Teozofia societo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Teozofia Societo )
Teozofia societo
emblemo
religia organiza?o
Komenco 17-a de novembro 1875 vd
Geografia situo 13° 0′ 36″  N , 80° 16′ 12″  O (mapo) 13.01 80.27 Koordinatoj: 13° 0′ 36″  N , 80° 16′ 12″  O (mapo)
Sidejo ?enajo
Teozofia societo (Barato)
Teozofia societo (Barato)
DEC
Teozofia societo
Teozofia societo
Map
Teozofia societo
Fondinto(j) Helena Blavatskij vd
Posedatoj Q3151319 vd
Retejo Oficiala retejo
v ? d ? r
sigelo de la Teozofia Societo el la jaro 1875

La Teozofia Societo estas organiza?o fondita en la jaro 1875 en Novjorko la? iniciato de Helena Blavatskij kaj kolonelo Henry Steel Olcott, kies membroj kredas teozofian mondkoncepton . Devizo de la societo estas "ne estas religio pli supera ol vero ". ?i signife influis religiajn kaj esoterismajn movadojn tutmonde.

La sia memkompreno la societo estas parto de universala, spirita, intelekta kaj etika movado, kiu ekzistis en cixuj eraoj . Bazo de tiu movado estas tiel nomata ?Universala Frataro“. La? la koncepto en la senkomenca kaj senfina universo ?io ekzista, ?io viva, en sia fundamenta esenco estu parenca al la kosma konscio kaj de tiu konscio estu vivigata kaj animigata en ?iuj partoj. Sekve ?iuj viva?oj estus interligitaj en nedisigebla Universala Frataro.

La filozofino Helena Blavatskij en sia anta?lasta verko La ?losilo al teozofio (1889) difinas kiel ?efaj celoj de la Teozofia Societo:

  • la kreon de "kerno de la Universala Frataro" inter homoj el ?iuj kontinentoj "sen diferencigo de rasoj , ha?tokoloroj kaj religioj",
  • la subtenon de la studado de Sanktaj Libroj de la mondaj religioj kaj sciencoj kaj la elstarigon de la malnova azia literaturo aparte de la veda , budhisma kaj zoroastrisma filozofioj , kaj herauszustellen, sowie
  • la ?iuaspektan esploron de la ka?itaj sekretoj de la naturo , aparte de la vekigeblaj psikaj kaj spiritaj fortoj en la homo .

Sigeloj [ redakti | redakti fonton ]

La du sigeloj de la Teozofia Societo, simboloj de la organiza?o, evoluis el la persona sigelo de Helena Blavatskij . Ili simboligas la komunan fonton de ?iuj nuntempe dividitaj religioj kaj atentigas pri imagina pra-religio. Per reekkono de la komuna esoterisma kerno de ?iuj religioj , kaj de la ?emela instruo de karmo (la le?o de moralaj sekvoj) kaj renaski?o , rasaj , klasaj kaj socitavolaj diferencoj estu relativigitaj kaj superitaj.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

La fondon de la Teozofia Societo dum la jaro 1875 en Novjorko iniciatis Helena Blavatskij , Henry Steel Olcott , William Quan Judge, Charles Sotheran kaj aliaj. Dum la jaro 1882 la Teozofia Societo translokigis sian centran sidejon de Novjorko al Adyar , anta?urbo de Madraso en Barato [1] , kie ?i dum la sekvaj jardekoj ludis gravan rolon en la socia vivo de la subkontinento. Post la morto de Helena Blavatskij dum la jaro 1891 dum pluraj jaroj ardis disputoj pri la ?ustaj instruoj kaj la elekto a? neelekto de spirita gvidanto. La movado dum la jaro 1895 disi?is en du grandaj bran?oj, la "Teozofia Societo Adyar" sub la gvido de Henry Steel Olcott kaj la "Teozofia Societo en Ameriko" sub William Quan Judge. La dua bran?o provizore havis sian sidejon en Novjorko, poste transloki?is al Point Loma en Kalifornio , sekve al Covina kaj fine al Pasadena en Kalifornio, kie ?i la? la stato de 2008 ankora? havas centran sidejon. En Point Loma komence de la 20-a jarcento gvide de Katherine Tingley , la posteulino de W. Q. Judge, kaj pli poste anka? sub prof-o d-ro Gottfried de Purucker , ekestis la Teozofia Societo Point Loma Lomaland kun teozofia universitato, en kiu interalie instrui?is la sanskrita lingvo .

