Sumoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sumoo
speco de sporto
batalsporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj pa?oj
Kategorio:Sporto
v ? d ? r
Sumo-luktado, ilustra?o el rusa libro eldonita en 1902

Sumoo (相撲) estas japana luktarto .

La regulo estas tre simpla. La unua luktisto kiu tu?as la grundon per alia parto de la korpo ol la piedplando, a? kiu eliras el la ronda luktloko, perdas. Ne estas permesite bati la kontra?ulon per malfermata mano nek ataki la fragilajn partojn de lia korpo (okuloj, hararo, seksaj organoj). La bataloj okazas dum turniroj sesfoje jare kiuj da?ras dek-kvin tagojn. Fakte, la sumoo ne estas nur sporto, sed anka? kultura rito kun e? religia senco.

La sumoistoj membri?as je sumolernejoj, kiuj nomi?as japane heya , kaj ili estas klasifikataj en multaj kategorioj la? iliaj niveloj. Post prova periodo, la juna sumoisto eniras kiel Jonokuchi , la plej malalta kategorio, kaj poste supreniras la kategoriojn la? siaj rezultoj. La sekvontaj kategorioj estas Jonidan , Sandanme , kaj Makushita , se li da?ras sian supreniradon, li i?os Juryo , kiu estas la unua profesia kategorio, kaj poste Makunouchi , la plej alta kategorio kiu enhavas dek-kvar sumoistojn kaj en kiu oni trovas anka? variajn nivelojn: Maegashira por la plej multaj, kaj tri niveloj por la plej fortaj: Komusubi , Sekiwake kaj Ozeki . Se Ozekio plenumas specialajn kondi?ojn je siaj rezultoj kaj morala nivelo li povas i?i jokozuno a? Yokozuna (?綱), kiu estas ne nur sumoista nivelo sed anka? religia titolo.

La sumoistoj havas sumoajn nomojn per kiuj ili povas fami?i. En januaro 1993 la usona havaj-devena Akebono Taro (曙太?), kies vera nomo estis Chad ROWAN, i?is la unua fremdlandana jokozunao.

Aliaj uzoj de la termino [ redakti | redakti fonton ]

Usona dekopono, kies etikedo montras la nomon "Sumo"

Per la termino " Esperanto-Sumoo " oni nomas legadan defion pri Esperanto-literaturo. [1] En Usono, oni nomas la citrusan frukton " dekopono " Sumo .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]


Fontoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Esperanto-sumoo (retpa?aro) . Arkivita el la originalo je 2016-01-19. Alirita 2016-02-25.