El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edwin BURG
(naski?is en
1925
, mortis en
2016
) estis
nederlanda esperantisto
kaj
honora membro de UEA
ekde
2003
.
Burg naski?is en la iama kolonio
Nederlanda Hindio
(nuna
Indonezio
). Post malliberigo (1942-1945) en
japanaj
koncentrejoj
en la insulo
Javo
pro la
dua mondmilito
, li en
1946
eklo?is en
Nederlando
, studis ekonomion kaj laboris en banko. En
1965
li eklernis
Esperanton
kaj ekde tiam dedi?is sin al disvastigo de la lingvo, skribis leterojn al a?toritatuloj kaj artikolojn por ?urnaloj, mecenatis plurajn Esperanto-organizojn. Dume li fari?is estrarano de la Haga Sekcio de la Nederlanda Esperanto-asocio
LEEN
. Ekde
1979
, tuj post sia emeriti?o, li ?iutage vizitis la oficejon de la
Internacia Esperanto-Instituto
(IEI) kaj poste starigis kaj gvidis la tiean informejon Esperanto-Centro Nederlanda. Li eldonis skriban kurson kaj varbis plurdekojn da novaj Esperantistoj. Ekde
1995
li estis estrarano de IEI. Edwin Burg estis, cetere, Honora Membro de IEI de
2002
kaj de
2003
de
UEA
. Lia agado estis altnivela kaj profesia, li multloke kreis grandan respekton por la lingvo Esperanto.