A?gusteno
(m. la
26-an de majo
604
) estis sanktulo sendita de la papo por konverti la
anglosaksojn
, kaj la unua ?efepiskopo de
Canterbury
,
Kent
. Li estis foje konata kiel la "apostolo al la anglosaksoj".
En 595 li estis prioro de mona?ejo en
Romo
kiam, la?legende, la
papo
,
Gregorio la 1-a
, vidis blondajn knabojn en la sklavbazaro de Romo. Gregorio demandis, de kie ili devenis, kaj ili respondis ke ili estis
angloj
. "Ne angloj, sed an?eloj" li diris (latine, "non angli sed angeli"). Li eltrovis ke ilia lando estas pagana, kaj nomumis A?gusteno estro de misio al Kent. Eble Gregorio elektis la regnon Kent ?ar la edzino de ?ia re?o,
Aethelberht
, estis Sankta Bertha,
merovida
kristana princino: la? alia tradicio ?i mem petis la papon sendi mision.
A?gusteno estis akompanata de
La?renco de Canterbury
(kiu sekvis lin kiel ?efepiskopo de Canterbury) kaj ?irka? 40 aliaj. Tamen survoje ili senkura?i?is, kaj petis permeson reveni al Romo. Gregorio rifuzis, kaj sendis leterojn, per kiuj li kura?igis A?gustenon plenumi la taskon. En 597 la misiistoj alteri?is ?e
Thanet
en Kent. Re?o Aethelberht donis al ili anta?an pre?ejon en Canterbury. Li mem konverti?is, ver?ajne en 597, kaj certe ne post 601. Multaj aliaj konverti?is, kaj en 598 Gregorio skribis en letero al la patriarko de
Aleksandrio
, ke dek mil anglosaksoj jam bapti?is.
Tuj ekster la muroj de Canterbury A?gusteno fondis
Abatejon
dedi?atan al
Sankta Petro
kaj
Sankta Pa?lo
.
A?gusteno sendis La?rencon al Romo por peti konsilojn de la papo pri la organizo kaj la reguloj de la eklezio en Kent.
En 601 alvenis al Kent dua grupo de misiistoj, kiuj portis librojn, ritajn vestojn kaj aliajn aferojn, kune kun letero de Gregorio. Tiu komandis al A?gusteno konsekri dek du episkopojn kiel eble plej balda?. Gregorio, intencis ke estu du ?efepiskopoj en Anglio ? ?e
Londono
kaj
Jorko
? sed la bazo de la suda ?efepiskopo restis ?e Canterbury.
A?gusteno nomumis
Justus
episkopo de
Rochester (Kent)
kaj
Mellitus
episkopo de Londono.
Gregorio esperis, ke la kelta eklezio en okcidenta kaj norda Britio agnoskus A?gustenon kiel superulon, sed tio ne okazis. La kelta eklezio sekvis tradiciojn kaj kutimojn malsamajn ol tiuj de la roma eklezio, kaj celebris Paskon je malsama dato. Ver?ajne A?gusteno malvolontis kompromisi. Aldone, A?gusteno estis subtenata de la re?o de Kent, kaj la paganaj re?oj de
Wessex
kaj
Mercia
, kiuj klopodis pligrandigi siajn regnojn okcidenten, probable kontra?is. Fakte, A?gusteno kaj liaj kunuloj apena? misiis ekster Kent.
A?gusteno rekonsekris paganajn templojn kiel kristanajn pre?ejojn.
A?gusteno mortis en majo 604. Li nomumis La?rencon de Canterbury kiel sia sekvanton. Li entombi?is ?e Canterbury, kiu i?is ? kaj e? hodia? estas ? grava pilgrimcelo.
La influo de A?gusteno grandegis. ?ajne la keltaj kristanoj de okcidenta kaj norda Britio ne penis konverti la anglosaksojn de suda kaj meza Anglio. A?gusteno enkondukis pli aktivajn misiajn rimedojn. Influate de lia ekzemplo, evoluis forta misia tradicio en la anglosaksa eklezio, kaj dum la 8-a jarcento estis anglosaksoj, kiuj konvertis Germanion.
A?gusteno enkondukis anka? la kutimojn de la roma eklezio. Rezultis disputoj kun la kelta eklezio, kiu tre influis en
Northumbria
, ?is fine en 664, ?e la
Sinodo de Whitby
, estis decidite, ke tuta Anglio sekvu la romajn kutimojn.
Bibliotekoj
|
- PeEnEo
:
286376
- GND
:
119317958
- LCCN
:
n82166612
- VIAF
:
192681622, 160189201, 71359832, 323149294077980520136, 91151776731218010808, 280464490 13667918, 192681622, 160189201, 71359832, 323149294077980520136, 91151776731218010808, 280464490
- ISNI
:
0000000103546576
- LIBRIS
:
174789
- SUDOC
:
052518477
- NLA
:
53004667
- BIBSYS
:
71066
- BNE
:
XX5021619
|