한국   대만   중국   일본 
Venceslao la 1-a (duko de Bohemio) - Vikipedio Saltu al enhavo

Venceslao la 1-a (duko de Bohemio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan pa?on: Venceslao
Sankta
Venceslao
Reganto de Bohemio
Sankta Venceslao (statuo en Olomouc)
Sankta Venceslao (statuo en Olomouc )
Regado ?- 935
Anta?ulo Vratislav la 1-a
Sekvanto Boleslao la 1-a
Persona informo
Svaty Vaclav
Naski?o ?. 908
en Mezbohemia regiono
Morto 28-an de septembro 935 ( 0935-09-28 )
en Stara Boleslav
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Katedralo de sankta Vito Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio kristanismo vd
Familio
Dinastio P?emyslidoj vd
Patro Vratislav la 1-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Drahomira ze Stodor Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Boleslao la 1-a de Bohemio kaj Spytihn?v (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Zbraslav (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Patroneco Bohemio
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Sankta Venceslao (naski?is en 903, 908 a? 910, ver?ajne en Stara Boleslav , la? aliaj en Stochov , tamen certa estas nenio; mortis la 28-an de septembro 929 a? 935 en Stara Boleslav) estis la unua el kvar Venceslaoj (?e?e Vaclav ) el la dinastio de P?emyslidoj (regantoj de Bohemio ). Li fari?is la nacia sanktulo de Bohemio kaj ?e?io .

Deveno [ redakti | redakti fonton ]

Venceslao la Sankta kaj lia avino Ludmila la Sankta en pre?ejo de s. Cirilo kaj Metodo en Olomouc. Sur la ?ildo estas videbla aglino kiel armorio de P?emyslidoj.

Li estis filo de Vratislav la 1-a kaj Drahomira , princa filino de Havolanoj (?eelbaj slavoj). Liaj pragepatroj estis la unua historie certa P?emyslido Bo?ivoj la 1-a kaj lia edzino Ludmila .

Kia estis historia princo Venceslao? [ redakti | redakti fonton ]

Krom la verko de la saksa kronikisto Widukind el Corvey la historiistoj ?erpas siajn konojn pri princo Venceslao el multnombraj legendoj. La? ili Venceslao estis rilate al sia epoko nekutime klera. La?dire li estis instruata de slavaj pastroj (Pa?lo, U?en) kaj de la avino Lidia pri la latina kaj la greka lingvoj. Tiu ?i aserto, kompare kun plejparto de neskribokapablaj e?ropaj regantoj, ?ajnas ne tro fidinda. Estas versimile, ke la legendistoj, mona?oj, ekipis la princon per ecoj, postulataj de sanktulo. Ilian bildon de mona?o sur trono iuj nuntempaj historiistoj konsideras vere misa.

Kiam lia patro mortis la 13-an de februaro   921 , li ankora? ne estis plena?a. La regadon transprenis lia patrino Drahomira, la?legende paganino, sed lian edukadon avino Lidia jam kristana. La du virinoj interkverelis, kaj Ludmilo estis murdita la 16-an de septembro 921. Drahomira forpelis la bavarajn misiistojn.

?irka? la jaro 925 Venceslao ekregis. Pri lia regado ni ne scias multon. Li pligrandigis sian princlandon al orienta Bohemio per konstruo de fortika?oj kaj pre?ejoj. La? lia ordono estis konstruita pre?ejo de sankta Vito en la Praga burgo .

Li versimile edzi?is, sed lia edzino ne naskis filon (?i estis a? senfrukta, a? naskis nur filinojn). La?legendan filon Zbraslav li povis naskigi kun ia litkunulino. Komence de la fakta regado li subigis al si la princon el fortika?o Kou?im, de legendoj menciatan kiel Radslav.

Rilato al la orientfranka regno [ redakti | redakti fonton ]

statuo de Venceslao la Sankta sur kolono de la Plej Sankta Triopo en Olomouc .

La grava problemo de la regado de Venceslao i?is la rilato al la orientfranka regno, pli bone dirite al tio, kio restis el ?i tiutempe, anta? ?io tribaj duklandoj Bavario kaj Saksujo . La rilato estis la rezulto ne nur de lia regado, sed anka? de longda?ra evoluo en la regiono.

