La
Rejnlanda Universitato
Frederiko Vilhelmo
Bonn
(
germane
Rheinische Friedrich-Wilhelms-Universitat Bonn
, mallonge
Bonna Universitato
) estas la
universitato
en la urbo
Bonno
en okcidenta
Germanio
. ?i ricevis sian nomon la? la
prusia
re?o
Frederiko Vilhelmo la 3-a
kaj fondi?is en
1818
. En la vintra semestro 2013/14 la universitato havis proksimume 32 500 studentojn.
Inter la plej konataj universtitataj studentoj estas ekzemple sep
Nobel-premiitoj
, dek du ricevintoj de la premio
Gottfried Wilhelm Leibniz
, du premiitoj per la
medalo Fields
, la
papo
Benedikto la 16-a
,
Karl Marks
,
Joseph Schumpeter
kaj
Friedrich Nietzsche
. La? rangolisto de la londona publika?o
Times Higher Education
, flanka eldona?o de la gazeta eldonejo
The Times
, pri la jaro 2010 la Bonna Universitato estas inter la 200 plej bonaj de la mondo.
[2]
Anta?a?o de la Bonna Universitato estis la akademio
Kurkolnische
Akademie Bonn
, kiu fondi?is en 1777 je kvar fakultatoj pri "diaj, juraj, kuracaj kaj mondaj sciencoj". En 1786 la germana imperiestro
Jozefo la 2-a
donis al ?i la rajton atribui la sciencajn titolojn de licencato kaj de doktoro, rekonitajn en la tuta germanlingva
Sankta Romia Imperio
. En 1798 la
Kurkolnische Universitat
estis malfondita, pro tio ke la regiono okcidente de la
Rejno
estis konkerita per la armeo de
Francio
.
La nuntempa Rejnlanda Universitato
Frederiko Vilhelmo
Bonn estis fondita la 18-an de oktobrto 1818 per ordono de la
prusia
re?o
Frederiko Vilhelmo la 3-a
- temis pri la sesa prusia universitato flanke de la
Universitato Ernst Moritz Arndt
en
Greifswald
, la
Universitato
Frederiko Vilhelmo
en Berlino
, la Albertus-Universitato
Konigsberg
(la nuna
Kaliningrad
), la Universitato
Halle (Saale)
kaj la
Silezia
Universitato
Frederiko Vilhelmo
Breslau
(la nuna
Vroclavo
). Celo de la universitata fonto estis la volo doni al la du tiam novaj prusiaj provincoj
Rejnlando
kaj
Vestfalio
akademian altlernejon. Samtage la anta?e ekzistintaj universitatoj de
Vestfalio
en
Munster
kaj
Paderborn
estis fermitaj. La urbon Bonno oni elektis pro pluraj kialoj: Unuflanke en la urbo ekzistis du imponaj, sed intertempe malplenaj barokaj kasteloj, kiuj por nova universitato donis sufi?an spacon. Duaflanke oni volis signali novan komencon, kaj tial nek revivigis la anta?an universitaton de Bonno nek la urban universitaton de
Kolonjo
.
La en oktobro 1655 fondita universitato de
Duisburg
malfondi?is en la jaro de la universitata fondo en Bonno. La
sceptro
de tiu universitato kaj granda parto de la universitata biblioteko estis transportitaj al Bonno, kiel ke la bonna universitato anka? estas sekva?o anka? de la tiuurba universitato.
La bonna universitato ne estas kampusa altlernejo, sed dividi?as al pluraj konstrua?oj en la tuta urba areo. En la ?efa universitata konstrua?o, la eksa
princoelektista
kastelo meze de la urbocentro, kaj en iuj modernaj konstrua?oj ?irka?aj, estas granda parto de la filozofiaj, teologiaj, juraj kaj politikaj fakultatoj.
La konstrua?oj de la naturaj sciencoj koncentri?as en la iom pli okcidenta urboparto
Poppelsdorf
, kie krom la samnoma kastelo estas institutaj konstrua?oj el la 19-a jarcento kaj iuj pli novaj konstrua?oj. La kastela parko ekde la jaro 1819 estas la universitata
botanika ?ardeno
.
La fakultato pri komputiko havas sian lokon en la eksa pedagogia altlernejo en la nordo de Bonno, tie kie 2000 jarojn anta?e estis la romia fortika?o kiu komencigis la urbon. Tiu universitata konstrua?o el la
1960-aj jaroj
tamen estu malplenigata fine de la jaro 2010, kaj la fakultato havu novan ejon en Poppelsdorf.
La medicina klinikaro havas sian lokon sur la monto
Venusberg
sudokcidente de la urbocentro. Tamen pluraj medicinaj institutoj situas aliloke, ekzemple la institutoj pri anatomio kaj fiziologio inter la aliaj natursciencoj en Poppelsdorf, a? la kliniko pri pediatrio sude proksime de la universitata ?efkonstrua?o, borde de la Rejno. Krome anka? multaj aliaj unuopaj institutoj situas en aliaj urbopartoj, ekzemple la ejoj pri astronomio, ?emio kaj farmacio en la urboparto
Endenich
.
Sume la universitato disponas pri 371 konstrua?oj. Inter ili krom la sciencaj konstrua?oj estas 4 studentaj man?ejoj kaj 34 studentaj lo?ejoj kun sume proksimume 4000 ?ambroj.
La urba Esperanto-grupo ?iam estis forte studente dominita, kaj formale ?iam ekzistis "universitata Esperanto-grupo", kies ekzisto helpas uzi universitatajn salonojn, okazigi kursojn, pendigi en la universitato informajn afi?ojn ktp.
Inter la esperantistoj, kiuj havis a? havas apartan ligon al la universitato, estas ekzemple (la listo facile da?rigeblas...)
la profesoro
kaj la studentoj
Fine mencii?u anka? unu mal-esperantisto:
- Alfred Kirchhoff
, kiu en Bonn ?is 1861 studis geografion, kaj multe poste i?is volapukisto kaj forta kontra?-esperantisto
Iner multaj aliaj, en la medicina fakultato studis la virusologo
Sucharit Bhakdi
kaj inter la jaroj 1968 kaj 1970 profesoris
Walter Siegenthaler
, en la jura fakultato studis
Karl Marx
,
Heinrich Heine
kaj la ?urnalisto
Ulrich Wickert
, en la filozofia fakultato krome pri
fonetiko
studis la komponisto
Karlheinz Stockhausen
, pri
fiziko
studis la politikisto
Oskar Lafontaine
kaj en la teologia fakultato inter la jaroj 1959 kaj 1963 profesoris la pli posta
papo
Benedikto la 16-a
. ?ealtlerneje anka? aktivas ekde la 19-a jarcento la
Rejnlandaj antikvecamikoj
.
Krome listigeblas