Belo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Beleco )
Temas pri... ?i tiu artikolo temas pri eco pro kiu homo trovas ion alloga. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Belo (apartigilo) .
Azidevena pavo , kiu estis konsiderita tre ofte simbolo de la belo, pro la virtuoza montro de koloroj en la vostoplumoj de la masklo kiam li klopodas pari?i; ?i estas anka? simbolo de Barato .
Belega fenestrorozo en Nia Damo de Parizo . Lumo estis konsiderita kiel la plej bela revelacio de Dio, kiel estis manifestita en Gotika arkitekturo . Tiu arkitektura elemento oftas en kristanaj pre?ejoj.
Naski?o de Venuso estas tre konata pentra?o de Sandro Botticelli ; Venuso estis la romia diino de amo kaj belo kune.
La diversaj specioj de la planta genro Rosa estis la?longe de la jarcentoj konsideritaj kiel simbola floro de beleco, kaj anka? de la efemera da?ro de la belo.
La Partenono estas impona montro de la supera belo de la klasika Antikveco .
Inter la Grekoj, la belo estis ligita al la ideo de ekvilibro, de matematiqka harmonio inter la tuto kaj ties partoj. ?i tie, kopio de la Diadumeno de Polikleto , ?. 100 a.K. , Nacia Arkeologia Muzeo de Ateno .
Foto de uragano ?e Honkongo , ?inio . La spektaklo de la naturaj katastrofoj e? tiu de la plej detrupovaj povas provoki emocian estetikon ege povan, kaj certe tre diferenca el tiu kiu naski?as de la kontemplado de la klasika belo de atika greka statuo. Burke kaj Kant parolis pri la koncepto sublimo .
Miss Teksaso kronita en beleco-konkurso . En difinitaj epokoj, landoj, sociaj tavoloj ktp., okazis diverstipaj konkursoj pri belecoj, ?efe de virinoj, sed anka? de viroj, infanoj, geknaboj ktp. Ili okazigis polemikojn la? diversaj kriterioj.
La Ta?-Mahalo estas ekzemplo de atingo de beleco pere de simetrio en arkitekturo .

La belo kaj beleco estas abstrakta koncepto rilate al multaj elementoj de homa ekzisto. Tiun ?i koncepton ekzamenas ?efe la filozofia disciplino de estetiko , sed anka? aliaj kampoj, kiel historio , sociologio , psikologio , kaj artoteorio . Arto estis la celo de multnombraj artistoj la?longe de la jarcentoj.

Beleco estas kutime difinita kiel la specifa trajto de a?o, kiu dum sensa renkonti?o fidinde donas senton de plezuro a? senton de kontentigo al pacienca observanto; la beleco trovi?as en pluraj formoj, sed ?efe la? vida a? sona aspekto. Plej ofte la beleco estas koncepto tre aparta disde tiu de utileco: io povas esti ege utila, sed ne bela, a? e? malbela, dum io bela povas esti tute neutila, ekzemple ruino submara, valorega arta?o ka?ita en kofro ktp.

La distingo inter kio estas bela, kaj kio ne, ege varias la? erao kaj la? ju?anto. Tamen, ?enerala konsento ekzistas pri granda nombro da verkoj kaj vidinda?oj. En la kadro de tiu varieco iam aperis e? konceptoj pri la belo de malbelo , ekzemple en kelkaj artistoj a? arta?oj (pentrarto kaj literaturo ?efe) de la Baroko , moderna arto ktp.

Historio de la belo [ redakti | redakti fonton ]

La historio de la belo povus esti datita reen al la propra ekzisto de la homaro kiel unu el ties mensaj kvalitoj. La pitagora skolo vidis gravan konekton inter matematiko kaj belo. Partikulare, ili notis ke la objektoj kiuj havas simetrion estas pli allogaj. La greka klasika arkitekturo estas bazata sur tiu bildo de simetrio kaj proporcio . Platono realigis abstraktadon de la koncepto kaj li konsideris la belon ideo , de ekzisto sendependa de tiu de la belaj a?oj. La? la koncepto platona, la belo en la mondo estas videbla de ?iuj; tamen, tia belo estas nur manifestado de la vera belo, kiu ku?as en la animo kaj al kiu oni povas aliri nur se oni eniras en ties kono. Sekve, la surtera belo estas la materiigo de la belo kiel ideo, kaj ?ia ideo povas konverti?i en surtera belo pere de sia reprezentado. [1]

La belo, ?enerale, estis asociita kun la bono . Same, la malo de belo, nome la malbelo, ofte estis rilatigita kun la malbono . Al sor?istinoj , por ekzemplo, ofte oni atribuas fizikajn trajtojn malagrablaj kaj malakcepteblaj personecoj. Tiu kontrasto aperas reprezentata en fabeloj kiel La dormanta belulino , de Charles Perrault . [2] En sia romano Die Wahlverwandtschaften, Goethe deklaris ke la homa belo funkcias per multa pli granda forto sur internaj sentoj ol sur tiuj eksteraj, tiele ke tio kion li kontemplas estas sena de malbono kaj kongruas harmonie kun li kaj kun la mondo. [3]

La simetrio ludas gravan rolon ?ar ?i havigas la impreson ke la persono kreski?is sane , sen videblaj difektoj . Kelkaj esploristoj estis sugestintaj ke novnaskaj trajtoj estas esence allogaj. La juneco ?enerale estas asocia kun la belo.

