Dua Balkana milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dua Balkana milito ( bulgare Междусъюзническа война , serbe Други балкански рат , greke Β? Βαλκανικ?? Π?λεμο?) ? mallongda?ra milito inter la 29-a de junio kaj 29-a de julio 1913 pri disdivido de Makedonio, komencita kaj malgajnita de Bulgario .

Anta?historio [ redakti | redakti fonton ]

Rezulte de la Unua Balkana milito , la? la Londona packontrakto (1913) Bulgario gajnis relative grandajn terenojn. Tamen tiujn terenojn ?atis havigi al si Grekio (suda Makedonio kaj okcidenta Trakio) kaj Serbio (kiu ne ekhavis aliron al la Adriatika maro kaj volis rekompenci tion per grandigo de sia parto en Makedonio). Krome Serbio kaj Grekio ?atis havi komunan limon por ebligi transportadon de serbaj varoj per la grekaj havenoj. A?stro-hungara kaj germana diplomatioj spronis tiujn interesojn de Serbio kaj Grekio, cele al disfaligo de la Balkana unio.

La 1-an de junio 1913 Grekio kaj Serbio subskribis kontra?bulgaran militan union. Pli poste al ?i ali?is anka? Rumanio , kiu postulis de Bulgario parton de Dobru?a pro sia ne?traleco en la Unua Balkana milito . Rusio estis kontra? la disfalo de la Balkana unio kaj alvokis solvon de la miskomprenoj per konferenco de premieroj, tamen paradokse trolongigis preparon de la konferenco. Intertempe Bulgario postulis transdoni al ?ia kontrolo ?iujn terenojn en Makedonio, la? la serbo-bulgara interkonsento de 1912. Kiam Serbio rifuzis, Bulgario revokis sian ambasadoron el Beogrado .

La 22-an de junio Bulgario postulis de Rusio ur?e fari la proponitan konferencon, alikaze ?i promesis starti militon kontra? Serbio kaj Grekio.

Bataloj [ redakti | redakti fonton ]

Nokte al la 30-a de junio armeo de Bulgario atakis serbajn kaj grekajn trupojn en Makedonio sen anonci la militon. La bulgara komandantaro planis rapide venki komence grekojn, poste la serbojn, ?is kiam Rumanio sukcesos fari mobiligon. Tamen la fortoj evidenti?is nesufi?aj.

Jam la 2-an de julio grekoj sukcesis kontra?ataki. La 10-an de julio kontra? Bulgario ekmilitis Rumanio: ?ia armeo avancis al Sofio sen renkonti signifan kontra?staron. La 12-an de julio militon anoncis Turkio kaj post dek tagoj okupis Adrianopolon ( Edirne ).

Fine de la milito Bulgario sukcesis ?an?i disvolvi?on de la milito kontra? Grekio: en montaro estis ?irka?ita 40-mil-kapa grupo da grekaj soldatoj, sed tio ne ?an?is rezulton de la tuta milito. La 29-an de julio Bulgario kapitulaciis.

La militon de ?iuj flankoj partoprenis 1,8 mln da soldatoj. El ili 77,5 mil mortis de vundoj kaj malsanoj.

Sekvoj de la milito [ redakti | redakti fonton ]

La Dua Balkana milito fini?is per Bukare?ta packontrakto, subskribita la 10-an de a?gusto 1913 . La packontrakto fiksis perdon de preska? ?iuj terenoj novakiritaj dum la Unua Balkana milito de Bulgario. Serbio kaj Grekio disdividis inter si Makedonion. Rumanio ekhavis sudan Dobru?on. La Osmana Imperio rehavigis al si la parton de Trakio kun Adrianoplo (Edirne).

?uste la malgajno de Bulgario en la Dua Balkana milito ka?zis ?ian partoprenon en la Unua mondmilito flanke de Germanio , kontra? Serbio kaj Grekio.