Antonin Sochor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonin Sochor
Persona informo
Naski?o 16-an de julio 1914 ( 1914-07-16 )
en Lohberg
Morto 16-an de a?gusto 1950 ( 1950-08-16 ) (36-jara?a)
en Jablonne v Podje?t?di
Tombo Dob?i?
Okupo
Okupo army officer ? legiano
v ? d ? r

Generalmajoro Antonin Sochor estis komandanto de motorizita bataliono de mitralistoj de la 1-a ?e?oslovaka memstara brigado en Sovetunio kaj Heroo de Sovetunio .

Anta? la milito [ redakti | redakti fonton ]

Antonin Sochor naski?is la 16-an de junio 1916 en Lohberg en Germanio , kien liaj gepatroj, same kiel centoj da nordbohemiaj ministoj, foriris je laboro kaj kie lia patro dumtempe laboris kiel ministo. Kiam eksplodis la unua mondmilito, la patro soldati?is en italan batalfronton kaj la patrino revenis kun kvar infanoj al siaj gepatroj ?is Duchcov , kie la malgranda Antonin finvizitis komunuman lernejon. ?ar lia patro revenis el la milito kiel invalido kaj la familio suferis pro mizero, Antonin ne povis finviziti studadon en komerca akademio en Teplice kaj en 1933 , dum la granda krizo, li komencis labori kiel helplaboristo en vitrofabriko. Jam studante li komencis aktive dedi?i sin al sporto kaj en 1934 li ani?is en socialdemokratian partion. Tiutempe li unuafoje kunpu?i?is kun henleinanoj , kiuj komencis aktive prezenti?i kontra? la ?e?a minoritato en la ?e?a limregiono. En oktobro de 1936 li komencis soldatservi en Tren?in , kie li sukcese finvizitis en junio de 1938 suboficiran lernejon en rango de ser?ento . Dum mobilizo li agadis en Komarno kaj post munkena kapitulacio li decidi?is, ke li restos en armeo kiel plude?oranto, por ke li povu defendi la tenajlitan respublikon. Post establo de Protektorato Bohemio kaj Moravio li revenis ?is Duchcov, kie li estis post konflikto kontra? gemanoj arestita kaj en majo de 1939 li estis internita en labortendaro proksime de Leipzig . En fabriko, kiel li laboris, li faris vicon de etaj sabotadoj kaj kiam komenci?is esplorado, li donis ali?ilon al germana armeo kiel volontulo, por ke li forturnu de si suspekton. ?ar li havis germanan naskolokon, li estis senprobleme akceptita kaj tralasita por mallonga libertempo. Malgra? tio ke li estis ka?observata de gestapo , li sukcesis interkontakti?i kun anoj de rezistmovado, kiuj helpis lin dum lia fu?o en Pollandon , kie li poste agadis kiel rotestro de ekzercista roto .

La dua mondmilito [ redakti | redakti fonton ]

Post atako kontra? Pollando en septembro de 1939 falis ?e?oslovakaj legioj en sovetan militkaptitecon kaj ties anoj estis internitaj en tendaroj Jarolimka , Oranka kaj Suzdal . Tie Sochor estis en februaro de 1943 elektita kiel komandanto de ekzercta?mento de nove krei?anta la 1-a ?e?oslovaka memstara kampa bataliono en Sovetunio . Kiel ano de konskripta komisio li ekkonis inter rekrutoj ?t?panka Cejzlarova, kun kiu li edzi?is la 17-an de septembro la saman jaron. Je unu monato pli poste li transprenis komandadon de ta?mento de esploristoj - mitralistoj, ekipitaj per mitralo PP?-41. Sur liaj ?ultroj staris enpraktikigo de tiu ?i nova armilo en la ?e?oslovakan soldataron, kion li pruvis kun bravureco propra al si kaj li fari?is majstro en ties priregado.

En januaro de 1943 li forveturis kun sia ta?mento en konsisto de la 1-a memstara kampa bataliono en la batalfronton, kie li estis matene la 6-an de marto komisiita per faro de la unua batalatako de la ?e?oslovaka ta?mento - faro de esploro ?e vila?o Sokolove . Jam dum tiu ?i unua kunpu?i?o kun la malamiko la esploristoj gvidataj de li paralizis grupon da germanaj tankistoj. Defendante Sokolovon je du tagoj pli poste Sochor ne nur komandis, sed li mem per pafado el mitralo repu?is atakantan germanan infanterion malanta? tankoj . En bataloj li da?rigis anka? poste, kiam li estis le?ere vundita de la mano kaj nur vespere li retiri?is kun siaj viroj malanta? rivero M?a . Kun sia vundi?o li estis transportita en malsanulejon en ?arkov , kiu je kelke da tagoj falis en germanajn manojn. Sochor sukcesis el la konkerita urbo eskapi kaj elkonduki ankora? du vunditajn batalantojn. Por la lerteco en batalo kaj la kura?o dum la savo de la vunditoj el ?arkov li estis ordenita per ?e?oslovaka milita kruco 1939 kaj per soveta Ordeno de Ru?a flago .