Kaj de la ?efa bran?o en Ameriko kaj de tiu en Adyar dum la sekvaj jaroj kaj jardekoj disbran?i?is multnombraj subgrupoj, kiuj fondis proprajn, parte konkurantajn organiza?ojn. Tio gvidis al pluraj malsamaj konceptaroj da Teozofiaj Societoj, kiuj tamen ?iuj asertas reprezentis la "veran" kaj "originan" teozofion. El la Germana Sekcio de la Teozofia Societo, apartenanta al la bran?o Adyar, dum la jaroj 1912 kaj 1913 ekestis la Antropozofia Societo sub Rudolf Steiner . Inter la kialoj por tiu disbran?i?o estis interalie la pli forta orienti?o de la Teozofia Societo Adyar al la hinduismo sub la nova prezidantino Annie Besant ekde la jaro 1907 kaj aparte la adoro de Jidu Kri?namurti kiel renaskita kristo kaj estonta monda instruisto en la "ordeno de la stelo de oriento", kiu ekestis gvide de Charles W. Leadbeater dum la jaro 1909 .

Multnombraj renomaj artistoj, verkistoj kaj sciencistoj de la fini?anta 19-a kaj komenci?anta 20-a jarcento (interalie James Joyce ) estis en proksima kontakto kun unu el la Teozofiaj Societoj a? estis membroj, tiel ke la teozofia movado devas esti konsiderata grava elemento en la spirita vivo de tiu epoko.

Diferencigo de aliaj sociaj evoluoj [ redakti | redakti fonton ]

Krom la jam nomitaj asocioj, ankora? pluraj aliaj religiaj-reformaj kaj esoterismaj organiza?oj naski?is el la teozofio a? enprenis impulsojn kaj influojn el ?i. En Germanlingvio signifa interalie estis la "Ariozofio" de Guido von List , kiun iuj historiistoj konsideras "unu el multaj" ideologiaj fontoj de la Naziismo . La instruoj de Guido von List tamen en multaj esencaj fundamentoj estas signife malsamaj kompare al tiuj de la teozofio kaj konsidereblas misuzo la teozofia idearo. Dum la jaro 1937 en Nazia Germanio oficiale malpermesi?is la Teozofiaj Societoj de ?iuj direktoj kaj same malpermesi?is ?iu rilata literaturo.

La Teozofia Societo ne estas framasona organiza?o, malgra? ke Helena Blavatskij dum la jaro 1877 de John Yarker ricevis framasonan honoran titolon, ke ?i bone konis la teoriojn kaj praktikojn de la framasonismo kaj parte en siaj verkoj skribis pri ?i.

Teozofoj [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Horst E. Miers, Lexikon des Geheimwissens , Munkeno, 1993, ISBN 3-442-12179-5

     2. Helena Petrovna Blavatskij : "La ?losilo al teozofio". Origine angle The Key to Theosophy , unua eldono 1889 ; en tradukoj interalie germane Schlussel zur Theosophie. Satteldorf 1995, ISBN 3-927837-51-2 .

     3. Sylvia Cranston: HPB - Leben und Werk der Helena Petrovna Blavatskij. Satteldorf 1995, ISBN 3-927837-53-9 .

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Teozofia Societo Adyar [ redakti | redakti fonton ]

Teozofia Societo Pasadena [ redakti | redakti fonton ]

Aliaj [ redakti | redakti fonton ]