Superjaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La grafeo bilgigas la diferencon inter la vera sidera tempo kaj tiu de la gregoria kalendaro de 1750 ?is 2250 .

Superjaro estas jaro , kiu havas 29 tagojn en februaro (en la Julia kaj gregoria kalendaroj).

Ordinara jaro estas ?iu jaro, kiu ne estas superjaro. La ordinara jaro havas 28 tagojn en februaro.

Superjaro estas ilo por konservi la sinkronigon inter la kalendara jaro kaj la sezonoj . La sezonoj revenas unu fojon dum ?iu tropika jaro , la tempo de unu orbito de la Tero ?irka? la Suno . Tio estas proksimume 365,2422 tagoj, do sen?an?a 365-taga jaro ka?zus ke la kalendaro malrapide malakordi?us kun la sezonoj. Oni povas ?ustigi tion per la enmeto de supertago en la jaron (kiu jaro i?as superjaro), por ke ?i estu 366 tagojn longa anstata? 365.

La regulo por superjaroj en la Gregoria kalendaro estas:

Jaro estas superjaro se ?i precize divideblas per kvar; sed jaro dividebla per cent estas superjaro nur se ?i divideblas per 400.

Do 1984 kaj 2000 estis superjaroj, sed 1900 ne estis kaj 2100 ne estos.

La logiko estas: la aldono de po unu tago ?iujn kvar jarojn al?usti?as la mezan jarlongon al 365,25 tagoj. Tio tro longas, do oni forigas po unu supertagon ?iun jarcenton. Tio forigas 0,01 tagojn kaj la mezo fari?as 364,24 tagoj. Sed tio ankora? ne estas sufi?e preciza, do oni remetas po unu supertagon ?iujn kvar jarcentojn. Tio realdonas 0,0025 tagojn kaj la mezo fari?as 365,2425 tagoj.

Tio ankora? estas 0,0001 tagojn pli longa ol la meza intervalo inter martaj ekvinoksoj , rezulte ke la Gregoria kalendaro estos proksimume duontagon malanta? la tropika jaro post 4000 jaroj.

Notu ke ?i tio neniel rilatas al supersekundoj , kiuj aldoni?as de tempo al tempo por sinkronigi atomajn horlo?ojn kun la rotacio de la Tero.

Algoritmo por determini ?u jaro estas superjaro ( Pse?dokodo ):

Se jaro module 4 estas 0 a?
 :: se jaro module 100 estas 0 a?
 :::: se jaro module 400 estas 0 tiam
 :::::: estas superjaro
 :::: alie
 :::: ne superjaro
 :: alie estas superjaro
alie ne superjaro

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]