Microsoft Windows
(
angla
elparolo [
?ma?.k?o?.s?ft ?w?n.do?z
], en
Esperanto
Vindozo
[noto 1]
[1]
a?
Fenestroj
) estas serio de plurtaskaj
operaciumoj
produktataj fare de
Microsoft
(en Esperanto
Mikrosofto
). Ili plejparte estas destinitaj por
personaj komputiloj
(PC) ekipitaj per
procesoroj
Intel
-kongruaj; la kombinon de tiu ?i
aparataro
kaj de Windows oni foje nomas
Vintelo
. Windows estas la plej vaste uzata operaciumo en la mondo. La nomo
Windows
(angle
"fenestroj"
) venas de tio, ke la
uzanto-interfaco
montras la rulantajn aplika?ojn kiel kvarangulajn fenestrojn.
Historio de Windows
La unua versio de Windows estis enkondukita en la jaro
1985
, kiam ?i ankora? estis nura
grafika uzantinterfaco
por la tiam populara
operaciumo
MS-DOS
. Ekde tiam aperis pliaj versioj. La unua vere disvasti?inta estis la versio 3 (
1990
), ?e kelkaj malnovaj komputiloj ankora? estas uzata la versio 3.11 (
1992
). Poste aparti?is
Windows NT
kiel jam memstara operaciumo, dume
Windows 95
fari?is pro la granda progreso ekde la lasta versio grava pa?o anta?en. Per ?ia plibonigo aperis
Windows 98
, ankora? nun sufi?e vaste uzata operaciumo.
Windows 2000
estis da?rigo de la
NT
-serio. Kvankam ?i enhavis kelkajn funkciojn prenitajn de la versioj na?dekkelkaj, tiuj i?is sekvitaj per eldono de
Windows ME
. Estis kreita surbaze de Windows 2000 en
2001
Windows XP
; la serio na?dekkelka estas ne plu disvolvigota. En
2006
estis eldonita
Windows Vista
, en
2009
Windows 7
, en
2012
Windows 8
kaj en
2013
Windows 8.1
, nune la plej lasta operaciumo de Windows.
Krome ekzistas ankora? versio
Windows CE
por
po?komputilo
(en la angla 'PDA') kaj aliaj porteblaj aparatoj.
Microsoft Windows
estas
markonomo
de la entrepreno
Microsoft
.
Versioj de Windows
Windows
konsistas el multaj generacioj de produktoj kiujn oni povas klasifiki la? operaciuma medio:
16-bita medio
Lau fruaj versioj de Windows nur estis MS-DOS programoj, kiuj provizis
grafikan uzantinterfacon
inter la uzanto kaj la suba MS-DOS servoj, kiel servoj a? traktiloj por la klavaro, muso, dosiersistemo, kaj printiloj. Windows estis supera al MS-DOS, provizante grafikajn servojn, kaj normigante la fasadon de programoj verkitaj por Windows, anstata?ante nefacilajn komandliniajn interfacojn. Malsame al MS-DOS, Windows havis neprioritatan vicigilon por samtempa plurtaskado de pluraj programoj. Finfine, oni realigis programan sistemon de memor-regado, kiu permesis al la GUI ruligi programojn pli grandajn ol la disponebla memoro, a? la 64 k-bita MS-DOS limigo. Ekzemploj inkuzivas Windows 1.0 (
1985
) kaj Windows 2.0 (
1987
).
Hibrida 16/32-bita medio
Windows/386 utiligis 32-bitan
protektan re?imon
en sia
kerno
kaj
virtuala ma?ino
. Dum Vindoza seanco, ?i ebligis virtualajn konektadojn por la disk-
adaptilo
, videokarto, klavaro, muso, ktp. Tiel, ?i ebligis plurkaskadon de MS-DOS medioj per interrompa ?an?ado inter la variaj taskoj. Windows 3.0 (
1990
) kaj
Windows 3.1
(
1992
) plibonigis la serion, pro
virtuala memoro
kaj ?ar?eblaj
peliloj
(
VxD-oj
) kiuj ebligis al multaj programoj uzi la samajn rimedojn. Plej grave, Windows ebligis al aplikoj de Windows funkcii en speciala sekcio de la memoro, kiu iomete protektis sin mem kaj aliajn programojn. Plie, Microsoft anka? rekodis kritikajn operacierojn el
C programlingvo
al
asembla lingvo
, kiu malpligrandigis kaj rapidigis la kodon.
