El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Keill
(naski?inta la
1-an de decembro
1671
, mortinta la
31-an de a?gusto
1721
) naski?is en
Edinburgo
,
Skotlando
, kaj estis ?efe matematikisto kaj grava dis?iplo de
Isaac Newton
. Li studis ?e la
Edinburga Universitato
, ?e David Gregory, kaj akiris sian bakala?ran gradon en 1692 kun distingo en fiziko kaj matematiko. Keill poste studis ?e
Balliol College
, en
Oksfordo
, kie li atingis MA la 2an de Februaro 1694. Li faris plinovigajn prelegojn ?e Oksfordo uzante eksperimentojn por helpi sian a?skultantaron kompreni la malfacilajn konceptojn de Newton. Unu el liaj a?skultantoj estis John Theophilus Desaguliers kiu anstata?is lin por prelegi ?e Hart Hall kiam Keill lasis Oksfordon neatendite en 1709. Keill i?is Trezoristo de Palatinatoj kaj malkodigisto de re?ino Anne anta? reveni al Oksfordo kiel Profesoro de
Astronomio
en 1712.