Martin Heinrich Klaproth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin Heinrich Klaproth
(1743-1817)
Malkovrinto de la Uranio, Zirkonio kaj Cerio
Malkovrinto de la Uranio , Zirkonio kaj Cerio
Persona informo
Martin Heinrich Klaproth
Naski?o 1-a de decembro 1743
en Wernigerode ,   Germanio
Morto 1-a de januaro 1817
en Berlino ,   Germanio
Tombo Doroteurba tombejo vd
Lingvoj germana ? latina vd
?tataneco Re?lando Prusio vd
Alma mater Universitato de Berlino
Familio
Infanoj Julius Klaproth vd
Profesio
Okupo kemiisto ? apotekisto ? universitata instruisto ? mineralogo ? sciencisto ? inventisto vd
Laborkampo kemio ? analiza kemio ? kemia elemento ? kemia kombina?o ? titano ? titana dioksido ? kromo ? uranio ? farmacio vd
Aktiva en Berlino ? Gda?sk ? Hanovro ? Quedlinburg ? Wernigerode vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Marteno Henriko Klaproth (1743-1817) (n. en Wernigerode ,   Germanio , en la 1-a de decembro 1743 - m. en Berlino ,   Germanio , en la 1-a de januaro 1817 ) estis germana kemiisto kiu malkovris la uranion (1789), zirkonion [1] , kaj cerion [2] , studis kaj rekonis la Titanion [3] , la Stroncion [4] kaj la Teluron [5] . En 1810, li okupis la unuan katedron de Kemio en la Universitato de Berlino . Lia filo, Julius Heinrich Klaproth (1783?1835) estis fama orientalisto kaj lingvisto.

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

Dum granda parto de sia vivo, li aktivis kiel apotekisto. Post sinsekve ofici kiel asista farmaciisto en Kedlinburgo , Hanovro , Berlino kaj Dancigo li venis al Berlino, en 1771, okaze de la morto de Valentin Rose la Maljuna (1736-1771) [6] , kiel administranto de liaj negocoj, kaj en 1780, li starigis vendejon proprakoste en la sama urbo, kie ekde 1782 li oficis kiel asista farmaciisto en la Ober-Collegium Medicum [7] . En 1787, li nomumi?is profesoro pri kemio de la Prusa Re?a Artilerio, kaj okaze de la universitatofondo, en 1810, li elekti?is profesoro pri kemio. Li mortis en Berlino, dum la novjara tago, en 1817. Klaproth estis elstara siaepoka kemiisto en Germanio.

Zorgema kaj konscia laboranto, li multon faris por plibonigi kaj sistemigi la procezojn pri analiza kemio kaj mineralogio, kaj lia estimo por la kvantizaj metodoj faris lin unu el la plej konvinkaj adeptoj de la Lavxuaziera doktrino ekster Francio . Klaproth trovis la elementon titanion en la erco rutilo [8] , en 1791, kredinte ke temis pri nova eltrovo, tamen, William Justin Gregor (1761-1817) jam estis malkovrinta ?in, trovinte la metalon en alia malsimila erco, la ilmenito [9] , anta?e al la studo de Klaproth, kvankam en la sama jaro. Li unue malkovris la uranion dum li analizis la mineralon pe?blendon [10] , anka? konata kiel uraninito. Krom tio, studante la zirkonoliton [11] , li malkovris la zirkonion (1789), kaj difinis la uranion kaj la zirkonion kiel malsamaj elementoj, kvankam li ne sukcesis akiri ilin en la pura metalstato. Li anka? klarigis la komponi?on de sennombraj substancoj kiu ?is tiam estis tute nekonitaj, inkludante kombina?ojn de la ?us agnoskitaj elementoj, kiel Teluro , Stroncio , Cerio kaj Kromio .

Liaj dokumentoj, pli ol ducent entute, estis kunigitaj en liaj du verkoj Beitrage zur chemischen Kenntnis der Mineralkorper [12] (5 volumoj, 1795?1810) kaj Chemische Abhandlungen gemischten Inhalts [13] (1815). Li anka? publikigis Chemisches Worterbuch (1807?1810), kaj alia reviziita eldono de Handbuch der Chemie (1806) far Friedrich Albrecht Carl Gren (1760-1798) [14] . Gren estis la plej granda defendanto de la ekzisto pri la flogistona teorio [15] .

En 1795, li elekti?is Membro kaj protekanto de la Re?a Societo kaj eksterlanda membro de la Re?a Akademio de Sciencoj en Svedio . La lunkratero Klaproth estis nomita liaoma?e.

Selektita verkaro [ redakti | redakti fonton ]

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. It's elemental
  2. Cerio:It's elemental
  3. Titanio:It's elemental
  4. Stroncio:It's elemental
  5. Teluro:It's elemental
  6. 6,0 6,1 Personensuche
  7. La Porkuracista-kirurga kolegio de Berlino ekzistas ekde la jaro 1685.
  8. Rutilo estas mineralo komponita ?efe de Duoksido de Titanio a? TiO 2 .
  9. La Ilmenito esta magneta oksido de fero kaj titanio a? FeTiO 3 .
  10. Uraninito a? pe?blendo kies kemia formulo estas la trioksido de uranio a? UO 3 .
  11. Zirkonolito : CaZrTi 2 O 7.
  12. Kontribua?oj por la konado de la minerala korpo.
  13. Kemia trata?o kun miksita enhavo.
  14. Allgemeine Deutsche Biographie
  15. La flogistona teorio starigita de la al?emiisto Johann Joachim Becher (1635-1682), en 1667.
  16. Personensuche


Portala ikonoRilataj artikoloj trovi?as en
Portalo pri Homoj