Estas pruvoj kiuj faras travidi belan viza?on en la infana disvolvi?o , kaj ke la reguloj por la allogo estas similaj en diferencaj kulturoj. La proporcio, la simetrio kaj la seksa dimorfismo por determini la belon povas havi bazon evolucia . La metaanalizoj de la empiria esplorado indikas ke la tri karakteroj produktas allogon kaj en viraj kaj en inaj viza?oj tra diferencaj kulturoj. La viza?a allogkapablo povas esti adapta?o por la rilatoj kun kunuloj, eble ?ar la simetrio kaj la manko de difektoj indikas gravajn aspektojn de la fizika kvalito de la kunulo, ekzemple la sano . Estas probable ke tiuj preferoj estas simple instinktoj .

Anka? la grekaj kaj romiaj artistoj havius la normigon de vira belo en la okcidenta civilizo . La romia idealo estis difinita kiel alta, muskolhava estro, de longaj kruroj, kun brusto plena de hirta hararo, alta kaj ampleksa frunto -signo de inteligenteco -, grandaj okuloj, forta nazo kaj perfekta profilo, malgranda bu?o, kaj pova makzelo . Tiu kombino de faktoroj estus produktinta rigardon impresan de bela vireco. Kun la elstaraj esceptoj de la korpa pezo kaj la stiloj de modo , la normigoj pri belo estis sufi?e konstantaj en tempoj kaj lokoj.

En la antikva ?ina oni skribis signon kiu signifas "belo", sed nuntempe oni kombinas ?in kun aliaj du signoj kiuj signifas "granda" kaj "?afo". Eble granda ?afo estis reprezenta de belo.

La majaoj konsideris ke havi strabismon estas belo, kaj por atingi ?in, la patrinoj metis kru?ojn plenaj je akvo anta? la infanoj por ke ili kreski?u havante tiun difekton; la koncepto de belo ja povas varii inter kulturoj.

Antikvaj grekoj [ redakti | redakti fonton ]

La klasika greka vorto kiu plej bone tradukas la esprimojn "belo" a? "bela" estis κ?λλο? , kallos , kaj la adjektivo estis καλ??, kalos . Tamen, kalos povas kaj estas anka? tradukitaj kiel ″bona″ a? ″bonkvalita″ kaj tiele ?i havas pli ampleksan signifon ol simple fizika a? materia belo. Simile, kallos estis uzita diference el la vorto bela je tio ke dekomence estis aplikita al homoj kaj portas erotan konotacion. [4]

La kojnegreka vorto por bela estis ?ρα?ο?, h?raios , [5] adjektivo etimologie derivita el la vorto ?ρα, h?ra , signife "horo". En Kojnea greka, belo estis tiele asocia kun "unuhora". [6] Tiele, fre?a frukto (de tiu temmpo) estis konsiderata bela, dum juna virino klopodanta aspekti pli aa?a a? pli a?a virino klopodanta aspekti pli juna ne estus konsiderata bela. En Atika greka, h?raios havis multajn signifojn, inklude "juna" kaj "matura". [6]

La plej fruaj teorioj pri belo en la Okcidenta mondo povas esti trovita en la verkoj de fruaj Grekaj filozofoj el la periodo de Anta?sokrataj filozofoj , kiel Pitagoro . La Pitagora skolo vidis fortan konekton inter matematiko kaj beleco. Partikulare, ili notis ke la objektoj kiuj estis proporciaj la? la ora proporcio aspektas pli allogaj. [7] La antikva greka arkitekturo estis bazita sur tiu rigardo al simetrio kaj proporcio .

Platono konsideris belon kiel la Ideo super ?iuj aliaj ideoj. [8] Aristotelo vidis rilaton inter la belo ( to kalon ) kaj la virto, argumente ke la "Virto celas al la belo." [9]

La klasika filozofio kaj skulpta?oj de kaj viroj kaj virinoj produktitaj la? la principoj de la grekaj filozofoj pri la ideala homa beleco estis remalkovritaj en la Renesanco de la tua E?ropo, kio kondukis al re-adopto de tio kio i?is konata kiel "klasika idealo". La? terminoj de ina homa belo, virino kies aspekto kongruas kun tiuj principoj estas ankora? nomata "klasika bela?o" a? oni diras ke ?i posedas "klasikan belon", dum anka? la krea?oj faritaj de la grekaj kaj romiaj artistoj havigis la normigon por la vira belo en la civilizacio de Okcidento. Dum la epoko de Gotiko , la klasika estetika kanono de belo estis amlakceptita kiel pekiga. Poste, la pensuloj de la Renesanco kaj de Humanismo remalakceptis tiun vidpunkton, kaj konsideris ke la beleco estas la produkto de racia ordo kaj harmoniaj proporcioj. La renesancaj artistoj kaj arkitektoj (kiel Giorgio Vasari en sia "Vivoj de artistoj") kritikis la Gotikan periodon kiel neracia kaj barbara. Tiu vidpunkto pri la Gotika arto da?ris ?is la Romantismo , en la 19a jarcento.

