Husanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Husanoj
flago
religia subgrupo ? politika movado
v ? d ? r

La Husanoj estis membroj de radikala kristana reforma movado inter la jaroj 1415 ?is 1436 en ?e?io , rande anka? en Slovakio kaj Saksio .

La movado bazi?is sur predikoj de Magistro Jan Hus , kiu postulis longefikan reformon de la kristana eklezio. Jan Hus estis influita de la angla teologo John Wyclif kaj parte e? de la movado de Valdenanoj . Dum la husana revolucio ekzistis tri ?efaj fluoj: la radikalaj taboranoj , centristaj orebitoj , post morto de Jan ?i?ka nomataj orfoj, kaj la moderaj praganoj.

Koncilio en Konstanco kaj komencoj de la husmovado [ redakti | redakti fonton ]

Husmovadaj teologoj disputas kune kun Ladislao la 2-a Jogajlo .

Aresto de Jan Hus en Konstanco dum la jaro 1414 elvokis en la ?e?aj landoj grandan stre?on kaj la nobelaro postulis ke imperiestro Zigmundo la 1-a liberigu Janon Huson. Post morto de Hus en la koncilio en Konstanco la 6-an de julio de 1415 komenci?is malfermaj bataloj, precipe kontra? katolikaj klerikoj kaj ordenanoj, kaj la ?efepiskopo de Prago devis fu?i. Re?o Karolo la 4-a , gvidita anka? de sia malamo kontra? Zigmundo la 1-a , same kiel sia edzino, favora al la Husanoj, subtenis la ribelon. Papo Marteno la 5-a ankora? kiel kardinalo, intervenis en la batalon kontra? la opinioj, kiujn la koncilio kondamnis, sed li bezonis por tio kunlaboron de re?o Venceslao la 4-a . En la jaro 1418 Zigmundo konvinkis sian fraton Venceslaon ali?i al la flanko de la koncilio, ?ar la religia milito estis eksplodonta. La gvidantoj de la husmovado kaj soldataraj komandantoj devis forlasi la landon kaj katolikaj pastroj estis enoficigitaj reen en siajn postenojn.

Precipe post morto de re?o Venceslao la 4-a en la jaro 1419 en Bohemio eksplodis la plej diversaj konfliktoj. Urbaj funkciuloj ?eti?is el la fenestroj de la praga novurba urbodomo kaj husanoj koncentri?is en urboj kaj en montaraj regionoj: komenci?is la husana revolucio kaj husanaj militoj. En la jaro 1420 la husanoj fiksis sian programon en la t.n. Kvar artikoloj pragaj . En la sama jaro ili fondis urbon Tabor , kiu poste fari?is la centro de la husana revolucio.

Husanaj militoj [ redakti | redakti fonton ]

memor?tono por persekutitaj husanoj , kiuj mortis kadre de sie?o de la urbo Reichenbach en Saksio dum la jaroj 1430 kaj 1431

Zigmundo la 1-a , valida heredanto de la ?e?a trono, reagis al la eventoj en la ?e?aj landoj ekde la jaro 1420 ?is la jaro 1431 per kvin kruckavaliraj militiroj. ?iuj estis malvenkaj. La husanajn soldatarojn gvidis unue legenda kaj neniam venkita Jan ?i?ka el Trocnov. Poste Prokop Holy transprenis gvidadon de la husanaj soldataroj. Sed pro internaj konfliktoj la husanoj sin dividis je radikala alo nome "Taboritoj kaj Orfoj" kaj la moderaj kalikuloj. La radikalaj Taboritoj kaj Orfoj rifuzis ?ian ajn kompromison. Ili devigis ?iujn lo?antojn de Landoj de Krono ?e?a ali?i al la Kvar artikoloj pragaj kaj da?rigis la batalojn kontra? katolikaj landoj, ekzemple okazis la orfa ekskurso/invado al bordo de Balta maro , la invado i.a. al norda Pollando, kie interalie la klostro en Pelplin estis prirabita dum la invado de la ?e?aj Orfoj , t.e. la sekto de la husanoj sub la gvido de ?e?o Jan ?apek el San (Johano ?apek el San). La moderaj kalikuloj strebis al interkonsento kun la imperiestro kaj la eklezio kaj al militofino. Tio fine montri?is en decida periodo, dum traktado kun bazela koncilio.

Traktado kun la bazela koncilio [ redakti | redakti fonton ]

La bazela koncilio invitis ?e?an senditon kaj ili diskutis precipe rilate al la kvar artikuloj pragaj la 10-an de januaro de 1432 . Sed okazis nenia unueco. Post pluaj traktadoj estis fine la 30-an de novembro de 1433 en Prago akceptita la t.n. Praga kompaktato. Tiu ?i interkonsento certigis akceptado de utrakvismo / utrakvistoj al tiuj, kiuj volas, sed samtempe kun kompreno, ke Kristo ?eestas sub ?iu el la manieroj. La libera predikado de la vorto estis permesita sub certaj kondi?oj ? la eklezio estis aprobonta kaj lokigonta pastron, tiel estis konservota a?toritato de episkopo. Sed artikolo rilatanta al profana potenco de pastro ne implicitis.

Fino de la husmovado [ redakti | redakti fonton ]

Konfliktoj inter la taboranoj kaj la moderaj kalikuloj fine gvidis al la batalo ?e Lipany , en kiu la 30-an de majo de 1434 staris vidalvide la unui?intaj fortoj de la taboranoj kaj orfoj en unu flanko kaj la katolikoj kaj la moderaj kalikuloj en la alia flanko. La batalo fini?is per granda venko de la modera flanko kaj definitiva neniigo de la radikalaj kampaj soldataroj. La gvidanto de la taboranoj Prokop Holy mortis dum la batalo. La ?efkomandanto de la orfaj kampaj soldataroj Jan ?apek ze San (Jan ?apek el San / Johano ?apek el San) kun granda parto de sia rajdistaro eskapis ?is Kolin kaj pli malfrue agnoskis la malvenkon. Dum plimulto da tempo li reteni?is ekster la teritorio de Bohemio .

La rezulto de la batalo signifis finon de la influo de la taboranoj al la agado en Bohemio . La nobelara koncilio sesianta en Jihlava en la jaro 1346 deklaris repaci?on inter la ?e?oj unuflanke kaj Romo kun la tuta okcidenta eklezio aliflanke. Imperiestro Zigmundo la 1-a fine akiris la ?e?an kronon. La nobelaro poste en Prago deklaris la doktrinon de Viklef pri la lasta vesperman?o kiel heredon de la jaro 1444 . Plimulto de la taboranoj transiris al la flanko de la kalikuloj, la resto kreis Unuecon fratecan.

La plej gravaj datoj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Aliaj projektoj [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]