Adolf Meschendorfer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Meschendorfer
Persona informo
Naski?o 8-an de majo 1877 ( 1877-05-08 )
en Bra?ovo
Morto 4-an de julio 1963 ( 1963-07-04 ) (86-jara?a)
en Bra?ovo
Lingvoj germana vd
?tataneco Rumanio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Adolf MESCHENDORFER (naski?inta la 8-an de majo   1877 en Bra?ov , mortinta la 4-an de julio   1963 samloke) estis rumanlanda verkisto germanlingva. Li apartenis al la minoritato de la transilvaniaj saksoj . Profesie li estis pedagogo kaj inter 1926 kaj 1940 estro de la renomita Honterus-gimnazio .

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Familia lia venis el la vila?o Me?endorf . [1] La filo de komercisto studis, post frekvento de hungarlingva komercadlernejo kaj germanlingva gimnazio, filologion, teologion kaj filozofion en Strasburgo , Vieno , Budape?to , Heidelberg Klu?o kaj Berlino (1897-1901). En la 1903-a jaro li fondis kune kun Arthur Coulin kaj Ernst Kuhlbrandt en Bra?ov artemulan societon Gesellschaft der Kunstfreunde . [2] En diserta?o defendita en la jaro 1910-a Meschendorfer esploris pri Heinrich von Kleist kaj liaj proza?oj (Heinrich Kleist als Prosaschriftsteller) . [3]

Inter 1907 kaj 1914 li eldonis la perioda?on "Die Karpathen" kiu ege kaj decide influis la vojon de la germanlingvaj verkistoj de Transilvanio en la 20-a jarcento. [4] Solvo por politike ?iam pligrandi?anta influo de sia etno (pro simpla demografia ka?zo) estus la? li la apogo de kulturo kaj edukado kaj aktiva intelektuala kunlaboro kun rumanoj kaj rumanlandaj hungaroj. La fruktodonan malfermitecon de "Die Karpathen" heredis kaj da?rigis la gazetoj " Klingsor " (Bra?ov, 1924-39) kaj "Banater Monatshefte" ( Timi?oara , 1933-39). Krome Meschendorfer ege kontra?batalis anakronismojn kaj artajn fu?ita?ojn. Tiugazete li mem estis publikiginta anomime kaj en serio la romanon Leonore : libroforma eldoni?o estis en 1920. En 1908 li nuptis Cornelia Rhein. Inter 1926 kaj 1940 li estis gimnazia lernejestro. Ekde 1954 li anis ?e Unui?o de rumaniaj verkistoj . Lia filo estis la pentristo kaj grafikisto Harald Meschendorfer , lia nevo estas la eldonisto Hans Meschendorfer . [5]

Verkiste [ redakti | redakti fonton ]

Verkante kaj eldonante li ege influis la germanlingva literaturo en Rumanujo. La romano Leonore (1908) taksatas la unua moderna siaspece en la transilvania literaturo: La voja?emulo kaj dando Dr. Svend konati?as en Bra?ov kun klerita kaj emancipi?ema Leonore - kaj fascini?as per la tuta urba medio. Taglibre kaj epistole rakontatas ?io de Svend. La stilo memorigas onin pri germana impresionismo kaj pri la verko Niels Lyhne de Jens Peter Jacobsen .

Lia a?tumna poezia?o Siebenburgische Elegie (1927) oftege plutraktitis de multaj aliaj lokaj a?toroj. Aliaj poemoj kaj ?iuj dramoj aliaflanke ne tro ?atitis de la legantaro. Danke al la romano Die Stadt im Osten lia naski?urbo ricevis amdeklaron (faritan de la maljuna protagonisto retrospektive): por ?i alju?is en 1932 ar?entan medalon la Germana akademio.

Honoroj [ redakti | redakti fonton ]

Verkoj [ redakti | redakti fonton ]

  • Vortrage uber Kultur und Kunst , 1906
  • Leonore. Roman eines nach Siebenburgen Verschlagenen , 1908 (nova eldono: Traversion, Dietingen 2012, ISBN 978-3-906012-02-5 )
  • Siebenburgische Elegie , 1927
  • Gedichte , 1930
  • Die Stadt im Osten , romano, 1931
  • Dramen , 1931 (Abt von Kerz; Michael Weiß; Vogel Phonix) 1931 - la dramoj tute ne furoris ...
  • Der Buffelbrunnen , romano, 1935 (pri simpla instruisto kiu i?is danke al ekkono de virino popola politikisto)
  • Siebenburgen, Land des Segens , Lebenserinnerungen, Prosa, Gedichte, 1937
  • Siebenburgische Geschichten , 1947 (humora?oj)
  • Als man noch die Soldaten fing , 1966
  • Gedichte, Erzahlungen, Dramen, Aufsatze , 1978

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • Edith Konradt : Grenzen einer Inselliteratur. Kunst und Heimat im Werk Adolf Menschendorfers (1877-1963). Frankfurt am Main k.a.: Lang 1987. (=Europaische Hochschulschriften; Reihe 1, Deutsche Sprache und Literatur; 1029) ISBN 3-8204-1215-8
  • Ernst Kulcsar: Literatur des Abwegs ? Literatur des Irrwegs. Die siebenburgisch-deutsche Literatur in der Mitte des 20. Jahrhunderts. Eine literatursoziologische Untersuchung am Beispiel von Adolf Meschendorfer, Hans Liebhardt und Arnold Hauser. Diserta?o, Erlangen-Nurnberg 2001.
  • Heinz Schullerus : Adolf Meschendorfers Siebenburgische Zeitschrift "Die Karpathen" 1907-1914. Sporn, Zeulenroda 1936.
  • Sienerth, Stefan, "Meschendorfer, Adolf" ?e: Neue Deutsche Biographie 17 (1994), p. 206-207 ( interrete tie ?i )

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Arkivita kopio . Arkivita el la originalo je 2014-01-11. Alirita 2022-06-06.
  2. http://www.muzeulartabv.ro/assets/docs/Date%20Biografice.pdf
  3. https://www.meschendoerfer.de/adolfm.html/
  4. Tie publikigis artikolojn ne nur lokaj modernemaj verkistoj kiel Johann Plattner , Eduard Schullerus , Hermann Kloß sed anka? kelkaj el la resto de Germanlingvio (ekz. Detlev von Liliencron , Richard Dehmel , Gustav Falke . Gravis krome la venigo de germanlingvaj verkistoj al Banato (ekz. Adam Muller-Guttenbrunn , Otto Alscher ).
  5. Kulturportal West-Ost ? Meschendorfer, Hans [ rompita ligilo ]