Klerismo [ redakti | redakti fonton ]

Dum la Klerisma epoko okazis plialti?o de la intereso en belo kiel filozofia temo. Por ekzemplo, la skota filozofo Francis Hutcheson argumentis ke la belo estas "unueco en vario kaj vario en unueco". [10] Anka? la poetoj de la Romantismo i?i tre implikitaj pri la naturo de la belo, kaj John Keats asertis en "Ode on a Grecian Urn" (Odo al greka urno) ke

Belo estas vero, vera belo, ?tio estas ?io.
Kion vi scias surtere, kaj kion necesas koni.

La sintenoj de la plej parto de artistoj kaj artoteoriistoj de la Klerismo plifortigis la teoriojn de la klasikaj pensuloj per la nova reveno de la emo al la klasika antikveco kiu konsistigis la Novklasikismon . La barokaj troigoj tamen ankora? dum la tuta 18-a jarcento da?ris iel ?is la definitiva venko de la klasika remodigo.

La Romantika periodo [ redakti | redakti fonton ]

En la Romantika periodo, Edmund Burke postulis diferencon inter belo kaj ties klasika signifo unu flanke kaj la Sublimo . La koncepto de sublimo, kiels estis klarigita de Burke kaj de Kant , sugestis la revizion de la Gotikaj arto kaj arkitekturo, kvankam ne kongrue kun la klasika normigo de belo, kiel sublima. La miisma sinteno de la fieregaj poetoj kaj artistoj ?enerale ?na?is la vidpunkton de belo, nun ku?anta en la propra konsidero de la artisto kiel ia dieca esta?o. Krome la dekoracio aldonis al la tipaj agrablaj printempaj pejza?oj tre ampleksan gamon de aliaj etosoj anta? konsideritaj nebelaj, kiel ruinoj, tombejoj , la nokto, ?tormoj, la enormega forto de la koleri?inta marforto ktp. Kaj fronte al tio la terura kaj kortu?a esto de la solema kaj foje e? diablema heroo romantika.

La 20a jarcento kaj poste [ redakti | redakti fonton ]

Dum la 20a jarcento okazis plii?anta malakcepto de la belo fare kaj de artistoj kaj de filozofoj, finante en la kontra?estetiko de la postmodernismo . [11] Tio okazis spite la fakton ke belo estis ?losila afero de unu el ?efaj influantoj de postmodernismo, nome Friedrich Nietzsche , kiu argumentis ke la Povemo estas la Belemo. [12]

Sekve al la malakcepto de belo fare de la postmodernismo, la pensuloj revenis al konsidero de belo kiel grava valoro. La usona analiza filozofo Guy Sircello proponis sian Novan Teorion pri Belo kiel klopodo por refirmigi la statuson de belo kiel grava filozofia koncepto. [13] [14] Elaine Scarry argumentas ke belo estas rilata al justeco. [15]

Belo estas studita anka? de psikologoj kaj ne?rosciencistoj en la kampoj de eksperimenta estetiko kaj de ne?roestetiko respektive. Psikologiaj teorioj rigardas belon kiel formo de plezuro . [16] [17] Kunrilataj malkovroj subtenas la vidpunkton ke la plej belaj objektoj estas anka? la plej plezurigaj. [18] [19] [20] Kelkaj studoj sugestas ke plej alte spertita belo estas asocia kun aktiveco en la meza orbitofrunta kortekso . [21] [22] Tamen tiu alproksimi?o al klopodo lokigi la procezon de rekono de la belo en unu regiono de la cerbo estis forte kritikita ene de la propra kampo. [23]

Filozofio [ redakti | redakti fonton ]

Helenaj konceptoj [ redakti | redakti fonton ]

La helenaj filozofoj ?enerale konsentis pri la ideo ke beleco estas objektiva kaj sekvas matematikajn regulojn, ekzemple simetrio kaj la ora proporcio . Tamen, la kunteksto, en kiu la koncepto de beleco trovi?is, malsamis ege.

Platono [ redakti | redakti fonton ]

Platono en La Lernejo de Ateno ; indikas al la ?ielo alude al la mondo de la ideoj, kie estas la belo.

La? la verkoj de Platono , ?efe per amo ( eroso ) oni deziras, kaj malkovras, a?ojn pli kaj pli belajn.

La antikva greka vorto por beleco, kalos (καλ??), aludas ?ion harmonian (sumetron) , t.e. objektoj kies partoj interrilatas en maniero nek timiga nek ridinda. Tio, kio estas bela, donas plezuron al la homo kiu ?in vidas a? tu?as, kaj la plezuro estas estetika a? erotika.

