Pola Radio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pola Radio
Polskie Radio S.A.
emblemo
dissendanto ? organiza?o
Komenco 1925 vd
Geografia situo 52° 13′ 47″  N , 21° 0′ 44″  O (mapo) 52.2296756 21.0122287 Koordinatoj: 52° 13′ 47″  N , 21° 0′ 44″  O (mapo)
Lando(j) Pollando vd
Sidejo Varsovio
Pola Radio (Varsovio)
Pola Radio (Varsovio)
DEC
Pola Radio
Pola Radio
Карта
Pola Radio
Membro de E?ropa Radio kaj Televido Unio vd
Posedatoj Polish Radio channel 3 ? Polskie Radio Program II ? Polskie Radio Program I ? Polskie Radio 24 ? Polish Radio External Service ? Polskie Radio Program IV ? Pola Radio Chopin ? Q20032847 ? Polskie Radio Kierowcow ? Polskie Radio Białystok ? Polskie Radio Gda?sk ? Polish Radio Katowice ? Polish Radio Kielce ? Radio Koszalin ? Radio Krakow ? Polish Radio Lublin ? Radio Łod? ? Polskie Radio Olsztyn ? Polskie Radio Opole ? Polskie Radio Pomorza i Kujaw ? Radio Pozna? ? Q11822700 ? Radio dla Ciebie ? Radio Szczecin ? Radio Wroclaw ? Q11833466 vd
Agokampo teledissendado
Retejo Oficiala retejo
Jura formo społka akcyjna
v ? d ? r

Pola Radio ( pole   Polskie Radio Społka Akcyjna , mallonge PR S.A. ) estas la publika radiofonia kompanio de Pollando . ?i ekfunkciis la 18-an de a?gusto 1925 kaj komencis regulajn dissendojn en aprilo 1926.

Łukasz ?ebrowski, unu el la redaktoroj de la Esperantaj elsendoj de Pola Radio, en studio

En majo 2007 la kompanio elsendis per kvar ?efaj enlandaj kanaloj:

  • Programo I (?enerala priskribo: neformala, facila muziko), dissendas aere (per FM kaj AM) kaj interrete.
  • Programo II (kultura), per FM kaj interrete.
  • Programo III (popmuziko), per FM kaj interrete.
  • Programo IV (junulara kaj eduka), per FM kaj interrete.

Krome ekzistas:

  • Poreksterlanda servo (pole Polskie Radio dla zagranicy ), kiu elsendas pole, angle, beloruse, germane, hebree, ruse kaj ukraine; per AM (mallongaj kaj mezaj ondoj), per satelito kaj interreto.
  • Servo en Esperanto (ekster la kadro de la poreksterlanda servo), nur interrete.

Esperanto-Redakcio [ redakti | redakti fonton ]

Barbara Pietrzak

Dum pli ol kvindek jaroj la Esperanto-Redakcio de Pola Radio por multaj estis la vo?o de Esperantujo. Apena? eblas scii, kiom da izolitaj esperantistoj unuafoje a?dis la lingvon per mezaj a? mallongaj ondoj el la studio en Varsovio. Nekalkulebla estas anka? la kvanto de famaj kaj nekonataj esperantistoj, kiuj en sep diversaj jardekoj, de la 1950-aj ?is la 2010-aj, estis intervjuataj en la elsendoj de Pola Radio. La plej konata el la vo?oj de Varsovio tamen sendube estas tiu de Barbara Pietrzak , kiu eklaboris en la Esperanto-redakcio ekde 1968, kaj partoprenis la redakcian laboron ?is la lasta elsendo la 31an de januaro 2011 , kiu fini?is per ?iaj vortoj. [1]

?is januaro 2007 ekzistis anka? regula esperanta elsendado pere de radiaj ondoj (kadre de la tiama nomo de la eksterlanda servo Radio Polonia ).

En 2006 ekaperis vo?oj pri ?esigo de la elsendoj. Dum pluraj monatoj okazis tre delikataj klopodoj, ke oni rezignu pri tia plano.

Citaĵo
?  Tio, kio plej ?okis, estis deklaro de la prezidanto de Pola Radio la? kiu: "?ar Zamenhof estis hebreo, se lin ne honorigas Izraelo, kial tion faru Pollando?". Tio estigis vastan proteston ?e la Esperantistoj (kelkaj anka? skribis al ambasadorejoj de Pollando en sia lando). Oni petis komentojn pri tia deklaro, kiun kelkaj difinis rasisma. Sekvis intensa kampanjo de solidareco kaj premoj ?e la instancoj de la pola radio. 

?uste koincide kun la Zamenhofa tago 2006 (15/12/2006), oni ?esigis la kurtondajn elsendojn (pritrakton de la okazinta?oj oni povas a?skulti en la elsendo de la Esperanto-elsendo de Radio Vatikana de la 17a de decembro 2006 ( http://www.radio-vatikana-esperanto.org/2006/1217/rv061217.mp3 ).

La elsendoj rekomenci?is kelkajn semajnojn poste, sed per nova formo, nome, podkaste.