En la jaro 895 agnoskis ??e?aj princoj“ dependon al la orientfranka regno, kies lokon poste okupis Bavario, regata de duko Arnulf de Bavario el gento Liutpoldidoj . La ?e?a princlando do orienti?is dum la regado de la princoj Spytihn?v la 1-a kaj Vratislav la 1-a al la bavariaj regantoj, kiuj estis rigardataj apogo unue kontra? grandmoravia regno, poste anta? ?io kontra? Saksujo. La saksaj dukoj ekspansiis orienten kontra? la ?eelbaj slavoj (jam komence de la 10-a jarcento ili rapide venkis luzaciajn sorabojn), do ili prezentis gravan dan?eron por Bohemio . La situacio en la regno komencis ?an?i?i, post kiam formortis la dinastio de Karlidoj . En la jaro 919 saksa duko Henriko la 1-a, "la Birdisto" estis elektita orientfranka re?o kaj balda? atingis agnoskon anka? de la aliaj dukoj inkluzive de Arnulf la Bavaria. Tiu ricevis vicon da privilegioj. En la jaro 928 la packontrakto kun hungaroj proksimigis amba? dukojn. Aperis demando, kiel plu evoluos la rilato de la ?e?a princlando al la regno. Princo Venceslao certe ne intencis la amikajn rilatojn al Bavario transporti al Saksujo. La restintaj ligoj de la princlando al la regno liberi?is kaj Bohemio fari?is memstara. Tion tamen Henriko kaj Arnulfo ne intencis koncedi.

En la jaro 929 ekatakis la saksa kaj la bavaria armeoj de nordo kaj sudokcidento Bohemion. La atako estis ne atendita, do la armeoj penetris sen problemoj e? al Prago. Venceslao ne deziris la landon detruita kaj prirabita kaj preferis subi?i. La rezulto estis pago de tiam kutima tributo , kiel kelkajn jarojn poste rimarkis la saksa kronikisto Widukind el Corvey. La? historiisto Palacky temis pri ?iujara pago de 5 cent talentoj da ar?ento kaj 120 oksoj. Tiu pago, pri kiu mencias neniu el tiutempaj kronikistoj, sed nur Kosmas, estis ne regule sendata en Bavarion dum regado de Karolo la Granda kaj Lodoviko la Piulo (proks. 806 ? 840) kaj ?ajne renovi?is en la j. 895. Nun la pago devus esti transdonata al Saksujo kaj denove eble temis pri bovaro, oro, ar?ento k.a. ?i ne estis pagenda nur de la regiono regata de P?emyslidoj en la meza Bohemio, sed de la tuta lando, kies reprezentanto estis Venceslao rigardata en la regno (kvankam ekzistis ankora? pluaj ?princoj de ?e?oj“). Temis do eble pri renovigo de la tributo pagenda jam ekde la jaro 806.

Widukind anka? mencias, ke princo Venceslao ?faris sin subulo“ al la re?o Henriko. La pli malnova historiografio tial deduktis, ke Venceslao faris sin subulo al la regno kaj poste ekis malrapida integrado de la ?e?a ?tato en la regnan kadron. Historiisto Vaclav (Venceslao) Novotny e? erare opiniis, ke temis pri akcepto de fe?da dependo (tiukaze tamen orientfranka re?o devus konfirmi ?e?ajn regantojn post ilia surtronigo, kio dum la 10-a jarcento neniam okazis). Fakte temis versimile pri nur persona rilato, analogio de rilato de Henriko la Birdisto al la ceteraj dukoj en la regno, siaspecan aliancon (oni ne povas kompreni la vorton nunepoke), kie unu el la aliancanoj pli alte rangis ol la dua. Tion esprimis ?ikaze la pago de la tributo, kiu estis fakte tributo por paco. Venceslao persone povis dank' al tio ekkonstrui la propran politikon, celantan firmigi la postenon kaj hejme kaj eksterlande. Henrika agnosko de Venceslao grava politika partnero estis por tio nepre necesa.

Grava parto de la Venceslaa regado estis eklezia demando. Venceslao povis post la firmigo de la rilato kun Henriko postuli donacon de relikvo de sankta Vito (por tiu ?i relikvo Venceslao konstruigis en Praga burgo rotondon de sankta Vito). La alianco de la ?e?a princlando kaj Saksujo estis tre nestabila, same kiel nestabilaj kaj nepretaj estis amba? ?tatformoj.