En La Simpozio , Pa?zanio asertas: "Konsiderata sola, unu ago estas nek bela nek hontinda. Ekzemple, nun ni faras, trinkas, kantas, babilas, kaj neniu el tiuj estas, en si, bela ago; sed trovi?as, en la maniero per kiu ago fari?as, la eco kiun ni diskutas. Kiam farita kun beleco (kalos) a? justeco (orthos) , ago i?as bela (kalon) ; kaj kiam la sama ago estas farita sen justeco, ?i i?as hontinda (aiskhron) ."

Bela a?o anka? povas esti a?o bona, agrabla kaj utila; beleco estas formo de boneco, kaj profitas la perceptanton a? faranton. ( Alcibiado , 113c-114e). En Hippiaso major (285a-b) kaj Gorgiaso (474d-475a), la belecoj de korpo, koloro, formo, vo?o, okupado, scio kaj le?o estas diskutitaj, kaj la mezuro al kiu ?iu provizas plezuron a? profiton.

Do, la? Platono, beleco rilatas kun vero kaj bono, kiel unu el la plej altaj ideoj. La intuicio de beleco en si estas pli grava ol la ?uado kiun iu ajn specifa bela objekto ka?zas. En La Simpozio , li montras, kiel oni povas movi?i, de simpla deziro de belaj korpoj, al amo de belaj animoj, kaj poste al kontemplado de beleco en si. Beli estas alproksimi?i al idealo, kaj esti tio, kio devas esti.

Beleco estas ne nur eco de objekto, sed elemento kiu helpas priskribi la moralan valoron de la animo de homo kiu amas a? faras belajn a?ojn. La beleco de animo konsistas en la kontemplado de la plej belaj objektoj, la kompreneblaj formoj, kaj en la kompletigo de la plej belaj agoj kiujn oni povas fari. ( Fedro 250d, Parmenido 130b).

Priskribante la tri etapojn de inicado al beleco: purigado, ascendado, kaj kontemplado, Platono donas formon dialektikan al misteroj orfeismaj de la ascendado de animo al la dia regno.

Aristotelo [ redakti | redakti fonton ]

Anka? Aristotelo meditis pri la koncepto de beleco. Romia kopio en marmoro de greka bronza?o: busto de Aristotelo fare de Lisipo , ?. 330 a.K. La alabastra mantelo estas modernepoka.

Aristotelo skribis ke "koncepto de beleco okazas kiam ?iuj partoj labori kune en harmonio por ke neniu parto altiras tro da atento al si" kaj komentis ke "la ?efaj formoj de beleco estas ordo (taxis) kaj simetrio (summetria) kaj difiniteco (orismenon) ." En Poezio , li skribis: "Por esti bela, vivanta esta?o, kaj ?iu unueco formita de partoj, devas ne nur prezenti ordon en sia aran?o de partoj, sed anka? havi specifan grandecon. Beleco estas afero de grandeco kaj ordo, kaj sekve neeblas en tre malgranda besto ... a? tre granda besto ... ?ar la unueco ne percepteblas por la vidanto." La koncepton de "absoluta belo" li ignoras. ?i tiu sinteno kontrastas kun Platono pro la centra loko de la homa vidanto; plue, Aristotelo estimas la homan artiston pli alte ol Platono, kaj defendas la ideon ke arto ne devas esti "utila", per sia distingo inter bono kaj belo.

Plotino [ redakti | redakti fonton ]

En la unua Eneado, Plotino diskutas belon, kaj ligas ?in al la Dia Penso. "Beleco alparolas ?efe al la vidsenso; sed ekzistas beleco por la a?dsenso ... kaj mensoj kiuj levas sin super la regnon de senso al pli alta ordo konscias belecon en vivkonduto, en agoj, en karaktero, en intelektaj studoj; kaj tie trovi?as la beleco de la virtoj. ?u ankora? pli alta belo povus ekzisti, nia diskuto lumigos." Li skribis ke, se la bela a?o estus esence simetria kaj harmonia en partoj, neniu senparta objekto, kiel koloroj a? sunlumo, povus esti bela.

Plotino asertas ke ?iu beleco de ?i tiu mondo alvenas per komuna sento je Idealo-formo. "?iu senformeco kies speco permesus fasonadon kaj formon, dum ?i restas ekstere de Racio kaj Ideo, estas malbela pro tiu izoleco for de la Dipenso. Kaj ?i tio estas la Absoluta Malbelo: malbela a?o estas io, kiun Fasonado ne majstrintas, t.e. Racio: la materio ne cedas je ?iu punkto kaj je ?iu maniero al Ideala-formo."

Modernaj konceptoj [ redakti | redakti fonton ]

Hume [ redakti | redakti fonton ]

Homoj havas malsamajn opiniojn pri la beleco de la sama objekto. David Hume skribis: "Beleco ne estas ena eco de objektoj en si; ?i ekzistas sole en la spirito de la homo kiu kontemplas, kaj ?iu spirito perceptas malsaman belecon." Tamen, ?i tiu rimarkigo ne sekvigas absolutan relativismon pri estetiko. Hume indikas edukadon kaj la unuecon de homa naturo por ekspliki la ?enerala konsento kiu ?ajnas ekzisti pri belaj objektoj.

