Ludwig Ernst Gebhardi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig Ernst Gebhardi
Persona informo
Naski?o 1-an de januaro 1787 ( 1787-01-01 )
en Nottleben
Morto 29-an de majo 1862 ( 1862-05-29 ) (75-jara?a)
en Erfurto
Lingvoj germana
Okupo
Okupo instruisto ? muzikdirektoro ? komponisto ? kantotekstisto
v ? d ? r

Ludwig Ernst GEBHARDI (naski?inta la 1-an de januaro   1787 en Nottleben , mortinta la 29-an de majo   1862 en Erfurto ) estis germana orgenisto.

Erfurta dominikana pre?ejo, orgenfasado de 1648

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Ludwig Ernst Gebhardi ?uis la unuan instruon muzikan en la a?o de kvar jaroj fare de sia patro Johann Jeremias Gebhardi. Ekde 1801 li frekventis la Konsilantargimnazian erfurtan kie li lernis ?e Michael Gotthard Fischer la pianoludadon kaj ?ion necesan pri la figurita baso . Ekde 1810 li studis teologion en Jena . De 1812 li instruistis en Erfurto kaj la sekvan jaron li i?is orgenisto ?e la Franciskana pre?ejo . Por perfektigi la konojn muzikajn li trejni?is en Gotao fare de kapelestro Andreas Romberg (en 1817) kaj de Johann Nepomuk Hummel en Vajmaro en 1820. En 1820 Gebhardi i?is oficiala orgenisto ?e la Dominikana pre?ejo en Erfurto posteulante instruiston sian Fischer. Post ties morto en 1829 Gehardi i?is anka? instruisto pri muzikteorio kaj orgenludado ?e la erfurta Porinstruista seminario. Same li estis dua rektoro de la lernejo dominikana kaj profesoro pri kantado ?e la Konsilantargimnazio.

En 1832 oni nomumis lin re?a muzikdirektoro; lia kanono por kvar vo?oj Ehre sei Gott in der Hohe trovi?as en jenaj kantolibroj: CG (de la svisaj kristkatolikoj), EG (de la evangeliaj germanoj), EM (de la metodistoj ), KG (de la katolikaj svisoj) kaj RG (de la reformitaj svisoj)

Verkoj [ redakti | redakti fonton ]

  • Evangelisches Choralbuch , Erfurt kaj Leipzig 1825. ( Digitalisat )
  • Generalbaßschule oder vollstandiger Unterricht in der Harmonie- und Tonsetzlehre , op. 11.
  • Einhundert leichte und gefallige Choralvorspiele theils mehr, theils weniger thematisch gehalten und fur jede Kirche geeignet , op. 17.

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • Salomon Kummerle: Encyklopadie der evangelischen Kirchenmusik. Gutersloh 1888.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]