Interpretado de la morto de Venceslao [ redakti | redakti fonton ]

La? la legendoj Venceslao la Sankta subtenis kristani?on kaj kverelis kun nekristanaj parencoj. Pro tio kaj pro la subi?o al germana regnestro Henriko la 1-a lin murdis lia frato Boleslao la 1-a . Li do mortis pro sia kredo.

Ne estas duboj pri tio, ke inter princo Venceslao kaj lia malpli a?a frato Boleslav sparkis konfliktoj. Ekzistas tamen diversaj opinioj, ?u temis pri demandoj religiaj a? ne. Tre versimile anka? Boleslav estis kristano. Ofta interpretado apogas sin pri konsekvencema politiko de princo Venceslao en la procedo de kristanigo de sia lando. Tiuj cirkonstancoj povis ka?zi kontra?reagon ?e parto de ?e?aj eminentuloj, rifuzantaj inklinon for de la ?isnuna pli malpli pagana sociobazo. Alia interpretado rigardas, sen mencio pri religiaj demandoj, la internan sistemon de la ?tato kaj parte anka? la Venceslaan rilaton al Saksujo. Komparante la regadon de princoj Venceslao kaj Boleslav oni povas diversigi du konceptojn. Venceslao, venkinte iun ceteran ?e?an princon, ne absorbis lian regionon kaj kontenti?is pri lia formala subula promeso , kiu ofte post foriro de princa batalta?mento ne estis plenumata. Boleslav deziris firme priregi la tutan Bohemion, la ceterajn princojn senpovigi kaj starigi ?ie siajn administrantojn, kiuj prenus de la lo?antaro impostojn. Por tiu ?i mono poste eblus starigi armeon kaj neniigi la dependon al Saksujo. ?ion ?i realigis Boleslav regante.

Senescepte ?iuj legendoj (sed kun ne tute certa motivo) mencias, ke la 28-an de septembro [1] 935 (pli probable ol 929) en Stara Boleslav okazis insida murdo de Venceslao, planita de Boleslav, apogata de ??e?aj eminentuloj“. Same estis murditaj anoj de lia ta?mento. Ekzistas opinioj, ke povis okazi nur malfeli?a hazardo, tragedia miskompreno, ne pri kulmino de interfrata batalo por povakiro.

Unu el eblaj interpretadoj povas aspekti tiel: Tiun matenon la 28-an de septembro survoje en pre?ejon Venceslao renkontis sian fraton. La? la teorio, subtenanta de historiisto D. T?e?tik, ia altrangula fiero, montrita de la reganta princo dum lia alparolo, kolerigis Boleslav-on. Li enmanigis glavon kaj ekatakis al Venceslao. Li tamen senarmiligis kaj surterigis lin. Boleslav vokis pri helpo kaj alkuris liaj servuloj. Ili ekvidis, ke Venceslao staras super Boleslav kun glavo enmane. Ili do rapidis helpi sian ?efon kaj la regantan princon, ne kapablan ka?i sin en pre?ejo, kien li estis fu?anta, mortigis. Subtenantoj de tiu ?i teorio emfazas, ke ne estus racie de Boleslav celi Venceslaon murdi mem kaj almemoras, ke liaj batalantoj unue sin ka?is. ?iukaze, la morto de Venceslao, a? ?i estis rezulto de hazardo a? intenco, signifis ?ancon por Boleslav realigi proprajn intencojn. Tiuj estis iam erare komprenitaj ?slavaj“ kaj e? ?naciaj“ kontraste al la?dira Venceslaa subulemo.