Substrekado de la rolo de la individuo en estetika ju?ado ne difinas belecon, do Hume da?rigas per aserto ke la ideo de beleco, kiel eco, estas projekcio de la plezuro kiun produktas objekto. Li skribas: "Plezuro kaj doloro estas ne nur akompanantoj de beleco kaj malbeleco, ili estas la esenco." Tamen, lia difino ne estas akceptita de ?iuj.

Baumgarten [ redakti | redakti fonton ]

En sia Metafiziko (1735), kaj poste por la titolo de libro (1850), Alexander Baumgarten proprigis la vorton aesthetica (sentpovo, ricevemo je sentoj) al la studado de arta gusto, a? la jam delonge ekzistanta filozofio koncerne sagacan kaj ?ustan sencon pri la kvalitoj kaj mankoj de artaj verkoj.

En § 451 de Metafiziko , Baumgarten difinis bongusto , en ?ia plej lar?a signifo, kiel la kapablo ju?i la? la sensoj, anstata? la? la intelekto. Tia ju?o de gusto, liaopinie, bazi?as sur sentoj de plezuro a? malkontento. Scienco de estetiko estus, la? Baumgarten, deduktado de la reguloj a? principoj de arta a? natura beleco surbaze de multaj ekzemploj de individua gusto. Sen tia scienco, ekzistus neniu kialo diskuti arton.

Burke [ redakti | redakti fonton ]

Edmund Burke.

Edmund Burke distingis en 1757 inter belo kaj sublimo . Por li, la belo estas harmonia kaj alloga, kaj la sublimo estas misproporcia kaj terura. Li asertis ke ?iu koncepto ekskluzivis la alian. ?i tiun distingon diskutis Schopenhauer (en la unua volumo de La mondo kiel volo kaj ideo ) kaj Kant (en eseo de 1764, kaj poste).

Kant [ redakti | redakti fonton ]

Immanuel Kant , en Kritiko de pura racio (1781), nomis Baumgarten kiel respondeca pri la provinceca ideo ke "scienco de bongusto" povus ekzisti. Li skribis: "...tiu klopodo estas senutila. ?ar koncerne iliajn precipajn fontojn, tiuj supozitaj reguloj a? kriterioj estas nure empiriaj. Sekve ili neniam povas servi kiel aprioraj le?oj al kiuj nia ju?ado de gusto devas subi?i. Male, nia ju?ado de gusto konstituas la ta?ga testo por la ?usteco de tiuj normoj a? kriterioj."

Malgra? tiuj komentoj, en Kritiko de ju?kapablo (1790), li komencis uzi la vorton "estetiko" la? la uzado de Baumgarten. Tamen li forte disigis la ideon de beleco kaj la senton de plezuro. La? Kant, beleco estas "kontentigo senpartia"; neniu persona profito kontribuas al la ju?ado. Plue li atentigas, ke en iu ajn ju?o ekzistas aserto de universaleco. "Bela estas kio pla?as universale sen koncepto."

Hegel [ redakti | redakti fonton ]

Hegel asertas konceptan diferencon inter la belo natura kaj la belo arta. Por li, la arta belo estas ≪tre super la naturo≫, ?a ?i estas verko de la spirito . ?i havas kiel celo ≪la prezentadon de la vero≫ sub ?ia sensa formo kaj permesas la homon aliri al la konscio de si mem.

Karl Jaspers [ redakti | redakti fonton ]

Anka? Karl Jaspers teoriis pri la koncepto de belo.

La filozofo Karl Jaspers , kiu post la Dua Mondmilito klopodos, kiel psikiatro, trovi sencon al tiu terura?o kiu estis la milito, estis kondukita al meditado pri la koncepto de belo. La? Jaspers, la belo estas aplikata fakte al du diferencaj duopecoj: nome esti unuaranga (morta materio) kontra? esti kompleksa (individuo), krom la natura duopeco de la fundo kontra? la formo.

Pri la unua duopeco, oni povas resumi dirante, simple, ke la belo de la simplaj esta?oj (dekoracioj, pejza?oj) nomi?as la medio,, la etoso, la atmosfero kiujn ili eligas. Pri la belo de kompleksa esta?o, por ekzemplo homa esta?o, ?i nomi?as ?ia personeco . Individuo male al senviva dekoracio estas a?tonoma generanto de senco, ?i generas sian propran etoson, kaj oni nomigas ?in efektive la personeco. Tiu personeco estas la ?armo, la savanto de la persono. Temas preska? pri ?ia estomaniero, pri la logiko de ?ia ekzisto.

Pri la dua duopeco pri kiu oni povas apliki la koncepton de belo, Jaspers diras ke temas pri la duopeco de fundo kaj formo. La belo de la fundo, tio estas, de la esenco de la esta?o tu?as la savanton kaj temas pri tiu tuj priskribita kaj en kiu oni povus esti enmetita la unuan duopecon de la simpla esta?o kontra? la kompleksa esta?o. La savanto estas tiele, por Jaspers, la ?olisla vorto por priskribi la fundon de esta?o, kaj tiu savanto estas nepre submetita al la belo. Pri la belo de la formo, simple, temas pri la estetikismo . Io povas esti estetika la? aspekto, tio estas la? sia formo.

