Alfred Dreyfus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Dreyfus
Persona informo
Naski?o 9-an de oktobro 1859 ( 1859-10-09 )
en Mulhouse ,   Dua Franca Imperio
Morto 12-an de julio 1935 ( 1935-07-12 ) (75-jara?a)
en Parizo
Mortokialo korinfarkto
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj franca
?tataneco Francio
Alma mater Franca Politeknika Lernejo ? Ecole superieure de guerre ? Lycee Chaptal ? College Sainte-Barbe
Subskribo Alfred Dreyfus
Familio
Frat(in)oj Mathieu Dreyfus ? Jacques Dreyfus
Edz(in)o Lucie Dreyfus
Infanoj Pierre Dreyfus ? Jeanne Levy
Parencoj Jerome Salomon
Henri Jacques Dreyfus
Okupo
Okupo militisto ? army officer
v ? d ? r

Alfred DREYFUS [al?f??d d???fys] (naski?is la   9-an de oktobro   1859 (nun 1859-10-09 ) en Mulha?zo ? mortis la 12-an de julio   1935 en Parizo ) estis juddevena franca oficiro , pri kiu esti?is la tiel-nomata Dreyfus-afero , kiu estis politikosocia krizo de Francujo komenci?inta fine de la 19-a jarcento.

Dreyfus-krizo [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dreyfus-skandalo .
Maloficirigo de Dreyfus.

Alfred Dreyfus estis filo de juda teksa?-entreprenisto el Mulhouse ( Elzaso ). Li studis de 1882 ?is 1889 kaj i?is profesia oficiro de la franca armeo. En 1894 li estis akuzita ? intertempe kiel kapitano ? je perfido de sekretoj al la Germana Imperio . Li estis ju?ita fare de soldata tribunalo je ?ismorta ekzilo sur Diabloinsulo , Franca Gujano . En Francio okazis dum la proceso antisemitaj manifestacioj. La francan respublikon skuis la Dreyfus-afero . Balda? montri?is, ke la akuzoj uzis pruvojn falsitajn. Emile Zola kaj aliaj elpa?is por la rehabilitado de Dreyfus. Mondkonata i?is la letero de Zola J'accuse! (france por Mi akuzas ) al la franca prezidento, kiu aperis en la gazeto L’Aurore .

En 1899 la proceso estis denove reda?rigita. Oni ju?is pri Dreyfus je 10-jara prizono pro mildignaj cirkonstancoj . La franca prezidento klinis sin anta? la internacia kritiko kaj post dek tagoj donis amnestion por Dreyfus. En 1906 la verdikto estis nuligita de la kasacia kortumo. Rei?inte armeano li ricevis la kavalirecon de la Honora Legio . Alfred Dreyfus oficiris en la unua mondmilito kiel vickolonelo en la franca armeo. Malgra? la rehabilitado de Dreyfus, la krizo akre dama?is la presti?on de la tria franca respubliko.

Internacia signifo [ redakti | redakti fonton ]

La skandalo montris, ke la tiutempa antisemitismo kreskis al pli granda dan?ero ol anta?e. Tiu evoluo ne halti?is, sed plui?is ?is almena? la komenci?o de la Dua Mondmilito , iniciatita de la antisemita naziisma re?imo en Germanujo. Pri la rilato inter Dreyfus, la antisemitismo kaj la totalisma ?tato skribis Hannah Arendt en sia libro La originoj de totalismo .

Filmoj [ redakti | redakti fonton ]

Pri Dreyfus kaj pri la Dreyfus-skandalo estis verkitaj pluraj filmoj:

  • Dreyfus de Richard Oswald (1930)
  • The Life of Emile Zola de Wilhelm Dieterle, kun Paul Muni kiel Zola kaj Joseph Schildkraut kiel Dreyfus (1937)
  • Prisoners of Honor de Ken Russell (1991)
  • L’affaire Dreyfus de Yves Boisset - duparta (1994)
  • J’accuse de Robert Bober kaj Pierre Dumayet (1998)