zamenhof
fervorege aktivis por cionismo, ?is li i?is dubema kaj aktivis ekde 1887 por havigi komunan lingvon al la homaro. La dokumenton “
Esenco kaj Estonteco de la ideo de Lingvo Internacia
“ (
Essence et avenir de l’idee d’une langue internationale
, 1907, Paris, eld. Hachette, elmontras de la aktualecon de la penso de Zamenhof
[2]
[3]
.
Politikaj ideologioj
|
---|
Anarkiismo
|
|
---|
Socialismo
|
|
---|
Liberalismo
|
|
---|
Fa?ismo
|
|
---|
Pri religio
|
|
---|
Pri naturo
|
|
---|
Pri sekso
|
|
---|
Kontra?e
|
|
---|
Cetere
|
|
---|
|
|
?i tiu artikolo estis je la
nekonata dato
akceptita en la liston de
elstaraj artikoloj
.
|