Psikologio [ redakti | redakti fonton ]

La teorio de la evoluismo kaj la ideo de allogeco [ redakti | redakti fonton ]

La teorio de la evoluismo ne permesas rekte klarigi la senton de beleco kiel tio, sed permesas klarigi la koncepton de allogeco. La studoj tamen metas atenton ?efe al la homa esta?o, kiesprofito aperas pli klare el la vidpunkto de la evolucio. La psikologiaj studoj klopodis pritaksi la kriteriojn la? kiuj oni ju?as la belon de persono, kaj pli precize, tion kiu igus individuon ≪alloga≫. Fakte, la seksallogo estas eksplikata pli facile ol la sento de belo la? la teorio de la evoluismo. La? tiu, la seksallogo devas esti konsiderata kiel konsekvenco de la adapto al ia medio. La personoj ju?ataj seksallogaj estus dekomence tiuj kiuj havigus la plej grandajn avanta?ojn, partikulare tiuj kiuj permesus certigi nombran idaron kaj bonan sanon. [24]

La simetrio [ redakti | redakti fonton ]

Simetrio en beleco: Sharon Stone en 2005.

Psikologoj klopodis analizi kiuj fizikaj trajtoj estas konsiderataj kiel allogaj. Tiele, la? Judith Langlois, psikologa de la 20-a jarcento, la viza?oj kiuj plej alproksimi?as al la avera?o estas ju?ataj plij allogaj ol tiuj kiuj havas markitajn fizikajn partikulara?ojn [25] . Tio povas klari?i pro la fakto ke la genetikaj mutacioj estas plej ofte malprofitaj, kaj la individuoj havas tendencon ser?i partnerojn kiuj prezentu plej malmulte eble, tiele alproksimi?ante fizike al la avera?o. Alia klarigo estas ke la simetrio duflanka fundamenta de la korpo estas ?an?ita de akcidentoj de kreski?o plej ofte pro la ka?zo de malsanoj, kio pruvus la malfortigon de la imuna sistemo. La? Thierry Lode , elektante seksajn partnerojn de simetriaj trajtoj, la animalo selektas partneron kiu disponas de imuna sistemo tranpasebla al sia idaro libera el malsanoj. La malsimetriaj fluktuoj evidentigas la staton de sano kaj la genetikajn malfortecojn de la partneroj.

Studo farita en la Universitato St. Andrews montris tamen ke la viza?o konsiderita kiel la plej bela ne estas la avera?o de ?iuj viza?oj sed la avera?o de la viza?oj konsiderataj kiel la plej belaj. La sociologo Jean-Francois Amadieu deduktis el tio ke

Citaĵo
?  se avera?a viza?o estas globale alloga, ne certas, sekve, ke ?i estas la plej alloga, kaj ni estus eble malpli allogataj de avera?aj formoj elirante el tio ordinara. [26]  

La troeco [ redakti | redakti fonton ]

En la 1960-aj jaroj , la etologoj rimarkigis ke la stimulaj situacioj artefaritaj povas preterpasi la naturajn situaciojn. La allogo kiun kreas la belo venus biologie el la efiko de la supernormala stimulo. Malkovrita de Konrad Lorenz , Nikolaas Tinbergen kaj Irenaus Eibl-Eibesfeldt , la supernormala stimulo a? trostimulo estas troa stimulo kiu postulas pli intensan reagon. Tiele, ovo de impona grando estas preferata de anserino al siaj propraj ovoj. Por Thierry Lode , la ekzisto de tiu stimulo montrus ke la tendenco al la troigo estas esenca komponanto de la biologio kiu povus klarigi la superri?on de la seksaj trajtoj ?e la animaloj, same kiel la vosto de la pavo a? la pin?ilo de la luktokrabo. La seksa selekto kongruus en luktema kunevolucio de la specifaj trajtoj ligita al la seksa konflikto. La seksa selekto amplifikus la plutenon de tiu fremdaj karakteroj pliigante la seksan deziron. La fizika belo estus nur la rezulto de la impreso produktita per la kombino de tiuj eksterordinaraj karakteroj kiuj kondukus al la disvolvigo de la deziro. Tiele, la belo, kiel supernormala stimulo, estus dekomence kanono de la sekseco . Tiu tendenco al la troigo trovi?us el la plej fruaj arta?oj el la prahistoriaj venusoj tra la unuaj grekoj al Picasso a? Botero .

Homa belo [ redakti | redakti fonton ]

Idealaj proporcioj de la homa korpo skemigitaj en la Vitruvia homo , de Leonardo da Vinci .
Virino el la popolo de karenoj en Tajlando , montranta kolon longigitan pere de sinsekvaj kolringoj. La koncepto de beleco ege dependas el la kulturoj de la diversaj popoloj kaj epokoj.

