Kurt Schumacher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kurt Schumacher
Persona informo
Kurt Schumacher
Naski?o 13-an de oktobro 1895 ( 1895-10-13 )
en Chełmno
Morto 20-an de a?gusto 1952 ( 1952-08-20 ) (56-jara?a)
en Bonno
Tombo Stadtfriedhof Ricklingen vd
Lingvoj germana vd
?tataneco Germanio ? Vajmara Respubliko ? Nazia Germanio ? Okcidenta Germanio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko ? Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Memorigilo Kurt Schumacher
Profesio
Okupo jura konsilisto ? politikisto ? rezistobatalanto vd
Aktiva en Bonno ? Berlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Kurt (oficiale Curt) Ernst Carl Schumacher (naski?is la 13-an de oktobro 1895 en Culm an der Weichsel [post 1945 Chełmno en nuna Pollando], tiam Okcidenta Prusio , mortis la 20-an de a?gusto 1952 en Bonno ) estis germana politikisto .

Li inter la jaroj 1946 kaj 1952 estis partiestro de la Socialdemokratia Partio de Germanio kaj gvidanto de opozicio en la unua periodo (1949 ?is 1952) de la parlamento Deutscher Bundestag de postmilita okcidenta Germanio.

En la periodo inter la jaroj 1945 kaj 1949 li gvide kontribuis al la rekonstruo de la Socialdemokratia Partio de Germanio, malpermesita en la anta?a epoko de Nazia Germanio en la postmilita okcidenta Germanio. Post starigo de demokratia okcidentgermana ?tato en 1949, li i?is la plej grava konkuranto de la konservativa politikisto Konrad Adenauer . Kvankam Kurt Schumacher ne vere realigis la plejparton de siaj vizioj pri nova germana ?tato, li tamen konsideri?as politika fondinto de la ?tato Federacia Respubliko Germanio . Aparte menciindas lia forta malakcepto de la la? sovetunia premo en GDR fondita kaj tiulande fakte monopola partio Sozialistische Einheitspartei Deutschlands el anta?aj komunistoj kaj socialdemokratoj. Per sia sinteno li tre difinis la profilon de socialdemokratia politiko en okcidenta Germanio.