Matthias Claudius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matthias Claudius
Matthias Claudius
Matthias Claudius
Persona informo
Matthias Claudius
Naski?o 15-an de a?gusto 1740
en Reinfeld , Holstinio
Morto 21-an de januaro 1815
en Hamburgo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Historischer Friedhof Wandsbek vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
?tataneco germano
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd
Familio
Gefratoj Christian Detlev Claudius vd
Infanoj Friedrich Matthias Jacobus Claudius ? Caroline Perthes vd
Profesio
Alia nomo Asmus
Okupo verkisto
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Matthias CLAUDIUS [ ma ti as kla? djus ] (naski?is la 15-an de a?gusto 1740 , mortis la 21-an de januaro 1815 ) estis germana verkisto .

Kiel filo de pastro li naski?is en Reinfeld ( Holstinio ). En Jena li ekde 1759 studis teologion , juron kaj politikajn sciencojn, sed sen diplomo li en la jaro 1763 revenis al sia hejmurbo. Samjare li publikigis sian unuan verkon: Tandeleyen und Erzahlungen .

Dum la sekvaj jaroj li vivtenis sin ekz. kiel ?urnalisto , tradukisto kaj sekretario . Ekde 1771 li kunredaktis kaj eldonis la ?urnalon Der Wandsbecker Bothe , al kiu kontribuis famuloj kiel ekz. Friedrich Gottlieb Klopstock kaj Gotthold Ephraim Lessing . Pro manko de mono la ?urnalo ?esis aperi en 1775 .

Post tio, uzante la pse?donimon Asmus , Matthias Claudius ekde 1775 publikigis sian kolekton de poezio kaj prozo Asmus omnia sua secum portans oder Sammtliche Werke des Wandsbecker Bothen . La vespera kanto (germane Das Abendlied ), anka? konata kiel "La luno nun ekhelas" (germane Der Mond ist aufgegangen ) estas lulkanto de Matthias Claudius kaj unu de la plej konataj verkoj de germana literaturo; ?i estis publikigita en 1779.

Ekde 1777 li okupis la postenon de bank- revizoro , kiu ebligis al li kaj lia familio vivon sen financaj zorgoj. Li mortis en 1815 en Hamburgo .

Listo de verkoj [ redakti | redakti fonton ]

  • Tandeleyen und Erzahlungen (1763)
  • Asmus omnia sua secum portans oder Sammtliche Werke des Wandsbecker Bothen (1775-1781)
  • Der Tod und das Madchen

En Esperanto aperis [ redakti | redakti fonton ]

Homo  ; Milita kanto  ; La morto  ; Vespera kanto / trad. Guido Holz . - En : Ubertragungen = Transkondukoj. - Messkirch : Gmeiner, 1988. - p. 21-25

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]