La karakterizo de persono kiel ≪belo≫, ?u individue a? por konsento de la komunumo, ofte bazi?as sur kombino de interna belo , kiu inkludas la psikologiajn faktorojn ?kiaj kongruo, eleganteco, ?armo, gracio, integreco, inteligenteco kaj personeco ?, kaj ekstera belo , tio estas, fizika allogo, kio inkludas fizikajn faktorojn ?kiaj juneco, mezeco, korpa sano , sens-amo kaj simetrio?.

Tre ofte oni mezuras la eksteran belon kun bazo sur ?enerala opinio a? interkonsento de grupo de personoj. Ekzemplo de tio estas la beleckonkursoj , kiel tiu de Miss Universo . La interna belo, tamen, estas pli malfacile kvantigebla. Grava indikilo de fizika belo estas la ≪mezeco≫ a? ≪mezavera?eco≫. Kiam oni avera?igas la bildojn de homaj viza?oj por formi komponitan bildon, tiu alproksimi?as iompostiome al la ≪ideala≫ bildo ka? ?i videblas kiel pli alloga. Tiu fenomeno noti?is la unuan fojon en 1883, kiam Francis Galton , kuzo de Charles Darwin , konstruis komponitajn bildojn per supermetado de fotoj de vegetaranoj kaj deliktuloj en ser?ado de aspekto karaktera por ?iu el ili. Farinte tion, li konstatis ke la komponitaj bildoj rezultintaj estis pli allogaj kompare kun ajna el la unuopaj fotoj. Anka? la moderna esplorado sugestas ke la personoj kies viza?aj trajtoj estas simetriaj kaj posedas perfektan proporcion estas pli allogaj.

Beleco de la naturo [ redakti | redakti fonton ]

Lakta Vojo super virina silueto, ?e Trona Pinnacles, Kalifornio , arta montro de teknika fotografio .
Natura beleco en pentrarto

Belo en arto [ redakti | redakti fonton ]

?inia jado uzata por dekori per flora dezajno, Dinastio Jin (1115-1234), ?anghaja Muzeo .

En la Klasika Grekio , unu de la ?efaj temoj de la unua duono de la verko Fedro de Platono estas la Belo. [27] La temo da?re estas centra afero de la scienca fako estetiko kaj la celo de la arta?oj la?longe de la jarcentoj.

E? artoj kiuj ekis per kaj por praktikaj tialoj, kiaj fotografio , komputiko kaj aliaj, iom post iom devenis al traktado cele al produktado de arta?oj .

Sona beleco en a?dado [ redakti | redakti fonton ]

vidu Belsoneco

Malbelo [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Malbelo .
La malbela dukino (1513) pentrita de Quentin Massys , simbolo de malbelo .

Malbelo estas propreco de persono a? a?o kiu ne estas agrable rigardebla. En multaj socioj la ju?o esti konsiderata "malbela" egalas esti malmulte estetika, abomeninda a? ofenda. Same kiel sia malo, nome la belo, la malbelo implicas subjetivan ju?on kaj tiu almena? parte, en la "okulo de la observanto"; oni ne forgesu anka? la influon faritan de la kulturo de la "observanto". Tiele, la percepto de la malbelo povas esti erara a? misa, kiel en la fabelo de La malbela anasido de Hans Christian Andersen .

Spite la fakton ke la malbelo estas normale konsiderata kiel videbla karaktero, ?i povas esti anka? interna atributo. Por ekzemplo, persono povas estis konsiderata alloga ekstere sej interne mispensa kaj kruela. Oni povas anka? esti "malbonhumore", kiu estas interna stato de portempa malaprezo.

La malbelo havas sian originon en la konsideron de la "okulo observanta" kaj de la memestimo kiu disvolvi?as en la personoj kiam oni vidas la stereotipojn de viroj kaj virinoj agrablaj al oniaj sentoj de percepto.

Proverboj [ redakti | redakti fonton ]

Ekzistas pluraj proverboj pri bel(ec)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof , inter ili [28] :

