Antonius Scandellus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonius Scandellus
Persona informo
Naski?o 17-an de januaro 1517 ( 1517-01-17 )
en Bergamo
Morto 18-an de januaro 1580 ( 1580-01-18 ) (63-jara?a)
en Dresdeno
Okupo
Okupo komponisto
v ? d ? r
Antonio Scandello sur medalo de Tobias Wolff, 1577

Antonio Scandello (anka? Scandellus a? Scandelli ; naski?inta la 17-an de januaro 1517 en Brescia ; mortinta la 18-an de januaro 1580 en Dresdeno ) estis itala komponisto kaj kapelmajstro de la renesanco.

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Antonio Scandello laboris ekde 1530 kiel klarionisto kaj trombonisto de la urba muzikistaro je Bergamo, same kiel lia patro Hieronimus Scandellus kaj lia frato Angelo. En 1547 li eni?is en la kapelon de kardinalo Cristoforo Madruzzo en Trentino . Tie en 1549 dum vila?o en Italujo elektoprinco Ma?ricjo de Saksujo lin dungis, kune kun kvin aliaj italaj muzikistoj, por la novfondita dresdena kortega kapelo. ?is 1554 Johann Walter kapelmajstro, lia posteulo fari?is Mattheus Le Maistre. Scandellus konverti?is en 1562 al la lutera kredo, geedzi?is kun la filino de kunkapelano kaj komponis precipe ankora? nur protestantan muzikon germanlingvan. Ekde 1566 Scandellus fari?os vickapelmajstro kaj subi?is kiel ? alordigita moderigisto“ al la a?okaduka Le Maistre. Ekde 1568 ?is sia morto en la jaro 1580 Scandellus estis kortega kapelmajstro, lia kreopovo estis ?is lia subita morto ne bremsata. Li estis entombigita sur la tombejo ?e la dresdena Frauenkirche . [1] Plurajn monatojn post la morto de Scandellus pretertempe Giovanni Battista Pinello di Ghirardi fari?is nova kapelmajstro. [2]

Verkaro [ redakti | redakti fonton ]

Scandellus kreis esence religiajn kantverkojn; elstarigendaj estas meso okaze de la morto de elektoprinco Ma?ricjo (1553) kaj germanlingva Johano-Pasiono (1561 a? pli frue). La plej grava relevi?o- historio , kiun naskis la 16-a jarcento, devendas de Scandellus. ?i havas la titolon: Osterliche Freude der siegreichen und triumpfierenden Auferstehung (Paska ?ojo de la venkori?a kaj triumfa relevi?o; proksimume 1562 a? pli malfrue) [3] . ?i fini?as per la ripete enigita voko ?Viktoria!“. La verko trabate sukcesus kaj fondis longan tradicion.

Scandellus estis anka? per sia kvinvo?a Johano-Pasiono ver?ajne la unua, kiu en la protestanta pasiono rezervis la legadotonon ekskluzive por la evangelisto, la aliajn personojn tamen komponis en ?an?i?aj okupoj libere kaj sen apoge sur la legadotono. [4] La vo?o de Jesuo ekzemple sonas kvarvo?e, Petro trivo?e, Pilato duvo?e, la turba -?oroj e? kvinvo?e.

?orverkoj kaj kantoj por la eklezia uzo trovi?as en la kolekto: Newe schone auserlesenen Geistliche Deudsche Lieder (Dresdeno, 1575)

Amo kaj vino estas ofte la temoj de la du kolektoj Neue Teutsche Liedlein (1568) kaj Newe und lustige weltliche deutsche Liedlein (Dresdeno, 1570, 1578, 1579) kelkaj kantoekzemploj:

  • Ein Hennlein weiß mit ganzem Fleiß …
  • Das Hennlein legt ein Ei
  • Gut’n Morgen, mein Fraulein
  • Schein uns, du liebe Sonne
  • Der Wein der schmeckt mir also wol
  • Im Sommer sein die Brunnlein gesund
  • Kein lieb on leid
  • Den liebsten Buhlen, den ich han

Entute la verkaro de Scandellus treege efikis kaj instigis komponistojn kiel Bartholomaus Gesius kaj Heinrich Schutz .

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Johann Gottfried Michaelis: Dreßdnische Inscriptiones und Epitaphia . Alt-Dresden, 1714
  2. Albrecht Classen und Lukas Richter: Lied und Liederbuch in der Fruhen Neuzeit. Verlag Waxman, 2009, ISBN 3-8309-2257-4 .
  3. Friedrich Blume : Geschichte der evangelischen Kirchenmusik , Kassel 1965, p. 119
  4. Friedrich Blume: Geschichte der evangelischen Kirchenmusik , Kassel 1965, p. 118

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • Robert Eitner: Scandello, Antonio. En: deutsche-biographie.de (ADB). Vol. 30, Duncker & Humblot, Lepsiko 1890, p. 475 sj.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]