16/32-bita operaciumo
Pro la enkonduko de 32-bita dosieratingo en
Windows for Workgroups 3.11
, Windows ebligis finfine eviti DOS por dosiero-administrado. Pro tio,
Windows 95
enkondukis ≪ Longajn Dosiernomojn ≫ kaj ebligis plenan 32-bitan operacion. MS-DOS tiam estis kunpakigita kun Windows, kiu ebligas iom da interoperacio. Tamen, iuj programoj el aliaj firmaoj ne funkciis kun la nova platformo. Ekzemploj el ?i tiu serio estis
Windows 95
,
Windows 98
, kaj
Windows ME
.
Plena 32-bita operaciumo
?i tiu serio estis farita por firmaecaj komputiloj sen MS-DOS. La unua eldono estis Windows NT 3.1 (
1993
) elektita por samigi la norman Windows-version de tiam, kaj superigi la versio-numeron de
OS/2
2.1 de
IBM
. Ekzemploj de ?i tiu serio estas
Windows 2000
kaj
Windows XP
.
Sekureco
Dum multaj jaroj sekureco estis (kaj plu estas) grava malforteco de Windows. Pro la disvastigata uzado de Windows, multaj kodrompistoj celis Vindozajn sistemojn, anstata? la pli malofte uzataj operaciumoj kiel
Linukso
,
Unikso
,
Mac OS X
, ktp (kvankam, tiaj sistemoj neniam estas imunaj). Plejparte, ne-Vindozaj operaciumoj estis planitaj por plur-uzantaj kaj retokapablaj medioj, kaj ne havas multajn sekurecajn problemojn. Male, origine oni planis Windows-on por facila uzado sur unu-uzanta PC sen reta konektilo, kaj pro tio, sekurecaj funckioj ne estis enkonstruitaj ekde la komenco.
Iuj opinias, ke Windows estas atakata pli ofte ol la aliaj operaciumoj, ?ar ?i estas la plej domina labortabla operaciumo. Aliaj, ke malbona programa strukturo igas ?in facila celo. Microsoft publike agnoskis ?iajn sekurecajn problemojn kun Windows, frue en ?i tiu jarcento. Lau ?ia presa deklaro, Microsoft nun rigardas sekurecon kiel ?ian plej gravan farenda?on. Proksimume ?iumonate Microsoft eldonas (rete) sekurecajn flikilojn, kiuj a?tomate meminstali?as, se la uzanto jam ebligis la funkcion
Windows Update
.
Videoludoj
ludeblaj per Vindozo
Vidu:
Kategorio:Videoludoj ludeblaj per Vindozo
Notoj
- ↑
El
Komputada Leksikono
:
Vindoz·o ?
Esperantigita nomo de
Windows
.
Noto.
Simono Pejno
skribis en s.c.e. (1995-09-17):
Eble interesas tio, kial mi persone ne skribas ≪Fenestroj≫, ja la vortecan tradukon el la Angla.
Nu fakte, tiu Angla produktonomo
Windows
ka?zas malgrandan dilemon por Esperanto. En la angla oni povas apliki substantivojn adjektive per simpla apozicio. Ekz-e
Windows compatibility
. ?e tio tute ne ?enas ebla pluraleco de la adjektivigota?o. En Esperanto oni evidente ne povas fari la frazon ≪Fenestroj-a kongrueco≫. Je la plua ?tupo:
Windows compatibilty issues
, oni tradukante devus tute reformuli la aferon al io simila al ≪gravaj temeroj rilate la kongruecon de Fenestroj≫. Aldone oni konsideru, ke la Angla gramatike plurala termino fakte uzi?as ununombre, kiel speco de kolektivo a? nevariigebla tuto. Anka? la ebla termino ≪Fenestraro≫ ne tute kontentigas, ?ar tiu koncepto de areco iel malestas en la originalo.
?iuj ?i pripensoj kondukis al la iom a?daca esperantigo ≪Vindoz/o≫.
Evidente per tiu oni povas skribi: Vindozo, Vindoza, Vindoza?o, Vindozulo, Vindoze kongrua, Vindozkongrua, Vindozliveranto, Vindoze ktp (…)
Tamen tute aparte de tiuj logikaj tialoj la kvaza?sufikso ≪-oz≫ ?ajnas al multaj komputilistoj tre konvena rilate al Vindozo ?.
Angle: Windows { ? Windoze, Microsloth Windows }
Ruse: Винды
Referencoj
Vidu anka?
Eksteraj ligiloj