  • Citaĵo
    ?   Bela per viza?o, sed ne bela per sa?o.  
  • Citaĵo
    ?   Beleco hodia? estas, morga? ne restas.  
  • Citaĵo
    ?   Nokte e? monstro estas belulo.  
  • "Kiu belo savos la mondon?" skribas Fedor Dostoevskij paroligante Idiotan personulon demandantan al la princo Miskin. Per tiu esprimo la a?toro aludas al la ela?etanta belo de Kristo, kiu, se vive konsiderata, igas la vivon mem bela kaj altruisma. [29]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Platono. La bankedo.
  2. Perrault, Charles. La dormanta belulino.
  3. von Goethe, Johann Wolfgang (14a de majo 2016). Las afinidades electivas. Arkivigite je 2017-08-28 per la retarkivo Wayback Machine ISBN 9786050438321 .
  4. Konstan, David. (2014) Beauty - The Fortunes of an Ancient Greek Idea . New York: Oxford University Press, p. 30?35 . ISBN 978-0-19-992726-5 .
  5. Matthew 23:27, Acts 3:10, Flavius Josephus, 12.65
  6. 6,0 6,1 Euripides, Alcestis 515.
  7. Seife, Charles (2000). Zero: The Biography of a Dangerous Idea . Penguin. ( ISBN 0-14-029647-6 ) . p. 32
  8. Fedro
  9. Nikoma?a Etiko.
  10. An Inquiry Into the Original of Our Ideas of Beauty and Virtue; en Two Treatises .
  11. The Anti-Aesthetic: Essays on Postmodern Culture de Hal Foster
  12. Povemo, de Friedrich Nietzsche
  13. A New Theory of Beauty. Princeton Essays on the Arts, 1. Princeton, NJ: Princeton University Press, 1975.
  14. Love and Beauty. Princeton, NJ: Princeton University Press, 1989.
  15. Elaine Scarry, On Beauty and Being Just .
  16. (2004) “ Processing fluency and aesthetic pleasure: is beauty in the perceiver's processing experience? ”, Personality and Social Psychology Review: An Official Journal of the Society for Personality and Social Psychology, Inc   8  (4), p. 364?382 . doi : 10.1207/s15327957pspr0804_3 .   [ rompita ligilo ]
  17. (December 2008) “ Beauty as an emotion: The exhilarating prospect of mastering a challenging world. ”, Review of General Psychology (English)  12  (4), p. 305?329 . doi : 10.1037/a0012558 .  
  18. (2013-06-18) “ Impact of contour on aesthetic judgments and approach-avoidance decisions in architecture ”, Proceedings of the National Academy of Sciences (en)  110  (Supplement 2), p. 10446?10453 . doi : 10.1073/pnas.1301227110 .   Arkivigite je 2017-06-28 per la retarkivo Wayback Machine
  19. (2016-11-04) “Berlyne Revisited: Evidence for the Multifaceted Nature of Hedonic Tone in the Appreciation of Paintings and Music”, Frontiers in Human Neuroscience   10 . doi : 10.3389/fnhum.2016.00536 .  
  20. (2017-05-22) “ Beauty Requires Thought ”, Current Biology (English)  27  (10), p. 1506?1513.e3 . doi : 10.1016/j.cub.2017.04.018 .  
  21. (April 2004) “Neural correlates of beauty”, Journal of Neurophysiology   91  (4), p. 1699?1705 . doi : 10.1152/jn.00696.2003 .  
  22. (2011-07-06) “ Toward A Brain-Based Theory of Beauty ”, PLOS ONE   6  (7), p. e21852 . doi : 10.1371/journal.pone.0021852 .  
  23. (2013-03-19) “ Neuroaesthetics and the Trouble with Beauty ”, PLOS Biology   11  (3), p. e1001504 . doi : 10.1371/journal.pbio.1001504 .  
  24. Symons 1995
  25. Langlois kaj Roggman 1990
  26. D.I. Perrett, K. May kaj S. Yoshikawa, ≪Attractiveness characteristics of female faces: preference for non-average shape≫, Nature , 368, 1994, pp. 239-242. Citita en Jean-Francois Amadieu , Le Poids des apparences , 2002, eld. Odile Jacob, pp. 18-19.
  27. Garrido, Manuel (2013). ≪La filosofia platonica del amor≫. En Sacristan, Manuel; Garcia Bacca, David. Los dialogos eroticos: Banquete y Fedro (Manuel Sacristan kaj David Garcia Bacca, trad.). Madrid: Tecnos. p. 11. ISBN 9788430958207 .
  28. lernu.net: Proverboj . Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15.
  29. La bellezza salvera' il mondo (Dostoevskij) ? . Arkivita el la originalo je 2012-02-04. Alirita 2010-11-24.

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • Blunt, Anthony (1940) La teoria de las artes en Italia del 1450 a 1560. Madrid: Catedra (hispana eldono de 1979) ISBN 84-376-0194-0
  • Eco, Umberto (2004). Historia de la belleza. Lumen, Barcelona. ISBN 84-264-1468-0 .
  • Fuga, Antonella (2004). Tecnicas y materiales del arte. Electa, Barcelona. ISBN 84-8156-377-3 .
  • Givone, Sergio (2001). Historia de la estetica. Tecnos, Madrid. ISBN 84-309-1897-3 .
  • Gombrich, Ernst (1997). Historia del Arte. Debate, Madrid. ISBN 978-84-8306-044-5 .
  • Gonzalez, Antonio Manuel (1991). Las claves del arte. Ultimas tendencias. Planeta, Barcelona. ISBN 84-320-9702-0 .
  • Hauser, Arnold (2004). Historia social de la literatura y el arte. Debolsillo, Barcelona. ISBN 978-84-9793-220-2 .
  • J.H. Langlois kaj L. Roggman, ≪Attractive faces are only average≫, Psychological Science, no 1,? 1990, p. 115-121
  • Donald Symons, ≪Beauty is in the Eye of the Beholder. The Evolutioanry Psychology of Human Female Attractiveness≫, en Paul R. Abramson, Steven D. Pinkerton, Sexual Nature, Sexual Culture , University of Chicago Press, 1995, p. 80-120
  • En tiu ?i artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Belleza en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ?i artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Beau en la franca Vikipedio.
  • En tiu ?i artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Beauty en la angla Vikipedio.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]