Phil Bosmans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Phil Bosmans
Persona informo
Naski?o 1-an de julio 1922 ( 1922-07-01 )
en Meeuwen-Gruitrode
Morto 17-an de januaro 2012 ( 2012-01-17 ) (89-jara?a)
en Mortsel
Tombo Begraafplaats van Kontich vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj nederlanda vd
?tataneco Belgio vd
Profesio
Okupo verkisto ? katolika sacerdoto ? verkisto de nefikcio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Phil BOSMANS SMM (naski?is la 1-an de julio   1922 en Gruitrode , Limburgo , mortis la 17-an de januaro   2012 en Mortsel , provinco Antverpeno ) estis belga katolika ordenano kaj a?toro de multaj edifaj verkoj.

Phil Bosmans naski?is en la flandra Gruitrode, kie lia patro estis eta bienisto. La familio nombris kvar infanojn. Kiam li a?is 16 la familio transloki?is al Genk . Phil pasigis la grandan parton de sia juneco inter la minlaboristoj.

En 1941 li mona?i?is ?e la mona?oj Montfortanoj (SMM). Li restis tie ?is la fino de la milito. En 1945 li translo?i?is al la nederlanda Oirschot kie li la 7an de marto 1948 pastri?is.

En 1954 Phil Bosmans kolapsis. Dum du jaroj li apena? kapablis fari ion ajn. Liaj ?efoj ne volis tre lin ?ar?i kaj lin donis multe da libertempo. Tial li povis favore respondi al la alvoko de pastro Loop plu-ellabori Movadon sen Nomo . Ekde 1957 Phil tute sin dedi?is al ?ia realigo.

Eldonejo Lannoo ekhavis la ideon faskigi la cent telefonajn mesa?ojn kiujn li verkis en la libron Menslief, ik hou van je . Tiu aperis en 1972. En 1988 aperis esperantlingva traduko de tiu libro kun titolo '?anco por Feli?o'. ?i estis siatempe la plej vendata libro en Flandrio. En 2005 oni represis ?in la 65an fojon. Nur en Flandrio kaj Nederlando vendi?is 800 000 ekzempleroj. Nur en Germanio vendi?is 2 milionoj da ekzempleroj.

La plurjara sindedi?o de Phil alportis al li anka? kelkajn premiojn kaj rekompencojn. En la jaroj 1968 kaj 1991 li ricevis la premion Visser Neerlandia . En 1991 li anka? ricevis premion de la Flandra Regiono .

?is 1991 Phil Bosmans estis la prezidanto kaj delegita administranto de Movado sen Nomo . La 1an de julio 1991 lin oficiale postsekvis Frans van Oudenhove.

En decembro 1994 Phil havis gravan trafikan akcidenton. Kelkajn monatojn poste li suferis de cerboinfarkto. Ekde la apopleksio pastro Bosmans estis handikapita. Liaj dekstraj brako kaj gambo estis paralizitaj.

Phil Bosmans kaj Esperanto [ redakti | redakti fonton ]

Bosmans simpatiis kun Esperanto kaj komprenis ke ?i havas eblojn por plivastigi la horizonton por la mesa?oj pri la 'kulturo de la koro' [1] . Kiam en 1980 Jos Kerfs, nova esperantisto, kontaktis lin, li mem proponis fondi la asocion ?Movado sen Nomo” kaj finance subtenis ?ian starton. Li e? partoprenis la Universalan Kongreson en Vieno. [2] En 2000, por festi la 20-jaran ekziston, MsN eldonis duan libron de Phil Bosmans, "Donace al vi". En Antwerpen okazis festo kun la aktivuloj kaj en ?eesto de Phil Bosmans. [1]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. 1,0 1,1 Historio de Movado Sen Nomo Arkivigite je 2017-06-26 per la retarkivo Wayback Machine , 2005, konsultite la 16-an februaro 2017.
  2. Ivo Durwael, Pli bona mondo komenci?as en via propra koro, Monato, 9-a februaro 2017, konsultita la 16-an februaro 2017.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]