Alia limigo de la elsendoj okazis en 2009: ?uste sojle de la Universala Kongreso en Bjalistoko , Pollando . La Esperanto-redakcio de la Pola Radio komencis ne plu elsendi sabate kaj diman?e pro bud?etaj kialoj. Dum la sama jaro Gabriela Kosiarska devis portempe ?esigi sian redaktadon pro privataj kialoj kaj la anta?a ?efredaktorino Barbara Pietrzak tute sole transprenis la laboron.

En la jaro 2011 Pola Radio decidis finfine ?esigi anka? la Esperantajn podkastajn programojn kaj praktike malfondis la redakcion.

La enhavo de la programitaj elsendoj estas da?re propagandata per komunikoj dissendataj tra forumoj, ?efe pere de de la Uzreta diskutejo soc.culture.esperanto kaj pli poste pere de la Fejsbukejo "Amikaro de Pola Radio en Esperanto".

La 17an de oktobro 2012 dum la Konferenco pri Esperanto en Pola Senato parlamentano Tadeusz Iwi?ski proponis refunkciigon de la Esperanto-Redakcio de Pola Radio kiel unu el la celoj de Senat-Sejma Grupo por Apogi Esperanton kiu tiu-tage estis ina?gurita en Pola Parlamento kaj la parlamentano Iwi?ski fari?is ano de la Grupo.

Gravaj okaza?oj [ redakti | redakti fonton ]

Unuaj elsendoj de Pola Radio [ redakti | redakti fonton ]

Esperantaj elsendoj de Pola Radio [ redakti | redakti fonton ]

Dum kvardek jaroj, la eksterlanda servo de Pola Radio (?is 2007 nomata Radio Polonia ) elsendis ?iutage almena? unu duonhoran Esperantan redakta?on, anka? kun nova?oj pri la movado kaj Esperantujo . La 20.000-a elsendo okazis la 23-an de julio 2010 . La plej fama legisto dungita de E-redakcio de Radio Polonia estis Lucjan Szołajski kaj lia belsona vo?o estis vaste rekonebla por plimulto de poloj.

  • 1959 ? unua elsendo esperantlingva
  • 2000 - Radio Polonia pere de World Radio Network ina?guras ?iutagan elsendon de inform-magazinoj en kelkaj lingvoj la? la tekniko Real Audio
  • 2006 - Oni planis okazigi la lastan esperantlingvan elsendon de Radio Polonia je la 15-a de decembro 2006, la Zamenhofa tago de la tutmonda esperantistaro, sed, pro protestoj, la fino okazis nur la 8-an de januaro 2007.
  • 2007 , la 9-an de januaro a?deblas la unua novformata, podkasta elsendo en Esperanto, ne plu en la kadro de la eksterlanda servo de Pola Radio, anta?e nomita Radio Polonia . ?i rezidis te?nike plu sur la Polradia servilo sed ekster la ?enerala portalo kaj pro tio preska? ka?ita.
  • 2009 - pro bu?etaj kialoj oni devis ?esi?i la semajnfinajn elsendojn.
  • 2010 - Boguslaw Franciszek Ubik-Perski fondis la Fejsbukan grupon "Amikaro de Pola Radio en Esperanto" subtene al la E-Redakcio ?e Pola Radio.
  • 2010 - En majo la ?is tiam sola pagata kunlaborantino de la Esperanto-programo, Gabiela Kosiarska, ricevis aliajn taskojn kaj ne plu povos dum la labortempo zorgi pri la Esperanto-programo [2] . La retejo de la eksterlanda servo montris plu nur programojn en la sep lingvoj angla, belorusa, germana, pola, rusa, ukraina, hebrea, sed ne en Esperanto.
  • 2011 - La lasta redaktoro estis komisiita per aliaj taskoj en alia fako de la radio, pro kio la elsendo publikigita en la reto la 31-an de januaro 2011 restis la lasta. [3]

Transiro al Pola Retradio en Esperanto [ redakti | redakti fonton ]

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

Barbara Pietrzak , en sia artikolo Esperantaj elsendoj kiel natura lingvomedio [4] resumas la historion de la radio ?is 2008; jam en 1922 estis du radiostacioj kun esperanta programo, 47 en 1924, 168 post tri jaroj ktp. Tio "havis enorman signifon por la esperantistoj, ofte vivantaj dise kaj izolite". [5] En 1959 "en Varsovio komenci?is regulaj Esperanto-elsendoj" rilate al la 100-a naski?datreveno de Zamenhof kaj la unua UKo en Orienta E?ropo post la Dua Mondmilito. [6] La?longe de la jaroj la formato estis foje ?an?ita, sed ekde 2007 Pola Radio ekzistas nur kiel podkasto . Resume la elsendoj de Pola Radio estas komprenataj kiel kreado de natura lingvomedio, kaj oni montras fragmentojn de leteroj senditaj de a?skultantoj kiuj parolas pri siaj propraj personaj spertoj, la uzado por instrulaboro kaj por propra lernado.

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.