Venceslaa simbolo [ redakti | redakti fonton ]

Balda? post la morto de Venceslao ekis kulto pri li. Venceslao la Sankta estas unu el la plej ?atataj ?e?aj sanktuloj, patrono de la ?e?a lando, martiro, persono, kies tradicio ludis tre gravan rolon en emancipo de la ?e?a ?tato kaj p?emyslida dinastio kadre de la kristana E?ropo . La ?ato de Venceslao fontas anka? en la longa eklezia tradicio, pli poste ?i estis fortigita por bezono de nacia regenero . La kulto, subtenanta fine e? de Boleslavo mem, grave ekmontri?is ekde la dua duono de la 11-a jarcento. La emfazataj ecoj estas: pia kaj bonmora vivo, fervoremo por honoro kaj famo de Dio, zorgo pri disvastigo de kristana kredo en la tuta nacio, konstruado de pluraj pre?ejoj, ofta ?eesto dum diservoj, ?iuspecaj agoj miserikordaj kaj amplenaj. Venceslao estimis sian patrinon, zorgis pri malri?uloj, malsanuloj kaj orfoj , donadis tranoktadon al vagantoj kaj eksterlandanoj, ne koncedis iun ajn maljuston, estis persone sentima, brava ?evalrajdanto. ?io ?i la?tradicie okazis dum la etapo inter lia 18-a kaj 22-a, resp. 28-a jaroj de lia vivo ?is lia morto.

Ekde la 11-a jarcento li estas konsiderata patrono de Bohemio kaj simbolo de ?ia sendependeco. Lin honoris kaj honoras kaj bohemaj kaj germanaj kristanoj.

Adorado [ redakti | redakti fonton ]

Venceslaa rajdstatuo de Josef Vaclav Myslbek sur Venceslaa placo en Prago

Post la translacio de lia korpo, kiu tiutempe egalis al hodia?a papa kanonizo, ekestis la unua, nekonservita legendo. Slavistoj konsideras ?in La Unua malnovslava legendo kaj kongrue kun posta praga tradicio ligas la translacion kun tria jaro post la morto de Venceslao. Kelkaj pli junaj historiistoj (D. T?e?tik) male cerbumas pri latina legendo kaj pri malvasta konekso inter tiu ago kaj peno fondi pragan episkopejon dum duono de la sesdekaj jaroj.

Anta? la jaro 976 estis certe en medio de Regensburg skribita alia legendo, latina Crescende fide christiana kaj iom poste, fine de la 10-a jarcento ?ajne ekestis Legendo de tiel nomata Kristian (anta?e ?i estis konsiderata falsa?o el 12-a ? 14-a jarcento), kio signifas, ke honorado de Venceslao la Sankta disvasti?is jam dum la 10-a jarcento. Dank' al malnovslavaj legendoj lia kulto disvasti?is anka? en Rusio, kion pruvas tieaj manuskriptoj de La Unua malnovslava legendo. La enregnan honoron denove pruvas tiel Legendo de Gumpold, skribita ?irka? la jaro 980 la? la ordono de imperiestro Otto la 2-a , kiel anka? disvasti?o de legendaj manuskriptoj, ?eesto de relikvoj en regnaj pre?ejoj kaj diversaj mencioj pri sankta Prago en tiutempaj fontoj.

kripto de Venceslao la Sankta

Parto de la ostaro estas lokita en Praga burgo, en katedralo de sankta Vito . La kranio iam estas montrata dum solenaj okazoj. La? la ordono de imperiestro Karolo la 4-a ?i devus porti, krom la surtroniga ceremonio, la Venceslaan kronon, kiun Karolo simbole donacis al la ?e?a sanktulo. La re?o ali?is tiel al siaj p?emyslidaj anta?uloj, kiuj jam fine de la 10-a jarcento komprenis Venceslaon patrono de la gento kaj la ?e?a lando. Ekde la fino de la 11-a jarcento oni konsideris lin eterna princo de la ?e?a lando.

Sankta-Venceslaa ciklo estis bildita en Granda turo de burgo Karl?tejn sur la muroj de la ?tuparo al Kapelo de Sankta Kruco . El la epoko de Karolo devenas anka? vota bildo de la dua praga ?efepiskopo Jan O?ko el Vla?im , montranta patronojn de la ?e?a lando kaj Venceslaon en eminenta pozicio. Konata estas la Venceslaa rajdstatuo de Venceslao la Sankta sur Venceslaa placo en Prago, kies maso staras nur sur du punktoj ? la anta?a maldekstra kaj la malanta?a dekstra ?evalkruroj. Venceslao estas la simbolo de la ?e?a ?tateco kaj la patrono de la ?e?a lando. Sur la piedestalo estas skribite: Sankta Venceslao, duko de la ?e?a lando, gardu, ke pereu nek ni nek la estontaj.

