Gustaw Herling-Grudzi?ski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustaw Herling-Grudzi?ski
Persona informo
Gustaw Herling-Grudzi?ski
Naski?o 20-an de majo 1919 ( 1919-05-20 )
en Kielce
Morto 4-an de julio 2000 ( 2000-07-04 ) (81-jara?a)
en Napolo
Tombo Napolo vd
Lingvoj pola vd
?tataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Familio
Edz(in)o Lidia Croce ? Krystyna Herling-Grudzi?ska vd
Profesio
Okupo verkisto ? ?urnalisto ? literaturkritikisto ? poeto vd
Laborkampo prozo vd
Verkado
Verkoj A World Apart vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r
Gustaw Herling-Grudzi?ski - foto de NKVD , ( Grodno ), 1940
Obelisko en la iama gulago Jercevo ( Ar?angelska provinco , en Sovetunio / Rusio ), kiu memorigas la polan verkiston Gustaw Herling-Grudzi?ski kiu estis tie malliberulo de gulago de NKVD dum la Dua Mondmilito
La memortabulo oma?e al Gustaw Herling-Grudzi?ski en lia naski?urbo Kielce ( Pollando )

Gustaw HERLING-GRUDZI?SKI (naski?is la 20-an de majo 1919 en Kielce , mortis la 4-an de julio 2000 en Napolo ) estis pola verkisto , eseisto , literatura kritikisto , ?urnalisto , soldato , malliberulo de gulagoj de NKVD . Arestita en 1940 post sovetia invado en Pollandon . Kiel adepto de anta?milita Pola Partio Socialista post la dua mondmilito populari?is kiel kritikisto de komunisma diktatoreco en Pollando kaj la tuta Mez-Orienta E?ropo . Dum la tuta periodo de komunismo en Pollando restis ekzile kiel pola politika elmigrinto. Kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo .

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

La verkisto naski?is kiel kvara infano en polonigita, sed kredanta judismon juda familio kiel Gecel (vel Gustav) Herling (vel Grudzi?ski), la filo de Dorota (Dobrysia) Bryczkowska kaj Jakub (Josek) Herling vel Grudzi?ski.

En 1919 gepatroj de la verkisto lo?is en Kielce, sed multe da tempo pasigis en apuda Skrzelczyce, kie estis ilia farmodomo.

En 1921 la farmo estis vendita kaj de tiu ?i tempo la familio lo?is en Kielce kaj en Suchedniow , kie Jakub Herling-Grudzi?ski a?etis tie muelejon kaj domon. En postaj jaroj la verkisto rememoris kun sentimento Suchedniow, malgranda urbeto en Sanktakruca Provinco , i.a. en la verko Inny ?wiat (Alia Mondo).

En Kielce Gustaw Herling-Grudzi?ski frekventis Gimnazion je la nomo al Mikołaj Rej (nuntempe liceo dedi?ita al Stefan ?eromski ).

Malgra? volo de la patro (kiu instigis lin elekti Szkoła Głowna Gospodarstwa Wiejskiego ) li studis dum 2 jaroj la polan filologion en Varsovia Universitato , verkis por la revuoj "Ateneum", "Pion", "Nowy Wyraz" kaj redaktis semajnrevuon "Orka na Ugorze.

La 15-an de oktobro 1939 fondis kune kun kolegoj Polan Popolan Sedependecan Agadon (PLAN), unu el la unuaj polaj konspiraj organiza?oj. Dum 2 monatoj estis ?ia ?efo. Forveturis al Lvovo , kie portempe profitis apogon de Maria D?browska kaj Juliusz Kleiner, poste iris al Grodno kaj tie eklaboris en marioneta teatreto. Marte 1940 provis trairi al Litovio . Luitaj de li kontrabandistoj montri?is esti agentoj de NKVD kaj Grudzi?ski estis arestita tuj post forlaso de la urbo. Estis lokigita en tiea malliberejo , kie oni rapide kondamnis lin al 5 jaroj de restado en gulagoj . Poste, tra malliberejoj en Vicebsko , Leningrado kaj Vologda , trafis al gulago en Jercevo ( Ar?angelska provinco ). La 20-an de januaro 1942 post drama protesta malsatstriko estis liberigita la? la povo de ? valida jam preska? de duonjaro ? pakto Sikorski -Majski. ?okan priskribon de la gulaga realeco enmetis poste en la libro Inny ?wiat . La 12-an de marto li sukesis ali?i al la armeo de generalo Anders . Partoprenis la batalon de Monte Cassino , pro kio ricevis Militan Ordenon Virtuti Militari .

Lidia Croce propre Lidia Croce-Herling, itala socia agantino, popularigantino de la pola historio kaj kulturo en Italio, filino de la itala filozofo Benedetto Croce , i?is edzino de Gustaw Herling-Grudzi?ski.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

  • Zdzisław Kudelski, Pielgrzym ?wi?tokrzyski: szkice o Herlingu-Grudzi?skim ( Sanktakruca Pilgrimanto. Skizoj pri Herling-Grudzi?ski)

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]