Alberto Fujimori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alberto Fujimori
Persona informo
Alberto Kenya Fujimori Inomoto
藤森謙也
Naskonomo Alberto Kenya Fujimori Fujimori
Naski?o 28-an de julio 1938 ( 1938-07-28 ) (85-jara?a)
en Limo
Lingvoj hispana ? japana ? angla vd
Lo?loko Q123682704 vd
?tataneco Japanio ? Peruo vd
Alma mater Universitato de Viskonsino-Milvokio ? National Agrarian University ? Alfonso Ugarte School ? Universitato de Strasburgo vd
Partio Si Cumple ? Cambio 90 ? Nueva Mayoria ? Peru 2000 ? Alliance for the Future ? Civitana Nova Partio vd
Subskribo Alberto Fujimori
Familio
Patro Naoichi Fujimori vd
Patrino Mutsue Inomoto vd
Edz(in)o Satomi Kataoka ? Susana Higuchi vd
Infanoj Keiko Fujimori ? Kenji Fujimori vd
Profesio
Okupo politikisto ? in?eniero-agronomo ? universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Alberto FUJIMORI , in?eniero kaj politikisto , estis prezidento de Peruo inter 1990 kaj 2000 .

Alberto Fujimori

Li naski?is en Limo (Peruo) je la 28-a de julio de 1938 . Li estis filo de japanaj enmigrintoj, devenantaj el Kumamoto . Lia nomo en la japana estas:

  • Kanji , 藤森 謙也
  • Kanae , アルベルト?ケンヤ?フジモリ
  • R?maji , Aruberuto Ken'ya Fujimori

Estinte tute nekonata kandidato, li fari?is prezidento de Peruo en 1990 kiam li venkis en dua baloto la verkiston Mario Vargas Llosa , ?ekape de ?us kreita movado Cambio 90 ( ?an?o 90 ).

Li uzis a?toritatismajn metodojn, kaj je la 5-a de aprilo de 1992 li dissolvis la Kongreson, kaj faris kion oni poste nomis mempu?o . En 1993 la nova Kongreso aprobis novan Konstitucion . Fujimori estis reelektita en 1995 , venkinte la eksan sekretarion de Unui?intaj Nacioj Javier Perez de Cuellar .

Li dedi?is grandan parton de sia agado al la lukto kontra? la insurgentaj grupoj, el kiuj la plej gravaj estis tiam la MRTA (Movimiento Revolucionario Tupac Amaru) kaj la ma?ista Sendero Luminoso ( Luma Vojo , uzante ofte perfortajn kaj duonle?ajn manierojn.

En 2000 , meze de grandaj protestoj li prezenti?is al novaj elektoj, kio ne konformi?is al la Konstitucio. Kvankam li denove venkis, li estis poste senigita je sia posteno, post la pruvoj pri la granda korupteco de la re?imo kaj la fiaj agadoj de lia ?efa kunlaboranto, Vladimiro Montesinos .

Li rifu?is en Japanio, kies registaro agnoskis al li la japanan civitanecon. La perua registaro tamen ne ?esis peti lian ekstradicion, por ke li respondu anta? la perua Justico, pro torturo , eksterle?aj mortpunoj, falsigo kaj koruptado.

Fujimori neis sian respondecon kaj plurfoje montris sian deziron reveni al la perua politiko. La 6-an de novembro de 2005 li surterigis en Santiago de ?ilio el Tokio . Li restis retenita de la ?ilia registaro, ?is kiam oni decidis lian postan sorton.

La 21-an de septembro 2007, la Supera Kortumo de ?ilio akceptis la peton de ekstradicio kontra? li pro 5 kazoj de koruptado kaj 2 de perforto kontra? la homaj rajtoj dum lia regado.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]