Kripligita formo de ?sankta-venceslaa orientigo“ estis misuzita dum la epoko de Protektorato Bohemio kaj Moravio . Sankta-venceslaa aglino estis tiam la plej alta protektorata ordeno . La Myslbek-a sur?evala statuo pri Venceslao la Sankta sur la Venceslaa placo aperas sur nuntempa dudekkrona ?e?a monero.

La Venceslaa kasko [ redakti | redakti fonton ]

La pli malnova naz?irmilo estis alfiksita nur aldone. Fakte ?i rompus la ?irmatan nazon . ?i devenas el malnova vikinga kasko, regis la konvinko, ke sur ?i videblas krucumitan Kriston. Tamen ver?ajne temas pri bildo de skandinava dio Odin en fabla arbo Yggdrasil.

La mirakloj [ redakti | redakti fonton ]

Unu el la menciataj mirakloj estas vizio de kontra?starema princo Radslav el Kou?im , kiu la?dire ekvidis sur la frunto de Venceslao la Sankta brilanta signo de kruco, tial li agnoskis sin venkita. Anka? orientfranka re?o Henriko la Birdisto la?legende ekvidis Venceslaon eniranta en ?ambron akompanate de du an?eloj kaj kun brilanta kruco sur la frunto. Kvankam tiumomente li koleris je la ?e?a princo, ?ar li malfrui?is al komenco de la kortega kunveno, kaj ordnoninte al la ceteraj princoj, ke neniu liberigu al Venceslao sidlokon, mem li stari?is kaj proponis al Venceslao la propran sidlokon.

Venceslaa ?oralo [ redakti | redakti fonton ]

La Sankta-Venceslaa ?oralo estas ?e?a eklezia himno, kies radikoj atingas eble e? la 12-an jarcenton. Devene ?i enhavis tri kvinversajn strofojn de simplaj, amatoraj rimoj, finitajn per refreno ?Kyrie eleison“. La enhavo estas simpla pre?o al Venceslao la Sankta, la duko kaj patrono de la ?e?a lando, ke li propetu ?e Dio por sia nacio, helpu al ?i kaj certigu la savon.

Konfliktoj kaj malklara?oj [ redakti | redakti fonton ]

Pri la vivo de Venceslao la Sankta ekzistas preska? nenia fidinda pruvo. Certas lia nek naski?dato nek la dato de lia morto. Oni dubas pri ka?zoj por lia murdo, diferenca politika opinio de lia frato Boleslav kaj aperis e? ideo, ke Boleslav havis neniun fraton, ?ar amba? nomoj signifas la samon (pli multe da famo).

En Esperanto aperis [ redakti | redakti fonton ]

  • ≫Sankta Venceslao≪, patrono de ?eha nacio .Lia vivo, martira morto kaj gloro . Eld. de Komitato por festoj de miljara jubileo de Sta. Venceslao en Praha, 12,5 X 19,8, 29. p?.
    • Citaĵo
      ?  Tiu ?i libreto aran?ita de Borivoj Bebetka la? manuskripto de Msgro d-ro Hanu? faros bonajn servojn al gesamideanoj, kiuj dum la jubilea jaro alvenos Praha-on al la tombo de Sta. Venceslao kaj ?eestos la festenajn aran?ojn, kies ?efpunkto estos la malfermo de la finkonstruita kaj renovigita katedralo de Sta. Vito. Do ili ne preterlasu, havigi al si tiun ?i bone kaj bele presitan libreton 
      —  F. Me?tan .A?stria Esperantisto n.52 (mar 1929)

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. PRECLIK, Vratislav. Masaryk a legie (Masaryk and legions), vaz. kniha, 219 str., vydalo nakladatelstvi Paris Karvina, ?i?kova 2379 (734 01 Karvina-Mizerov, CZ) ve spolupraci s Masarykovym demokratickym hnutim (Masaryk Democratic Movement, Prague), 2019, ISBN 978-80-87173-47-3 , pp.17 - 25, 33 - 45, 70 ? 96, 100- 140, 159 ? 184, 187 - 199

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Sankta Venceslao en Vikimedia Komunejo