Alfred Kolleritsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Kolleritsch
Persona informo
Naski?o 16-an de februaro 1931 ( 1931-02-16 )
en Eichfeld
Morto 29-an de majo 2020 ( 2020-05-29 ) (89-jara?a)
en Graz
Lingvoj germana vd
?tataneco A?strio vd
Alma mater Universitato de Graz vd
Subskribo Alfred Kolleritsch
Profesio
Okupo verkisto ? poeto ? universitata instruisto ? filozofo vd
Laborkampo Austrian literature vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Alfred KOLLERITSCH (naski?inta la 16-an de februaro 1931 en Brunnsee , Suda Stirio , mortis la 29-a de majo 2020 en Graz ) estis a?stra verkisto.

Kiel instruisto kaj eldonisto [ redakti | redakti fonton ]

Li estas de graveco ne nur kiel verkisto de romanoj kaj poemoj sed anka? kiel eldonanto kaj publikighelpanto de junaj a?toroj. Post la doktori?o pri Martin Heidegger li estis instruisto en Graz , kie li i?is fondomembro de la artista/verkista ligo Forum Stadtpark .

Ekde 1960 li eldonis la fakgazeton Manuskripte por pretigi platformon al eksperimenta literaturo en A?strujo; ?i estas ?is nun unu el la plej gravaj germanlingvaj literaturgazetoj.

Kiel a?toro [ redakti | redakti fonton ]

Per propraj eldonoj li nur malfrue fami?is. Lia unua romano aperis en 1972 ( Die Pfirsichtoter ). Tie ?i kiel anka? en siaj sekvantaj romanoj li dedi?as sin per ege kompleksa kaj fermita lingvo al la demando pri libereco kaj feli?o kaj kontra?batalas totalisma?ojn, fremddestinigon kaj iun ajn specon de rigidi?o. Iliaj titoloj estas jenaj: Die grune Seite (1974), Gesprach im Heilbad (1985), Allemann (1989) kaj Der letzte Osterreicher (1995).

Liaj poemoj eldonitis en la sekvontaj libroj: Einubung in das Vermeidbare (1978), Absturz ins Gluck (1983), Augenlust (1986), Zwei Wege, mehr nicht (1993) kaj In den Talern der Welt (1999).

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]