De maldekstre: Richard Tesa?ik , Antonin Sochor kaj Josef Bur?ik

Somere de 1943 li estis en rango de suble?tenanto nomita komandanto de motorizita roto de mitralistoj de la 1-a ?e?oslovaka memstara brigado en Jefremov . La 1-an de septembro al lia edzino naski?is filo Ludvik kaj Sochor ricevis mallongan libertempon, por ke li povu iri viziti ?in. Reveninte al sia ta?mento li partoprenis liberigadon de Kievo , kie liaj viroj eminenti?is, kiam subtenantaj per tankoj ili konkeris fabrikon Bol?evik , neniigis tri kontra?tankajn kanonojn, kelke da ma?inpafilaj nestoj kaj postlasis en sia sektoro 630 mortigitaj malamikoj. Mar?ante al stacidomo lia roto estis haltigita fare de grupo de ss-anoj , kiuj pelis anta? si areton da civiluloj - virinoj kun infanoj kaj pli a?aj homoj. Sochor mem trans ?ardenoj enpenetris malanta? la iranta "vivbarilo" kaj per pafaro li faligis la surprizitajn ss-anojn. La sekvintan tagon liaj viroj komune kun tankistoj Richard Tesa?ik kaj Josef Bur?ik atingis kiel la unuaj bordojn de Dnepro . La 8-an de novembro la mitralistoj gvidataj de li trabatalis sin ?is ?ernja?ov , kie ili malfunkciigis priservon de germanaj baterioj kaj ekprenis pli grandan kvanton de malamika bataltekniko. Pro tiuj ?i faroj estis al la fre?a le?tenanto Antonin Sochor donita la dua ?e?oslovaka milita kruco 1939 kaj la 21-an de decembro 1943 estis al li donita Ora stelo de Heroo de Sovetunio .

En la sekvanta periodo li ravivis trankvilon kun sia familio kaj denove revenis la batalfronton nur post Kristnasko. Jam la 30-an de decembro li gvidis esploron en vila?o Matjesa , kie li elkondukis sian ta?mentoj el ?irka?igo. En sekvanta batalo je vila?o Ruda li ekprenis ma?inpafilon, per kiu li poste pafmortigis ?irka? du dekojn de germanaj soldatoj. Por la sukcesa agado en spaco de Bila Cerekev li estis rekompencita per sia jam la tria ?e?oslovaka milita kruco 1939. En januaro 1944 li estis poste duanfojon le?ere vundita, ?ifoje en kruron. Ekde la 13-a de aprilo le?tenanto Sochor estis en funkcio de komandanto de motorizita bataliono de mitralistoj, kiu en konsisto de infanteria la 1-a ?e?oslovaka memstara brigado partoprenis en karpata-dukla operaco . Sochor gvidis siaj virojn la plenajn dek tagojn en multajn sturmojn al la t.n. "Sanga trigonometria linio" 534, dum kiu li suferis la 14-an de septembro 1944 gravajn vundi?ojn. Li estis transportita en malsanulejon, kie kuracistoj elprenis el lia korpo 218 romperojn kaj pluaj tri monatojn li pasigis kuracante. Por mallonga tempo li revenis en la batalfronton, por ke li poste en februaro 1945 fari?u instruisto de oficira lernejo. Ekde aprilo poste jam en rango de staba kapitano li komandis al staba roto de ministro de nacia defendo.

Post la milito [ redakti | redakti fonton ]

Post la milito li estis akceptita en armeon kiel profesia oficiro kaj sendita al Altlernejo militista. Post ties finvizito somere de 1947 li estis en rango de majoro aligvidita al stabo de komandantejo de la 1-a divizio en Prago. Tiutempe al lia edzino naski?is filino Eva. Kiel ano de grupo de oficiroj de generala stabo li estis en a?gusto de 1948 komisiita per sekreta ekzerco de brigado de judaj volontuloj el organizo Hagana. Unue li gvidis ilian ekzercon en la ?e?oslovaka teritorio en armea spaco Libava kaj poste en Israelo , kie li agadis certan tempon kiel konsilanto de operaca sekcio de la israela armeo . Post eksiro kun la juda ?tato la komunisma registaro revokis lin reen en ?e?oslovakion, kiel li estis en septembro de 1949 nomita profesoro de infanteria lernejo en Milovice u Prahy kaj samtempe komandanto de lernejo de mezkomandantoj. La 1-an de julio 1950 li estis avancita en rangon de kolonelo. Je unu monato kaj duono pli poste, kiam li estis revenanta el armea ekzerco el spaco de Ralsko , kolonelo Sochor suferis dum ?is nun neklarigitaj cirkonstancoj gravan vundi?on dum a?tomobila akcidento. Al sekvoj de tiu ?i akcidento li subi?is la 16-an de a?gusto 1950 .

In memoriam [ redakti | redakti fonton ]

La 6-an de oktobro 1955 kolonelo Antonin Sochor estis avancita en rangon generalmajoro in memoriam . Lia busto estis lokigita sur honora sepultejo ?e Monumento de Dukla kaj ?e bazlernejo en Duchcov, kiu portas lian nomon, estis konstruita al li statuo. Estas nomitaj la? lia nomo stratoj en multaj urboj en ?e?io .

Rilataj temoj [ redakti | redakti fonton ]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.